Henrik Ibsen - La Tronpretendantoj

Здесь есть возможность читать онлайн «Henrik Ibsen - La Tronpretendantoj» весь текст электронной книги совершенно бесплатно (целиком полную версию без сокращений). В некоторых случаях можно слушать аудио, скачать через торрент в формате fb2 и присутствует краткое содержание. Издательство: Jec Scandinavia a/s, Жанр: Драматургия, на эсперанто. Описание произведения, (предисловие) а так же отзывы посетителей доступны на портале библиотеки ЛибКат.

La Tronpretendantoj: краткое содержание, описание и аннотация

Предлагаем к чтению аннотацию, описание, краткое содержание или предисловие (зависит от того, что написал сам автор книги «La Tronpretendantoj»). Если вы не нашли необходимую информацию о книге — напишите в комментариях, мы постараемся отыскать её.

La Tronpretendantoj — читать онлайн бесплатно полную книгу (весь текст) целиком

Ниже представлен текст книги, разбитый по страницам. Система сохранения места последней прочитанной страницы, позволяет с удобством читать онлайн бесплатно книгу «La Tronpretendantoj», без необходимости каждый раз заново искать на чём Вы остановились. Поставьте закладку, и сможете в любой момент перейти на страницу, на которой закончили чтение.

Тёмная тема
Сбросить

Интервал:

Закладка:

Сделать

EPISKOPO NIKOLAS

Ne, en tio la jarlo pravas.

HÅKON

Kaj tion Vi diras, honorinda sinjoro?

EPISKOPO NIKOLAS

Andres Skjaldarband prenis la krucon.

HÅKON kaj SKULE JARLO

Prenis la krucon!

EPISKOPO NIKOLAS

Kaj estas jam forvelinta el la lando.

SKULE JARLO

Bone estas tio por ni ĉiuj.

HÅKON

La tago kliniĝas, la geedziĝa festeno nun finiĝu. Mi dankas Vin, sinjoro jarlo, por ĉiu honoro, kiu estas al mi montrita en ĉi tiu tempo. – Vi veturos al Nidaros, mi opinias?

SKULE JARLO

Estas mia intenco.

HÅKON

Kaj mi al Viken. – Se vi, Margrete, pli deziras resti ĉi tie en Bergen, tion faru.

MARGRETE

Kien vi velos, mi akompanos, ĝis vi tion malpermesos.

HÅKON

Bone, do akompanu.

SIGRID

Disiĝas nun la parencaro. (genuas antaŭ Håkon) Montru al mi favoron, sinjoro reĝo!

HÅKON

Ekstaru, sinjorino Sigrid; kion Vi petas estu plenumata.

SIGRID

Mi ne povas akompani la jarlon al Nidaros. La monaĥinejo en Rejn estos konsekrata; skribu al la ĉefepiskopo, – influu por ke mi fariĝu abatino tie.

SKULE JARLO

Vi, mia fratino?

HÅKON

Vi volas preni la vualon!

SIGRID

(ekstaras) Depost la sanga nokto en Nidaros, kiam okazis mia nupto, kaj la Bagloj venis kaj morthakis mian fianĉon, kaj multajn centojn kun li, dum la urbo brulis en ĉiuj anguloj, – tiam estis kvazaŭ la sango kaj la fajro faris mian vidon malakra kaj estingita por la ekstera mondo. Sed mi ekhavis forton por vidi tion, kion neniu alia ekvidas, – kaj ion mi nun vidas – grandan tempon de teruro por la lando!

SKULE JARLO

(ekscite) Ŝi estas malsana! Ne atentu ŝin.

SIGRID

Riĉa rikolto maturiĝos por li, kiu rikoltas en mallumo. Ĉiuj virinoj en Norvegio havus nun nur unu solan taskon, – genui en monaĥinejoj kaj en preĝejoj, kaj preĝi – preĝi tage kaj nokte!

HÅKON

(skuita) Ĉu estas aŭgurdoto aŭ anima malsano, kiu tiel parolas?

SIGRID

Adiaŭ, mia frato, – ni renkontiĝos ankoraŭ unu fojon.

SKULE JARLO

(senvole) Kiam?

SIGRID

(mallaŭte kaj malrapide) Kiam vi prenos la kronon; kiam estos granda danĝero, – kiam vi bezonos min en via plej intensa mizero! (eliras dekstre kun Margrete, sinjorino Ragnhildkaj la virinoj)

HÅKON

(post mallonga paŭzo, tiras la glavon, kaj diras kun firma kaj trankvila decido:) Ĉiuj viroj de la jarlo faru ĵuron.

SKULE JARLO

(ekscitite) Ĉu tio estas via firma decido! (preskaŭ petante) Reĝo Håkon , tion ne faru!

HÅKON

Neniu jarlano forvelu de Bergen, antaŭ ol li estos ĵurinta fidon al la reĝo. (foriras kun sia hirdo. Ĉiuj escepte de la episkopo kaj la jarlo sekvas)

EPISKOPO NIKOLAS

Li tuŝis Vin per maldolĉaj manoj hodiaŭ.

SKULE JARLO

(silentas kaj rigardas konsternita post la reĝon)

EPISKOPO NIKOLAS

(pli forte) Kaj eble li tamen ne estas reĝe naskita.

SKULE JARLO

(turnas sin subite en forta eksciteco, kaj kaptas la brakon de la episkopo) La konfeso de Trond pastro – kie ĝi estas?

EPISKOPO NIKOLAS

Li sendis ĝin al mi de Anglio, antaŭ ol li mortis; mi ne scias kun kiu, – kaj mi ne ricevis ĝin.

SKULE JARLO

Sed ĝi estu trovata!

EPISKOPO NIKOLAS

Tion mi firme kaj plene opinias.

SKULE JARLO

Kaj se Vi ĝin trovos, tiam Vi donos ĝin en miajn manojn?

EPISKOPO NIKOLAS

Tion mi promesas.

SKULE JARLO

Tion Vi ĵuru je Via anima savo?

EPISKOPO NIKOLAS

Tion mi ĵuras je mia anima savo.

SKULE JARLO

Bone; ĝis tiam mi volas kontraŭi al Håkon, kie tio povos okazi silente kaj sekrete. Devas esti malhelpata, ke li fariĝu pli potenca ol mi, kiam la lukto komencos.

EPISKOPO NIKOLAS

Sed se montriĝos, ke li estas la ĝusta reĝido, – kio jen?

SKULE JARLO

Tiam mi devos provi preĝi – preĝi por humila animo por servi lin, kiel honesta estro kaj laŭ mia povo.

EPISKOPO NIKOLAS

Kaj se li estas la malĝusta?

SKULE JARLO

Tiam li cedu por mi! Reĝan nomon kaj reĝan seĝon, hirdon kaj armeon, imposton kaj ŝiparon, urbojn kaj kastelojn, ĉion mi volas havi.

EPISKOPO NIKOLAS

Li rifuĝos al Viken -

SKULE JARLO

Mi pelos lin el Viken!

EPISKOPO NIKOLAS

Li firmstariĝos en Nidaros.

SKULE JARLO

Mi sturmos Nidaros!

EPISKOPO NIKOLAS

Li enfermigas sin en la sankta preĝejo de Olaf -

SKULE JARLO

Mi rompos la preĝejan pacon -

EPISKOPO NIKOLAS

Li fuĝos supren sur la ĉefaltaron, kaj kroĉos sin firme al la ĉerko de Olaf -

SKULE JARLO

Mi tiros lin de la altaro, eĉ se mi devos kuntiri la sanktan ĉerkon -

EPISKOPO NIKOLAS

Sed ankoraŭ li havos la kronon sur la kapo, jarlo!

SKULE JARLO

Mi defrapos la kronon per mia glavo!

EPISKOPO NIKOLAS

Sed se ĝi fiksiĝis tro firme -?

SKULE JARLO

Nu do, en la nomo de Dio aŭ Satano – tiam mi frapos ankaŭ la kapon! (eliras dekstre)

EPISKOPO NIKOLAS

(postrigardas lin, kapklinas malrapide kaj diras:) Nu ja – ja – tiel mi ŝatas la jarlon!

Kurteno

TRIA AKTO

(Ĉambro en la Oslo-episkopa korto. Dekstre estas la enirpordo. En la fono malgranda, malferma pordo kondukas al la kapelo, kiu estas lumigata. Pordo, kun murtapiŝo antaŭe sur la maldekstra muro, kondukas al la dormoĉambro de la episkopo. Antaŭe sur la sama flanko staras remburita ripozbenko. Dekstre estas skribotablo kun leteroj, dokumentoj kaj lumanta lampo.)

(Komence la ĉambro estas malplena; interne, malantaŭ la tapiŝkurteno estas aŭdata kanto de monaĥoj. Iom poste envenas de dekstre Pål Flidavojaĝvestita; li haltas ĉe la pordo, atendas, ĉirkaŭrigardas, kaj tri fojojn frapas la plankon per sia bastono.)

SIRA VILJAM

(elvenas de maldekstre kaj ekdiras kun mallaŭta voĉo:) Pål Flida! Dio estu laŭdata; – do la jarlo ne estas tre fore.

PÅL FLIDA

La ŝipoj jam alvelas ĉe la Kapinsulo; mi velis antaŭe. Kaj kiel fartas la episkopo?

SIRA VILJAM

Nun li ricevas la lastan sanktoleadon.

PÅL FLIDA

Sekve estas ekstrema danĝero.

SIRA VILJAM

Majstro Sigard el Brabant diris, ke li ne povas vivi trans la nokton.

PÅL FLIDA

Do mi pensas, ke li vokis nin al si tro malfrue.

SIRA VILJAM

Ne, ne, – li estas plene konscia kaj ankaŭ havas ioman forton, – ĉiun momenton li demandas, ĉu la jarlo ne baldaŭ venos.

PÅL FLIDA

Vi daŭre nomas lin jarlo ; ĉu vi ne scias, ke la reĝo nomis lin duko?

SIRA VILJAM

Jes, jes, certe; – estas nur tia malnova kutimo. Tŝŝ -

(Li kaj Pål Flidafaras krucsignon kaj klinas sin. El la ĉambro de la episkopo venas du ĥorservantoj kun kandeloj, poste du aliaj kun skatoloj kun incenso; post ili pastroj portantaj kalikon, diskon, krucifikson kaj preĝejan standardon; poste sekvas vico da pastroj kaj monaĥoj; ĥorservistoj kun kandeloj kaj incensskatoloj finas la procesion, kiu malrapide moviĝas en la kapelon, kies pordo fermiĝas post ili.)

PÅL FLIDA

Nun do la maljuna sinjoro finfaris kun tiu ĉi mondo.

SIRA VILJAM

Mi do povas diri al li, ke duko Skule venos plej eble baldaŭ?

PÅL FLIDA

Li iros rekte de la kajo ĉi tien al la episkopa korto. Adiaŭ! (foriras)

(Pluraj pastroj, inter kiuj estas Peter, kaj servistoj de la episkopo, elvenas de maldekstre kun kovrotukoj, kusenetoj kaj granda fajroskatolo.)

SIRA VILJAM

Por kio tio ĉi?

PASTRO

(pretigante sur la benko) La episkopo volas kuŝi ĉi tie ekstere.

SIRA VILJAM

Sed ĉu tio estas konsilinda?

Читать дальше
Тёмная тема
Сбросить

Интервал:

Закладка:

Сделать

Похожие книги на «La Tronpretendantoj»

Представляем Вашему вниманию похожие книги на «La Tronpretendantoj» списком для выбора. Мы отобрали схожую по названию и смыслу литературу в надежде предоставить читателям больше вариантов отыскать новые, интересные, ещё непрочитанные произведения.


libcat.ru: книга без обложки
Henrik Ibsen
libcat.ru: книга без обложки
Henrik Ibsen
Henrik Ibsen - Baumeister Solneß
Henrik Ibsen
Henrik Ibsen - Gespenster
Henrik Ibsen
Henrik Ibsen - Die Frau vom Meer
Henrik Ibsen
libcat.ru: книга без обложки
Henrik Ibsen
Henrik Ibsen - Die Frau vom Meere
Henrik Ibsen
Отзывы о книге «La Tronpretendantoj»

Обсуждение, отзывы о книге «La Tronpretendantoj» и просто собственные мнения читателей. Оставьте ваши комментарии, напишите, что Вы думаете о произведении, его смысле или главных героях. Укажите что конкретно понравилось, а что нет, и почему Вы так считаете.

x