— Por m-m-mortigi ratojn.
— Tio ĉi estas terura respondo. Ĉu laŭ vi, homoj, kiuj kredas malsame, estas ratoj?
— Iuj.
Montanelli premiĝis al seĝodorso kaj streĉis la rigardon silente.
— Kio estas sur via mano? — li demandis subite.
Ojstro montris la maldekstran manon.
— Spuroj de rataj dentoj.
— Ekskuzu min, mi parolis pri la alia mano, sur kiu estas freŝa vundo.
La tuta maldika dekstra mano estis vundita. Ojstro levis ĝin. La ŝvela manradiko havis sangoruĝajn spurojn de kateno.
— Vi vidas s-s-simplan bagatelon. Kiam mi estis arestata, dank` al via eminenco, — li denove iomete klinis la kapon, — unu soldato piedpremis ĝin.
Montanelli prenis lian manon kaj ekzamenis ĝin.
— Tamen pasis jam tri semajnoj post tio. Kial ĝi tiel statas? — Li demandis. — Krome ĝi inflamis.
— Eble p-p-premo de fero malutilis ĝin.
La kardinalo kuntiris la brovojn.
— Ĉu oni metis katenon sur la freŝan vundon?
— Kompreneble, via eminenco. Nur freŝaj v-v-vundoj taŭgas por tio. La malnovaj ne estas uzeblaj, ĉar ili nur doloras, sed ne bruligas kiel fajro.
Montanelli fikse ekrigardis lin denove kun demando en la okuloj, poste li ekstaris, elŝovis keston el tablo kun ĥirurgaj iloj.
— Prenu al mi la manon.
Ojstro obeis. Lia vizaĝo senmoviĝis kaj ŝajnis ŝtona. Montanelli desinfektis kaj pansis la vundon. Evidente samaj proceduroj estis por li kutimaj.
— Mi interparolos kun la prizonestro pri kateno, — li diris. — Kaj nun mi volas meti alian demandon. Kion vi intencas fari plu?
— Mia respondo estas s-s-simpla, via eminenco. Eskapi, se mi sukcesos, kaj morti, se mi fiaskos.
— Kial "morti"?
— Ĉar se la komandanto ne sukcesos pafmortigi min, tial mi estos k-k-kondamnita por galero, kio egalas morton. Mia sano ne sufiĉas por toleri tion ĉi.
Montanelli metis sian brakon sur la tablon kaj enpensiĝis. Ojstro ne ĝenis lin. Li premiĝis al seĝodorso, duonfermis la okulojn kaj ĝuis sian staton estante sen kateno.
— Supozu ni, — Montanelli diris, — ke vi sukcesos eskapi. Kion vi faros tiam?
— Mi jam d-d-diris al via eminenco: mortigi ratojn.
— Vi mortigos ratojn… Sekve, se mi helpos al vi eskapi — supozu ni, ke mi havas necesan potencon por tio, — vi uzos vian liberecon por kontribui perforton kaj sangoverŝon, anstataŭ ilia prevento, ĉu ne?
Ojstro ekrigardis la krucifikson pendantan sur muro.
— "Ne pacon, sed glavon…" [19] Citaĵo de Jesuo Kristo "Ne pacon, sed glavon mi alportis sur la teron";
. Vi vidas, ke mi t-t-troviĝas en bona kompanio. Cetere mi preferas pistolojn.
— Sinjoro Rivarez, — diris la kardinalo kun sama sinrego, — mi ne insultis vin, mi ne parolis malrespekte pri viaj konvinkoj kaj amikoj. Ĉu mi rajtas atendi saman ĝentilecon de via flanko aŭ vi volas konvinki min pri tio, ke ateisto ne povas esti ĝentilhomo?
— Aĥ, mi f-f-forgesis, ke via eminenco juĝas ĝentilecon kiel unu el plej altaj kristanaj virtoj. Mi rememoras vian predikon en Florenco, okaze de mia disputo kun via anonima defendanto.
— Tio ĉi estas subjekto, pri kiu mi volus ĝuste nun demandi vin. Estu afabla kaj ekspliku al mi, kial mi tiel kolerigas vin? Se vi simple elektis min kiel taŭga celo, tiam tio estas unu flanko. Viaj metodoj de politika polemiko estas via propra afero kaj ni ne diskutu tion nun. Tamen el viaj pamfletoj oni povas konkludi, ke vi spertas personan malamikecon al mi. Tial mi volus scii, kio elvokis tian vian rilaton al mi? Ĉu eble mi mem iam kaŭzis ĝin?
Iam kaŭzis ĝin! Ojstro premis per la pansita mano sian gorĝon.
— Mi volus memorigi al via eminenco vortojn de Ŝekspiro [Shakespeare], — diris li kun kurta rido. — "Iuj homoj ne toleras ĉeeston de ordinara kato". Mia antipatio estas sacerdoto. Vido de sutano kaŭzas mian d-d-dentodoloron.
— Ho, se estas nur tio… — Montanelli indiferente gestis. — Bone, ataku min plu, sed ne eblas misformi faktojn. En via pamfleto vi deklaris, ke mi konas mian anoniman defendanton. Sed tio ĉi estas misaĵo! Mi ne akuzas vin pri mensogo, ĉar estas evidente, ke vi eraris. Nomon de tiu ĉi homo mi ne konas ĝis nun!
Ojstro klinis sian kapon flanken, kvazaŭ inteligenta rubekolo, ekrigardis grave la kardinalon, poste ĵetis sin al seĝodorso kaj laŭte ekridegis:
— Ho, s-s-sancta simplicitas [sankta simpleco]! Saman naivecon havis sole paŝtisto el Arkadio. Ĉu vi ne konjektis kaj ne rimarkis la bifidan hufon?
Montanelli ekstaris:
— Alivorte, sinjoro Rivarez, vi verkis artikolojn de ambaŭ nomoj kaj sekve kontestis vin mem, ĉu ne?
— Tio estis honto, mi scias, — Ojstro respondis rigardante la kardinalon per siaj grandaj bluaj okuloj. — Tamen mi tiam tre ĝojis. Ja vi forglutis mian mistifikon facile, kvazaŭ ostron! Efektive tio ne estas aprobinda, sed tre amuza!
Montanelli dentopremis sian lipon kaj residiĝis. Ankoraŭ komence de la konversacio li komprenis deziron de Ojstro lin nervozigi, por ke li perdu sinregon. Ankaŭ nun iĝis klara kolero de la komandanto. Oni povas pardoni homon, kiu tri lastajn semajnojn po du horoj ĉiutage enketis Ojstron, pro lia okaza sakraĵo.
— Ĉesigu ni tiun ĉi subjekton, — kviete diris Montanelli. — Ĉefe mi volis vin vidi jen por kio: kiel kardinalo mi rajtas voĉdoni, kiam oni kondamnos vin. Mi uzos mian privilegion nur por tio, ke forigi tro krudajn punrimedojn al vi. Tial mi volas scii viajn pretendojn. Koncerne de kateno, la demando estos aranĝita. Kontraŭ kio vi ankoraŭ volas protesti? Ankaŭ mi rajtas pli detale ekkoni vin mem, antaŭ mia voĉdono.
— Mi pri nenio plendas, via eminenco. A la guerre comme a la guerre [20] A la guerre comme a la guerre — la franca proverbo "En la milito, kiel en la milito";
. Mi ne estas lernanto, tial mi ne atendas, ke la r-r-registaro karesos mian kapon pro enigo de pafilaro en ĝian teritorion. Evidente ĝi ne indulgos min. Kio koncernas min mem, do vi jam elaŭskultis mian romantikan konfeson. Ĉu tio ne sufiĉas kaj vi volas, ke mi ripetu ĝin?
— Mi vin ne komprenas, — fride diris Montanelli, prenis de sur la tablo krajonon kaj komencis ĉifi ĝin inter siaj fingroj.
— Ĉu via eminenco ne forgesis ankoraŭ oldan pilgrimulon Diegon? — Li subite ŝanĝis sian voĉon kaj eklamentis kiel Diego: " Mi estas mizera pekulo…"
La krajono rompiĝis en mano de Montanelli.
— Nu, tio ĉi estas troa! — li diris.
Ojstro fleksis la kapon malantaŭen, mallaŭte ekridis kaj komencis observi la kardinalon paŝantan silente en la ĉambro.
— Sinjoro Rivarez, — Montanelli haltis antaŭ li, — vi agis tiel, kiel neniu homo naskita de virino agas rilate al plej malbona malamiko. Vi sukcesis ekscii mian privatan malĝojon kaj faris el tio ludilon kaj mokon por si el suferoj de la alia homo. Mi ankoraŭfoje petas vin diri: ĉu mi okazigis iun malbonon por vi? Se ne, do kial vi tiel malkompate ŝercis kun mi?
Ojstro premiĝis al seĝodorso kaj ekridetis fride, mistere kaj nepenetreble.
— Tio a-a-amuzis min, via eminenco, vi prenis miajn vortojn tre proksime al via koro. Kaj tio memorigis al mi la vagantan varieteon…
Lipoj de Montanelli blankiĝis, li turniĝis kaj eksonorigis tintilon.
— Vi povas forkonduki la arestiton — diris li al veninta konvojo.
Kiam ili forlasis la ĉambron, li sidiĝis ĉe la tablo tremante pro malkutima sento de indigno kaj komencis foliumi raportojn de paroĥaj pastroj, sed baldaŭ demetis ilin, kliniĝis al la tablo kaj kovris la vizaĝon permane. Ojstro kvazaŭ restigis en la ĉambro sian timigan ombron. Tial Montanelli timis malkovri la vizaĝon, por ke ĝi ne aperu antaŭ li. Li sciis, ke la ĉambro estas malplena kaj lian nunan staton okazigas neŭropatio, sed li plu tremis pro pseŭda ĉeesto de la fantomo… kun la vundita brako, kruda rideto sur la lipoj, la misteraj okuloj, en kiuj vidiĝas profunda mara akvo…
Читать дальше