Henrik Ibsen - La Tronpretendantoj
Здесь есть возможность читать онлайн «Henrik Ibsen - La Tronpretendantoj» весь текст электронной книги совершенно бесплатно (целиком полную версию без сокращений). В некоторых случаях можно слушать аудио, скачать через торрент в формате fb2 и присутствует краткое содержание. Издательство: Jec Scandinavia a/s, Жанр: Драматургия, на эсперанто. Описание произведения, (предисловие) а так же отзывы посетителей доступны на портале библиотеки ЛибКат.
- Название:La Tronpretendantoj
- Автор:
- Издательство:Jec Scandinavia a/s
- Жанр:
- Год:неизвестен
- ISBN:нет данных
- Рейтинг книги:3 / 5. Голосов: 1
-
Избранное:Добавить в избранное
- Отзывы:
-
Ваша оценка:
- 60
- 1
- 2
- 3
- 4
- 5
La Tronpretendantoj: краткое содержание, описание и аннотация
Предлагаем к чтению аннотацию, описание, краткое содержание или предисловие (зависит от того, что написал сам автор книги «La Tronpretendantoj»). Если вы не нашли необходимую информацию о книге — напишите в комментариях, мы постараемся отыскать её.
La Tronpretendantoj — читать онлайн бесплатно полную книгу (весь текст) целиком
Ниже представлен текст книги, разбитый по страницам. Система сохранения места последней прочитанной страницы, позволяет с удобством читать онлайн бесплатно книгу «La Tronpretendantoj», без необходимости каждый раз заново искать на чём Вы остановились. Поставьте закладку, и сможете в любой момент перейти на страницу, на которой закончили чтение.
Интервал:
Закладка:
PASTRO
Majstro Sigard opinias, ke ni povas cedi al li. Jen li jam estas.
(Episkopo Nikolaselvenas, subtenata de majstro Sigardkaj pastro. Li estas vestita en episkopa vestaĵo, sed sen bastono kaj mitro.)
EPISKOPO NIKOLAS
Ekbruligu pli da kandeloj! (Li sidiĝas sur la benkon ĉe la fajroskatolo, kaj kovriĝas per la kovrotukoj.) Viljam! Nun mi ricevis pardonon por ĉiuj miaj pekoj! Ili kunprenis ĉiujn; ŝajnas al mi nun, ke mi estas sufiĉe malpeza.
SIRA VILJAM
La duko sendis por voki Vin, sinjoro; li jam estas ĉi-flanke de la Kapinsulo.
EPISKOPO NIKOLAS
Estas bone, tre bone. Ankaŭ la reĝo certe baldaŭ estos ĉi tie. Mi estis peka hundo dum miaj tagoj, Viljam; mi ege faris deliktojn kontraŭ la reĝo. La pastroj tie ene diris, ke ĉiuj miaj pekoj estu al mi pardonitaj, – jes, sufiĉe bone; sed estas facile por ili promesi; ne estas kontraŭ ili , ke mi deliktis. Ne, ne – certe estas pli sekure aŭdi tion el la buŝo de la reĝo mem. (ekdiras ekscite:) Lumon, mi diras! Estas ja ombre ĉi tie.
SIRA VILJAM
Estas ekbruligite -
MAJSTRO SIGARD
(haltigas lin per signo, kaj proksimiĝas al la episkopo) Kiel statas, sinjoro?
EPISKOPO NIKOLAS
Nu ja, – nu ja; malvarmaj estas la manoj kaj la piedoj.
MAJSTRO SIGARD
(duonlaŭte, dum li lokigas la fajroskatolon pli proksimen) Hm, – estas la komenco de la fino.
EPISKOPO NIKOLAS
(time al Viljam) Mi diris, ke ok monaĥoj kantu kaj preĝu por mi en la kapelo ĉi-nokte. Atentu ilin; estas pigruloj inter ili.
SIRA VILJAM
(silente montras al la kapelo de kie aŭdiĝas kanto, kiu daŭras dum la sekvanta sceno.)
EPISKOPO NIKOLAS
Tiom ankoraŭ nefarita, kaj forlasi ĉion! Tiom nefarita, Viljam!
SIRA VILJAM
Sinjoro, pensu pri la ĉielo!
EPISKOPO NIKOLAS
Mi ankoraŭ havas tempon; – ĝis la morgaŭo, opinias majstro Sigard -
SIRA VILJAM
Sinjoro, sinjoro!
EPISKOPO NIKOLAS
Donu al mi mitron kaj bastonon! – Facile por vi diri ke mi pensu – (pastro alportas tion petitan) Nu, metu la mitron tien, ĝi estas tro peza por mi; donu al mi la bastonon en la manon; nun mi estas armita. Episkopo! – La malbonulo ne kuraĝos tro proksimiĝi al mi nun!
SIRA VILJAM
Ĉu vi ion kroman deziras?
EPISKOPO NIKOLAS
Ne. Jes, diru al mi; – Peter, filo de Andres Skjaldarband, – ĉiuj parolas bone pri li -
SIRA VILJAM
Li certe estas senpeka animo.
EPISKOPO NIKOLAS
Peter, vi noktodeĵoru ĉe mi ĝis la reĝo aŭ la duko venos. Eliru tiom longe, vi aliuloj, sed estu proksimaj.
(Ĉiuj escepte Petereliras dekstre.)
EPISKOPO NIKOLAS
(post mallonga paŭzo) Peter!
PETER
(proksimiĝas) Sinjoro?
EPISKOPO NIKOLAS
Ĉu vi neniam vidis maljunajn homojn morti?
PETER
Ne.
EPISKOPO NIKOLAS
Timemaj estas ili ĉiuj; pri tio mi kuraĝas ĵuri! Tie sur la tablo kuŝas granda letero kun sigelo; donu ĝin al mi. ( Peteralportas la leteron.) Estas por via patrino.
PETER
Por mia patrino?
EPISKOPO NIKOLAS
Vi devas vojaĝi norden al Hålogalando kun ĝi. Mi skribis al ŝi pri granda kaj grava afero; venis novaĵoj de via patro.
PETER
Li luktas kiel batalanto de la Sinjoro en la sankta lando. Se li tie falos, li falos sur sanktan grundon; ĉar tie ĉiu piedlarĝo de tero estas sankta. Mi memorigas lin al Dio en ĉiuj miaj preĝoj.
EPISKOPO NIKOLAS
Ĉu Andres Skjaldarband estas kara al vi?
PETER
Li estas honorinda viro; sed vivas alia viro, per kies grandeco mia patrino kvazaŭ edukis kaj nutris min.
EPISKOPO NIKOLAS
(rapide kaj streĉe) Ĉu tiu estas duko Skule?
PETER
Jes, la duko, – Skule Bårdsson. Mia patrino konis lin en la juneco. La duko certe devas esti la plej eminenta viro en la lando!
EPISKOPO NIKOLAS
Jen la letero; tuj iru norden kun ĝi! – Ĉu ili kantas tie ene?
PETER
Jes, sinjoro.
EPISKOPO NIKOLAS
Ok grandaj uloj kun gorĝoj kiel trompetoj, tio ja devas iom helpi, mi scias?
PETER
Sinjoro, sinjoro, mi volas mem preĝi!
EPISKOPO NIKOLAS
Mi havas tro multe da nefaritaĵoj, Peter. La vivo estas tro mallonga; – krome la reĝo certe pardonos min, kiam li venos – (skuiĝas en doloro)
PETER
Vi suferas, ĉu?
EPISKOPO NIKOLAS
Mi ne suferas; sed sonoras ĉe miaj oreloj; glimas kaj fulmas antaŭ miaj okuloj.
PETER
Estas la ĉielaj sonoriloj, kiuj sonorigas Vin hejmen; – tio, kio brilas, estas la altarkandeloj, kiujn la anĝeloj de Dio ekbruligis por Vi.
EPISKOPO NIKOLAS
Jes certe estas tiel; – ne estas danĝero, kiam ili nur bone eltenas en preĝo tie ene, – Adiaŭ, vojaĝu tuj kun la letero.
PETER
Ĉu ne unue -?
EPISKOPO NIKOLAS
Ne, iru; mi ne timas esti sola.
PETER
Bonvenon ree do, kiam la ĉielaj sonoriloj iam sonoros ankaŭ por mi. (eliras dekstre)
EPISKOPO NIKOLAS
La ĉielaj sonoriloj, – ja, tiaĵon oni diras facile, kiam oni marŝas sur du sanaj piedoj. – Tiom nefarita! Tamen post mi vivos multo. Mi promesis al la duko je la savo de mia animo doni al li la konfeson de Trond pastro, se ĝi venus al mi enmane; – bone ke mi ne ricevis ĝin. Se li scius, li volus venki aŭ fali; tiam unu el ili fariĝus la plej potenca viro, kiu iam vivis en Norvegio. Ne, ne, – kion mi ne povis atingi, neniu aliulo atingu. Estas pli bone kun la necerteco; tiom longe kiom la duko peziĝas per ĝi , la du estos detruantaj unu la alian, ĉie kie ili atingos; urboj bruliĝos, vilaĝaroj rabiĝos, – neniu gajnos pere de la perdo de la aliulo – (en teruro) Graco, indulgo! Estas ja mi, kiu portas la kulpon – mi, kiu de la unua paŝo ekirigis la tuton! (sin trankviligante) Ja, ja, ja! sed nun venos la reĝo – estas ja sur lin ke la plejmulto verŝiĝas, – li certe pardonos – estos legataj preĝoj kaj mesoj; ne estas danĝero; – mi ja estas episkopo, kaj mi neniam mortigis iun per propra mano. – Bone estas, ke la konfeso de Trond Pastro ne venis; la sanktuloj estas kun mi, ili ne volas tenti min rompi mian promeson. – Kiu frapas la pordon? Certe estas la duko! (kontente frotas siajn manojn) Li volas petegi pruvojn pri la reĝa rajto, – kaj mi havas neniun pruvon por doni al li!
( Inga el Vartejgenvenas; ŝi estas nigre vestita, kun mantelo kaj kufo.)
EPISKOPO NIKOLAS
(skuiĝas) Kiu estas?
INGA
Virino el Vartejg en Borgarsyssel, estimata sinjoro.
EPISKOPO NIKOLAS
Patrino de la reĝo!
INGA
Tiel mi iam nomiĝis.
EPISKOPO NIKOLAS
Foriru, foriru! Mi ne konsilis al Håkon disiĝi de Vi!
INGA
Kion la reĝo faras, estas bone farata! Ne estas tial, ke mi venas.
EPISKOPO NIKOLAS
Kaj kial do?
INGA
Gunnulf, mia frato, revenis hejmen el sia vojaĝo al Anglio -
EPISKOPO NIKOLAS
El vojaĝo al Anglio -!
INGA
Li forestis dum multaj jaroj, kiel Vi scias, kaj vaste ĉirkaŭvagis; nun li kunprenis leteron hejmen -
EPISKOPO NIKOLAS
(senspire) Leteron -?
INGA
De Trond pastro. Estas por Vi, sinjoro. (transdonas ĝin al li)
EPISKOPO NIKOLAS
Nu tiel; – kaj Vi alportas ĝin?
INGA
Laŭ la deziro de Trond. Grandan dankon mi ŝuldas al li de tiu tempo, kiam li nutris Håkon. Mi sciiĝis ke Vi estas malsana; tial mi tuj entreprenis la veturon; mi iris ĉi tien surpiede -
EPISKOPO NIKOLAS
Ne urĝis tiel, Inga!
DAGFINN BONDE
(envenas de dekstre) Paco de Dio, honorinda sinjoro!
EPISKOPO NIKOLAS
Ĉu venos la reĝo?
DAGFINN BONDE
Nun li rajdas malsupren la Ryenmontojn kun la reĝino kaj la reĝa infano kaj granda sekvantaro.
Читать дальшеИнтервал:
Закладка:
Похожие книги на «La Tronpretendantoj»
Представляем Вашему вниманию похожие книги на «La Tronpretendantoj» списком для выбора. Мы отобрали схожую по названию и смыслу литературу в надежде предоставить читателям больше вариантов отыскать новые, интересные, ещё непрочитанные произведения.
Обсуждение, отзывы о книге «La Tronpretendantoj» и просто собственные мнения читателей. Оставьте ваши комментарии, напишите, что Вы думаете о произведении, его смысле или главных героях. Укажите что конкретно понравилось, а что нет, и почему Вы так считаете.