HELMER. Mi ĝoje laborus por vi noktojn kaj tagojn, Nora, — eltenus dolorojn kaj mankon por vi. Sed estas neniu, kiu oferas sian honoron por tiu, kiun oni amas.
NORA. Tion faris centmiloj da virinoj.
HELMER. Ho, vi kaj pensas kaj parolas kiel sensaĝa infano.
NORA. Nu, bone. Sed vi nek pensas nek parolas kiel tia viro, al kiu mi povu ligi min. Kiam pasis via ektimo, — ne pro tio, kio minacis min, sed pro tio, al kio vi mem estis endanĝerigita, kaj kiam la tuta danĝero pasis, — tiam estis por vi, kvazaŭ nenio estus okazinta. ĝuste kiel antaŭe mi estis via eta kantalaŭdo, via pupo, kiun vi de nun portus duoble gardeme sur la manoj, ĉar ĝi estas tiom fragila kaj malforta. (ekstaras) Torvald, — en tiu momento mi konsciiĝis, ke dum ok jaroj mi loĝas ĉi tie kune kun fremda viro, kaj ke mi ekhavis tri infanojn —. Ho, mi ne eltenas pensi pri tio! Mi povus disŝiri min mem en pecetojn.
HELMER (peze). Mi vidas; mi vidas. Vere estiĝis fendego inter ni. — Ho, tamen Nora, ĉu ĝi ne estus pleniĝebla?
NORA. Tia, kia mi nun estas, mi neniel estas edzino por vi.
HELMER. Mi havas forton min ŝanĝi.
NORA. Eble, — se oni forprenas de vi la pupon.
HELMER. Apartiĝi — apartiĝi de vi! Ne, ne, Nora, mi tute ne povas koncepti tian penson.
NORA (eniras la dekstran ĉambron). Des pli certe devas tiel okazi.
(ŝi revenas kun siaj supervestoj kaj malgranda valizo, kiun ŝi metas sur la seĝon apud la tablo.)
HELMER. Nora, Nora, ne nun! Atendu ĝis morgaŭ.
NORA (surmetas la mantelon). Mi ne povas kuŝi tra la nokto en la ĉambroj de fremda viro.
HELMER. Sed ĉu ni ne povas loĝi ĉi tie kiel frato kaj fratino?
NORA (ligas la ĉapelon). Vi bone scias, ke tio ne daŭrus longe. (metas la ŝalon ĉirkaŭ sin) Adiaŭ, Torvald. Mi ne volas vidi la infanojn. Mi scias, ke ili estas en pli bonaj manoj ol la miaj. Tia kia mi nun estas, mi povas esti nenio por ili.
HELMER. Sed iam, Nora, — iam?
NORA. Kiel mi povas scii tion? Mi ja ne scias kio el mi fariĝos.
HELMER. Sed vi estas mia edzino, kiel vi estas kaj kiel vi restos.
NORA. Aŭskultu, Torvald; — kiam edzino forlasas la domon de sia edzo, tiel kiel mi nun faras, tiam, mi aŭdis, li estas laŭ la leĝo libera de ĉiuj devoj al ŝi. Ĉiuokaze mi liberigas vin de ĉiu ajn devo. Vi ne sentu vin ligita per io, same kiel mi ne volas esti ligita. Devas esti plena libereco ambaŭflanke. Jen, vi rericevas vian ringon. Donu al mi la mian.
HELMER. Ankaŭ tion?
NORA. Ankaŭ tion.
HELMER. Jen ĝi estas.
NORA. Tiel, jes. Nun do estas finite. Jen mi metas la ŝlosilojn. Pri la aferoj en la domo la servistinoj ĉion scias — pli bone ol mi. Morgaŭ, kiam mi estos forvojaĝinta, Kristine venos por paki la aĵojn, kiuj estas mia posedaĵo alportita de mia hejmo. Mi volas havi ilin postsenditaj.
HELMER. Finite; finite! Nora, ĉu vi neniam plu volas pensi pri mi?
NORA. Mi certe ofte pensos pri vi kaj pri la infanoj kaj pri la domo.
HELMER. Ĉu vi permesas, ke mi skribu al vi, Nora?
NORA. Ne, — neniam. Tion mi ne permesas.
HELMER. Ho, sed sendi al vi tamen vi permesas –
NORA. Nenion; nenion.
HELMER. — helpi vin, se vi bezonos.
NORA. Ne, mi diras. Mi akceptas nenion de fremduloj.
HELMER. Nora, — ĉu mi neniam povos esti pli ol fremdulo por vi?
NORA (prenas la valizon). Ak, Torvald, tiam la mirindaĵo devus okazi.
HELMER. Nomu al mi tiun mirindaĵon!
NORA. Tiam ambaŭ ni devus nin ŝanĝi tiel, ke —. Ho, Torvald, mi ne plu kredas pri io mirinda.
HELMER. Sed mi volas kredi je ĝi. Nomu ĝin! ŝanĝi nin tiel, ke?
NORA. Ke kunvivado inter ni du povu fariĝi geedzeco. Adiaŭ.
(ŝi eliras tra la antaŭĉambro.)
HELMER (sinkas sur seĝon ĉe la pordo kaj ĵetas la manojn antaŭ la vizaĝon). Nora! Nora! (rigardas ĉirkaŭen kaj stariĝas) Malplena. Ŝi ne plu estas ĉi tie. (Espero ekbrilas en li:) La mirindaĵo?!
(El malsupre oni aŭdas la bruon de pordo, kiu frape ŝlosiĝas.)