Post foriro de Gemo, Martini ekstaris kaj komencis paŝi tien-reen laŭ la teraso metinte brakojn sur la dorson. Ojstro silente fumis kaj rigardis eksteran pluveton.
— Rivarez! — diris Martini haltinte tuj apud Ojstro kaj nerigardante rekte liajn okulojn. — En kion vi volas entiri ŝin?
Ojstro eligis cigaron el la buŝo kaj faris longan fumospiralon.
— Ŝi mem ĉion elektis por si, — respondis li. — Ŝin neniu devigis.
— Jes, jes, mi scias. Sed diru al mi…
Li paŭzis.
— Mi diros, ĉion, kion mi povas.
— Mi malmulton scias pri viaj aferoj en la montaro. Ĉu ŝi estos en granda danĝero tie?
— Ĉu vi volas scii veron?
— Certe.
— Jes.
Martini turniĝis, repaŝis kaj denove haltis.
— Ankoraŭ unu demando. Vi kompreneble rajtas ne respondi ĝin, sed mi bezonas vian honestan respondon: ĉu vi amas ŝin?
Ojstro nehaste forskuis cindron de la cigaro kaj fumis silente plu.
— Sekve vi ne volas respondi, ĉu ne?
— Jes, mi ne volas, tamen mi rajtas scii kialon de via demando.
— Kialon? Dio mia! Ĉu vi mem ne komprenas?
— Aĥ! — Ojstro demetis la cigaron kaj fikse ekrigardis okulojn de Martini. — Jes, — fine diris li milde, — mi amas ŝin. Tamen ne pensu, ke mi intencas anonci tion ĉi al ŝi. Ĉar min atendas…
Lastajn vortojn li traflustris apenaŭ aŭdeble. Martini proksimiĝis pli:
— Kio atendas?
— Morto.
Ojstro rigardis rekte antaŭen per la fridaj, senmovaj okuloj, kvazaŭ li estis jam mortinta. Kiam li reparolis, lia voĉo sonis senvive kaj glate.
— Ne malkvietigu ŝin antaŭtempe per tio, kion mi eldiris. Estas neniu ŝanco, ke mi elvivos. Danĝero minacas ĉiujn. Gemo tion ankaŭ bone scias, samkiel mi. Sed kontrabandistoj faros ĉion, ke ŝi ne estu arestita. Ili estas bonaj homoj, kvankam iom krudaj. Mia kolo delonge troviĝas en maŝo kaj post transpaso de la limo, mi mem nur pli kuntiros ŝnuron.
— Rivarez! Kio okazis kun vi? Mi certe komprenas, ke la afero estas malfacila, precipe por vi. Sed vi jam multfoje transpasis la limon kaj ĝis nun ĉio sukcesis.
— Jes, sed ĉi-foje mi estos kaptita.
— Sed kial? De kie vi povas scii tion?
Ojstro triste ekridetis.
— Rememoru malnovan germanan legendon pri homo mortinta, post kiam lin trafis lia duulo nokte en senplena loko, kiu tordis siajn brakojn en despero… Min ankaŭ trafis mia duulo dum la lasta veturo al Apeninoj kaj nun, post mia transpaso de la limo, mi ne sukcesos reveni.
Martini aliris al li kaj metis sian manon sur seĝodorson: — Aŭskultu, Rivarez, mi komprenis neniun vorton el tuta via metafizika galimatio, sed al mi estas komprenebla nur jeno — vi ne devas starti kun tiuj malbonaj antaŭsentoj. Se vi anticipe konvinkos vin pri via nepra aresto, tiam ĝi verŝajne okazos. Mi supozas, ke vi estas malsana, ĉar tiuj absurdaĵoj venis vian kapon. Mi proponas min mem anstataŭ vi por veturo, mi nur bezonas vian leteron kun eksplikoj al viaj amikoj…
— Por ke vin oni mortigu tie anstataŭ min? Tio ĉi ne eblas!
— Ho, mi ne estos mortigita! Oni ne konas min tiel, kiel oni konas vin! Aliflanke, se tio okazos…
Li paŭzis kaj Ojstro longe fiksrigardis lin kun demando en la okuloj. Martini demetis la manon de la seĝodorso.
— Pri vi ŝi sopiros multe pli ol pri mi, — diris li en kutima parolmaniero. — Krome, Rivarez, tio ĉi estas publika afero kaj ni devas rigardi ĝin nur de unu komuna vidpunkto: kiel ĉion plenumi kun maksimuma utilo por maksimuma kvanto de homoj. Via "rendimento", kiel parolas ekonomikistoj, estas pli alta ol mia. Miaj mensaj kapabloj sufiĉas por kompreni tion ĉi, kvankam mi ne favoras vin. Vi estas pli valora persono ol mi, kvankam oni ne difinis, kiu el ni estas pli bona, tial via ebla morto estos pli grava perdo.
Ĉion ĉi Martini eldiris tiel, kvazaŭ ili interparolis pri kurzo de borsaj akcioj. Ojstro rigardis lin kaj tremetis, kiel pro malvarmumo.
— Ĉu vi volas, ke mi atendu, kiam mia tombo malkovriĝos kaj forglutos min?
"Se mi devas perei, mi trafos morton kiel fianĉinon!"
— Ŝajne ni ambaŭ parolas sensencaĵojn.
— Vi sendube, — diris Martini morne.
— Kaj vi ankaŭ. Por utilo de la ĉielo ne absorbiĝu ni en abnegacion, kiel moŝto Karloso [Don Carlos] kaj markizo Posa [Marquis Posa]. Ni vivas en la deknaŭa jarcento kaj se mi devas morti, tiam mi mortu.
— Kaj se mi devas elvivi, tiam mi elvivu, mi supozas. Bonŝanco estas sur via flanko, Rivarez!
— Jes, — ironie konsentis Ojstro, — bonŝanco kaj mi ĉiam estis kune.
Ili silente finfumis siajn cigarojn kaj komencis diskuti detalojn de la veturo. Kiam alvenis Gemo, ili neniel aperigis siajn sentojn rilate de la okazinta nekutima interparolado. Post vespermanĝo je la dekunua Martini ekstaris kaj prenis sian ĉapelon: — mi baldaŭ revenos kaj alportos mian kapoton, ĉar en ĝi vi estos malpli rekonata, ol en via nuna kostumo. Samtempe mi observos ĉirkaŭaĵojn, kie povas troviĝi spionoj.
— Ĉu vi akompanos min ĝis la bariero?
— Jes, du paroj de okuloj estas pli bone ol unu, se oni spuros nin. Mi revenos noktomeze. Atendu min. Mi prenos ŝlosilon, Gemo, por ne maltrankviligi vin per frapo ĉe pordo.
Ŝi fikse ekrigardis lin kaj komprenis, ke li intence trovis tiun ĉi pretekston por restigi ŝin solan kune kun Ojstro.
— Ni interparolos morgaŭ, — diris ŝi. — Matene, kiam mi finos pakadon.
— Ho, jes! Tempo sufiĉos. Mi volus meti ankoraŭ du aŭ tri demandojn al vi, Rivarez, sed cetere mi faros tion dum marŝado. Gemo, ordonu al Katjo enlitiĝi kaj parolu kiel eble pli mallaŭte. Do, ĝis la dekdua.
Li foriris kun eta riverenco kaj rideto. Kun frapo li fermis la elirejan pordon, por ke najbaroj komprenu, ke vizitanto de sinjorino Bolo forlasis la domon. Gemo venis la kuirejon, diris "bonan nokton" al Katjo kaj revenis kun taso da nigra kafo sur plato.
— Ĉu eble vi dormetos iomete, ja vi rajdos la tutan nokton.
— Ho, kara, ne! Mi dormos en San Lorenzo, kiam miaj amikoj preparos mian kamuflaĵon.
— Tiam trinku kafon, mi nun aldonos biskvitojn.
Kiam ŝi ekgenuis antaŭ servicoŝranko Ojstro aliris kaj subite kliniĝis al ŝi.
— Kion vi havas sube? Ĉu ĉokoladajn bombonojn kaj anglajn karamelojn? Ja ili estas l-l-luksaj manĝaĵoj de reĝoj!
Ŝi kontente ekridetis.
— Ĉu vi ankaŭ amas dolĉaĵojn? Mi ĉiam havas ilin por Cezaro, kiu ĝojas kiel infano, kiam ilin vidas.
— Ĉu reale? Donu tiujn al mi kaj al li aĉetu m-m-morgaŭ la aliajn. Mi metu k-k-karamelojn en mian poŝojn kaj ili konsolos min pri ĉiuj perditaj ĝojoj de vivo. Mi esperas, ke oni p-p-permesos al mi frandi bombonojn, kiam mi estos pendigata.
— Ho, atendu momenton! Mi trovos iun kesteton, ĉar ili estas gluecaj. Ĉu enmeti ankaŭ la ĉokoladajn bombonojn?
— Ne, tiujn mi manĝos nun kune kun vi.
— Mi ne ŝatas ĉokoladon. Do, sufiĉas paroli pri bagateloj. Ja ni verŝajne ne havos alian ŝancon por interparolado, ĝis kiam unu el ni estos mortigita kaj…
— Ŝi ne ŝatas ĉ-ĉ-ĉokoladon! — mallaŭte traflustris Ojstro. — Tiam mi mem formanĝos ĉion. La lasta festeno en mia vivo kvazaŭ antaŭ ekzekuto, kiam oni plenumos ĉiujn miajn fantaziojn, ĉu ne? Tial mi deziras, ke vi eksidu sur tiun ĉi brakseĝon kaj mi, laŭ via permeso, kuŝiĝos apud vi sur la tapiŝo komforte.
Post paŭzo li ekrigardis ŝian vizaĝon kaj diris: — Kia pala vi estas! Ŝajne pro tio, ke vi vidas nur la tristan flankon de vivo kaj ne ŝatas ĉokoladon.
— Estu vi serioza kvankam kvin minutojn! Ja nun temas pri vivo kaj morto!
— Eĉ du minutojn mi ne volas esti serioza, mia kara, vivo kaj morto ne indas tion.
Li prenis ambaŭ ŝiajn manojn kaj komencis karesi ilin per siaj fingroj.
Читать дальше