Henrik Ibsen - La Tronpretendantoj
Здесь есть возможность читать онлайн «Henrik Ibsen - La Tronpretendantoj» весь текст электронной книги совершенно бесплатно (целиком полную версию без сокращений). В некоторых случаях можно слушать аудио, скачать через торрент в формате fb2 и присутствует краткое содержание. Издательство: Jec Scandinavia a/s, Жанр: Драматургия, на эсперанто. Описание произведения, (предисловие) а так же отзывы посетителей доступны на портале библиотеки ЛибКат.
- Название:La Tronpretendantoj
- Автор:
- Издательство:Jec Scandinavia a/s
- Жанр:
- Год:неизвестен
- ISBN:нет данных
- Рейтинг книги:3 / 5. Голосов: 1
-
Избранное:Добавить в избранное
- Отзывы:
-
Ваша оценка:
- 60
- 1
- 2
- 3
- 4
- 5
La Tronpretendantoj: краткое содержание, описание и аннотация
Предлагаем к чтению аннотацию, описание, краткое содержание или предисловие (зависит от того, что написал сам автор книги «La Tronpretendantoj»). Если вы не нашли необходимую информацию о книге — напишите в комментариях, мы постараемся отыскать её.
La Tronpretendantoj — читать онлайн бесплатно полную книгу (весь текст) целиком
Ниже представлен текст книги, разбитый по страницам. Система сохранения места последней прочитанной страницы, позволяет с удобством читать онлайн бесплатно книгу «La Tronpretendantoj», без необходимости каждый раз заново искать на чём Вы остановились. Поставьте закладку, и сможете в любой момент перейти на страницу, на которой закончили чтение.
Интервал:
Закладка:
al la ĉiel’ por vi;
nun flugas eta Håkon
en sia sonĝ’ al Di’.
Metiĝis jen ŝtuparo
de l’ ter’ al la ĉiel’;
ascendas eta Håkon
al supro kun anĝel’.
La anĝelet’ de Dio,
infan’, li gardas vin;
Di’ benu etan Håkon,
kungardas mi, patrin’.
(Mallonga paŭzo. Duko Skuleenvenas de la fono.)
MARGRETE
(ekstaras kun krio de ĝojo, kaj rapidas al li renkonte.) Mia patro! – Ho, kiom mi suspiris kaj sopiris pri tiu ĉi renkonto!
DUKO SKULE
Dia paco kun vi, Margrete! Kie estas la reĝo?
MARGRETE
Ĉe episkopo Nikolas.
DUKO SKULE
Hm, – nu ja, do li devas baldaŭ esti ĉi tie.
MARGRETE
Kaj ĉu vi volas interparoli kaj interkonsenti, fariĝi amikoj denove, kiel en pasintaj tagoj?
DUKO SKULE
Mi bonvolus.
MARGRETE
Ankaŭ Håkon bonvolus; kaj ĉiun tagon mi preĝas al Dio, ke tio okazu. Ho, sed venu por rigardi – (kaptas lian manon, kaj kondukas lin al la lulilo)
DUKO SKULE
Via infano!
MARGRETE
Jes, tiu ĉarma infano estas mia; – ĉu ne estas mirinde? Li nomiĝas Håkon, kiel la reĝo! Jen vidu liajn okulojn – ne, vi ja ne povas vidi ilin nun, kiam li dormas, – sed li havas grandajn bluajn okulojn; kaj li povas ridi kaj streĉi la manojn kaj ekkapti min, – kaj li jam konas min! (zorgeme ŝi ordigas la lulilvestaĵojn)
DUKO SKULE
Håkon ricevas filojn, la episkopo aŭguris.
MARGRETE
Tiu ĉi eta infano estas mil fojojn pli kara por mi ol lando kaj regno, – kaj tiel estas ankaŭ por Håkon. – Ho, estas kvazaŭ mi ne vere povas kredi pri la feliĉo; mi havas la lulilon staranta antaŭ mia lito; ĉiun nokton, kiam mi vekiĝas mi rigardas, ĉu ĝi estas tie, – aspekte mi timus, ke estas nur sonĝo -
DUKO SKULE
(aŭskultante iras al la fenestro) Ĉu ne estas la reĝo -?
MARGRETE
Jes; li supreniras la alian ŝtuparon; mi volas serĉi lin! (kaptas la manon de la patro, kaj rekondukas lin al la lulilo) Duko Skule! Staru garde ĉe la reĝa infano dume, – jes ĉar krome li estas reĝa infano – tion mi neniam ekmemoras! Kaj se li vekiĝos, klinu vin profunden, kaj salutu lin, kiel reĝoj estu salutataj! Nun mi serĉos Håkon; ho Dio, Dio! nun fine venos lumon kaj pacon super la parencaron! (eliras dekstre)
DUKO SKULE
(post mallonga kaj sombra silento) Håkon havas filon. Lia parencaro vivos post li. Se li mortos, estos tronpretendanto, kiu staras pli proksime al la trono ol ĉiuj aliaj. Ĉio prosperas por Håkon. Eble li estas la malĝusta; sed lia fido je si mem staras firme kiel antaŭe; la episkopo volis skui ĝin, sed ne havis tempon pro la morto, ne permeson de Dio. Dio ŝirmas Håkon, li retenis la fortozonon. Nun tion diri al li? Nun ĵuri sur la eldiro de la episkopo? Kion tio utilus? Neniu kredus min, nek Håkon, nek aliuloj. Li estus kredinta la episkopon en la mortohoro; la dubo venenigus lin; sed tio do ne okazis. Kaj tiel neskueble kiel la fido sidas ĉe Håkon, tiel neskueble sidas la dubo en mi; kiu homo sur la tero povas elsarki ĝin? Neniu, neniu. Fera fajropruvo estas portita, Dio parolis, kaj tamen Håkon povas esti la malĝusta, dum mi forĵetas mian vivon. (eksidas cerbumante ĉe tablo dekstre.) Kaj se mi nun gajnus landon kaj regnon, ĉu ne la dubo sidus tie same profunde min ronĝante kaj konsumante kaj kavigante per siaj eternaj glacigutoj? – Jes, jes; sed estas pli bone sidi tie supre sur la reĝa seĝo dubante pri si mem, ol stari malsupre en la aro dubante pri tiu, kiu sidas tie supre. – La stato inter mi kaj Håkon devas havi finon! Finon? Sed kiel? (ekstaras) Vi ĉiopova, vi, kiu por mi statigis ĉion, vi devas esti kulpa por tio, kio sekvos! (paŝas tien kaj reen; haltas kaj pripensas) Urĝas rompi ĉiujn pontojn krom unu, kaj venki aŭ fali tie , – diris la episkopo je la reĝa nupto en Bergen; estas nun la tria jaro post tiam, kaj en tiu longa tempo mi forludis kaj splitis miajn fortojn defendante ĉiujn pontojn. – (rapide) Nun mi devas sekvi la konsilon de la episkopo; nun aŭ neniam! Ambaŭ estas ni ĉi tie en Oslo; mi havas pli grandan viraron ol Håkon ĉi tiun fojon; kial ne profiti de la supereco, – ĝi rare estas ĉe mia flanko. (ŝancelante) Sed nun ĉi-nokte – tuj -? Ne, ne! Ne ĉi-nokte! – Ha, ha, ha, – jen ĝi denove estas, la pripenso, – la ŝanceliĝo! Håkon ne sentas tiaĵon; li iras rekte antaŭen, li, kaj li venkas! (Li faras kelkajn paŝojn sur la planko, kaj subite haltas ĉe la lulilo.) La reĝa infano! – Kia bela frunto. Ĝi sonĝas. (li sternas la tukon pli bone super la infanon, kaj rigardas ĝin longe.) Unu tia kiel vi povas savi multe en vira animo. Mi ne havas filon. (klinas sin super la lulilon) Li similas al Håkon. – (Li tuj retiras sin.) La reĝan infanon, diris la reĝino! Klinu vin profunde, kaj salutu lin, kiel oni devas saluti reĝojn! Se Håkon mortos antaŭ mi, ĉi tiu infano leviĝos sur la tronon; kaj mi – mi staru malsupre, kaj mi klinu min profunde kaj salutu lin kiel reĝon! (en kreskanta ribelo) Ĉi tiu infano, la filo de Håkon, sidu tie supre sur la seĝo, al kiu mi eble estas pli proksima, – kaj mi staru antaŭ lia piedbenketo, kun blankaj haroj, kurba pro maljuneco, vidu mian vivotaskon kuŝi nefarita, – mortu sen esti estinta reĝo! – Mi havas pli fortan viraron ol Håkon, – ventegas ĉi-vespere, ventas elen el la fjordo -! Se mi kunprenus la reĝan infanon? La Trondhejmanojn mi povas fidi. – Kion Håkon kuraĝus riski, kiam lia infano estus en mia potenco! Miaj viroj sekvos min, batalos por mi kaj venkos. Mi pagos ilin reĝe, kaj ili faros. – Okazu! Alpaŝu; trans la faŭkon nun la unuan fojon! – Se mi povus vidi, ĉu vi havas la okulojn de Sverre – aŭ de Håkon Sverrisson -! Li dormas. Mi ne povas vidi ilin. (paŭzo) Dormo estas protekto. Dormu en paco, vi eta reĝa pretendanto! (iras al la tablo) Håkon juĝu; ankoraŭ unu fojon mi volas paroli kun li.
MARGRETE
(venas kune kun la reĝo de la ĉambro dekstre) La episkopo morta! Ho, kredu min, ĉiu malpaco mortos kun li.
HÅKON
Enlitigu vin, Margrete; vi certe estas laca post la vojaĝo.
MARGRETE
Jes, jes! (al la duko:) Patro, estu milda kaj cedema, – Håkon promesis por si! Milfoje bonan nokton ambaŭ! (mansignas ĉe la pordo maldekstre kaj foriras; paro da knabinoj forprenas la lulilon.)
DUKO SKULE
Reĝo Håkon, ni ne disiĝu kiel malamikoj ĉi tiun fojon. Ĉio malbona sekvus; venus terura tempo super la landon.
HÅKON
Al tio la lando kutimiĝis dum generacioj; sed Vi vidas, Dio estas kun mi; ĉiu malamiko falas, kiu kontraŭstaras min. Ne plu estas Bagloj, ne Slittungoj, ne Ribbungoj; Jon jarlo mortiĝis, Gutorm Ingason mortis, ankaŭ Sigurd Ribbung, – ĉiuj postuloj, kiuj prezentiĝis en la regna kunveno en Bergen, pruviĝis senpotencaj, – de kiu do venus la terura tempo nun?
DUKO SKULE
Håkon, mi timas ke ĝi venus de mi!
HÅKON
Kiam mi fariĝis reĝo, mi donis al Vi la trionon de la regno -
DUKO SKULE
Vi retenis mem du trionojn!
HÅKON
Ĉiam Vi soifis pri pli; mi grandigis Vian parton; nun Vi okupas la duonan regnon.
DUKO SKULE
Mankas dek ŝipdistriktoj.
HÅKON
Mi faris Vin duko; tio neniu viro en Norvegio antaŭe estis!
DUKO SKULE
Sed Vi estas reĝo! Neniu devas esti reĝo super mi! Mi ne estas kreita por servi Vin! mi devas estri kaj regi mem!
HÅKON
(rigardas lin momenton, kaj diras malvarme:) La ĉielo ŝirmu Vian prudenton, sinjoro. Bonan nokton! (volas eliri)
DUKO SKULE
(tretas sur lian vojon) Vi ne eskapu de mi tiamaniere! Gardu Vin, aŭ mi deklaras min libera de Vi; Vi ne povas daŭre esti mia estro; Ni du devas dividi!
HÅKON
Tion Vi kuraĝas diri al mi!
DUKO SKULE
Читать дальшеИнтервал:
Закладка:
Похожие книги на «La Tronpretendantoj»
Представляем Вашему вниманию похожие книги на «La Tronpretendantoj» списком для выбора. Мы отобрали схожую по названию и смыслу литературу в надежде предоставить читателям больше вариантов отыскать новые, интересные, ещё непрочитанные произведения.
Обсуждение, отзывы о книге «La Tronpretendantoj» и просто собственные мнения читателей. Оставьте ваши комментарии, напишите, что Вы думаете о произведении, его смысле или главных героях. Укажите что конкретно понравилось, а что нет, и почему Вы так считаете.