• Пожаловаться

Henrik Ibsen: La Tronpretendantoj

Здесь есть возможность читать онлайн «Henrik Ibsen: La Tronpretendantoj» весь текст электронной книги совершенно бесплатно (целиком полную версию). В некоторых случаях присутствует краткое содержание. категория: Драматургия / на эсперанто. Описание произведения, (предисловие) а так же отзывы посетителей доступны на портале. Библиотека «Либ Кат» — LibCat.ru создана для любителей полистать хорошую книжку и предлагает широкий выбор жанров:

любовные романы фантастика и фэнтези приключения детективы и триллеры эротика документальные научные юмористические анекдоты о бизнесе проза детские сказки о религиии новинки православные старинные про компьютеры программирование на английском домоводство поэзия

Выбрав категорию по душе Вы сможете найти действительно стоящие книги и насладиться погружением в мир воображения, прочувствовать переживания героев или узнать для себя что-то новое, совершить внутреннее открытие. Подробная информация для ознакомления по текущему запросу представлена ниже:

libcat.ru: книга без обложки

La Tronpretendantoj: краткое содержание, описание и аннотация

Предлагаем к чтению аннотацию, описание, краткое содержание или предисловие (зависит от того, что написал сам автор книги «La Tronpretendantoj»). Если вы не нашли необходимую информацию о книге — напишите в комментариях, мы постараемся отыскать её.

Henrik Ibsen: другие книги автора


Кто написал La Tronpretendantoj? Узнайте фамилию, как зовут автора книги и список всех его произведений по сериям.

La Tronpretendantoj — читать онлайн бесплатно полную книгу (весь текст) целиком

Ниже представлен текст книги, разбитый по страницам. Система сохранения места последней прочитанной страницы, позволяет с удобством читать онлайн бесплатно книгу «La Tronpretendantoj», без необходимости каждый раз заново искать на чём Вы остановились. Поставьте закладку, и сможете в любой момент перейти на страницу, на которой закончили чтение.

Тёмная тема

Шрифт:

Сбросить

Интервал:

Закладка:

Сделать

SKULE JARLO

(rigardas lin serioze) Kaj kion Vi volus fari, sinjoro episkopo?

EPISKOPO NIKOLAS

Ne parolu pri mi; mia tasko estas ĉarpenti la reĝajn seĝojn en ĉi tiu lando, ne sidi tie supre estrante popolon kaj regnon.

SKULE JARLO

(post mallonga paŭzo) Respondu al mi pri io, estimata sinjoro, sed respondu en vero. Kial Håkon tiel senskue antaŭeniras sur la rekta vojo? Li ne estas pli klera ol Vi, ne pli kuraĝa ol mi.

EPISKOPO NIKOLAS

Kiu faras la plej grandan agon en la mondo?

SKULE JARLO

Tion faras la plej elstara viro.

EPISKOPO NIKOLAS

Sed kiu estas la plej elstara viro?

SKULE JARLO

La plej kuraĝa.

EPISKOPO NIKOLAS

Tion diras la estro. Pastro dirus la plej kredanta, – saĝulo dirus, ke estas la plej sperta. Sed estas neniu el ili, jarlo. La plej feliĉa viro estas la plej granda. La plej granda estas tiu, kiu faras la plej grandajn agojn; li , al kiu la postuloj de la epoko venas kiel en ardo, naskas pensojn, kiujn li mem ne komprenas, kaj kiuj montras al li la vojon, kies celon li mem ne konas, sed kiun li tamen iras, kaj devas iri, ĝis li aŭdas la popolon krii en ĝojo, kaj li ĉirkaŭrigardas gapante kaj mire, kaj komprenas, ke li faris grandfaron.

SKULE JARLO

Jes, en tio estas la neskuebla certeco de Håkon.

EPISKOPO NIKOLAS

Estas tio , kion la romanoj nomis ingenium . – Mi ne estas precipe lerta en latino; sed tio nomiĝas ingenium .

SKULE JARLO

(unue pensema; poste en kreskanta eksciteco) Håkon estus kreita el alia materialo ol mi? Estus el la feliĉuloj? – Jes, ĉu ne ĉio prosperas por li? Ĉu ne ĉio adaptiĝas al la plej bona por li? Eĉ la kamparano tion spertas; li diras, ke la arboj du fojojn portas fruktojn, kaj la birdoj kovas ovojn du fojojn ĉiun someron dum Håkon estas reĝo. La vilaĝaro en Vermlando, kiun li brulrabis, ĝi kuŝas brilanta kun novkonstruitaj domoj, kaj la grenspikoj sur ĉiuj kampoj svingiĝas peze en la vento. Estas kvazaŭ la sango kaj la cindro sterkigas tie, kie Håkon tramarŝas militire; estas kvazaŭ la Sinjoro kovras per rikoltaĵo, kion Håkon subtretis; estas kvazaŭ la sanktaj potencoj rapidigas sin forigi ĉiun pekon post li. Kaj kiel facile li ja fariĝis reĝo! Li bezonis, ke Inge mortus frue, kaj Inge mortis; li bezonis protekton kaj defendon, kaj liaj viroj protektis kaj defendis lin; li bezonis feran fajropruvon, kaj lia patrino venis kaj portis ĝin por li.

EPISKOPO NIKOLAS

(en senvola ekkrio) Sed ni – ni du -!

SKULE JARLO

Vi?

EPISKOPO NIKOLAS

Jes Vi – Vi do!

SKULE JARLO

Håkon havas la rajton, episkopo.

EPISKOPO NIKOLAS

Li havas la rajton, ĉar li estas la feliĉulo; – la plej granda feliĉo estas tiu , havi la rajton. Sed per kiu rajto ricevis Håkon la rajton, kaj ne Vi?

SKULE JARLO

(post mallonga paŭzo) Estas aferoj pri kiuj mi volas preĝi al Dio, ke li savu min el pensoj pri ili.

EPISKOPO NIKOLAS

Ĉu Vi neniam vidis bildon en la Kristpreĝejo en Nidaros? Ĝi prezentas la diluvon, kiu kreskas kaj superakvigas ĉiujn montojn, ke restas nur unu pinto. Tie supren grimpas tuta parencaro, patro kaj patrino kaj filo kaj edzino de filo kaj infanoj; – kaj la filo tiras la patron malsupren en la inundan akvon por gajni starejon, kaj li volas malsuprentiri ankaŭ la patrinon, – kaj edzinon kaj ĉiujn infanojn, por atingi supren mem; – ĉar tie supre estas piedlarĝa spaco; tie li povas teni sin horon. – Tiu, jarlo, estas la sagao de la saĝeco, kaj la sagao de ĉiu saĝulo.

SKULE JARLO

Sed la rajto!

EPISKOPO NIKOLAS

La filo havis la rajton. Li havis forton kaj deziron vivi; – sekvu vian deziron kaj uzu vian kapablon, tiun rajton havas ĉiuj.

DUKO SKULE

Al tio, kio bona estas, jes.

EPISKOPO NIKOLAS

Ludado kun vortoj! Ne ekzistas bono kaj malbono, ne supre kaj malsupre, ne alte kaj malalte. Tiajn vortojn Vi devas forgesi; alie Vi neniam faros la lastan paŝon, neniam saltas trans la faŭkon. (mallaŭte kaj insiste) Vi ne devas malami aron aŭ aferon, ĉar la aro aŭ la afero volas tion ĉi kaj ne tion ; sed Vi malamu ĉiun viron en la aro, ĉar li kontraŭas Vin; kaj Vi malamu ĉiujn tiujn, kiuj staras subtene al afero, ĉar la afero ne antaŭenigas Vian volon. Ĉio, kion Vi povas uzi, estas bona, – ĉio, kio metas transversajn trunkojn sur Vian vojon, estas malbona.

DUKO SKULE

(rigardas antaŭ si pripensante) Kiom mi ja pagis por tiu reĝa seĝo, al kiu mi tamen ne atingis – kaj kiom li pagis por ĝi, li, kiu nun sidas tie sekura! Mi estis juna kaj forlasis mian belan sekretan amon, por edzigi min en potencan parencaron. Mi preĝis al la sanktuloj, ke doniĝu al mi filon, – mi ekhavis nur filinojn.

EPISKOPO NIKOLAS

Håkon ricevas filojn, jarlo, – nur vidu!

DUKO SKULE

(iras al la fenestro dekstre) Jes, – ĉio adaptiĝas por Håkon.

EPISKOPO NIKOLAS

(sekvas lin) Kaj Vi, Vi volas lasi Vin mallibera forpeli de la feliĉo Vian tutan vivon! Ĉu Vi estas blinda? Ĉu Vi ne vidas, ke estas pli forta potenco ol la Birkibejnoj, kiuj staras malantaŭ Håkon kaj favoras lian agon? Li ricevas la helpon de supre, de tiuj, kiuj estas Viaj enviantoj ekde la naskiĝo! Kaj por tiuj enviantoj Vi kurbas Vin! Ekstaru, viro; ĝibigu la dorson! Por kio Vi alie ricevis Vian nebrideblan animon? Memoru, ke la unua farego en la mondo fariĝis de iu, kiu ekstaris kontraŭ potencan regnon!

DUKO SKULE

Kiu?

EPISKOPO NIKOLAS

La anĝelo kiu ekstaris kontraŭ la lumon!

DUKO SKULE

Kaj kiu ĵetiĝis en la faŭkon de la abismo -

EPISKOPO NIKOLAS

(sovaĝe) Kaj kreis regnon tie, kaj fariĝis reĝo, potenca reĝo, – pli potenca ol kiu ajn el la miloj da – jarloj tie supre! (falglitas sur la benkon apud la trinkotablo)

DUKO SKULE

(rigardas lin longe, kaj diras:) Episkopo Nikolas, ĉu Vi estas io pli aŭ io malpli ol homo?

EPISKOPO NIKOLAS

(ridetas) Mi estas en stato de senkulpeco; mi ne konas diferencon inter bono kaj malbono.

DUKO SKULE

(duone al si mem) Kial ili metis min en la mondon, se ili ne volis ordigi la vivon pli bone por mi? Håkon tiel firme kaj neskueble fidas sin mem; – ĉiuj liaj viroj firme kaj neskueble fidas lin -

EPISKOPO NIKOLAS

Mutiĝu pri tio ke Vi ne havas tian fidon en Vi mem! Parolu kvazaŭ Vi ĝin havas; ĵuru laŭte kaj sankte, ke Vi havas ĝin, – kaj ĉiuj fidos Vin.

DUKO SKULE

Se mi havus filon! Se mi havus filon, kiu povus preni la grandan heredon post mi!

EPISKOPO NIKOLAS

(vigle) Jarlo, – se Vi havus filon?

DUKO SKULE

Mi neniun havas.

EPISKOPO NIKOLAS

Håkon ricevos filojn.

DUKO SKULE

(pugnigas la manojn) – kaj estas reĝe naskita!

EPISKOPO NIKOLAS

(ekstaras) Jarlo, – se li ne tia estus?

DUKO SKULE

Li tion ja pruvis; la fera fajropruvo -

EPISKOPO NIKOLAS

Kaj se li tia ne estus – spite al la fajropruvo?

DUKO SKULE

Ĉu vi volas diri, ke Dio mensogis, kiam li sukcesigis la fajropruvon?

EPISKOPO NIKOLAS

Por kio Inga el Vartejg kuraĝis provoki Dian verdikton?

DUKO SKULE

Ke tiu infano, kiun ŝi naskis oriente en Borgarsyssel, estas filo de Håkon Sverrisson.

EPISKOPO NIKOLAS

(kapsignas, ĉirkaŭrigardas kaj diras mallaŭte:) Kaj se nun reĝo Håkon ne estus tiu infano?

DUKO SKULE

(ektretas paŝon malantaŭen) Ĉiopova -! (regas sin) Nepenseble.

EPISKOPO NIKOLAS

Aŭskultu al mi, jarlo. Mi havas sepdek ses jarojn; komencas malsupren dekliviĝi nun por mi, kaj tiun ĉi aferon mi ne kuraĝas kunporti tien transen -

DUKO SKULE

Parolu, parolu! Ĉu li ne estas filo de Håkon Sverrisson?

Читать дальше
Тёмная тема

Шрифт:

Сбросить

Интервал:

Закладка:

Сделать

Похожие книги на «La Tronpretendantoj»

Представляем Вашему вниманию похожие книги на «La Tronpretendantoj» списком для выбора. Мы отобрали схожую по названию и смыслу литературу в надежде предоставить читателям больше вариантов отыскать новые, интересные, ещё не прочитанные произведения.


libcat.ru: книга без обложки
libcat.ru: книга без обложки
Henrik Ibsen
libcat.ru: книга без обложки
libcat.ru: книга без обложки
Henrik Ibsen
Генрик Ибсен: Ляльковий дім
Ляльковий дім
Генрик Ибсен
Henrik Sienkiewicz: Quo vadis
Quo vadis
Henrik Sienkiewicz
Henrik Ibsen: Doll's House
Doll's House
Henrik Ibsen
Отзывы о книге «La Tronpretendantoj»

Обсуждение, отзывы о книге «La Tronpretendantoj» и просто собственные мнения читателей. Оставьте ваши комментарии, напишите, что Вы думаете о произведении, его смысле или главных героях. Укажите что конкретно понравилось, а что нет, и почему Вы так считаете.