Jenő Rejtő - La skeleta brigado
Здесь есть возможность читать онлайн «Jenő Rejtő - La skeleta brigado» весь текст электронной книги совершенно бесплатно (целиком полную версию без сокращений). В некоторых случаях можно слушать аудио, скачать через торрент в формате fb2 и присутствует краткое содержание. Жанр: Прочие приключения, на эсперанто. Описание произведения, (предисловие) а так же отзывы посетителей доступны на портале библиотеки ЛибКат.
- Название:La skeleta brigado
- Автор:
- Жанр:
- Год:неизвестен
- ISBN:нет данных
- Рейтинг книги:5 / 5. Голосов: 1
-
Избранное:Добавить в избранное
- Отзывы:
-
Ваша оценка:
- 100
- 1
- 2
- 3
- 4
- 5
La skeleta brigado: краткое содержание, описание и аннотация
Предлагаем к чтению аннотацию, описание, краткое содержание или предисловие (зависит от того, что написал сам автор книги «La skeleta brigado»). Если вы не нашли необходимую информацию о книге — напишите в комментариях, мы постараемся отыскать её.
La skeleta brigado — читать онлайн бесплатно полную книгу (весь текст) целиком
Ниже представлен текст книги, разбитый по страницам. Система сохранения места последней прочитанной страницы, позволяет с удобством читать онлайн бесплатно книгу «La skeleta brigado», без необходимости каждый раз заново искать на чём Вы остановились. Поставьте закладку, и сможете в любой момент перейти на страницу, на которой закончили чтение.
Интервал:
Закладка:
Kio do ĝi estas?
La adjutanto faris notojn, leginte la historion de Napoleono!! Ekzemple li skribis paĝrande tion: Kial daŭrigis N. la ofensivon al Moskvo? La repacigo de la okupitaj terenoj certigus la rekompletigon al malrapida, sed senriska ofensiva plano.
Pli poste:
Alianciĝinte kun la turkoj N. povintus konkeri la mondon. La sensenca aventuro en Egiptujo malebligis tion…
Nu jen! Kiu pensu pri tiu lakona adjutanto, ke li malbonigas sian sanon per tiaĵoj. Senteblas odoro de malmultekosta parfumo en la aero. Harfiksiga reto kuŝas sur la spegul-tablo kaj metodiko de saniga gimnastiko, kiu temas pri la eterna juneco helpe de spir-ekzercoj.
Sufiĉe!
Li reiris ŝanceliĝante en la kontoron. Ĝi ja estas… koŝmaro.
Eh, bone! Iam eble ĉio finiĝos! Forpasos la tuto, kiel la lasta, gaja melodio sur la violono de ĉefleŭtenanto Screbin, tiun vesperon, kiam li eklevinte sian ŝultron, mortpafis sin.
Kaj li glutas iom da kinino.
La mortanta taglumo de la dezerto penetras en la ĉambron per rufa radiado. En tiu torpora, sangokolora silento la soleco de la kontoro sonigas melodiojn el la nenio. Virino ridanta kriadas el la malproksimo de kelkaj jaroj: „Aŭgusto!” Li ĉirkaŭrigardas en la duonluma, malbonodora ĉambro, kaj pro tio mutiĝas la solece sonoranta, virina krio, sed ĝia lasta sono ankoraŭ vibras en la aero.
Zumas la silento.
La mebloj, forviŝiĝantaj en la krepuskaj ombroj, rigide atentas lin. Estas io minacanta en tiu permanenta senmoveco, kiel la ŝranko, tablo, seĝo mute ĉirkaŭas la homon. La atendado de la objektoj gardas mortan sekreton. Eble, ĉar per sia instinkto li jam longe konjektas, ke la realo estas nur simbolo. Sento, nocio, ŝranko kaj malĝojo: ĉio ĉi estas nur simbolo de io, kio konstante esprimiĝas, sed ni neniam povas kompreni tion.
La silento tiam provokas la kapitanon halucini.
Kiu timas esti en solo, precipe vesperiĝante aŭ nokte, li efektive timas tion, ke la objektoj ribelas kontraŭ la logika, kutima ordo de la aferoj. Se tiuj senmovaj mebloj nun kondutus alimaniere, kiel ĝis nun, tiam ili ŝanceligus la kredon de la kapitano rilate lian ekzistadon, kaj la terura fato plenumiĝus…
Eh, bone! Iam eble ĉio finiĝos! Pasos la tuto, kiel la lasta, gaja melodio sur la violono de ĉefleŭtenanto Screbin.
Konsternite li ekatentas!
El la alia ĉambro aŭdiĝas violonsono! Delikata, mallaŭta melodio vibradas el la kordoj …
La mortinta Screbin violonludas!
Tiel fantomeska estis tiu eksonanta muziko paralele kun la memoro de Screbin, ke momenton li fiksrigardis kun malfermita buŝo al la zumantaj muŝoj, ĉirkaŭantaj la aperturon de la brand-botelo… Ekstarinte li iris al la najbara ĉambro kaj forte piedfrapis la pordon, ke ĝi malfermiĝis.
Kiu kuraĝis preni en sian manon la muzikilon de Screbin?! Diable!
Li staris spiregante. Jen rigardu… Malliberulo!
Li violonludas enprofundiĝinte, kun duone fermitaj okuloj, kaj ekvidinte la kapitanon, li finas tion per subita arĉtiro.
— Kiu vi estas… porko?…
— La malliberulo numero sesdek tri, mon commandant.
Li spiregas, poste singultas kaj rigardas la malliberulon de la verto ĝis la plando. Hm… Li ne havas mortokranion, kaj frenezajn trajntojn, kiel la aliaj. Liaj densaj, brunaj haroj ankoraŭ estas brilaj kaj elastaj. Tiu ĉi homo vivas. Ne nur laŭ la ĝenerale uzata senco de la vorto, kiu signifas kunligon al la kemio, kion ni eble povas karakterizi plej trafe per la vorto „ekzisto”; tiu malliberulo ankoraŭ vivas, sur lia eksteraĵo manifestiĝas la simboloj de la animo, kiel la kompleksa nocio de la vivo, — sento, konscio, korpo kaj ambicio — nur kune signifas ion. Lia rondforma, bruna, belaspekta vizaĝo montris eĉ iom da gajeco.
— De kiam vi estas ĉi tie?
— Kvin monatojn.
Ŝajnas, ke tiu Magiron faras escepton por li, tial li havas tiel bonan sanstaton! La serĝento estas korupta fiulo. Pro ia defraŭdo oni postenigis lin ĉi tien, kaj la defraŭdisto ĉiam restas koruptebla.
— Vi, porko! Mi jam longe atentas vin! Vi ŝtelas la tagon ĉiam en la deponejo!
— Mi laboras ĉe la ŝtonrompistoj, mon commandant!
— Ne mensogu, ĉar mi frakasos vin! Kial vi havas tiel bonan sanstaton?
— Ĉar mia organismo estas bona.
— Kaj… kiel vi troviĝas nun en la kontoro, ĉu? He?! Respondu, vi… Vi ĉiuscianto?! Ĉu?!
Kaj li paŝis tute proksime al la junulo, klinante sian trunkon, li rigardis desube supren en la vizaĝon de la knabo, kvazaŭ li volus esplori lin ankaŭ el tiu ĉi stranga vidpunkto.
— Mi ne ricevis libertempon, sinjoro kapitano. Kvankam hodiaŭ estas la dekkvara de julio!
Do nun estas la datreveno de la sieĝo de Bastille! Tiu Magiron estas granda hundo, ke li eĉ nun turmentadas tiujn ĉerkofuĝintojn.
— Kial ne donis la serĝento al vi libertempon hodiaŭ?!
— Ĉar mi petis mian tuttagan akvoporcion. Antaŭ tri tagoj oni punis min per forpreno de la duono de mia akvoporcio.
— Ĉu nur tial, ĉar… vi petis plus akvoporcion? Ĉu?! Vi, ne mensogu, ĉar mi frakasos vian kranion, diablo forportu tiulon!! Pfu!!
— Kaj… Mi replikis. La serĝento rifuzis mian peton dirante, ke tiulo, kiel mi havas nenion kumunan al la dekkvara de julio. Mi respondis tion, ke: „Nek vi defraŭdis dum la sieĝo de Bastille, serĝento…”
La kapitano mallonge ridis. Tio estas bona.
Li imagis Magiron-on, kiel li faras malgravajn forstrekojn en la soldlibro, kiam la revoluciuloj pafas Bastille-on per haŭbizoj.
Li denove distiris sian ĉemizon, sed la prema pezo ne ĉesis. Ĉi tie mankas la aero, aŭ kio estas?… Li havis naŭzon, ĉar li sentis la penetran alkoholaĵvaporon, eliĝantan el lia buŝo.
— Kaj kiel vi kuraĝis ĉi tie… vilonludi?! Ĉu?!
— La parolo de sinjoro kapitano entuziasmigis min. Mi aŭdis la bonegan kunligon inter la ruĝa vino kaj la historio, kion vi rekonis!
— Kiel? Ĉu vi… komprenis tion?
— Ĝi havas rilaton al mia profesio.
— Ĉu vi iam okupiĝis pri historio?
— Ne, nur pri ruĝa vino, sinjoro kapitano, sed tre intensive.
Sirone denove ekridis, sed li pentis tion, kaj li akre kriis al li:
— Forportu vin!
Li kolere spiregis. Li estas tia fiulo!
En tiu ĝiskole butonuminta kamizolo.
Li iris ŝanceliĝante en la kontoron. Tie la duonlumo, la muŝoj zumantaj ĉirkaŭ la brandlagetojn kaj la pufa, dika silento streĉiĝis tiel, kvazaŭ ĉio estus en la ŝveliĝinta, fume ardanta meĉo de estingiĝinta kandelo, kio okazas, aŭ kio simple estas, sen okazo. Ĝi nur estas! For de ĉi tie! Li denove eliras. Tra la alia pordo.
Sur la koridoro senteblas odoro de mucidaj dokumentoj en la polvogusta, tepida duonlumo, kaj timiĝintaj musoj vigle diskuras al la anguloj de la plankorando pro la krakado de paŝoj. Kiom da musoj! Tiu fia Magiron devus ekstermigi ilin.
La efiko de la postebria stato aperas ĉe li per tia premo, kvazaŭ ĝi streĉus interne lian kranion, kiam sobriĝante la sango iom post iom malleviĝas en lia kapo. Malvarma ŝvito fuetis sur lia haŭto, kaj liaj manoj-piedoj, torpore juktiklantaj apartenis al li kiel sensentaj, artefaritaj membroj, nur tial, ĉar li scias, kie tiuj estas.
Gouillaume havas problemon. Ĝi estas senduba…
Jen estas lia alia oficiro, la vickapitano:
G A S T O N L I B O U R N E
Ĉ E F L E ŬT E N A N T O
Financkontrolejo
Bonvolu frapeti!
Li frapetis.
— Kiu vi estas?! — demandas sonoranta, agrabla voĉo de viro de interne.
La kapitano malfermis la pordon. Libourne farĉis cigaredojn, kaj antaŭ li sonis radioaparato sur la tablo. Li kombis reen sian densan hararon kiel ruso, apud lia alta frunto du enkaviĝintaj tempioj pulsadis maltrankvil-ritme, lia juna vizaĝo, la viglaj okuloj montris inteligentecon, energion kaj bonhumoron per nekutime entuziasma maniero.
Читать дальшеИнтервал:
Закладка:
Похожие книги на «La skeleta brigado»
Представляем Вашему вниманию похожие книги на «La skeleta brigado» списком для выбора. Мы отобрали схожую по названию и смыслу литературу в надежде предоставить читателям больше вариантов отыскать новые, интересные, ещё непрочитанные произведения.
Обсуждение, отзывы о книге «La skeleta brigado» и просто собственные мнения читателей. Оставьте ваши комментарии, напишите, что Вы думаете о произведении, его смысле или главных героях. Укажите что конкретно понравилось, а что нет, и почему Вы так считаете.