Henrik Ibsen - La Tronpretendantoj
Здесь есть возможность читать онлайн «Henrik Ibsen - La Tronpretendantoj» весь текст электронной книги совершенно бесплатно (целиком полную версию без сокращений). В некоторых случаях можно слушать аудио, скачать через торрент в формате fb2 и присутствует краткое содержание. Издательство: Jec Scandinavia a/s, Жанр: Драматургия, на эсперанто. Описание произведения, (предисловие) а так же отзывы посетителей доступны на портале библиотеки ЛибКат.
- Название:La Tronpretendantoj
- Автор:
- Издательство:Jec Scandinavia a/s
- Жанр:
- Год:неизвестен
- ISBN:нет данных
- Рейтинг книги:3 / 5. Голосов: 1
-
Избранное:Добавить в избранное
- Отзывы:
-
Ваша оценка:
- 60
- 1
- 2
- 3
- 4
- 5
La Tronpretendantoj: краткое содержание, описание и аннотация
Предлагаем к чтению аннотацию, описание, краткое содержание или предисловие (зависит от того, что написал сам автор книги «La Tronpretendantoj»). Если вы не нашли необходимую информацию о книге — напишите в комментариях, мы постараемся отыскать её.
La Tronpretendantoj — читать онлайн бесплатно полную книгу (весь текст) целиком
Ниже представлен текст книги, разбитый по страницам. Система сохранения места последней прочитанной страницы, позволяет с удобством читать онлайн бесплатно книгу «La Tronpretendantoj», без необходимости каждый раз заново искать на чём Вы остановились. Поставьте закладку, и сможете в любой момент перейти на страницу, на которой закончили чтение.
Интервал:
Закладка:
JATGEJR
Mensogo, sinjoro kortestro?
PÅL FLIDA
Jes; vi diras, ke neniu scias kie reĝo Håkon vagas; ne estas tiel; certa mesaĝo diras, ke Håkon estas en Nidaros.
REĜO SKULE
(ridetante) Jes, li honorigis la reĝan infanon kaj donis al ĝi reĝan nomon.
JATGEJR
Tion mi aŭdis; sed mi ne sciis, ke iu povus donaci, kion li mem ne posedas.
REĜO SKULE
Plej facile estas donaci, kion oni mem ne posedas.
BÅRD BRATTE
Sed streĉe devas esti iri mezvintre de Bergen al Nidaros, kiam oni devas almozpeti transporton.
JATGEJR
Estas rondiro por la Birkibejnoj; ili komencis en malsato kaj frosto; nun ili finas sammaniere.
PÅL FLIDA
En Bergen ĉirkaŭiras la famo, ke Håkon abnegacias la eklezion kaj ĉion kio estas sankta; li ne aŭskultis meson la novjartagon.
BÅRD BRATTE
Li havis sufiĉan ekskuzon por foresto, Pål; la tutan tagon li staris hakante siajn arĝentajn pladojn kaj pelvojn en pecojn; – ion alian li ne havis por pagi la hirdon. (ridado kaj laŭtvoĉa parolo inter la gastoj)
REĜO SKULE
(suprenlevas sian kruĉon) Nun mi trinkas al vi, Bård Bratte, kaj dankas Vin kaj ĉiujn miajn novajn virojn. Ĉe Låka Vi luktis kuraĝe por mi, kaj al Vi grandparte ni ŝuldas la venkon.
BÅRD BRATTE
Estis la unua fojo, kiam mi luktis sub Vi, sinjoro; sed mi baldaŭ komprenis, ke estas facile venki, kiam tia estro kiel Vi rajdas antaŭe en la aro. Sed domaĝe ke ni frapis tiel multajn, kaj pelis ilin tiel foren; nun pasos longa tempo, antaŭ ol ili kuraĝos ataki nin denove, mi timas.
REĜO SKULE
Atendu ĝis la printempo, kaj ni certe renkontos ilin. Nun Knut jarlo sidas kun tiuj kiuj savis sin sur la monto ĉe Tunsberg; kaj Arnbjørn Jonsson arigas virojn oriente en Viken; kiam ili opinias sin sufiĉe fortaj, ili certe aŭdigos de si.
BÅRD BRATTE
Tion ili ne kuraĝas post la granda perdo de viroj ĉe Låka.
REĜO SKULE
Ni ellogos ilin per ruzaĵo.
MULTAJ VOĈOJ
Jes, jes, – faru tion, sinjoro!
BÅRD BRATTE
Ruzaĵoj abundas ĉe Vi, reĝo Skule, Viaj malamikoj neniam ion scias, antaŭ ol Vi estas super ilin, kaj ĉiam estas Vi tie , kie ili malplej atendus.
PÅL FLIDA
Tial la Birkibejnoj nomas nin Vårbelgoj.
REĜO SKULE
Aliuloj diras Vargbelgoj; sed pri tio mi ĵuras, ke kiam ni venontan fojon renkontiĝos, la Birkibejnoj spertu, kiel malfacile estas senfeligi tiajn vargojn.
BÅRD BRATTE
Kun ilia bona volo ni ne renkontiĝos; fariĝos ĉaso tra la tuta lando.
REĜO SKULE
Tion ni ankaŭ faros. Unue ni purigos Viken, kaj subigos al ni la landon ĉi tie oriente; poste ni kolektos ŝipojn, velos ĉirkaŭ la promontoro kaj la tutan vojon norden al Nidaros.
BÅRD BRATTE
Kaj kiam Vi tiel venos al Nidaros, mi opinias, ke la kanonikoj ne malpermesos al Vi elporti la ĉerkon de Sankta Olaf al la tingejo, kiel ili faris ĉi-aŭtune, kiam Vi honoriĝis kiel reĝo.
REĜO SKULE
La ĉerko estu elportata; mi volas porti mian reĝan nomon tute leĝe.
JATGEJR
Kaj mi promesas verki grandan epopeon, kiam Vi estos mortiginta la dormantan viron!
(eksplodo de rido inter la viroj)
REĜO SKULE
La dormantan viron?
JATGEJR
Ĉu vi ne scias, sinjoro, ke reĝo Håkon nomiĝas “Håkon-dorm’”; ĉar li sidas kvazaŭ paralizita, depost kiam Vi prenis la regan potencon.
BÅRD BRATTE
Li kuŝas kun fermitaj okuloj, oni diras. Li eble sonĝas, ke li ankoraŭ estas reĝo.
REĜO SKULE
Ke li sonĝu; li neniam sonĝos sin al la reĝeco.
JATGEJR
Ke lia dormo fariĝu longa kaj sen sonĝoj, kaj mi ekhavos materialon por poemo.
LA VIROJ
Jes, jes! Faru kiel diras la skaldo!
REĜO SKULE
Kiam tiom da bonaj viroj konsilas la samon, la konsilo devas esti bona; tamen pri tio ni nun ne parolu. Sed unu promeson mi volas fari; – ĉiu el miaj viroj prenu armilojn kaj vestaĵojn, oron kaj arĝenton, kiel heredon kaj posedaĵon post tiu malamiko, kiun li faligos; kaj ĉiu viro havu tian dignecon, kian li faligos. Tiu, kiu mortigos vasalon, mem fariĝu vasalo; tiu, kiu mortigos administranton de distrikto, havu distrikton post la mortigita; kaj ĉiuj tiuj, kiuj antaŭe havas tiajn dignecojn kaj oficojn, ili rekompenciĝu reĝe alimaniere.
LA VIROJ
(eksaltas en sovaĝa ĝojo) Vivu, vivu reĝo Skule! Konduku nin kontraŭ la Birkibejnojn!
BÅRD BRATTE
Nun Vi estas certa pri la venko en ĉiuj bataloj!
PÅL FLIDA
Mi volas havi Dagfinn Bonde por mi ; li havas bonan glavon, kiun mi longe deziris ekhavi.
BÅRD BRATTE
Mi volas havi la maŝkirason de Bård Torsteinsson; ĝi savis lian vivon ĉe Låka, ĉar ĝi rezistas kontraŭ hakoj kaj pikoj.
JATGEJR
Ne! Vi lasu ĝin al mi; ĝi konvenas pli bone por mi; vi ricevos kvin markojn de oro interŝanĝe.
BÅRD BRATTE
De kie vi prenos kvin markojn de oro, skaldo?
JATGEJR
Mi prenos ilin de Gregorius Jonsson, kiam ni venos norden.
LA VIROJ
(ĉiuj samtempe) Kaj mi volas havi – mi volas havi -
(La cetero fariĝas neklara en la bruo.)
PÅL FLIDA
For, ĉiu al sia loĝejo; memoru, ke vi estas en la halo de la reĝo.
LA VIROJ
Jes, jes! – vivu la reĝo, vivu reĝo Skule!
REĜO SKULE
Enlitigu vin nun, vi bonaj viroj! Ni sidis longe ĉe la trinkotablo ĉi-nokte.
HIRDANO
(kiam la aro estas ironta) Morgaŭ ni lotos pri la havaĵoj de la Birkibejnoj.
IU ALIA
Lasu la hazardon decidi!
IUJ
Ne, ne!
ALIULOJ
Jes, jes!
BÅRD BRATTE
Nun la Vargbelgoj batalas por la ursa pelto.
PÅL FLIDA
Kaj poste ili faligos la urson.
(Ĉiuj eliras en la fono.)
REĜO SKULE
(atendas ĝis la viroj foriris; la streĉo en liaj trajtoj malstreĉiĝas; li falglitas sur unu el la benkoj.) Kiom laca mi estas, morte laca. Tagon post tago stari meze en tiu svarmo, ŝajnigi rideton al la estonteco, kvazaŭ mi estus senskue certa pri la rajto kaj la venko kaj la feliĉo. Havi neniun homon kun kiu paroli pri tio, kio ronĝas min tiel dolore. (ekstaras kun esprimo de timo) Kaj la batalo ĉe Låka! Ke mi venkis tie! Håkon sendis sian armeon kontraŭ min; Dio devus dispartigi kaj dividi inter la du reĝoj, – kaj mi venkis, venkis, kiel neniu antaŭe venkis super la Birkibejnoj! La ŝildoj staris fikse en la neĝo, sed estis neniu malantaŭ ili; – la Birkibejnoj forkuris arbaren, trans vastejojn kaj stepetojn kaj deklivojn, tiel foren kiel la gamboj volis porti ilin. La nekredebleco okazis; Håkon perdis, kaj mi venkis. Estas kaŝita teruro en tiu venko.Vi granda Dio de la ĉielo, do ne estas iu certa leĝo tie supre, kiun ĉio sekvas? Ne estas iu venkanta potenco en tio , havi la rajton. (sovaĝe interrompante) Mi estas malsana, mi estas malsana! – Kial la rajto ne estus ĉe mia flanko? Ĉu ne estas kvazaŭ Dio mem volus certigi min pri tio, kiam li donis al mi la venkon? (cerbumante) La ebleco estas ambaŭflanke egala; – ne plumo pli peza sur unu taso de la pesilo ol ĉe la alia; kaj tamen – (skuas la kapon) tamen la pesilo pesas por Håkon. Mi havas malamon kaj ardajn dezirojn por ĵeti en la pesiltason; tamen la pezo estas por Håkon. Se la penso pri reĝa rajto senintence venas sur min, tiam estas ĉiam li, neniam mi, kiu estas la vera reĝo. Se mi vidu min kiel la ĝustan, tiam tio fariĝu per artaĵo; mi devas starigi troveman konstruaĵon, sagacan verkon; mi devas forpeli de mi memoraĵojn, kaj preni la fidon perforte. Tiel neniam estis antaŭe. Kio okazis, kio poste faris min tiel dubema? Ke la episkopo brulis la leteron? Ne, – per tio la necerteco fariĝis eterna; sed ĝi ne fariĝis pli granda. Ĉu Håkon do lastatempe faris iun grandan reĝan agon? Ne, siaj plej grandajn agojn li faris, kiam mi plej malmulte kredis je li. (eksidas dekstraflanke) Kio estas? Ha, estas strange; venas kaj malaperas kiel blua sortolumo; dancadas sur mia langopinto, kiel kiam oni perdis vorton ne povante retrovi ĝin. (eksaltas) Ha! Nun mi havas ĝin! Ne -! Jes, jes! nun mi havas ĝin! – “Norvegio estis regno , ĝi fariĝu popolo ; ĉiuj fariĝu unu, kaj ĉiuj sciu en si mem, ke ili estas unu! ” Post kiam Håkon diris ĉi tiujn frenezulajn vortojn, li ĉiam staras antaŭ mi kiel la ĝusta reĝo; – (timeme rigardas antaŭen kaj flustras:) Ĉu brilus Dia voko en ĉi tiuj strangaj vortoj? Ĉu Dio konservis la ideon ĝis nun, kaj volas ĝin elŝuti – kaj elektis Håkon kiel semanton?
Читать дальшеИнтервал:
Закладка:
Похожие книги на «La Tronpretendantoj»
Представляем Вашему вниманию похожие книги на «La Tronpretendantoj» списком для выбора. Мы отобрали схожую по названию и смыслу литературу в надежде предоставить читателям больше вариантов отыскать новые, интересные, ещё непрочитанные произведения.
Обсуждение, отзывы о книге «La Tronpretendantoj» и просто собственные мнения читателей. Оставьте ваши комментарии, напишите, что Вы думаете о произведении, его смысле или главных героях. Укажите что конкретно понравилось, а что нет, и почему Вы так считаете.