— Ne rigardu tiel grave, Minervo [18] Minervo — diino de saĝeco, protektantino de belarto, scienco, metio en antikva Romio;
. Post unu minuto mi ekploros kaj vi komencos konsoli min. Kaj mi volas, ke vi estu ĝoja kaj ridema, ja via r-r-rideto estas tia agrablega! Nu, ne riproĉu min, mia kara! Manĝu ni ambaŭ biskvitojn, kiel du bonedukitaj infanoj, sen kverelo, ja morgaŭ ni mortos.
Li prenis de sur la plato biskviton kaj akurate disigis ĝin je du egalaj pecoj tiel, ke sukera glazuro rompiĝis ĝuste en mezo.
— Estu ili hostioj dum sakramento, kiujn r-r-ricevas bonintenculoj en preĝejo. "Prenu kaj manĝu korpon mian". Ni ankaŭ d-d-devas eltrinki vinon el la sama glaso… Jes, vi scias necesajn vortojn el preĝo antaŭ komunio "Faru tion ĉi por rememori min…"
Ŝi metis la glason sur la tablon.
— Ĉesigu! — diris ŝi apenaŭ neploregante. Li ekrigardis ŝin kaj reprenis ŝiajn manojn.
— Nu, sufiĉe. Silentu ni iomete. Kiam unu el ni estos mortinta, la alia rememoru tiujn ĉi minutojn. Forgesu ni tiun ĉi bruan, tedeman mondon, kiu insiste hurlas ĉe niaj oreloj, iru ni mano en mano en sekretajn palacojn de morto kaj kuŝiĝu ni tie en liton kovritan per papavaj floroj. Ts! Parolu nenion.
Li metis sian kapon sur ŝiajn genuojn kaj kovris la vizaĝon permane. Gemo silente karesis liajn nigrajn harojn. Iom da tempo ili sidis senmove en silento.
— Kara, baldaŭ venos noktomezo, — diris fine Gemo. Ojstro levis la kapon. — Restis nur kelkaj minutoj. Ankaŭ baldaŭ revenos Martini. Povas esti, ni neniam plu vidos unu la alian. Ĉu vi nenion volas diri al mi?
Ojstro nehaste leviĝis kaj translokiĝis en la alian angulon de la ĉambro. Minuton ili silentis.
— Mi diros al vi nur jenon, — apenaŭ aŭdeble traflustris li, — mi diros…
Li eksilentis, sidiĝis ĉe la fenestro kaj kovris la vizaĝon permane.
— Finfine vi decidis kompati min, — ankaŭ mallaŭte diris Gemo.
— Kompato malofte trafis min. Komence mi opiniis, ke vi estis indiferenta.
— Ĉu vi nun same opinias?
Nericevinte respondon ŝi proksimiĝis al li.
— Diru al mi veron! — traflustris ŝi. — Se vi estos mortigita kaj mi restos viva, do mi neniam ekscios… kaj konvinkiĝos, ke…
Li reprenis ŝiajn manojn kaj firme premis ilin:
— Se mi estos mortigita… Vidu, kiam mi forveturis al Suda Ameriko… Aĥ, Martini!
Li ĵetis sin al la pordo kaj disfaldigis ĝin. Martini purigis ŝuojn per mato.
— Vi estas p-p-punktuala, kiel ĉiam, kaj similas animitan kronometron, Martini! Ĉu tio estas via kapoto?
— Jes, mi ankaŭ kunportis kelkajn necesaĵojn. Mi penis ne akvumi ilin, ĉar ekstere pluvegas. Via rajdado ne estos facila.
— Ho, ne gravas. Ĉu stratoj estas malplenaj?
— Jes, spionoj ŝajne jam dormas, des pli, ke vetero favoras tion… Ĉu tio ĉi estas kafo, Gemo? Rivarez bezonas trinki ion pli varman, alie li povas malvarmumi.
— Tio ĉi estas nigra kafo, tre firma. Mi nun boligos lakton.
Gemo foriris al la kuirejo kun la firme kunpremitaj lipoj, por ne ekploregi. Kiam ŝi revenis, Ojstro jam surmetis la kapoton kaj butonumis ledajn kruringojn, kiujn alportis Martini. Starante li eltrinkis tason da kafo kaj prenis ĉapelon kun grandaj randaĵoj.
— Venis tempo por starto, Martini. Marŝu ni al la bariero ĉirkaŭvoje… Ĝis la revido, sinjorino. Mi esperas vidi vin merkrede en Forli, se certe nenio malbona okazos. Atendu m-m-minuton, jen la adreso.
Li eltiris folieton el sia notlibro kaj skribis kelkajn vortojn sur ĝi per krajono.
— Mi ĝin havas, — per senviva kaj egaltona voĉo respondis Gemo.
— Ĉu? Bone, sed por ĉiu okazo prenu la folieton. Iru ni, Martini. Ts! Necesas, ke la pordo ne kraku!
Ili mole discendiĝis. Kiam la ekstera pordo estis fermita, Gemo revenis la ĉambron kaj meĥanike ekrigardis la folieton, kiun restigis Ojstro. Sube de adreso estis skribita jeno: "Mi diros al vi ĉion tie."
Ĉapitro 2. Aresto de Ojstro en Brisigelo
En Brisigelo estis bazara tago. El najbaraj vilaĝoj venis kamparanoj kun diversaj varoj: birdoj, porkoj, laktaĵoj, buteroj ktp. Homamaso moviĝis tien-reen laŭ la merkata placo kaj ene de ĝi aŭdiĝis ridoj, ŝercoj, kutimaj demandoj de aĉetantoj kaj respondoj de vendistoj. Sub la varmega suno vidiĝis ankaŭ sunbrunaj infanoj kaj iliaj patrinoj sidantaj ombre de arboj kun siaj korboj da ovoj kaj oleujoj.
Monsinjoro Montanelli eniris la placon por diri "Bonan matenon" al la popolo kaj tuj estis ĉirkaŭigita de brua infanaro, kiu komencis etendi al li bukedojn de iridoj, skarlataj papavoj kaj dolĉaj blankaj narcisoj plukitaj sur montaj deklivoj. Al pasio de la kardinalo al malkulturaj floroj oni rilatis malsevere, kiel al kaprico, kiujn iufoje havas saĝuloj. Se iu alia same kolektus tiujn florojn, oni verŝajne ridus, sed ekscentrikeco de la "benanta kardinalo" ne taŭgis por tio.
— Saluton, Mariuĉjo [Mariuccia], — diris li haltinte apud etulino kaj karesinte ŝian kapeton. — Vi iom kreskiĝis post nia lasta renkontiĝo. Ĉu via avino same suferas pro reŭmatismo?
— Ŝi fartas pli bone, via eminenco, sed mia patrino malsaniĝis.
— Mi tre bedaŭras. Iru ŝi al d-ro Ĝordano [Giordani], por ke li ŝin esploru. Mi ankaŭ kontribuos ŝian resaniĝon. Luiĝo [Luigi]! Ĉu viaj okuloj vidas pli bone?
Montanelli pasis laŭ la placo kaj interparolis kun montanoj. Li memoris ties nomojn kaj aĝojn de ties infanoj, ĉiujn iliajn problemojn, zorgeme demandis pri stato de bovino malsaniĝinta dum Kristnasko, pri ĉifona pupo dispremita per kaleŝa rado la pasintan bazaran tagon. Kiam li revenis sian palacon, la bazaro jam funkciis plene. Lama viro en blua bluzo kun cikatro sur la maldekstra vango kaj nigra hararo kovrinta liajn okulojn aliris al unu butiko kaj, en la malbona itala lingvo, ekpetis limonadon.
— Evidente vi estas fremdulo, ĉu ne? — demandis vendistino enverŝante limonadon.
— Jes, mi venis el Korsiko.
— Ĉu vi serĉas laboron?
— Jes. Baldaŭ venos sezono de herbfalĉado. Unu sinjoro, kies bieno situas apud Raveno [Ravenna], antaŭtagon vizitis Bastion [Bastia] kaj diris al mi, ke tie estos sufiĉe da laboro.
— Mi esperas, ke vi trovos laboron, kvankam nuna tempo estas tre malfacila.
— En Korsiko, patrino, situacio estas eĉ pli malfacila kaj mi ne scias, kio okazos kun ni, malriĉuloj.
— Ĉu vi venis de tie sola?
— Ne, kune kun mia kamarado, kiu staras apude en la ruĝa ĉemizo… Hej, Paolo!
Mikelo, aŭdinte sian pseŭdonomon, enpoŝigis siajn manojn kaj malrapide ekpaŝis al la butiko. Li aspektis preskaŭ kiel korsikano, spite al sia rufa peruko, kiu devis fari lian eksteraĵon nerekonebla. Ojstro aspektis absolute perfekte.
Ili promenadis laŭ la merkata placo. Mikelo mallaŭte fajfis. Ojstro iom kliniĝis kvazaŭ pro granda pezo de la sako metita sur lian ŝultron kaj trenis sin, por kaŝi sian lamecon. Ili atendis komisiiton, al kiu ili volis komuniki gravajn direktivojn.
— En tiu angulo mi vidas Markonon [Marcone] rajde, — subite traflustris Mikelo.
Ojstro kun la sako ekmoviĝis ĉi-direkten.
— Ĉu vi bezonas falĉiston, sinjoro? — demandis li kaj tuŝis per unu mano sian disŝiritan ĉapon kaj per unu fingro de la alia mano li prenis la bridon. Tio ĉi estis kondiĉa signalo. La rajdanto, kiu aspektis kiel intendanto de iu bieno, surteriĝis kaj ĵetis bridrimenon sur kolon de la ĉevalo.
— Kian laboron vi scipovas?
Ojstro ĉifis enmane sian ĉapon.
— Mi scipovas falĉi herbon, sinjoro, tondi heĝon… — li komencis kaj sen ŝanĝo de voĉa tono daŭrigis, — je la unua post noktomezo, ĉe faŭko de la ronda kavo. Vi havu du bonajn ĉevalojn kaj ĉaron. Mi atendos vin ene de la kavo… ankaŭ fosi, sinjoro, kaj…
Читать дальше