Henrik Ibsen - La Tronpretendantoj

Здесь есть возможность читать онлайн «Henrik Ibsen - La Tronpretendantoj» весь текст электронной книги совершенно бесплатно (целиком полную версию без сокращений). В некоторых случаях можно слушать аудио, скачать через торрент в формате fb2 и присутствует краткое содержание. Издательство: Jec Scandinavia a/s, Жанр: Драматургия, на эсперанто. Описание произведения, (предисловие) а так же отзывы посетителей доступны на портале библиотеки ЛибКат.

La Tronpretendantoj: краткое содержание, описание и аннотация

Предлагаем к чтению аннотацию, описание, краткое содержание или предисловие (зависит от того, что написал сам автор книги «La Tronpretendantoj»). Если вы не нашли необходимую информацию о книге — напишите в комментариях, мы постараемся отыскать её.

La Tronpretendantoj — читать онлайн бесплатно полную книгу (весь текст) целиком

Ниже представлен текст книги, разбитый по страницам. Система сохранения места последней прочитанной страницы, позволяет с удобством читать онлайн бесплатно книгу «La Tronpretendantoj», без необходимости каждый раз заново искать на чём Вы остановились. Поставьте закладку, и сможете в любой момент перейти на страницу, на которой закончили чтение.

Тёмная тема
Сбросить

Интервал:

Закладка:

Сделать

HÅKON

Ne plendu pri la ĉielo, episkopo! Vi multe malamis!

EPISKOPO NIKOLAS

Jes, mi multe malamis; malamis en ĉi tiu lando ĉiun kapon, kiu altiĝis super la amason. Sed mi malamis, ĉar mi ne povis ami. Belajn virinojn, – ho, mi povus ankoraŭ gluti ilin per sparkantaj okuloj! Mi havas okdek jarojn, kaj ankoraŭ mia avido estas faligi virojn kaj sine ĉirkaŭbraki virinojn; – sed mi spertis en tio kiel en la batalo; nur volo kaj avido; potenco forŝtelita ekde la naskiĝo; – la bolanta donaco de la deziro – kaj tamen kriplulo! Jen mi do fariĝis pastro; reĝo aŭ pastro tiu viro devas esti, kiu volas majstri la tutan potencon. (ridas) Mi pastro! Mi eklezia viro! Jes, al unu eklezia ago la ĉielo precipe kreis min, – tiu atingi la altajn tonojn, – kanti per virina voĉo en la grandaj ekleziaj festenoj. Kaj tamen tiuj en la alteco postulas de mi – la duonulo – kion ili rajtas postuli de kiu ajn, kiu plene ricevis la kapablon por sia vivotasko! Estis tempoj, kiam ŝajnis al mi, ke tia postulo povus esti merita; jen mi kuŝis sur la malsanlito, frapita de timo por puno kaj juĝo! Nun tio pasis; restas en mi medolo en la animaj artikoj! Nenio estas mia krimo; estas kontraŭ mi , ke oni faris maljustaĵon; mi estas la plendanto!

DUKO SKULE

(mallaŭte) Sinjoro – la letero! Ne restas por Vi longa tempo!

HÅKON

Pensu pri Via animo, kaj humiligu Vin!

EPISKOPO NIKOLAS

La faro de viro estas lia animo, kaj mia faro daŭre vivu sur la tero. Sed Vi, reĝo Håkon, Vi devus gardi Vin; ĉar kiel la ĉielo kontraŭstaris min kaj kaptis damaĝon por pago, tiel Vi kontraŭstaras tiun viron, kiu tenas en sia mano la feliĉon de la lando -

HÅKON

Ha – duko, duko! Nun mi komprenas la renkonton ĉi tie!

DUKO SKULE

(impete al la episkopo) Neniun plian vorton pri tiaĵo!

EPISKOPO NIKOLAS

(al Håkon) Li kontraŭstaros Vin tiom longe kiom lia kapo sidas fiksita sur la ŝultroj. Dividu kun li! Mi ne havos pacon en la ĉerko, mi revenos, se Vi du ne dividos! Neniu el Vi metu la altecon de la aliulo al sia propra kresko; estus nur unu grandegulo en la lando, se tio okazus; kaj ĉi tie ne estu grandegulo; ĉar mi neniam estis grandegulo! (laca li malantaŭen kliniĝas sur la benko.)

DUKO SKULE

(ĵetas sin genuen apud la benko, kaj krias al Håkon:) Voku helpon! Pro la kompatemo de Dio, la episkopo ne devas ankoraŭ morti!

EPISKOPO NIKOLAS

Kiel sombriĝas antaŭ miaj okuloj! – Reĝo, lastan fojon, – ĉu Vi volas dividi kun la duko?

HÅKON

Eĉ ne obolon mi fordonacos el tio, kion Dio donis al mi!

EPISKOPO NIKOLAS

Bone kaj bele. (mallaŭte) La fidon Vi almenaŭ perdu. (vokas) Viljam!

DUKO SKULE

(mallaŭte) La letero! La letero!

EPISKOPO NIKOLAS

(ne lin aŭskultante) Viljam! ( Viljamenvenas; la episkopo tiras lin proksimen al si kaj flustras:) Kiam mi ricevis la lastan sanktan oleadon, ĉiuj miaj pekoj ja fariĝis pardonataj?

SIRA VILJAM

Ĉiuj pekoj, de Via naskiĝo kaj al la momento, kiam Vi ricevis la oleadon.

EPISKOPO NIKOLAS

Ne pli longe? Ne ĝis mi foriros?

SIRA VILJAM

Sinjoro, Vi ne pekos ĉi-nokte.

EPISKOPO NIKOLAS

Hm, neniu povas scii -; prenu la oran pokalon, kiun mi ricevis de episkopo Absalon, – donu ĝin al la eklezio, – kaj legu aldone sep grandajn komunajn preĝojn.

SIRA VILJAM

Sinjoro, Dio estos al Vi graca!

EPISKOPO NIKOLAS

Sep aldonajn preĝojn, mi diras – por tio per kio mi pekos ĉi-nokte! Iru, iru! ( Viljamforiras; la episkopo turnas sin al Skule.) Duko, se Vi iam legos la leteron de Trond pastro, kaj ke eble montriĝus, ke Håkon estas la ĝusta, – kion vi tiam farus?

DUKO SKULE

Je la nomo de Dio, – tiam li ja estu reĝo.

EPISKOPO NIKOLAS

Pripensu; multo estas en la ludo. Esploru ĉiun faldaĵon en via koro; respondu kvazaŭ vi starus antaŭ la tribunalo! Kion Vi faros, se li estas la ĝusta?

DUKO SKULE

Klini min kaj lin servi.

EPISKOPO NIKOLAS

(murmuretas) Nu ja, akceptu tion, kio sekvos. (al Skule) Duko, mi estas malforta kaj laca; fariĝas mi milda kaj ema al paciĝo -

DUKO SKULE

Estas la morto! La letero de Trond pastro! Kie ĝi estas?

EPISKOPO NIKOLAS

Unue iu alia afero; – mi donis al Vi la liston de miaj malamikoj -

DUKO SKULE

(senpacience) Jes, jes; mi venĝos ĉion kontraŭ ili -

EPISKOPO NIKOLAS

Ne, mi nun estas milda; mi volas pardoni, kiel estas skribite. Kiel Vi rezignas pri la potenco, mi volas rezigni pri la venĝo. Bruligu la liston.

DUKO SKULE

Bone, bone; kiel Vi volas.

EPISKOPO NIKOLAS

Ĉi tie en la fajroskatolo, ke mi rigardu -

DUKO SKULE

(ĵetas la dokumenton en la fajron) Jen, vidu, nun brulas ĝi! Kaj nun, parolu, parolu! Miloj da vivoj estas en risko, se Vi nun ne parolas.

EPISKOPO NIKOLAS

(kun brilantaj okuloj) Vivo de miloj! (krias:) Lumon! Aeron!

HÅKON

(rapidas al la pordo kaj vokas:) Helpon; la episkopo mortas!

( Sira Viljamkaj pluraj el la aro de la episkopo envenas.)

DUKO SKULE

(skuas la brakon de la episkopo) La feliĉo de Norvegio tra centoj da jaroj, eble ties grandeco por eternaj tempoj!

EPISKOPO NIKOLAS

Eternaj tempoj! (triumfe:) Perpetuum mobile!

DUKO SKULE

Je la beateco de niaj animoj, – kie estas la letero de Trond pastro!

EPISKOPO NIKOLAS

(voke:) Ankoraŭ sep preĝojn, Viljam!

DUKO SKULE

(ekster si mem) La letero! La letero!

EPISKOPO NIKOLAS

Estas tiu , kiun vi bruligis, bona duko. (falas malantaŭen sur la benko kaj mortas)

DUKO SKULE

(ekpaŝas malantaŭen kun senvola krio, kaj kovras sian vizaĝon per la manoj) Dio vi ĉiopova!

MONAĤOJ

(venas fuĝe el la kapelo) Savu sin kiu povas!

KELKAJ VOĈOJ

Ĉio malbona liberiĝis ĉi-nokte!

ALIULOJ

Ridiĝis laŭte el la angulo! – Kriiĝis: “Ni havas lin!” – Ĉiuj lumoj estingiĝis!

HÅKON

Nun mortis episkopo Nikolas.

MONAĤOJ

(fuĝas elen dekstre) Pater noster, – pater noster!

HÅKON

(proksimiĝas al Skulekaj diras mallaŭte:) Duko, mi ne volas esplori, kiujn sekretajn insidojn Vi elpensis kun la episkopo, antaŭ ol li mortis; – sed de morgaŭ Vi ree devos meti vian potencon kaj dignon en miajn manojn; tion mi nun klare vidas, – ni du ne povos kune antaŭeniri.

DUKO SKULE

(rigardas lin kvazaŭ senkonscie) Kune antaŭeniri -?

HÅKON

Morgaŭ mi kunvokos tingon en la reĝa korto; tie ĉio devos esti ordigata inter ni. (eliras dekstre)

DUKO SKULE

La episkopo morta, kaj la letero brulita! Vivo plena de dubo kaj lukto kaj teruro! Ho, se mi povus preĝi! – Ne, – agi mi devas; – ĉi-vespere mi devas fari la decidan paŝon (al Viljam:) Kien iris la reĝo?

SIRA VILJAM

(timigata) Kristo liberigu min, – kion Vi volas al li?

DUKO SKULE

Ĉu vi eble kredas, ke mi intencas mortigi lin ĉi-nokte? (eliras dekstre)

SIRA VILJAM

(postrigardas lin skuante la kapon, dum la servistoj elportas la kadavron maldekstre.) La episkopo diris: Ankoraŭ sep preĝojn; – mi opinias, ke plej sekure estas legi dek kvar. (postsekvas la aliajn)

ĈAMBRO EN LA REĜA KORTEGO

(En la fono estas la enireja pordo; sur ambaŭ flankaj muroj estas pli malgrandaj pordoj; pli antaŭe dekstre estas fenestro. Lampo lumas sub la plafono. Tuj apud la pordo maldekstre staras benko, kaj pli fone lulilo, en kiu la reĝa infano dormas; Margretesidas genue ĉe la infano.)

MARGRETE

(lulas kaj kantas:)

Altiĝas la plafono

Читать дальше
Тёмная тема
Сбросить

Интервал:

Закладка:

Сделать

Похожие книги на «La Tronpretendantoj»

Представляем Вашему вниманию похожие книги на «La Tronpretendantoj» списком для выбора. Мы отобрали схожую по названию и смыслу литературу в надежде предоставить читателям больше вариантов отыскать новые, интересные, ещё непрочитанные произведения.


libcat.ru: книга без обложки
Henrik Ibsen
libcat.ru: книга без обложки
Henrik Ibsen
Henrik Ibsen - Baumeister Solneß
Henrik Ibsen
Henrik Ibsen - Gespenster
Henrik Ibsen
Henrik Ibsen - Die Frau vom Meer
Henrik Ibsen
libcat.ru: книга без обложки
Henrik Ibsen
Henrik Ibsen - Die Frau vom Meere
Henrik Ibsen
Отзывы о книге «La Tronpretendantoj»

Обсуждение, отзывы о книге «La Tronpretendantoj» и просто собственные мнения читателей. Оставьте ваши комментарии, напишите, что Вы думаете о произведении, его смысле или главных героях. Укажите что конкретно понравилось, а что нет, и почему Вы так считаете.

x