Jenő Rejtő - La skeleta brigado

Здесь есть возможность читать онлайн «Jenő Rejtő - La skeleta brigado» весь текст электронной книги совершенно бесплатно (целиком полную версию без сокращений). В некоторых случаях можно слушать аудио, скачать через торрент в формате fb2 и присутствует краткое содержание. Жанр: Прочие приключения, на эсперанто. Описание произведения, (предисловие) а так же отзывы посетителей доступны на портале библиотеки ЛибКат.

La skeleta brigado: краткое содержание, описание и аннотация

Предлагаем к чтению аннотацию, описание, краткое содержание или предисловие (зависит от того, что написал сам автор книги «La skeleta brigado»). Если вы не нашли необходимую информацию о книге — напишите в комментариях, мы постараемся отыскать её.

aventura romano

La skeleta brigado — читать онлайн бесплатно полную книгу (весь текст) целиком

Ниже представлен текст книги, разбитый по страницам. Система сохранения места последней прочитанной страницы, позволяет с удобством читать онлайн бесплатно книгу «La skeleta brigado», без необходимости каждый раз заново искать на чём Вы остановились. Поставьте закладку, и сможете в любой момент перейти на страницу, на которой закончили чтение.

Тёмная тема
Сбросить

Интервал:

Закладка:

Сделать

— Nokte mi hazarde renkontis la kondamniton n-ro 63, kiu nomiĝas Henry Fécamp. Mi kondutis tiel, kvazaŭ mi ne konus lian nomon, kaj mi regalis lin ĝis mateno, donante eĉ drinkaĵon al li, ĉar mi esperis, ke eble li parolos.

— Kaj?

— Okazis nenio, sed mi ne kuraĝis daŭrigi la aferon. Estas iom riske amuziĝi kun perfidulo sen supera ordono.

— Mi komprenas. Kiel eble plej baldaŭ vi ricevos ordonon rilate la futuron.

Klako. Ankaŭ la kapitano demetis la aŭdilon.

Li iris al la fenestro. Fécamp ĝuste tiam falis la kvaran fojon sur la teron senviva, kiel amaso da ĉifono, kaj oni surverŝis lin per akvo.

La kapitano kriis malsupren:

— Fino! Portu lin en la malsanulan ĉambron!

Li rapide refaligis la kovrilon, ĉar li ege suferis pro la flava ardo, frapiĝanta en liajn okulojn.

— Ligert!

La skribisto nun venis. Li estis okulvitra, blonda soldato, havanta mallongajn harojn. Du obeemaj, indiferentaj okuloj palpebrumis ofte malantaŭ lia nazumo. Ligert estis malaplomba figuro. Li ne povis elmontri konvenan „ego”-n al la ekstera mondo, tial lia ŝanĝiĝema konduto faris ĉiujn liajn agojn, vortojn, humoron malaplomba. Ĝenerale li estis preskaŭ senpersone indiferenta; laboranta kaj ridetanta maŝino. Supozeblas eĉ tio pri Ligert, ke revenite en sian ĉambron post la laboro, li ne enlitiĝas, sed ŝovinte sin en skatolon, li ĉesas ekzisti dum la nokto.

Liaj sulfurkoloraj, densaj, prizorgitaj, blondaj lipharoj dense kovris lian longan supran lipon. Lia vizaĝo estis ruĝa kiel tiu de kamparano, lia iom dika staturo, kiam li staris antaŭ superulo, surprenis lozan, sed respektoplenan korpotenon, kiel li metis siajn manojn dorsen.

Li havis strangan kutimon, ke de tempo al tempo li eltiris pecon da pano el iu sia poŝo, forte tenante, li mordis en ĝin, kaj per energia ektiro de siaj dentoj li ŝiris pecon el ĝi. Tiaj enigmaj panpecoj troviĝis en la poŝo de lia kamizolo. Eble pro la respekto de tiu pruitana nutraĵo, sed eĉ tio povas esti, ke pro lia manĝemo, Ligert estis pasia panmanĝanto, same, kiel iuj estas sklavoj de morfinismo aŭ nekutime entuziasmaj adorantoj de la virinoj. Verŝajne ankaŭ tiu ĉi kutimo kontribuis al tio, ke li havis tiel bonan sanstaton kiel la kamparanoj, malgraŭ lia obtuzeco rilate la ĝojojn kaj suferojn, inter tiaj inferaj cirkonstancoj.

— Oui, mon capitaine — li diras tramplante kaj restas ĉe la sojlo.

Li scivoleme ĉirkaŭrigardas kun mildaj okuloj, sur lia purbrila vizaĝo montriĝas la malagorde stupida rideto, kaj granda panero gluiĝas al lia buŝangulo.

Laŭregule li metas sian iun kruron en ripozan pozon, kvazaŭ li partoprenus ekzercon.

— Ĉu vi prizorgas la arkivejon? — demandas Sirone.

— Oui, mon Capitaine.

— Kia afero ĝi estas… rilate la mortintan kondamniton n-ro 63, kiu vivas?

Liger staris kaj palpebrumis.

— Ĉu vi ne komprenas? — kriis la kapitano akre. — Kiel povas aperi soldato antaŭ miaj okuloj hodiaŭ tagmeze, kiu jam longe mortis?

— Mia onklo laŭpatra foje estis tiel ebria, ke li renkontiĝis kun si mem en la antaŭĉambro. Tiu mia onklo de tiam ĉiutage sidas en la kafejo ĝis mateno.

— Idioto!

— Mi ne pensas tion, mon capitaine, nur ankaŭ li estas tre drinkema…

— Aŭskultu min! Sur la dosiero de la kondamnito n-ro 63 estas skribite, ke li mortis. Kaj la senranga soldato n-ro 63 staris antaŭ mi tie, kie nun vi!

— Ĉu apud la ŝranko?

La kapitano longe pensadis. Li prenis rajdbastonon de sur la tablo, sur kies fino pendaĉis ledopeco.

— Ligert — li diris poste lace. — Ĉi-regione oni malofte vidas tian mizeran, urban ĉevalaĉon, kiu staras antaŭ malnovmoda, platforma ĉaro apud la trotuaro kaj klinas sian pezan kapon ĝis la asfalto, havanta blindajn, stankolorajn, malgajajn okulojn… La memoro de tia ĉevalo venas en mian kapon pri vi, kiel vi staras ĉi tie.

Ligert antaŭenigas sian maldekstran piedon anstataŭ la dekstra kaj metas sian korpopezon sur la retiritan kruron. Li rigardas al la portreto de marŝalo Lyontey, kaj liaj maĉmuskoloj ekmoviĝas sub la haŭto, ĉar li kunpremas siajn makzelojn por subpremi oscedon, dume liaj ambaŭ nazloboj kelkfoje ektremetas.

— Kaj nun pensadu, porko, ĉar mi frakasos vian kapon! Kiel troviĝas la dosiero de mortinto en la arkivo de la aktiva personaro.

Unue li gratas sian nazpinton, pro kio falas la panero de sur lia vizaĝo. Poste li malgaje pensadas… fine li iom sereniĝas.

— Eble mi scias, mon capitaine. Ni devas gardi kelkajn dosierojn inter la dokumentoj de la ferŝranko. Ni anstataŭigas tiujn per la dokumentoj de la koncerna mortinto. La dosiero de la mortinto indikas tion, ke la adekvatajn paperojn ni devas trakti kiel sekretajn dokumentojn.

La skribisto laŭte singultis dirinte la lastan vorton. Sirone skuis la bastoneton kun levita brako kaj fikse rigardis la pendaĉantan ledon, kvazaŭ li suspetus tiun objekton. Pigra svarmo de muŝoj zumadis ĉirkaŭ ili, kaj terebinta odoro de fluida tavolo de tiutage farbita ŝranko haladzis en la kadavro-fetora varmo de la kontoro.

— Ligert!.. Portu al mi drinkaĵon!

Ironte en la kantinon, Ligert serĉas la dosieron de la kondamnito n-ro 63 en la ferŝranko. La skribisto bone diris.

Severe konfidinda!

Jen ĝi estis skribita sur la kovropaĝo, kiel titolo:

La dokumentoj de la senranga soldato n-ro 63, bataliono III, kompanio 2, kondamnita al dumviva punlaboro pro murdo, spionado, rabo kaj patrujperfido. Ĝi estas gardenda en la ferŝranko de la regimento!

Ligert post nelonge revenis. Li metis la brandon antaŭ kapitanon Sirone kaj

laŭtege singultis. Tuj poste li instinkte rigidiĝis en atentopozo pro timo. Sed kiel ajn li provis regi sin, li denove singultis, akompanate de miranta stertoro.

— Se vi ne finos tiun konstantan pan-manĝegadon — diris Sirone ĝemante, — tiam mi enkarcerigos vin, ke vi verdiĝos.

Ligert eksingultas tiel laŭte, ke ĝi efikas kiel ŝriko.

— Trinku akvon! Iru al la regimentkuracisto, aŭ manĝegu panon, sed faru ion, mi petas vin per la nomo de Dio, ĉar se vi denove singultos, mi disfendos vin! — Spiregante li skrapdis en sia ladskatolo por rulumi cigaredon.

— De kiam vi soldatservas ĉi tie?

— Dekdu jarojn. Mi estis ĉefmasonisto.

— Kio?! Kiom jarojn vi havas?! Ĉu?!

— Mi havas ankoraŭ nur kvindek unu jarojn, mon capitaine.

Li estas stranga miraklo de la naturo! Ĉefmasonisto, en kiu haltis la vivo.

Eh, bone! Kial okupiĝi pri tio?!

— Metu kovrilon sur la fenestron! Se mi ne diras, vi do forgesas tion. Porkoj!

Sekundon penetras la sunbrilo fortege, kaj ekzumas la muŝoj, kiam la skribisto metas akvumitan kovrilon sur la fenestron. Dume li reveme rigardas la dosieron.

— Diru… Ĉu la kapitanoj… servantaj ĉi tie antaŭ mi… kutimas legi… la akompanajn aktojn de la alvenintaj malliberuloj?

— Tio jam okazis. Ekzemple kapitano Privert ĉiam zorgeme tralegis la dosierojn.

— Kial interesiĝis Privert tiom pri la dokumentoj?

— Li estis grafologo. Ĝi estas hobio, studanta malnovajn skribaĵojn. Ĝi havas nenian sencon… Mi havis nevinon, kiu ĉiam ekskursis. Eĉ tio estas nekomprenebla.

— Ĉu vere? Hm. Nu, bone. Nun iru por iom de tempo en la inferon.

Li malfermis la kartonan kovrilpaĝon de la polvokovritaj aktoj por rigardi la verdikton de la milita tribunalo, proklamitan en la afero de la malliberulo n-ro 63.

… Kaj en tiu momento jam ekiris la vero kun forto, ĉion forbalaanta, ke ĝi triumfu super la volo de vivuloj, mortintoj, etuloj kaj potenculoj.

Sed kapitano Sirone eĉ kojnekton ne havis pri tio. Li oscedis kaj komencis legi.

Kvara ĉapitro

Fremdula legio de la kolonia armeo

Читать дальше
Тёмная тема
Сбросить

Интервал:

Закладка:

Сделать

Похожие книги на «La skeleta brigado»

Представляем Вашему вниманию похожие книги на «La skeleta brigado» списком для выбора. Мы отобрали схожую по названию и смыслу литературу в надежде предоставить читателям больше вариантов отыскать новые, интересные, ещё непрочитанные произведения.


Отзывы о книге «La skeleta brigado»

Обсуждение, отзывы о книге «La skeleta brigado» и просто собственные мнения читателей. Оставьте ваши комментарии, напишите, что Вы думаете о произведении, его смысле или главных героях. Укажите что конкретно понравилось, а что нет, и почему Вы так считаете.

x