Henrik Ibsen - La Tronpretendantoj
Здесь есть возможность читать онлайн «Henrik Ibsen - La Tronpretendantoj» весь текст электронной книги совершенно бесплатно (целиком полную версию без сокращений). В некоторых случаях можно слушать аудио, скачать через торрент в формате fb2 и присутствует краткое содержание. Издательство: Jec Scandinavia a/s, Жанр: Драматургия, на эсперанто. Описание произведения, (предисловие) а так же отзывы посетителей доступны на портале библиотеки ЛибКат.
- Название:La Tronpretendantoj
- Автор:
- Издательство:Jec Scandinavia a/s
- Жанр:
- Год:неизвестен
- ISBN:нет данных
- Рейтинг книги:3 / 5. Голосов: 1
-
Избранное:Добавить в избранное
- Отзывы:
-
Ваша оценка:
- 60
- 1
- 2
- 3
- 4
- 5
La Tronpretendantoj: краткое содержание, описание и аннотация
Предлагаем к чтению аннотацию, описание, краткое содержание или предисловие (зависит от того, что написал сам автор книги «La Tronpretendantoj»). Если вы не нашли необходимую информацию о книге — напишите в комментариях, мы постараемся отыскать её.
La Tronpretendantoj — читать онлайн бесплатно полную книгу (весь текст) целиком
Ниже представлен текст книги, разбитый по страницам. Система сохранения места последней прочитанной страницы, позволяет с удобством читать онлайн бесплатно книгу «La Tronpretendantoj», без необходимости каждый раз заново искать на чём Вы остановились. Поставьте закладку, и сможете в любой момент перейти на страницу, на которой закончили чтение.
Интервал:
Закладка:
PÅL FLIDA
(venas de la fono) Sinjoro reĝo, mi alportas novaĵon.
REĜO SKULE
Novaĵon?
PÅL FLIDA
Viro veninta de la fjordo, rakontas, ke la Birkibejnoj en Tunsberg metis siajn ŝipojn surmaren, kaj ke multaj viroj alvokiĝis en la urbon la lastajn tagojn.
REĜO SKULE
Bone, ni renkontos ilin – morgaŭ, aŭ iam.
PÅL FLIDA
Sinjoro, povus okazi, ke la Birkibejnoj intencus renkonti nin unue.
REĜO SKULE
Por tio ili ne havas sufiĉe da ŝipoj, kaj ankaŭ ne viraron.
PÅL FLIDA
Sed Arnbjørn Jonsson kunigas kaj viraron kaj ŝipojn el ĉie en Viken.
REĜO SKULE
Pli bone; ni batos ilin ĉiujn kiel ĉe Låka.
PÅL FLIDA
Sinjoro, ne estas facile bati la Birkibejnojn du fojojn laŭvice.
REĜO SKULE
Kaj kial ne?
PÅL FLIDA
Ĉar la Norvega sagao neniam rakontas, ke tiaĵo okazis en la antaŭa tempo. – Ĉu mi ne sendu spionojn suden al la Kapinsulo?
REĜO SKULE
Ne bezoniĝas; estas nigra nokto, kaj ankaŭ nebulo.
PÅL FLIDA
Nu ja, la reĝo plej bone scias; sed memoru, sinjoro, ke ĉiuj en Viken kontraŭas vin. La urbanoj en Oslo malamas vin, kaj se la Birkibejnoj venos, ili aliĝos al ili.
REĜO SKULE
(vigle) Pål Flida, ĉu ne estus imageble, ke mi tirus la Vikenanojn al mia flanko?
PÅL FLIDA
(rigardas lin en surprizo kaj skuas la kapon) Ne, sinjoro, tio ne estas imagebla.
REĜO SKULE
Kaj kial ne?
PÅL FLIDA
Ne, ĉar Vi ja havas la Trondhejmanojn ĉe Via flanko.
REĜO SKULE
Trondhejmanojn kaj Vikenanojn, ambaŭ mi volas havi!
PÅL FLIDA
Ne, sinjoro, ne fareblas.
REĜO SKULE
Ne imagebla; ne farebla! Kaj kial – kial ne?
PÅL FLIDA
Ĉar la Vikenano estas Vikenano kaj la Trondhejmano estas Trondhejmano, kaj ĉar la sagao ne rakontas pri io alia, kaj ĉar ĉiam estis tiel.
REĜO SKULE
Jes, jes, vi pravas. Foriru.
PÅL FLIDA
Kaj mi neniun spionon sendu?
REĜO SKULE
Atendu ĝis mateniĝo. ( Pål Flidaeliras) La Norvega sagao ne rakontas pri tiaĵo; neniam antaŭe estis tiel. Pål Flida respondas al mi, kiel mi respondis al Håkon. Ĉu estas ŝtupoj supre kaj sube? Ĉu Håkon same altiĝas super mi, kiel mi altiĝas super Pål Flida? Ĉu Håkon ekhavus vizion de la nenaskitaj ideoj, kaj ne mi? Kiu estis egale alta al Harald Belhararo, kiam sidis reĝo sur ĉiu promontoro, kaj li diris: Nun ili falu; de nun estu nur unu? Li falĵetis la malnovan sagaon, kreis novan sagaon. (Paŭzo; li paŝas tien kaj reen; poste li haltas.) Ĉu viro povas preni la vokon de Dio de iu alia, tiel kiel li povas preni armilojn kaj oron de sia faligita malamiko? Ĉu reĝa pretendanto povas preni la reĝan taskon sur sin, tiel kiel li surprenas la reĝan mantelon? La kverko, kiu faliĝas por dika ŝiptabulo, ĉu ĝi povas diri: Mi volas esti la masto de la ŝipo, mi volas preni la taskon de la pino, montri rekte kaj brile supren, porti oran ventomontrilon supre, frapi per blankaj, ŝvelantaj veloj en la sunlumo, kaj esti vidata de homoj fore, fore? – Ne, ne, vi peza, tubera kverkotrunko, via loko estas la kilo; Tie vi kuŝu kaj estu utila; silenta kaj nevidata de ĉiu okulo supre en la tago; – vi estas tiu, kiu stabiligas la ŝipon en ventego; la masto kun ora ventmontrilo kaj kun ŝvelantaj veloj konduku ĝin antaŭen al la nova, al la nekonata, al fremdaj bordoj kaj al la estonta sagao! (ekscite) Post kiam Håkon ekdiris sian grandan reĝan penson, mi ne vidas iun alian penson en la mondo, krom tiu sola. Se mi ne povas preni ĝin kaj fari ĝin vero, mi vidas neniun penson por kiu lukti. (pensante) Kaj ĉu mi ne povas tion fari? Se mi ne povus, kial mi do amus la penson de Håkon?
JATGEJR
(envenas de la fono) Pardonu, sinjoro reĝo, ke mi venas.
REĜO SKULE
Bone ke vi venas, skaldo!
JATGEJR
Mi aŭdis la urbanojn paroli enigme en la loĝejo pri tio, ke -
REĜO SKULE
Atendu pri tio. Diru al mi, skaldo; vi, kiu multe vojaĝis en fremdaj landoj, ĉu vi iam vidis virinon ami fremdan infanon? Ne nur ŝati ĝin, – ne tion mi aludas; sed ami ĝin, ami ĝin el la plej ardanta amo de la animo.
JATGEJR
Tion faras nur tiuj virinoj, kiuj ne havas proprajn infanojn por ami.
REĜO SKULE
Nur tiuj virinoj -?
JATGEJR
Kaj pleje tiuj virinoj, kiuj estas malfekundaj.
REĜO SKULE
La malfekundaj -? Ili amas la infanojn de aliuloj el sia plej ardanta amo?
JATGEJR
Tio ofte okazas.
REĜO SKULE
Kaj ĉu tio ne ofte okazas, ke tia malfekunda virino mortigas la infanon de iu alia, ĉar ŝi mem neniun havas?
JATGEJR
Ho jes; sed tiel ŝi ne agas saĝe.
REĜO SKULE
Saĝe?
JATGEJR
Ne, ĉar ŝi donas la donacon de aflikto al tiu kies infanon ŝi mortigas.
REĜO SKULE
Ĉu vi trovas la donacon de aflikto tiel valora?
JATGEJR
Jes, sinjoro.
REĜO SKULE
(rigardas lin ekzamene) Estas kvazaŭ du homoj en vi, islandano. Se vi sidas inter la korta gvardio en ĝoja societo, vi kovras ĉiujn viajn pensojn per jako kaj mantelo; sed sola kun vi, aspekte vi estas el tiaj, kiajn oni dezirus elekti kiel amikojn. Kiel tio klariĝas?
JATGEJR
Kiam Vi iras por naĝi en la rivero, sinjoro, Vi ne malvestas Vin, kie la preĝejvizitantoj preterpasas; sed Vi serĉas por Vi kaŝejon.
REĜO SKULE
Kompreneble.
JATGEJR
Mi havas la pudoron de la animo; tial mi ne malvestas min, kiam multaj homoj estas en la halo.
REĜO SKULE
Hm. (mallonga paŭzo) Diru al mi, Jatgejr, kiel okazis, ke vi fariĝis skaldo? Kiu instruis al vi poezion?
JATGEJR
Poezion oni ne lernas, sinjoro.
REĜO SKULE
Oni ne lernas, ĉu? Kiel do okazis?
JATGEJR
Mi ricevis la donacon de aflikto, kaj jen mi fariĝis skaldo.
REĜO SKULE
Nu, do estas la donaco de aflikto, kiun la skaldo bezonas?
JATGEJR
Mi bezonis la aflikton; estas aliaj, kiuj bezonas la ĝojon – aŭ la dubon -
REĜO SKULE
Ankaŭ la dubon?
JATGEJR
Jes; sed la dubanto devas esti forta kaj sana.
REĜO SKULE
Kaj kiun vi nomas nesana dubanto?
JATGEJR
Tiun, kiu dubas pri sia propra dubo.
REĜO SKULE
(malrapide) Tio aspektas la morto.
JATGEJR
Estas pli malbone; estas la krepusko.
REĜO SKULE
(rapide, kvazaŭ skuante la pensojn el si) Kie estas miaj armiloj! Mi volas lukti kaj agi, – ne pensi. Kion vi volis informi al mi, kiam vi envenis?
JATGEJR
Mi volis informi kion mi observis en la loĝejo. La urbanoj kaŝe parolas inter si; ili ridas spite kaj demandas ĉu ni scias certe, ke reĝo Håkon estas okcidente; estas io pri kio ili ĝojas.
REĜO SKULE
Ili estas Vikenanoj, kaj la Vikenanoj kontraŭas min.
JATGEJR
Ili mokas, ke la sankta ĉerko de reĝo Olaf ne povis esti portata al la tingejo, kiam Vi elektiĝis reĝo; ili diras ke estas malbona aŭguro.
REĜO SKULE
Venontan fojon kiam mi venos al Nidaros, la ĉerko estu elportata; ĝi staru sub libera ĉielo, eĉ se mi tiru la Olaf-preĝejon en ruinon, kaj vastigu la tingejon sur la grundon, kie ĝi staris!
JATGEJR
Forta faro estas tio; sed mi verkos kanton prie, same fortan kiel la ago.
REĜO SKULE
Ĉu vi havas multajn neverkitajn poemojn, Jatgejr?
JATGEJR
Ne, sed multajn nenaskitajn; ili semiĝas unu post la alia, ricevas vivon, kaj tiam ili naskiĝas.
REĜO SKULE
Kaj se mi, kiu estas reĝo kaj havas la potencon, se mi mortigus vin, ĉu tiam ĉiu nenaskita poezia ideo en vi, mortus kune kun vi?
JATGEJR
Sinjoro, estas granda peko mortigi belan ideon.
REĜO SKULE
Mi ne demandas ĉu estas peko ; sed mi demandas ĉu estas fareble !
Читать дальшеИнтервал:
Закладка:
Похожие книги на «La Tronpretendantoj»
Представляем Вашему вниманию похожие книги на «La Tronpretendantoj» списком для выбора. Мы отобрали схожую по названию и смыслу литературу в надежде предоставить читателям больше вариантов отыскать новые, интересные, ещё непрочитанные произведения.
Обсуждение, отзывы о книге «La Tronpretendantoj» и просто собственные мнения читателей. Оставьте ваши комментарии, напишите, что Вы думаете о произведении, его смысле или главных героях. Укажите что конкретно понравилось, а что нет, и почему Вы так считаете.