Henrik Ibsen - La Tronpretendantoj
Здесь есть возможность читать онлайн «Henrik Ibsen - La Tronpretendantoj» весь текст электронной книги совершенно бесплатно (целиком полную версию без сокращений). В некоторых случаях можно слушать аудио, скачать через торрент в формате fb2 и присутствует краткое содержание. Издательство: Jec Scandinavia a/s, Жанр: Драматургия, на эсперанто. Описание произведения, (предисловие) а так же отзывы посетителей доступны на портале библиотеки ЛибКат.
- Название:La Tronpretendantoj
- Автор:
- Издательство:Jec Scandinavia a/s
- Жанр:
- Год:неизвестен
- ISBN:нет данных
- Рейтинг книги:3 / 5. Голосов: 1
-
Избранное:Добавить в избранное
- Отзывы:
-
Ваша оценка:
- 60
- 1
- 2
- 3
- 4
- 5
La Tronpretendantoj: краткое содержание, описание и аннотация
Предлагаем к чтению аннотацию, описание, краткое содержание или предисловие (зависит от того, что написал сам автор книги «La Tronpretendantoj»). Если вы не нашли необходимую информацию о книге — напишите в комментариях, мы постараемся отыскать её.
La Tronpretendantoj — читать онлайн бесплатно полную книгу (весь текст) целиком
Ниже представлен текст книги, разбитый по страницам. Система сохранения места последней прочитанной страницы, позволяет с удобством читать онлайн бесплатно книгу «La Tronpretendantoj», без необходимости каждый раз заново искать на чём Вы остановились. Поставьте закладку, и сможете в любой момент перейти на страницу, на которой закончили чтение.
Интервал:
Закладка:
INGA
(rapide alpaŝas al Dagfinn) La reĝo, – la reĝo! ĉu li tien ĉi venos?
DAGFINN BONDE
Inga! Ĉu Vi estas ĉi tie, Vi severe provita virino?
INGA
Tiu ne estas severe provita, kiu havas tian grandan filon.
DAGFINN BONDE
Nun lia malmola koro degelu.
INGA
Neniun vorton al la reĝo pri mi. Ho, sed vidi lin mi tamen devas; – aŭdu, – ĉu ĉi tien li venos?
DAGFINN BONDE
Jes, baldaŭ.
INGA
Kaj estas malluma vespero. La reĝon lumgvidos certe torĉoj.
DAGFINN BONDE
Jes.
INGA
Do mi starigos min en pordŝirmejon, kie li preterpasos; – kaj poste hejmen al Vartejg. Sed unue enen en la preĝejon de sankto Hallvard; tie brilos lumoj ĉi-nokte; tie mi preĝos pri bono por la reĝo, por mia bela filo. (eliras dekstre)
DAGFINN BONDE
Mi prizorgis mian mision; mi iros renkonte al la reĝo.
EPISKOPO NIKOLAS
Salutu lin plej kare, bona Dagfinn!
DAGFINN BONDE
(forirante dekstre) Ne dezirus mi esti episkopo Nikolas morgaŭ.
EPISKOPO NIKOLAS
La konfeso de Trond pastro -! Do ĝi tamen venis; – jen mi tenas ĝin en mia mano. (cerbumas kaj rigardas rekte antaŭen) – Oni neniam devus promesi ion sur la savo de sia animo, kiam oni estas tiel maljuna kiel mi. Se restus al mi jaroj, mi ĉiukaze turnus min el tia promeso; sed ĉi-vespere, la lastan vesperon, – ne, tio ne estas konsilinda. – Ĉu mi tamen devas teni ĝin? Ĉu tio ne estas riski ĉion, por kio mi verkis tra mia tuta vivo? – (Flustre) Ho, se mi povus trompi la malbonulon, nur tiun ĉi kroman fojon! (aŭskultas) Kio estas tio ? (vokas) Viljam, Viljam!
SIRA VILJAM
(envenas de dekstre)
EPISKOPO NIKOLAS
Kio estas tio, kio zumas kaj hurlas tiel malbele?
SIRA VILJAM
Estas la ventego, kiu plifortiĝas.
EPISKOPO NIKOLAS
La vetero plifortiĝas! – Certe mi tenos mian promeson! La ventego, vi diras – Ĉu ili kantas tie ene?
SIRA VILJAM
Jes, sinjoro.
EPISKOPO NIKOLAS
Diru, ke ili ege klopodu – precipe frato Aslak; li ĉiam prononcas mallongajn preĝojn; li forpinĉas, kiam li eblas; li transsaltas, tiu hundo! (frapas la plankon per la episkopa bastono) Eniru, kaj diru al li, ke estas la lasta nokto por mi; li estu diligenta, aŭ mi revenos al li fantome!
SIRA VILJAM
Sinjoro, ĉu mi ne serĉu majstron Sigard?
EPISKOPO NIKOLAS
Eniru, mi diras! ( Viljamiras en la kapelon) Aspekte estas la ĉiela volo, ke mi interkonsentigu la reĝon kaj la dukon, ĉar ĝi nun sendas al mi la leteron de Trond pastro. Tio ĉi estas severe akceptebla, Nikolas; tirrompi per unu sola ektiro, kion vi uzis vian tutan vivon por konstrui. Sed ne estas io alia farebla; mi devas plenumi la volon de la ĉielo ĉi tiun fojon. – Se mi almenaŭ povus legi tion, kio estas skribita en la letero; sed mi eĉ ne povas vidi solan vorton! Nebuloj drivas antaŭ miaj okuloj; fajras kaj sparkas -; kaj neniun alian mi kuraĝas peti legi ĝin por mi! Promesi tiaĵon -! Ĉu la homa sagaco estas tiel povra, ke ĝi ne kapablas estri la duan kaj trian etapon de sia propra ago? Mi parolis tiel longe kaj incite al Vegard Veradal por igi la reĝon forsendi Inga de si, ke tio fine okazis. Tiu ago estis saĝa en la unua etapo; sed se mi ne estus tiel konsilinta, Inga ne loĝus en Vartejg nun, la letero ne estus entempe veninta en miajn manojn, kaj mi ne havus iun promeson por teni, – do malsaĝe en la dua etapo. Se mi tamen havus la tempon por mi; sed ne nur tiun ĉi solan nokton, kaj apenaŭ tiun . Mi devas, mi volas pli longe vivi!. (frapas per la bastono; pastro envenas de dekstre) Majstro Sigard venu! (La pastro eliras; la episkopo premas la leteron en la manoj.) Ĉi tie, malantaŭ tiu maldika sigelo kuŝas la sagao de Norvegio por centoj da jaroj! Ĝi kuŝas sonĝante, kiel la birdido en la ovo! Ho, tiu, kiu nun havus pli ol unu animon – aŭ eĉ neniun ! (premas la leteron sovaĝe al sia brusto) Ho, se la fino ne estus tiel tuja sur min, – kaj la juĝo kaj puno, – mi kovus vin al akcipitro, kiu ĵetus ombran teruron super la tutan landon, kaj hakus siajn akrajn ungegojn en ĉiun homan koron! (ekskuiĝas) Sed la lasta horo estas proksima! (kriante) Ne, ne, – vi fariĝu al cigno, blanka cigno! (ĵetas la leteron foren sur la plankon, kaj vokas) Majstro Sigard, majstro Sigard!
MAJSTRO SIGARD
(de dekstre) Kiel statas, honorinda sinjoro?
EPISKOPO NIKOLAS
Majstro Sigard, – vendu al mi tri tagojn da vivo!
MAJSTRO SIGARD
Mi diris al Vi -
EPISKOPO NIKOLAS
Jes, jes; sed ne estis serioze; estis nur eta puno. Mi estis nesaĝa ulo kontraŭ Vi; tial Vi volis timigi min. Fi, tio estis malbela, – ne, ne – estis merite por mi! Sed estu nun bona kaj saĝa! Mi pagos bone; – tri tagojn da vivo, majstro Sigard, nur tri tagojn da vivo!
MAJSTRO SIGARD
Eĉ se mi mem forirus en la sama momento, kiel Vi, mi ne povus aldoni tri tagojn.
EPISKOPO NIKOLAS
Unu tagon do; nur unu tagon! Estu lumo, brilu la suno, kiam mi foriros! Aŭskultu, Sigard, (mansignas lin al si, kaj tiras lin malsupren sur la benkon) Mi donis preskaŭ ĉiun mian oron al la eklezio, por havi grandajn mesojn legotajn poste. Mi retiros tion; Vi havu la ĉion! Ĉu, Sigard, ĉu ni du trompu tiujn tie interne? He, he, he! Vi fariĝos riĉa, Sigard, kaj forvojaĝos el la lando; mi ricevos prokraston, kaj povos iom pripensi, kaj kontentigi min per malpli da preĝoj. Ĉu, Sigard, ĉu ni -? ( Sigardpalpas lian pulson; la episkopo ekdiras time:) Nu, kial Vi ne respondas?
MAJSTRO SIGARD
(ekstaras) Mi ne havas tempon, sinjoro. Mi faros trinkaĵon por Vi, kiu povos iomete faciligi la lastajn momentojn.
EPISKOPO NIKOLAS
Ne, Vi atendu pri tio! Atendu – kaj respondu al mi!
MAJSTRO SIGARD
Mi ne havas tempon; la trinkaĵo devas esti preta ĝis horo. (eliras dekstre)
EPISKOPO NIKOLAS
Ĝis horo! (frapas impete) Viljam! Viljam!
SIRA VILJAM
(venas el la kapelo)
EPISKOPO NIKOLAS
Prenu pliajn por helpi tie! La ok ne sufiĉas!
SIRA VILJAM
Sinjoro -?
EPISKOPO NIKOLAS
Plurajn por helpi, mi diras! Kolbein kanoniko kuŝis malsana kvin semajnojn, – li ne povis multe peki dum tiu tempo -
SIRA VILJAM
Li iris al konfeso hieraŭ.
EPISKOPO NIKOLAS
(fervore) Jes, li devas esti bona; prenu lin! ( Viljamreen iras en la kapelon) Ĝis horo! (sekigas la ŝviton de la frunto) Puh, kiel varme estas! – La fia hundo, – por kio lia tuta erudicio, kiam li tamen ne povas aldoni unu horon. Tie en sia studejo li sidas ĉiun tagon, kunmetante artefaritajn radojn kaj lodojn kaj levilojn; li volas krei verkon, kiu iru kaj iru, kaj neniam haltu, – perpetuum mobile li nomas ĝin. Kial li ne praktikas sian arton kaj saĝecon, por fari la homon al tia perpetuum mobile -? (haltas pensante; ekbrilas liaj okuloj) Perpetuum mobile , – mi ne estas precipe lerta pri la latino, – sed tio signifas ion, kio kapablas funkcii eterne, daŭre tra ĉiuj tempoj. Se mi nun mem povus -? Tio estus vere fina ago! Estus fari sian plej grandan agon en la lasta momento! Funkciigi radojn kaj lodojn kaj levilojn en la animoj de la reĝo kaj la duko; ekmovi ilin tiel, ke neniu potenco sur la tero povos ilin haltigi. Se tion mi povus, tiam mi daŭre vivus, vivus en mia verko, – kaj en la grava momento eble estas tio , kio nomiĝas senmorteco. – Konsolaj, freŝigaj pensoj, ho kiel vi mildigas por maljuna viro! (elspiras kaj streĉas sin agrable sur la benko) Diabolus estis severa pri mi ĉi-vespere. Estas la sekvo de kuŝo senlabora; otium est pulvis – pulveris – nu, sensignifa la latino, – Diabolus ne plu ekhavu potencon super mi; mi volas esti aktiva ĝis laste; mi volas -; kiel ili gorĝegas tie – (frapas; Viljamelvenas) Diru al ili, ke ili silentu tie, ili ĝenas min. La reĝo kaj la duko baldaŭ venos; mi havas grandajn aferojn por pripensi.
Читать дальшеИнтервал:
Закладка:
Похожие книги на «La Tronpretendantoj»
Представляем Вашему вниманию похожие книги на «La Tronpretendantoj» списком для выбора. Мы отобрали схожую по названию и смыслу литературу в надежде предоставить читателям больше вариантов отыскать новые, интересные, ещё непрочитанные произведения.
Обсуждение, отзывы о книге «La Tronpretendantoj» и просто собственные мнения читателей. Оставьте ваши комментарии, напишите, что Вы думаете о произведении, его смысле или главных героях. Укажите что конкретно понравилось, а что нет, и почему Вы так считаете.