Henrik Ibsen - La Tronpretendantoj
Здесь есть возможность читать онлайн «Henrik Ibsen - La Tronpretendantoj» весь текст электронной книги совершенно бесплатно (целиком полную версию без сокращений). В некоторых случаях можно слушать аудио, скачать через торрент в формате fb2 и присутствует краткое содержание. Издательство: Jec Scandinavia a/s, Жанр: Драматургия, на эсперанто. Описание произведения, (предисловие) а так же отзывы посетителей доступны на портале библиотеки ЛибКат.
- Название:La Tronpretendantoj
- Автор:
- Издательство:Jec Scandinavia a/s
- Жанр:
- Год:неизвестен
- ISBN:нет данных
- Рейтинг книги:3 / 5. Голосов: 1
-
Избранное:Добавить в избранное
- Отзывы:
-
Ваша оценка:
- 60
- 1
- 2
- 3
- 4
- 5
La Tronpretendantoj: краткое содержание, описание и аннотация
Предлагаем к чтению аннотацию, описание, краткое содержание или предисловие (зависит от того, что написал сам автор книги «La Tronpretendantoj»). Если вы не нашли необходимую информацию о книге — напишите в комментариях, мы постараемся отыскать её.
La Tronpretendantoj — читать онлайн бесплатно полную книгу (весь текст) целиком
Ниже представлен текст книги, разбитый по страницам. Система сохранения места последней прочитанной страницы, позволяет с удобством читать онлайн бесплатно книгу «La Tronpretendantoj», без необходимости каждый раз заново искать на чём Вы остановились. Поставьте закладку, и сможете в любой момент перейти на страницу, на которой закончили чтение.
Интервал:
Закладка:
HÅKON
(al la episkopo) Ege devas ĝojigi nin, kiel sana kaj forta Vi tenis Vin ĉi tiujn gajajn tagojn.
EPISKOPO NIKOLAS
Ekflagras kelkfoje, sinjoro reĝo; tamen ne longe daŭros. Mi kuŝis malsana la tutan vintron.
HÅKON
Nu ja, – Vi vivis fortan vivon, riĉan je multaj famaj agoj.
EPISKOPO NIKOLAS
(skuas la kapon) Ho, estas limo por tio; mi havas ankoraŭ multon nefaritan. Ke mi scius, ĉu mi havus tempon por ĉio.
HÅKON
La vivantoj devas preni heredon post tiuj, kiuj foriras, estiminda sinjoro; ni ĉiuj ja volas la plej bonan por lando kaj popolo. (turnas sin al la jarlo) Io ege mirigas min; neniu el niaj administrantoj en Hålogalando venis al la edziĝfesto.
SKULE JARLO
Jes, vere; Andres Skjaldarband mi certe atendis.
HÅKON
(ridetante) Kaj ankaŭ Vegard Veradal.
SKULE JARLO
Ankaŭ Vegard, jes.
HÅKON
(ŝerce) Kaj mi esperas, ke Vi estus lin pli bone akceptinta, ol antaŭ sep jaroj sur la kajo en Oslo, kiam Vi pikis lian vangon, tiel ke la glavo mem eltranĉis sin.
SKULE JARLO
(ridas sinĝene) Jes, kiam Gunnulf, via patrinflanka onklo, haktranĉis la rektan manon de Sira Ejliv, mia plej bona amiko kaj konsilanto.
EPISKOPO NIKOLAS
(gaje) Kaj kiam Dagfinn Bonde kaj la hirdanoj starigis noktan gardon sur la reĝa ŝipo, kaj diris, ke la reĝo ne estas sekura sub la defendo de la jarlo!
HÅKON
(serioze) Tiuj tagoj estas forpasintaj kaj forgesitaj.
DAGFINN BONDE
(proksimiĝas) Nun ni povas sonorigi por armilludo malsupre sur la ludejo, se plaĉas al Vi, sinjoro.
HÅKON
Bone. Hodiaŭ ni akceptas ĉiun ĝojon; morgaŭ ni denove komencos pensi pri la Ribbungoj kaj la jarlo en la Orkadoj.
EPISKOPO NIKOLAS
Jes, li ja rifuzas pagi la imposton?
HÅKON
Se mi havus la Ribbungoj for de la nuko, mi mem velus okcidenten.
( Håkoniras al la estrado, etendas la manon al Margretekaj kondukas ŝin elen dekstre; iom post iom la aliuloj sekvas.)
EPISKOPO NIKOLAS
(al Ivar Bodde) Aŭskultu iomete. Kiu estas tiu viro nomita Jostein Tamb?
IVAR BODDE
Estas ĉi tie maristo el la Orkadoj, kiu tiel nomiĝas.
EPISKOPO NIKOLAS
El la Orkadoj? Nu tiel. Kaj nun li velos hejmen.
IVAR BODDE
Jes, li ja tion faros.
EPISKOPO NIKOLAS
(pli silente) Kun valora kargo, Ivar Bodde!
IVAR BODDE
Greno kaj teksaĵoj, mi opinias.
EPISKOPO NIKOLAS
Kaj letero de Skule jarlo.
IVAR BODDE
(ekmire) Al kiu?
EPISKOPO NIKOLAS
Mi ne scias; – kun reĝa sigelo -
IVAR BODDE
(kaptas lian brakon) Sinjoro episkopo, – ĉu estas kiel vi diras?
EPISKOPO NIKOLAS
Tŝŝ, ne miksu min en tiun aferon. (malproksimiĝas)
IVAR BODDE
Do mi tuj devas -! Dagfinn Bonde! Dagfinn! Dagfinn -! (premas sin tra la amaso ĉe la elirpordo)
EPISKOPO NIKOLAS
(simpatiante al Gregorius Jonsson) Neniu tago sen domaĝo al iu pri havaĵo aŭ libereco!
GREGORIUS JONSSON
Pri kiu nun?
EPISKOPO NIKOLAS
Povra maristo, – Jostein Tamb ŝajnas al mi, ke oni nomis lin.
GREGORIUS JONSSON
Jostein -?
EPISKOPO NIKOLAS
Dagfinn Bonde volas malpermesi al li forveli.
GREGORIUS JONSSON
Ĉu Dagfinn volas malpermesi al li, vi diras?
EPISKOPO NIKOLAS
Ĝuste nun li eliris.
GREGORIUS JONSSON
Pardonu min, sinjoro, mi devas rapidiĝi -
EPISKOPO NIKOLAS
Jes, faru tion, bona vasalo! – Dagfinn Bonde estas tiom ekfurioza.
( Gregorius Jonssonrapidegas elen dekstre inter la restanta ĉeestantaro; nur Skule jarlokaj episkopo Nikolasrestas en la halo.)
SKULE JARLO
(paŝas en pensoj tien kaj reen; subite li kvazaŭ vekiĝas; li rigardas ĉirkaŭe kaj diras:) Kiel silente subite fariĝis.
EPISKOPO NIKOLAS
La reĝo eliris.
SKULE JARLO
Kaj ĉiuj homoj sekvis lin.
EPISKOPO NIKOLAS
Ĉiuj krom Vi.
SKULE JARLO
Estas io granda, tio, esti reĝo.
EPISKOPO NIKOLAS
(singarde) Ĉu Vi ŝatus provi tion, jarlo?
SKULE JARLO
(ridetas serioze) Mi estas provinta tion; ĉiun dormgravedan nokton mi estas reĝo en Norvegio.
EPISKOPO NIKOLAS
Sonĝoj avertas.
SKULE JARLO
Ili ankaŭ tentas.
EPISKOPO NIKOLAS
Apenaŭ Vin. Pasinte, tion mi povas kompreni; – sed nun, kiam Vi havas la trionon de la regno, regas kiel la unua viro en la lando kaj estas la patro de la reĝino -
SKULE JARLO
Pleje nun, – pleje nun.
EPISKOPO NIKOLAS
Nenion kaŝu! Konfesu; ĉar Vi certe portas grandan suferon.
SKULE JARLO
Pleje nun, kiel mi diras. Tio estas la granda kondamno, kiu premkuŝas sur mia vivo; stari tiel proksime al la stato plej alta – nur fenda faŭko disigas – salto transen, – aliflanke estas reĝa nomo kaj purpura mantelo kaj trono kaj potenco kaj ĉio; ĉiun tagon mi havas tion antaŭ la okuloj – sed neniam transvenos.
EPISKOPO NIKOLAS
Vere, vere, jarlo.
SKULE JARLO
Kiam ili elektis Guthorm Sigurdsson kiel reĝon, mi estis en la plena forto de mia juneco; tiam estis kvazaŭ laŭte kriis en mi: For, tiu infano, – mi estas la matura, forta viro! – sed Guthorm estis filo de reĝo; estis faŭko inter mi kaj la trono.
EPISKOPO NIKOLAS
Vi ne kuraĝis -
SKULE JARLO
Poste Erling Steinvegg salutiĝis kiel reĝo de la Slittungoj. Tiam denove kriis ene en mi: Skule estas pli granda estro ol Erling Steinvegg! Sed mi estus devinta rompi kun la Birkibejnoj; – tio estis la faŭko tiam.
EPISKOPO NIKOLAS
Kaj Erling fariĝis reĝo de la Slittungoj, kaj poste por la Ribbungoj, kaj Vi atendis!
SKULE JARLO
Mi atendis la morton de Guthorm.
EPISKOPO NIKOLAS
Kaj Guthorm mortis, kaj Inge Bårdsson, Via frato, fariĝis reĝo.
SKULE JARLO
Jen mi atendis la morton de mia frato. Li estis malsana ekde la unua paŝo; ĉiun matenon, kiam ni renkontiĝis por la sankta meso, mi sidis kaŝrigardante, ĉu la malsano ne estus pli grava. Ĉiu ektiro de doloro pasanta sur lia vizaĝo estis por mi kiel bloveto en la velo kaj portis min pli proksimen al la trono. Ĉiu ĝemspiro kiu malakrigis lian suferon kaj angoron, sonis por mi kiel korno kaj klariono fore sub la deklivoj, kiel mesaĝoj venantaj de fore por anonci, ke nun mi devus preni la regadon. Tiel mi elŝiris kun radiko kaj fibroj ĉiun koran fratan penson; kaj Inge mortis, kaj Håkon venis, – kaj la Birkibejnoj prenis lin kiel reĝon.
EPISKOPO NIKOLAS
Kaj Vi atendis.
SKULE JARLO
Ŝajnis al mi, ke devus veni helpo de supre. Mi sentis la reĝan forton en mi, kaj mi maljuniĝis; ĉiu tago kiu pasis, estis tago, kiu preniĝis el mia vivotasko. Ĉiun vesperon mi pensis: Morgaŭ okazos mirakla signo, kiu faligos lin kaj metos min sur la vakan seĝon.
EPISKOPO NIKOLAS
Malgranda estis tiam la potenco de Håkon; li estis nur infano; mankis nur paŝo, nenio pli, sed Vi ne alpaŝis.
SKULE JARLO
Tiu paŝo tamen estis granda; ĝi estus min disigita de mia tuta parencaro kaj ĉiuj miaj amikoj.
EPISKOPO NIKOLAS
Jes jen la afero, Skule jarlo, – jen la malbeno, kiu estas kuŝinta super Via vivo. Vi volas havi ĉiujn vojojn malfermaj en ekstrema bezono, – Vi ne kuraĝas rompi ĉiujn pontojn, kaj nur reteni unu, defendi nur tiun, kaj venki aŭ fali tie . Vi metas kaptilojn por Via malamiko, Vi konstruas kaptilon por lia piedo, kaj pendigas akrajn glavojn super lian kapon, Vi ŝutas venenon en ĉiuj pelvoj, kaj Vi elmetis centojn da retoj; sed se li riskos kaptiĝi en unu el ili, Vi ne kuraĝas tiri la ŝnuron; se li etendas la manon por la veneno, Vi opinias, ke estas pli sekure se li falos sub la glavo; se eblas kapti lin matene, Vi trovas, ke estos pli bone ke okazu vespere.
Читать дальшеИнтервал:
Закладка:
Похожие книги на «La Tronpretendantoj»
Представляем Вашему вниманию похожие книги на «La Tronpretendantoj» списком для выбора. Мы отобрали схожую по названию и смыслу литературу в надежде предоставить читателям больше вариантов отыскать новые, интересные, ещё непрочитанные произведения.
Обсуждение, отзывы о книге «La Tronpretendantoj» и просто собственные мнения читателей. Оставьте ваши комментарии, напишите, что Вы думаете о произведении, его смысле или главных героях. Укажите что конкретно понравилось, а что нет, и почему Вы так считаете.