• Пожаловаться

Henrik Ibsen: La Tronpretendantoj

Здесь есть возможность читать онлайн «Henrik Ibsen: La Tronpretendantoj» весь текст электронной книги совершенно бесплатно (целиком полную версию). В некоторых случаях присутствует краткое содержание. категория: Драматургия / на эсперанто. Описание произведения, (предисловие) а так же отзывы посетителей доступны на портале. Библиотека «Либ Кат» — LibCat.ru создана для любителей полистать хорошую книжку и предлагает широкий выбор жанров:

любовные романы фантастика и фэнтези приключения детективы и триллеры эротика документальные научные юмористические анекдоты о бизнесе проза детские сказки о религиии новинки православные старинные про компьютеры программирование на английском домоводство поэзия

Выбрав категорию по душе Вы сможете найти действительно стоящие книги и насладиться погружением в мир воображения, прочувствовать переживания героев или узнать для себя что-то новое, совершить внутреннее открытие. Подробная информация для ознакомления по текущему запросу представлена ниже:

libcat.ru: книга без обложки

La Tronpretendantoj: краткое содержание, описание и аннотация

Предлагаем к чтению аннотацию, описание, краткое содержание или предисловие (зависит от того, что написал сам автор книги «La Tronpretendantoj»). Если вы не нашли необходимую информацию о книге — напишите в комментариях, мы постараемся отыскать её.

Henrik Ibsen: другие книги автора


Кто написал La Tronpretendantoj? Узнайте фамилию, как зовут автора книги и список всех его произведений по сериям.

La Tronpretendantoj — читать онлайн бесплатно полную книгу (весь текст) целиком

Ниже представлен текст книги, разбитый по страницам. Система сохранения места последней прочитанной страницы, позволяет с удобством читать онлайн бесплатно книгу «La Tronpretendantoj», без необходимости каждый раз заново искать на чём Вы остановились. Поставьте закладку, и сможете в любой момент перейти на страницу, на которой закончили чтение.

Тёмная тема

Шрифт:

Сбросить

Интервал:

Закладка:

Сделать

Henrik Ibsen

La Tronpretendantoj

Tradukis: Odd Tangerud

ROLOJ:

HÅKON HÅKONSSON, de la Birkibejnoj elektita reĝoINGA EL VARTEJG, lia patrinoSKULE JARLOSINJORINO RAGNHILD, lia edzinoSIGRID, lia fratinoMARGRETE, lia filinoGUTORM INGASONSIGURD RIBBUNGNIKOLAS ARNASON, episkopo en OsloDAGFINN BONDE, kortega marŝalo de HåkonIVAR BODDE, kortega pastroVEGARD VERADAL, ano de la hirdo (kortegano)GREGORIUS JONSSON, vasaloPÅL FLIDA, vasaloINGIBJORG, edzino de Andres SkjaldarbandPETER, ŝia filo, juna pastroSIRA VILJAM, kapelpastro ĉe episkopo NikolasMAJSTRO SIGARD, el Brabant, kuracistoJATGEJR SKALDO, IslandanoBÅRD BRATTE, estro el TrondhejmoKAMPARANOJ kaj URBANOJ en Bergen, Oslo kaj NidarosKANONIKOJ, PASTROJ, MONAĤOJ, MONAĤINOJGASTOJ, KORTEGANOJ kaj SINJORINOJMILITISTARO k. t. p.

La agado okazas en la unua duono de la 13a jarcento.

åprononciĝas kiel Esperanta o.

Vortklarigo

Nidaros: La antikva nomo de la nuna urbo Trondhejmo.

Skule estas jarlo (= grafo), la sama vorto kiel la angla earl . Frato de reĝo Inge.

hirdo: (norvega vorto) = gvardio de la reĝo kaj de estroj.

Eyrating: parlamenta kunsido sur Eyri, loka, liberaera kunvenejo ĉe Nidaros.

ting (esperantlingve: tingo – nova vorto) = parlamento ankoraŭ en Islando (Allþing) kaj Norvegio (Storting).

La Birkibejnoj estas politika, militista aro, kiu gajnis en la intercivitana milito.

La Slittungoj sekvis la tronpretendanton Erling Steinvegg, filo de Magnus Erlingsson.

La Vårbelgoj (vestitaj per feloj printempe feligitaj) estis la partio, kiun Skule fondis, kiam li rompis kun la birkibejnoj, al kiuj lia tuta parencaro apartenis.

La Bagloj estis politika partio kaj militistaro defendantaj la eklezion.

La Ribbungoj estis sekvantoj de Sigurd Ribbung, tronpretendanto.

Ranagubernio: Nuntempa Båhuslen en Svedlando.

Hålogalando: Meza parto de norda Norvegio.

Viken: Malnova nomo de la Oslo fjordo ĝis Kungälv en Svedlando.

Trondhejmo estas la ok etaj gubernioj ĉirkaŭ la Trondhejmfjordo.

Vermlando: lima lando inter Norvegio kaj Svedlando oriente de la Oslo-fjordo.

Opplando: Gubernio inter la lago Mjøsa kaj la Dovre-montaro.

Borg: Gubernio tute sude en orienta Norvegio ĉe la urbo Sarpsborg.

Ile-kampoj, ĉe Nidaros.

varg: norvega vorto = lupo.

Kapinsulo: Norveglingve “Hovedøya” – insulo en la fjordo ĉe Oslo.

Harald Belhararo: (Harald Hårfagre) – La unua reĝo de tuta Norvegio.

Elgjarnes: = Elnes – terpinto en la komunumo Asker okcidente de Oslo.

Ejkaberg: Monteto apud orienta Oslo.

Låka: Bieno norde de Oslo.

Elgisetro: Monaĥejo sude de Nidaros.

Hladakabo: Kabo en la trondhejma fjordo ĉe Nidaros.

Magnus Erlingsson 1156-1184, filo de Erling SkakkeReĝo Sverre Sigurdsson 1184-1202Reĝo Håkon Sverrisson 1202-1204Guthorm Sigurdsson 1204 mortis post duona jaro. Filo de Sigurd LavardReĝo Inge Bårdsson 1204-1217, frato de Skule BårdssonReĝo Håkon Håkonsson 1217-1263

UNUA AKTO

(Bergen. La ĝardeno ĉe la Kristpreĝejo. En la fono la preĝejo, la alta portalo vidiĝas de la spektantoj. Maldekstre antaŭe staras Håkon Håkonsson, Dagfinn Bonde, Vegard el Veradal, Ivar Boddekaj pluraj vasaloj kaj estroj. Ĝuste kontraŭe de li staras Skule jarlo, Gregorius Jonsson, Pål Flidakaj aliuloj el la viroj de la jarlo. Pli malantaŭe samflanke vidiĝas Sigurd Ribbungkun sia sekvantaro, kaj pli malantaŭe de li Gutorm Ingasonkun pluraj estroj. La enirejoj de la preĝejo estas gardataj de gvardistoj; la homamaso plenigas la tutan preĝejan ĝardenon; multuloj sidas supre en la arboj kaj sur la preĝeja muro; aspekte ĉiuj en streĉo atendas iun okazaĵon. El la preĝejaj turoj de la urbo sonoriĝas de fore kaj de proksime.)

SKULE JARLO

(mallaŭte kaj senpacience al Gregorius Jonsson) Pro kio ili lantas tiel longe tie interne?

GREGORIUS JONSSON

Silente; nun komenciĝas la himno.

(De interne de la fermita preĝejo aŭdiĝas sono de trombonoj:)

ĤORO DE MONAĤOJ KAJ MONAĤINOJ

Domine coeli k.t.p.

(Dum la kanto la preĝeja pordo malfermiĝas de interne; en la antaŭa halo vidiĝas episkopo Nikolasĉirkaŭita de pastrojkaj monaĥoj.)

EPISKOPO NIKOLAS

(tretas antaŭen al la pordo, kaj anoncas kun bastono levita:) Nun Inga el Vartejg portas feran fajropruvon por Håkon reĝpretendanto!

(La preĝejo denove fermiĝas; interne la kanto daŭras.)

GREGORIUS JONSSON

(mallaŭte al la jarlo) Voku al sankta Olaf por tio, kio estas ĝusta.

SKULE JARLO

(rapide kaj deturnante) Ne nun. Pli bone ne memorigi lin pri mi.

IVAR BODDE

(kaptas la brakon de Håkon) Preĝu al la Sinjoro via Dio, Håkon Håkonsson.

HÅKON

Ne bezoniĝas; mi estas certa pri li.

(La kanto de la preĝejo sonas pli forte; ĉiuj nudigas la kapojn kaj multaj genuas kaj preĝas.)

GREGORIUS JONSSON

(al la jarlo) Tiu ĉi estas grava horo por vi kaj por multuloj.

SKULE JARLO

(rigardas atente al la preĝejo) Grava horo por Norvegio.

PÅL FLIDA

(proksima al la jarlo) Nun ŝi tenas la ruĝan feron.

DAGFINN BONDE

(proksima al Håkon) Ili alvenas laŭ la preĝeja elirejo.

IVAR BODDE

Kristo ŝirmu viajn purajn manojn, Inga reĝpatrino!

HÅKON

Por tiu ĉi momento ŝi estu honorata mian tutan vivon.

SKULE JARLO

(kiu streĉe aŭskultis, subite ekparolas) Ĉu ŝi kriis? Ĉu ŝi faligis la feron?

PÅL FLIDA

(iras supren) Mi ne scias kio estis.

GREGORIUS JONSSON

La virinoj ploras laŭte en la antaŭhalo.

ĤORO EL LA PREĜEJO

(ekkantas jubile) Gloria in excelsis deo!

(La portalo ekmalfermiĝas; Ingaelvenas, akompanata de monaĥinoj, pastrojkaj monaĥoj.)

INGA

(sur la preĝeja ŝtuparo) Dio juĝis! Vidu tiujn ĉi manojn; per ili mi portis la feron.

VOĈOJ INTER LA POPOLAMASO

Ili estas puraj kaj blankaj kiel antaŭe!

ALIAJ VOĈOJ

Eĉ pli belaj!

LA TUTA HOMA ARO

Li certe estas la filo de Håkon Sverrisson!

HÅKON

(ĉirkaŭbrakas ŝin) Dankon, dankon, vi alte benata!

EPISKOPO NIKOLAS

(preterpasas la jarlon) Malsaĝe estis efektivigi la ruĝferan fajropruvon.

SKULE JARLO

Ne, sinjoro episkopo. Dio devis paroli en tiu ĉi afero.

HÅKON

(profunde tuŝita, tenas Ingaper la mano) Nun tio do estas farita, tio al kio ĉiu talento en mi laŭte alvokis, – tio sub kio mia koro tordis kaj turnis sin -

DAGFINN BONDE

(eksteren al la homamaso) Jes, rigardu tiun virinon, kaj pripensu nun, vi, kiuj estas ĉi tie! Kiu dubis pri ŝia vorto, antaŭ ol iuj bezonis ke oni dubu?

PÅL FLIDA

La dubo flustris en ĉiuj ĉambretoj ekde la momento kiam Håkon tronpretendanto kiel infano portiĝis en la kortegon de reĝo Inge.

GREGORIUS JONSSON

Kaj lastan vintron ĝi kreskis al krio, kaj sonis super la lando norde kaj sude; tion mi opinias ke ĉiu ajn povas atesti.

HÅKON

Plej bone povas mi mem tion atesti. Tial mi ja cedis al la konsiloj de multaj fidelaj amikoj, kaj klinis min tiel profunde, kiel neniu alia reĝe elektita viro faris de longe. Mi pruvis per fajropruvo mian naskiĝon, pruvis mian rajton, kiel filo de Håkon Sverrisson, preni landon kaj regnon herede. Ne volas mi ĉi tie esplori pli proksime, kiu nutris la dubon kaj faris ĝin laŭtvoĉa, kiel la parenco de la jarlo diras; sed tion mi scias, ke amare mi suferis sub ĝi. Mi estis reĝe elektita ekde la infaneco, sed povran reĝan honoron oni atestis al mi, eĉ tie kie oni opinius, ke mi plej sekure kuraĝus atendi ĝin. Mi nur memorigas lastan pentekostan dimanĉon en Nidaros, kiam mi iris al la altaro por oferi, kaj la ĉefepiskopo turnis sin, kaj pretendis ne vidi min, por eviti saluti, kiel estas la kutimo saluti reĝojn. Tamen tiaĵojn mi facile tolerus; sed vera milito estus eksplodonta en la lando, kaj ĝin mi devus haltigi.

Читать дальше
Тёмная тема

Шрифт:

Сбросить

Интервал:

Закладка:

Сделать

Похожие книги на «La Tronpretendantoj»

Представляем Вашему вниманию похожие книги на «La Tronpretendantoj» списком для выбора. Мы отобрали схожую по названию и смыслу литературу в надежде предоставить читателям больше вариантов отыскать новые, интересные, ещё не прочитанные произведения.


libcat.ru: книга без обложки
libcat.ru: книга без обложки
Henrik Ibsen
libcat.ru: книга без обложки
libcat.ru: книга без обложки
Henrik Ibsen
Генрик Ибсен: Ляльковий дім
Ляльковий дім
Генрик Ибсен
Henrik Sienkiewicz: Quo vadis
Quo vadis
Henrik Sienkiewicz
Henrik Ibsen: Doll's House
Doll's House
Henrik Ibsen
Отзывы о книге «La Tronpretendantoj»

Обсуждение, отзывы о книге «La Tronpretendantoj» и просто собственные мнения читателей. Оставьте ваши комментарии, напишите, что Вы думаете о произведении, его смысле или главных героях. Укажите что конкретно понравилось, а что нет, и почему Вы так считаете.