Jenő Rejtő - La skeleta brigado

Здесь есть возможность читать онлайн «Jenő Rejtő - La skeleta brigado» весь текст электронной книги совершенно бесплатно (целиком полную версию без сокращений). В некоторых случаях можно слушать аудио, скачать через торрент в формате fb2 и присутствует краткое содержание. Жанр: Прочие приключения, на эсперанто. Описание произведения, (предисловие) а так же отзывы посетителей доступны на портале библиотеки ЛибКат.

La skeleta brigado: краткое содержание, описание и аннотация

Предлагаем к чтению аннотацию, описание, краткое содержание или предисловие (зависит от того, что написал сам автор книги «La skeleta brigado»). Если вы не нашли необходимую информацию о книге — напишите в комментариях, мы постараемся отыскать её.

aventura romano

La skeleta brigado — читать онлайн бесплатно полную книгу (весь текст) целиком

Ниже представлен текст книги, разбитый по страницам. Система сохранения места последней прочитанной страницы, позволяет с удобством читать онлайн бесплатно книгу «La skeleta brigado», без необходимости каждый раз заново искать на чём Вы остановились. Поставьте закладку, и сможете в любой момент перейти на страницу, на которой закончили чтение.

Тёмная тема
Сбросить

Интервал:

Закладка:

Сделать

En la ĉambro regas ĝena, granda silento. Sur la muro pendas grandega desegnokartono kun tabelo, kie estas skribite la etato, la tagoj de la soldoelpago kaj ceteraj gravaj indikoj.

Sur la tablo estas samovaro kaj tabako, sternita por farĉado.

— Mi opinias, — komencas la kapitano, — ke io ne estas en ordo rilate Gouillame-on.

— La kompatindulo havas muŝon el lia kapo — kapjesis Libourne, kaj la farĉstangeto kalkas, poste falas preta cigardo sur la tablon. — Ĉu vi deziras trinki teon, sinjoro kapitano?

— Mi ne petas, sed mi ŝatus trinki ĝin kun rumo.

La oficiro ridas gemutee kaj metas rumon sur la tablon antaŭ sia superulo. La farĉ-stangeto klakas. Falas cigaredo.

— Kio nova?

— Mi petas vin, sinjoro kapitano — klarigis Libourne, — nun mi komencis novan sistemon en la financa kontrolado de la soldoj, kiel mi lastfoje raportis tion al vi en mia referaĵo.

— Mi ne estas sperta pri la librotenado. Pfu!

— Nova sistemo. Ĝi signifas minuman eblecon de eraro, kaj rilate la kontroladon, ĝi estas mirige simpla! La kontrolo fariĝas superflua, ĉar malzorgema kaj erara administrado estas neebla.

— Eh! Kiel ajn vi kalkulas, ĝi estas tamen la infera mezo de Sudano!

— Mi pensis, mi petas, sinjoro kapitano, ke mi povas kakuli je vi en la laboro reorganizi Bahr El Sudan-on — li diris iom malvarmkondute. — Miaj kelkaj planoj, rilate la militistajn punsistemojn estos tre gravaj.

— Eh! Kion vi volas reorganizi?!

— Li singultis kaj klinis sian glacimalvarman frunton inter siajn manplatojn. Li sentis tiel, se oni frapus lian kranion per hakilo, ĝi tute ne dolorus lin. Oni nur metis tiun pecon da glacio sur lian kolon. Neeble, ke ĝi estas lia kapo…

Sekvas ĝena silento.

Sirone paŝis sur la koridoron ŝanceliĝante, kaj iris… Hop… Li batiĝis al la muro…

Reen en la kontoron.

La muŝoj zumadas, kaj senteblas malbonodoro de brando.

Li sidiĝas al la sekputra, ŝvita, malnova skribotablo.

Eh, bone! Estas tute egale. Ĝi ja indas al porko…

Kolere li forpuŝas per la pinto de sia ŝuo la kvadratmetro-grandan kokustapiŝon kuŝantan antaŭ liaj piedoj. Li nur ŝajnigis la piedbaton, ĉar nun li estis tro laca al tiaĵo. Kaj efektive nek la kokustapiŝo mem estis la vera, ĝojplena vivo, meritanta elkore, sincere piedbati ĝin!

Li denove malfermas sian ladskatolon, kiu miraklinde akompanis lin sur tiu senvoja vivo-vagado, el Parizo en Sharon, kaj li nur ĉi tie divenis, ke tiu sensignifa objekto restis al li sola el tiom gravaj kaj necesaj objektoj. Same impresas nin la relative indiferenta Pariza modvendistineto, pri kiu ni opinias kiel pri senpersona virino, havanta simplajn koraferojn, kaj kiam el la surface svarmantaj, abundkreskaj algoj de la bonaj amikoj ni mergiĝas en la ŝlimon de la soleco, konsternas nin la rekono, ke tiu eta servistino fidele persistas ĉe ni. Tiu ŝajne malmultekosta hommaterio, oni ne scias, kial, senlace kaj fidele, sed sen la timiga heroismo de la damoj, kaŝiĝas ie en la cigarpoŝo de lia vivo, nerimarkite, sed tiel, ke jen li trovis ĝin, kiam li malplenigis ĉiujn poŝojn de sia vestaĵo. Kaj nun jam li alimaniere rigardis sur ĝin, iom malfruĝinte, sed oni ne estus kredinta, ke tiu ĉi ladskatolo estas relative multe pli temporezista ol ora kaseto, ĉefverko de oraĵisto…

Nu jen. Li rigardas ĝin. Kaj ĝi konstante respondas, kriante la samon per ruĝaj literoj:

S I M O N A R T Z

Kairo

Eh! Mi devas freneziĝi! Oni blovas vespersignalon ie. Baldaŭ alvenos la premanta, morte longa nokto, kaj aperos la lumigitaj, viglatrafikaj bulvardoj, la konfuza vizio de la placoj en Romo, plenaj de la muĝo de sonorilegoj.

Ne! Ne esti sola…

— Alkonduku al mi la kondamniton, numero sesdek tri! — li kriis en la telefonon kaj frape remetis ĝin…

Diable. Li estas afabla figuro, ni amuziĝos, kaj fino!

Eble, se li scius, ke lia mallonga ordono okazigos serion de tiaj decidige novaj, konsternaj eventoj, tragedioj kaj komedioj similaj al tamburpafado, tiam li rapide nuligus sian komandon.

— La kondamnito, numero sesdek tri, mon capitaine — anonciĝis la malliberulo kunfrapinte siajn maleolojn.

La kapitano lace mansvingis kaj diris malbonhumore:

— Silentu, silentu… Porko, porko… Kion vi violonludis?! Ĉu?!

— La kanton de la Venecia gondolisto, komponitan de Mendelson, mon capitaine.

— Kia kanto ĝi estas? Ĉu Venecio… Ĉu gondolo??? — Kaj li revadis. Hoho! Nu, jes! La Campanile! La Arzenalo… Jen vidu! Venecio!

Ŝovinte sian nazon tute proksime al la vizaĝo de la knabo, ke ili rigardis unu la alian kun brand-vaporo ĉirkaŭ ilia kapo, Sirone akravoĉe kriis al li:

— Pro tio, fiulo, nun mi devus ŝnurligi vin! Ĉu vi komprenas? Kaj skurĝi vin, ĝis via haŭto ĉifoniĝos ĝisoste. Ĉu vi scias, kial? Ĉu?

— Mi scias, sinjoro kapitano — li respondis ĝemante. — Mi scias… Ĉar bedaŭrinde ankaŭ mi estis en Venecio.

La kapitano rigardis tiel la kondamniton n-ro 63, kvazaŭ tiu cirkonstanco vekus suspekton en li.

— Nu? Ĉu vi estis… en Venecio? Hm… tio… ĉiuokaze estas interesa. Kion vi faris tie?… Ĉu?! — demandis kapitano Sirone, plie en konfesiga maniero.

— Mi estos sincera, sinjoro kapitano — li spiregis. — Ĝi okazis sur Lido. Mi promenis kun junulino antaŭ Excelsior, kaj la maro… bonvolu ŝnurpendigi min, sed mi ne plu povas prisilenti tion, ĝi estis blua! — kaj li ripetis per ektremolanta, entuziasma, krianta voĉo. — Sinjoro kapitano, mortigu min, sed la maro estis tiel blua, kiel la okuloj de la laktoblondaj adoleskulinoj, kiam la suno brunigis ilian vizaĝon!!!

— Fripono! — kriis la kapitano. Poste li iris ŝanceliĝante antaŭ la skribotablon kaj levis la brandbotelon al sia buŝo.

Li refaligis ĝin kun abomena grimaco kaj malrapide distiradis sian ĉemizon per ŝireganta movo, kio ofte okazas al venenitaj, agoniantaj homoj, kiam ili propramane ŝatus disŝiri sian korpon pro la sufero. Poste li tamburegis sur la tablo per ambaŭ pugnoj.

— Kaporalo! Kaporalo! — li kriis kun ruĝiĝinta vizaĝo.

— Present, mon capitanie — anonciĝis la timiĝinta suboficiro.

Sirone, inerta pro la ekflamanta fortostreĉo, fiksrigardis kun kliniĝinta makzelo. Poste li prenis la skatolon kaj rulumis cigaredon, per hezitemaj, malsekaj fingroj. Dume li singultis.

— Sendu ruĝan vinon… vi, porko.

Tria ĉapitro

1

— Nu.. kio okazis… en Venecio? — li demandis mallaŭte la knabon, ne sen ĉiu minaco en lia voĉo.

— Printempo… — respondis la kondamnito n-ro 63 rompite, kvazaŭ li farus sinceran konfeson.

La kapitano kapbalancis kun mallevita kapo. La deklaro ne trafis lin neatendite, tamen… estas konsterniga la novaĵo, aŭdi la krudan veron tiel:

En Venecio estis printempo!..

Nur tial li ne mortigis sin mem ĝis nun, ĉar li kondutis tiel, kvazaŭ li ne scius pro tio.

En la dezerto neniam estas printempo. Nek aŭtuno, nek vintro.

Nek somero,

Nur sablo kaj varmego.

— Poste… kio okazis?!

— Sinjoro kapitano — li diris kun mallaŭta konfeso. — Ĉirkaŭ la teraso Florian paŝetadis kelkaj kolomboj preter la piedoj de la promenantoj sur la placo Sankta Marko, kaj edukulinoj blanke vestitaj, gaprigardadas kun pieco antaŭ la Orologio, aŭskultante mona§inon.

— Nenion sekretigu, filo mia. Rakontu la tuton sincere. Nun jam ĉio estas vana.

— Napolo… — flustris la junulo, kaj la kapitano per komprenema kapbalanco esprimis ilian komunan funebron, rilate tiun vorton.

— Napolo… — ankaŭ li ripetis tion, preskaŭ neaŭdeble pro la malesperiĝinta miro super tiu simpla memoro, kiu jam tiomgrade obskuriĝis, kvankam ĝi ŝajnis iam eterna impreso.

Читать дальше
Тёмная тема
Сбросить

Интервал:

Закладка:

Сделать

Похожие книги на «La skeleta brigado»

Представляем Вашему вниманию похожие книги на «La skeleta brigado» списком для выбора. Мы отобрали схожую по названию и смыслу литературу в надежде предоставить читателям больше вариантов отыскать новые, интересные, ещё непрочитанные произведения.


Отзывы о книге «La skeleta brigado»

Обсуждение, отзывы о книге «La skeleta brigado» и просто собственные мнения читателей. Оставьте ваши комментарии, напишите, что Вы думаете о произведении, его смысле или главных героях. Укажите что конкретно понравилось, а что нет, и почему Вы так считаете.

x