Henrik Ibsen - Puphejmo

Здесь есть возможность читать онлайн «Henrik Ibsen - Puphejmo» весь текст электронной книги совершенно бесплатно (целиком полную версию без сокращений). В некоторых случаях можно слушать аудио, скачать через торрент в формате fb2 и присутствует краткое содержание. Город: Lier, Год выпуска: 1998, ISBN: 1998, Издательство: Jec Scandinavia, Жанр: Драматургия, на эсперанто. Описание произведения, (предисловие) а так же отзывы посетителей доступны на портале библиотеки ЛибКат.

Puphejmo: краткое содержание, описание и аннотация

Предлагаем к чтению аннотацию, описание, краткое содержание или предисловие (зависит от того, что написал сам автор книги «Puphejmo»). Если вы не нашли необходимую информацию о книге — напишите в комментариях, мы постараемся отыскать её.

Puphejmo — читать онлайн бесплатно полную книгу (весь текст) целиком

Ниже представлен текст книги, разбитый по страницам. Система сохранения места последней прочитанной страницы, позволяет с удобством читать онлайн бесплатно книгу «Puphejmo», без необходимости каждый раз заново искать на чём Вы остановились. Поставьте закладку, и сможете в любой момент перейти на страницу, на которой закончили чтение.

Тёмная тема
Сбросить

Интервал:

Закладка:

Сделать

Henrik Ibsen: Puphejmo

tradukis Odd Tangerud

Dramo en tri aktoj

Roloj:

TORVALD HELMER, advokato NORA, lia edzino RANK, doktoro (kuracisto) KRISTINE LINDE, vidvino NILS KROGSTAD, juristo La tri malgrandaj infanoj de la familio Helmer ANNE-MARIE, infanvartistino HELENE, ĉambristino Portisto

(La agado havas lokon en la hejmo de la familio Helmer dum tri kristnaskaj tagoj. Kristnaska vespero, la 24-an de Decembro, komencas la festotagojn memore al la naskiĝo de la kristana profeto Jesuo Kristo. Ibsen uzas la antikvan skandinavan nomon "Julo" por tiu religia festo.)

UNUA AKTO

(Hejmeca kaj agrabla, sed ne lukse meblita ĉambro. Pordo dekstre en la fono kondukas al la antaŭĉambro; alia pordo maldekstre fone kondukas al la oficejo de Helmer . Inter tiuj pordoj estas piano. Meze de la maldekstra muro estas pordo, kaj pli antaŭe estas fenestro. Ĉe la fenestro estas ronda tablo kun brakseĝoj kaj malgranda sofo. Sur la dekstra muro, iom malantaŭe, estas pordo, kaj iom pli antaŭe estas kaĥela forno, apud kiu estas brakseĝoj kaj balanca seĝo. Inter la forno kaj la flanka pordo estas tableto. Kuprogravuraĵo sur la muro. Etaĝero kun porcelanaĵoj kaj aliaj malgrandaj artaĵoj; malgranda libroŝranko kun libroj lukse binditaj. Tapiŝo sur la planko; fajro en la forno. Vintrotago.)

(Oni sonorigas en la antaŭĉambro; poste oni aŭdas ke iu malfermas. Nora envenas, kontente kantetante; ŝi estas vestita elirveste kaj portas plurajn paketojn, kiujn ŝi metas sur la tablon dekstre. Ŝi lasas malferma la pordon post si, kaj oni vidas portiston, kiu portas Julpiceon kaj korbon, kiujn li donas al la ĉambristino, kiu malfermis por ili.)

NORA. Kaŝu bone la Jularbon, Helene. La infanoj nepre ne vidu ĝin antaŭ la vespero, kiam ĝi estos ornamita. (al la portisto; elprenante la monujon) Kiom?

PORTISTO. Kvindek oerojn.

NORA. Jen unu krono. Ne! Vi prenu la tuton.

(La portisto dankas kaj foriras. Nora fermas la pordon. Ŝi daŭre ridas mallaŭte kaj kontente dum ŝi deprenas la supervestojn)

NORA (prenas papersaketon kun makaronoj el la poŝo kaj manĝas kelkajn; poste ŝi iras piedpinte kaj ŝtelaŭskultas ĉe la pordo de sia edzo). Jes, li estas hejme. (kantetas denove irante al la dekstra tablo)

HELMER (en sia ĉambro). Ĉu estas la alaŭdeto, kiu kvivitas tie?

NORA (malfermante kelkajn paketojn). Jes, estas.

HELMER. Ĉu estas la sciureto, kiu ĉirkaŭkuras tie?

NORA. Jes!

HELMER. Kiam revenis la sciureto!

NORA. ĵus nun! (metas la saketon kun makaronoj en la poŝon, kaj viŝas sian buŝon) Venu, Torvald, kaj rigardu kion mi aĉetis.

HELMER. Ne ĝenu min! (iom poste; malfermas la pordon, rigardas, tenante plumon) Aĉetis, vi diras? Ĉion ĉi? Do mia disipa birdeto flirtis denove malŝparante monon!

NORA. Jes, sed, Torvald, ĉi-jare ni vere povas iom senbridiĝi. Estas ja la unua Julfesto, kiam ni ne bezonas ŝpari.

HELMER. Nu, nu! Malŝpari ni ne povas.

NORA. Tamen, Torvald, iomete ni nun povas malŝpari, ĉu ne? Nur etan iometon. Vi ja ricevos grandan salajron kaj gajnos multe, multe da mono.

HELMER. Jes, ekde novjaro; sed poste pasos kvarona jaro antaŭ nova salajrodato.

NORA. Pa! Ni povas ja pruntepreni intertempe.

HELMER. Nora! (proksimigas sin al ŝi kaj ŝerce pinĉas ŝian orelon) Ĉu estas la facilanimeco kiu denove ludas? Supozu ke mi hodiaŭ prunteprenis mil kronojn, kaj vi elspezis ilin dum la Julsemajno, kaj ke novjarvesperon tegolo trafis al mi la kapon, kaj jen finite pri mi –

NORA (kovras lian buŝon per sia mano). Ho fi! Ne parolu tiel malbele!

HELMER. Supozu ke io simila okazus, — kio poste?

NORA. Se io tiel terura okazus, estus tute egale por mi ĉu mi havus ŝuldojn aŭ ne.

HELMER. Nu, sed la personoj de kiuj mi pruntis?

NORA. Ili? Kiu zorgas pri ili? Ili estas ja fremduloj.

HELMER. Nora, Nora, vi estas virino! Tamen parolante serioze, Nora, vi scias, kion mi pensas tiurilate. Neniun ŝuldon! Neniam pruntepreni! Hejmo kiu fondiĝas sur ŝuldoj, fariĝos senlibera, do malbela. ĝis nun ni du kune eltenis brave; kaj tion ni ankaŭ faros dum la mallonga tempo ankoraŭ necesa.

NORA (iras al la forno). Jes ja, kiel vi volas, Torvald.

HELMER (sekvas ŝin). Nu, nu; la kantalaŭdo ne trenu siajn flugilojn. Kio? Ĉu la sciureto staras tie paŭtante? (elprenas la monujon) Nora, divenu kion jen mi havas.

NORA (turnas sin rapide). Monon!

HELMER. Jen rigardu! (donas al ŝi kelkajn monbiletojn) Kara mia, certe mi scias, ke en hejmo dum la Jultempo oni multe bezonas.

NORA (kalkulas). Dek — dudek — tridek — kvardek. Ho, dankon, dankon, Torvald; tio helpos min longe.

HELMER. Jes, vere ĝi devus.

NORA. Jes, jes, vere helpos. Sed venu por ke mi montru al vi, kion mi aĉetis. Kaj kiom malmultekoste! Rigardu, novajn vestojn por Ivar — kaj sabron. Kaj jen ĉevalo kaj trumpeto por Bob. Kaj jen pupo kaj pupa lito por Emmy; estas simplaj; sed ŝi ja ĉiuokaze baldaŭ disŝiros ilin. Kaj jen robŝtofo kaj tukoj por la servistinoj; maljuna Anne-Marie devus ja havi multe pli.

HELMER. Kaj kio estas en jena paketo?

NORA (krias). Ne, Torvald, tiun vi nur rajtas vidi ĉi-vespere!

HELMER. Nu, tiel. Sed diru nun al mi, vi malŝparulineto, kion vi pensis por vi mem?

NORA. Pa! Por mi? Mi tute nenion deziras.

HELMER. Certe vi ion deziras. Menciu al mi ion moderan, kion vi pleje ŝatus havi.

NORA. Ne, mi vere ne scias. Ho jes, aŭdu, Torvald

HELMER. Nu?

NORA (palpante liajn butonojn; sen lin rigardi). Se vi volus doni ion al mi, vi povus —; povus –

HELMER. Nu, nu, eldiru.

NORA (rapide). Vi povus doni al mi monon, Torvald. Nur tiom kiom vi opinias, ke vi povas malhavi; kaj poste, iun tagon mi aĉetos ion.

HELMER. Sed vidu, Nora –

NORA. Ho jes, kara Torvald, faru; mi ege petas vin pri tio. Kaj mi pendigus sur la Jularbon la monon enpakitan en ora papero. Ĉu ne estus amuze?

HELMER. Kiel oni nomas tiujn birdetojn, kiuj ĉiam malŝparas monon?

NORA. Jes, jes, monludantojn; mi ja scias. Tamen ni faru kiel mi diras, Torvald; kaj mi havos tempon por pripensi kion mi pleje bezonas. Ĉu ne estas tre saĝe? Ĉu?

HELMER (ridetante). Certe estas; kondiĉe ke vi vere kapablus reteni la monon, kiun mi al vi donas, kaj vere aĉetus ion por vi mem. Sed foje ĝi malaperas en la mastrumado, kaj foje ĝi forflirtas por aliaj superfluaj aĉetoj, kaj jen mi devas denove elspezi.

NORA. Tamen, Torvald –

HELMER. Vi ne povas nei, mia kara Nonja. (metas la brakon ĉirkaŭ ŝian talion) La ludanta birdo estas dolĉa; sed ĝi forludas tre multe da mono. Estas nekredeble multekoste por edzo teni ludbirdon.

NORA. Fi, kial vi diras tion? Mi vere ŝparas ĉion, kion mi kapablas.

HELMER (ridetas). Jes, trafa diraĵo. Ĉion kion vi kapablas. Sed vi tute ne kapablas.

NORA (kantetas kaj ridetas silente kontenta). Mmm, se vi nur scius kiom da elspezoj ni alaŭdoj kaj sciuroj havas, Torvald.

HELMER. Vi estas stranga etulino. Tute sama kia estis via patro. Vi ĉirkaŭflaras ĉie por havigi al vi monon; sed tuj kiam vi havigis ĝin, ĝi kvazaŭ malaperas inter viaj manoj; vi neniam scias, kie vi elspezis la monon. Nu, oni devas akcepti vin, kia vi estas. Kuŝas en la sango. Ja, ja, ja, tio estas hereda, Nora.

NORA. Ha, mi dezirus, ke mi estus heredinta multajn el la kvalitoj de paĉjo.

HELMER. Kaj mi ne dezirus vin alia ol ĝuste kia vi estas, mia dolĉa, eta kantalaŭdo. Sed aŭskultu; suspekto sin prezentas. Vi aspektas hodiaŭ tiel — tiel — nu kiel mi nomu tion? — tiel ruzeta –

NORA. Mi, ĉu?

HELMER. Jes vere vi aspektas. Rigardu min fikse en la okulojn.

NORA (rigardas lin). Nu?

HELMER (minacas per la fingro). Ĉu eble la eta frandemulino ekscesis en la urbo hodiaŭ?

Читать дальше
Тёмная тема
Сбросить

Интервал:

Закладка:

Сделать

Похожие книги на «Puphejmo»

Представляем Вашему вниманию похожие книги на «Puphejmo» списком для выбора. Мы отобрали схожую по названию и смыслу литературу в надежде предоставить читателям больше вариантов отыскать новые, интересные, ещё непрочитанные произведения.


Отзывы о книге «Puphejmo»

Обсуждение, отзывы о книге «Puphejmo» и просто собственные мнения читателей. Оставьте ваши комментарии, напишите, что Вы думаете о произведении, его смысле или главных героях. Укажите что конкретно понравилось, а что нет, и почему Вы так считаете.

x