Henrik Ibsen - La Tronpretendantoj
Здесь есть возможность читать онлайн «Henrik Ibsen - La Tronpretendantoj» весь текст электронной книги совершенно бесплатно (целиком полную версию без сокращений). В некоторых случаях можно слушать аудио, скачать через торрент в формате fb2 и присутствует краткое содержание. Издательство: Jec Scandinavia a/s, Жанр: Драматургия, на эсперанто. Описание произведения, (предисловие) а так же отзывы посетителей доступны на портале библиотеки ЛибКат.
- Название:La Tronpretendantoj
- Автор:
- Издательство:Jec Scandinavia a/s
- Жанр:
- Год:неизвестен
- ISBN:нет данных
- Рейтинг книги:3 / 5. Голосов: 1
-
Избранное:Добавить в избранное
- Отзывы:
-
Ваша оценка:
- 60
- 1
- 2
- 3
- 4
- 5
La Tronpretendantoj: краткое содержание, описание и аннотация
Предлагаем к чтению аннотацию, описание, краткое содержание или предисловие (зависит от того, что написал сам автор книги «La Tronpretendantoj»). Если вы не нашли необходимую информацию о книге — напишите в комментариях, мы постараемся отыскать её.
La Tronpretendantoj — читать онлайн бесплатно полную книгу (весь текст) целиком
Ниже представлен текст книги, разбитый по страницам. Система сохранения места последней прочитанной страницы, позволяет с удобством читать онлайн бесплатно книгу «La Tronpretendantoj», без необходимости каждый раз заново искать на чём Вы остановились. Поставьте закладку, и сможете в любой момент перейти на страницу, на которой закончили чтение.
Интервал:
Закладка:
HÅKON
Kio okazis?
GREGORIUS JONSSON
Tio, kion neniu volas kredi, kiam la famo disvastiĝos tra la lando.
HÅKON
Parolu, parolu!
GREGORIUS JONSSON
Mi timas aŭdi la sonon de miaj propraj vortoj; – do sciu – (kaptas lian brakon kaj flustras)
HÅKON
(kun krio ekretiras sin) Ha, Vi perdis vian konscion!
GREGORIUS JONSSON
Dio donu ke mi farus.
HÅKON
Neaŭdite! Ne povas tiel esti!
GREGORIUS JONSSON
Je la kara sango de Kristo, tiel estas!
HÅKON
Iru, iru; sonorigu al hirdkunveno; ĉiuj miaj viroj ariĝu.
( Gregorius Jonssoneliras.)
HÅKON
(paŝadas tien kaj reen kelkajn fojojn; poste li proksimigas sin al la pordo de la ĉambro de Margrete, frapas, kaj daŭre paŝadas tien kaj reen; denove iras al la pordo, frapas kaj vokas:) Margrete! (daŭre paŝadas tien kaj reen)
MARGRETE
(ĉe la pordo, nokte vestita, kun displektitaj haroj; sur la ŝultroj ŝi havas ruĝan ŝnurmantelon, kiun ŝi tenas strikte kovre sur la brusto) Håkon! Ĉu estas vi?
HÅKON
Jes, ja; vi devas elveni.
MARGRETE
Ho, sed vi ne devas rigardi min; mi jam estis enlitiĝinta.
HÅKON
Aliaĵon mi nun havas por pripensi.
MARGRETE
Kio okazis?
HÅKON
Donu al mi bonan konsilon! Ĵus mi ricevis la plej malbonan el ĉiuj novaĵoj.
MARGRETE
(time) Kiun novaĵon, Håkon?
HÅKON
Ke nun estas du reĝoj en Norvegio.
MARGRETE
Du reĝoj en Norvegio! – Håkon, kie estas mia patro?
HÅKON
Li prenis reĝan nomon sur la ŝipo; nun li velos al Nidaros por sin kroni.
MARGRETE
Ho, Dio, vi ĉiopova -! (falglitas sur la benkon, kovras la vizaĝon per siaj manoj kaj ploras)
HÅKON
Du reĝoj en la lando!
MARGRETE
Mia edzo unu, – kaj mia patro la alia!
HÅKON
(paŝadas maltrankvile tien kaj reen) Donu al mi bonan konsilon, Margrete! Ĉu mi iru tra la Opplandoj, venu la unua al Trondhejmo kaj malhelpu la kronadon? Ne, ne eblas; mi havas tro malgrandan militistan aron kolektita; tie norde li estas pli potenca ol mi. – Donu al mi konsilon; kiel mi sukcesu mortigi la dukon, antaŭ ol li atingos al Nidaros!
MARGRETE
(petege kun plektitaj manoj) Håkon, Håkon!
HÅKON
Ĉu vi ne povas elpensi sagacan konsilon por mortigi la dukon, mi diras!
MARGRETE
(falglitas el doloro malsupren de la benko kaj kuŝas genue) Ho, ĉu vi do tute forgesas, ke li estas mia patro!
HÅKON
Via patro -; jes, ja, jen vero; mi forgesis. (suprenlevas ŝin) Eksidu, Margrete; estu esperplena; ne ploru; vi ja ne kulpas pro tio ĉi. (iras al la fenestro) Duko Skule fariĝos al mi pli akra ol ĉiuj aliaj malamikoj; – Dio, Dio, – kial vi frapas min tiel malmole, mi, kiu pri nenio kulpis! (iu frapas en la fono; li ekskuiĝas, aŭskultas kaj vokas:) Kiu frapas tie ekstere tiel malfrue en la vespero?
VOĈO DE INGA
(ekstere) Iu kiu frostas, Håkon!
HÅKON
(kun krio) Mia patrino!
MARGRETE
(eksaltas) Inga!
HÅKON
(rapidas al la pordo kaj malfermas; Ingasidas sur la sojlo) Mia patrino! Sidanta kiel hundo ekstere de la pordo de sia filo! Kaj mi demandas, kial Dio min frapas!
INGA
(etendas la brakojn al li) Håkon, mia infano! Beno super vi!
HÅKON
(suprenlevas ŝin) Venu – envenu; ĉi tie estas hele kaj varme!
INGA
Ĉu mi rajtas enveni al vi!
HÅKON
Ni neniam plu disiĝos.
INGA
Mia filo – mia reĝo, – Oh, kiel vi estas bona kaj kora! Mi staris en angulo, kaj vidis vin, kiam vi iris de la episkopa domego; vi aspektis zorgoplene; mi ne povis tiel disiĝi de vi!
HÅKON
Dankon al Dio pro tio. Vi certe estas la plej bona, kiu povus veni nun! Margrete, – mia patrino, – mi grave pekis; mi fermis mian koron por vi du, kiuj estas tiom riĉaj je amo.
MARGRETE
(ĵetas sin al lia kolo) Oh, Håkon, mia amata edzo; ĉu mi nun staras proksime al vi?
HÅKON
Jes, ja; vi faras; ne por doni al mi saĝajn konsilojn, sed por lumi kaj brili sur mia vojo. Venu kio ajn, mi sentas la forton de Dio en mi!
DAGFINN BONDE
(envenas rapidege de la fono) Sinjoro, sinjoro! Nun la plej malbona okazis!
HÅKON
(ridetas fidoplene, dum li premas Margretekaj Ingafirme al si) Mi scias; sed ne estas danĝero, maljuna Dagfinn! Se estas du reĝoj en Norvegio, tamen estas nur unu en la ĉielo, – kaj li certe kapablas!
Kurteno
(Granda halo en la reĝa korto en Oslo. Reĝo Skulefestenas kun sia hirdo kaj siaj estroj. Antaŭe maldekstre staras la honora seĝo, kie Skulesidas, riĉe vestita en purpurmantelo kaj reĝa ringo ĉirkaŭ la kapo. La tablo de la noktomanĝo, ĉirkaŭ kiu la gastoj trovis sidlokojn, streĉas sin de la honora sidloko al la fono. Rekte kontraŭe al Skulesidas Pål Flidakaj Bård Bratte. Kelkaj pli malaltstataj gastoj regaliĝas starantaj ĉe la dekstra flanko. Estas malfrua vespero; la halo estas brile lumigata. La festeno proksimiĝas al la fino; la viroj estas tre gajaj kaj ankaŭ parte ebriaj; ili trinksalutas unu la alian, ridas kaj parolas ĉiuj samtempe.)
PÅL FLIDA
(ekstaras kaj vokas por atento) Silento en la Halo; Jatgejr skaldo volas prezenti sian kanton honore al reĝo Skule.
JATGEJR
(ekstaras antaŭe meze sur la planko)
Skule kunvokis al Eyrating’
dum meso en Nidaros’;
fariĝis li reĝo sub sonorilad’;
brila la apoteoz’.
Suden al Gudbrandvalo la reĝ’
trans Dovre en neĝo kaj vent’
iris kun hird’, kaj valanoj en plor’
liberiĝis per kara arĝent’.
Sakris la Opplandan’ en koler’
al Skule sur Mjors, la lag’;
marŝis li tra la Raŭma-regn’
al Låka, al venka tag’.
Estis la sankta fasta-semajn’;
atakis la Birkibejn-ar’;
Knut jarlo ĝin estris, – parolis la glav’.
Ni vadis en sanga mar’.
Depost la tagoj de Sverre reĝ’,
fariĝis ne tia batal’;
ruĝiĝis de sang’ la vintra ej’
pro labor’ de la akra ŝtal’.
Fuĝe forkuris la Birkibejnoj, -
kaj glav’ kaj ŝild’ forĵetiĝis.
Centoj tamen forkuris ne;
sternitaj nur glaciiĝis.
Neniu konas de Håkon la voj’; -
por Skule urboj kaj kasteloj.
Longe sidu Skule reĝ’!
Saluton de viaj norvegoj!
LA VIROJ DE SKULE
(eksaltas kun sturma ĝojego, levas la kruĉojn kaj kalikojn aeren, interfrapas la armilojn kaj ripetas:) Longe sidu Skule reĝ’! Saluton de viaj norvegoj!
REĜO SKULE
Dankon pro la kanto, Jatgejr skaldo! Ĝi estas tia, kia mi plej bone ŝatas ĝin; ĉar ĝi laŭdas miajn virojn same varme kiel min mem.
JATGEJR
Estas honoro por la reĝo, ke liaj viroj laŭdiĝas.
REĜO SKULE
Prenu ĉi tiun brakringon kiel skaldo-pagon, restu kun mi kaj servu min; mi volas havi multajn skaldojn ĉe mi.
JATGEJR
Bezoniĝos, sinjoro, se estu farendaj kantoj pri ĉiuj Viaj faroj.
REĜO SKULE
Mi volas esti trioble pli donacema ol Håkon; poemarton oni devas honori kaj gratifiki kiel aliajn grandajn farojn, tiom longe kiom mi estas reĝo. Eksidu; vi nun apartenas al la hirdo; ĉio kion vi bezonos doniĝos al vi senpage.
JATGEJR
(eksidas) Tio, kion mi bezonos, baldaŭ ege mankos al Vi, sinjoro.
REĜO SKULE
Kaj kio?
JATGEJR
Reĝaj malamikoj, pri kies fuĝo kaj falo mi povus fari kantojn.
MULTAJ INTER LA VIROJ
(sub ridado kaj aplaŭdo) Bone dirite, Islandano!
PÅL FLIDA
(al Jatgejr) La kanto estas bona; tamen iom da mensogo devas esti en ĉiu skalda verko, tiel ankaŭ en la via.
Читать дальшеИнтервал:
Закладка:
Похожие книги на «La Tronpretendantoj»
Представляем Вашему вниманию похожие книги на «La Tronpretendantoj» списком для выбора. Мы отобрали схожую по названию и смыслу литературу в надежде предоставить читателям больше вариантов отыскать новые, интересные, ещё непрочитанные произведения.
Обсуждение, отзывы о книге «La Tronpretendantoj» и просто собственные мнения читателей. Оставьте ваши комментарии, напишите, что Вы думаете о произведении, его смысле или главных героях. Укажите что конкретно понравилось, а что нет, и почему Вы так считаете.