Malantaŭ de la pordo aŭdiĝis jelpo de Ŝajtano. Ojstro stariĝis kaj enigis la hundon, kiu, kiel ĉiam, ĵetis sin al li kun tempesta ĝojo, sed ĝi tuj komprenis, ke situo ne estas oportuna, tial ĝi metis sian malvarman nazon en la senmovan manon de la mastro kaj kuŝiĝis sur tapiŝo apud liaj piedoj.
Post unu horo al la domo aliris Gemo. Ŝi frapis ĉe la pordo, sed neniu respondis, ĉar Bianko forestis, pro tio, ke ŝi konkludis, ke la sinjoro ne volas manĝi, tial ŝi startis al najbara kuiristino. La pordon ŝi ne ŝlosis kaj akceptejo estis lumigita. Iom da tempo Gemo meditis, sed fine ŝi decidis eniri, ĉar ŝi volis interparoli kun Ojstro pri novaĵoj ĵus ricevitaj de Bejli.
Ŝi frapis ĉe la pordo de la kabineto kaj ekaŭdis voĉon de Ojstro: — Vi povas foriri, Bianko, mi nenion bezonas.
Gemo mole malfermetis la pordon. En la ĉambro estis plena obskuro, sed lampo el la akceptejo lumigis vizaĝon de Ojstro. Li sidis kun la kapo metita sur bruston; apud liaj piedoj dormis la hundo.
— Tiu estas mi, — diris Gemo.
Li startis al ŝi: — Gemo,… Gemo! Ho, kiel mi vin bezonas!
Antaŭ ol ŝi sukcesis ankoraŭ ion diri, li falis al ŝiaj piedoj kaj kaŝis sian vizaĝon en faldoj de ŝia robo. Laŭ lia korpo trakuris konvulsio, kiu estis pli terura por ĝin vidi, ol liaj larmoj…
Gemo staris silente. Ŝi neniel povis helpi al li, neniel! Tio ĉi estis plej amara! Ŝi devas apude stari pasive kaj vidi lian malĝojon… Ŝi pretas morti, por forigi liajn suferojn! Ho, se ŝi povus kliniĝi al li, brakumi lin kaj gardi lin per la propra korpo de ĉiuj ceteraj danĝeroj! Tiam li reiĝos por ŝi Arturo, tiam aperos la nova tago, kiu dispelos ĉiujn ombrojn.
Aĥ, ne, ne! Ĉu li povos iam ĉion forgesi? Ĉu ne ŝi mem puŝis lin en la inferon per sia propra mano?
Ŝi ne sukcesis utiligi la okazon. Ojstro rapide ekstaris, sidiĝis ĉe la tablo, fermis la okulojn kaj komencis mordi la lipojn tiel forte, kvazaŭ li volis breĉi ilin.
Poste li levis la kapon kaj diris jam kvietvoĉe: — Pardonu min, ŝajne mi surprizis vin.
Gemo etendis al li ambaŭ siajn manojn: — Kara, — ŝi diris, — ĉu ni ne estas geamikoj por konfidi min iomete? Kio estis tio?
— Nur miaj privataj problemoj. Kaj mi ne intencas ŝarĝi per ili iun ajn.
— Aŭskultu min, — diris Gemo kaj prenis liajn tremantajn manojn. — Mi ne volis koncerni tion, kion mi ne rajtas koncerni. Sed vi mem, laŭ via propra volo, jam multon konfidencan rakontis al mi. Tial bonvolu plu rakonti al mi tion, kio restis ankoraŭ kaŝita, kiel al via fratino! Konservu la maskon sur via vizaĝo, se ĝi iel konsolas vin, sed forĵetu ĝin de sur via animo, por vi mem!
Ojstro pli klinis la kapon.
— Vi devas esti tolerema, — diris li. — Mi ne estas konvena frato, sed, se vi nur scius… Mi apenaŭ ne freneziĝis lastatempe. Mi kvazaŭ denove estis en Suda Ameriko. Tiel aŭ aliel la diablo penetras min kaj… Lia voĉo ektremis.
— Ĉu eble vi transdonos iujn viajn ŝarĝojn al mi? — traflustris Gemo.
Li premis sian frunton al ŝia brako: — Dia mano estas peza!
Ĉapitro 1. Adiaŭo de Ojstro kaj Gemo
La postajn kvin semajnojn Gemo kaj Ojstro vivis kvazaŭ en iu vortico, ĉar ili ambaŭ estis multe okupitaj. Tiam ili eĉ ne sukcesis pensi pri siaj personaj aferoj. Pafilaron bonorde kontrabandistoj transportis en teritorion de Papa ŝtato. Sed restis neplenumita plej malfacila kaj danĝera parto de la laboro: necesis el sekretaj kaŝejoj en montaj kavernoj kaj fendoj kaŝe disdoni ĝin en diversajn lokajn centrojn kaj en separatajn vilaĝojn. Ĉiujn distriktojn plenigis spionoj. Domenikino, kiu laŭ ordono de Ojstro respondecis pri la afero, alsendis en Florencon kurieron kun urĝa peto pri helpo aŭ prokrasto. Ojstro insistis, ke ĉion li finis ĝis mezo de junio, tial Domenikino perdadis esperon. Konvojado de pezaj ŝarĝoj estis tre malfacila en montaj kondiĉoj kaj ĝia sekreteco ankaŭ forprenis tempon.
"Mi troviĝas inter Scilo kaj Ĥaribdo [17] Scilio kaj Ĥaribdio [Scylla and Charybdis] – laŭ greka mitologio sur ambaŭ rokoj de mallarĝa markolo estis du monstroj murdintaj ŝipanojn, t.e. troviĝi en danĝero inter ambaŭ flankoj;
. Hasti mi ne povas, ĉar tiam spionoj detektos min kaj prokrasti mi ne povas, pro kurta tempolimo. Elsendu al mi efikan helpon aŭ sciigu venecianojn, ke ni estos pretaj nur komence de julio."
Ojstro alportis la leteron al Gemo. Ŝi komencis legi kaj li eksidis sur la plankon por karesi la katon.
— Tio ĉi estas malbona, — diris ŝi. — Estos malfacile por ni konsentigi venecianojn, por ke tiuj atendu ankoraŭ tri semajnojn.
— Certe, malfacile. Propono de Domenikino estas absurdo kaj li devas kompreni tion ĉi. Ne venecianoj devas sekvi nin, sed male ni devas sekvi ilin.
— Mi vidas, ke Domenikino ne estas kulpa, li evidente faras ĉion, sed ne povas superi neeblecon.
— Certe, tio ne estas lia kulpo. Kialo estas tio, ke tie agas nur sola persono, anstataŭ du. Ja unu devas gardi kaŝejojn kaj la alia observi transportadon. Domenikino tute pravas, li bezonas efikan asistanton.
— Sed kiun ni sendos al li? Ja en Florenco ne estas taŭga homo.
— Okaze mi m-m-mem devas veturi.
Gemo premiĝis al seĝodorso kaj kuntiris la brovojn: — Ne, tio ĉi ne taŭgas pro tro granda risko.
— Necesas riski, se ni t-t-trovos nenian alian rimedon.
— Sekve ni devas trovi tiun rimedon. Vi ne povas tien veturi.
Li obstine kunpremis la lipojn: — Mi ne k-k-komprenas, kial?
— Vi komprenos, se vi meditos kviete almenaŭ minuton. Pasis nur kvin semajnoj post via reveno. Polico nun jam ion kroman scias pri la olda pilgrimulo kaj serĉas liajn spurojn. Jes, mi scias, ke vi trafe kamuflas vian eksteraĵon, sed rememoru, ke oni jam vidis vin kiel Diego kaj ankaŭ kiel kamparano. Same ne povas esti kaŝitaj viaj lameco kaj cikatro.
— En la mondo estas m-m-multaj lamuloj!
— Jes, sed en Romanjo oni malofte trafas lamulojn kun sabra cikatro sur vango, kripligita brako, bluaj okuloj kaj nigraj haroj.
— Koloro de miaj o-o-okuloj ne gravas, mi povas ŝanĝi ĝin per beladono.
— Ĉu ankaŭ la ceterajn signojn?.. Ne, tio ĉi ne eblas! Veturi tien ĝuste nun kun viaj konataj markoj signifas trafi kaptilon.
— Sed ja iu d-d-devas helpi al Domenikino, ĉu ne?
— Vi neniel povas helpi al li en nuna plej kriza momento. Via aresto egalos fiaskon de la tuta afero.
Sed Ojstron estis malfacile konvinki, tial ilia disputo longe daŭris kaj rezultigis nenion. Gemo ĝuste nun komencis kompreni, kiel multe da kvieta obstineco estas en karaktero de tiu ĉi homo. Se temus pri io malpli grava, tiam ŝi probable cedus. Sed nun cedo ne taŭgis, ĉar praktika utilo, kiun povus alporti veturo de Ojstro tien, ne estus same valora, kiel okazonta risko. Ŝi ankaŭ suspektis, ke lian intencon helpi al Domenikino kaŭzas ne nur politika neceseco, sed ĉefe dolora pasio al risko. Li kutimiĝis ne aprezi sian vivon kaj ĉeesti plej danĝerajn situojn. Li strebis al danĝero, samkiel ebriulo al vino, tial oni devas superi tion. Ĉio, kion Gemo jam eldiris, ne sukcesis ŝanĝi lian intencon, tial ŝi decidis uzi sian lastan argumenton.
— Estu ni ĉiuokaze honestaj, — diris ŝi, — kaj nomu veran kialon de via deziro veturi tien. Ne malfacilaĵoj, kiujn nun spertas Domenikino, devigas vin insisti, sed via persona pasio al…
— Tio ĉi ne estas vero! — furioze interrompis ŝin Ojstro. — Li estas neniu por mi. Mi absolute ne volas vidi lin… — Kaj li silentiĝis, ĉar pro ŝia mieno li konkludis, ke li denuncis sin mem.
Rigardoj de iliaj okuloj renkontis momente kaj tuj malleviĝis. Nomo de la homo, kiu aperis samtempe en ties kapoj, restis neeldirita.
Читать дальше