Henrik Ibsen - La Tronpretendantoj
Здесь есть возможность читать онлайн «Henrik Ibsen - La Tronpretendantoj» весь текст электронной книги совершенно бесплатно (целиком полную версию без сокращений). В некоторых случаях можно слушать аудио, скачать через торрент в формате fb2 и присутствует краткое содержание. Издательство: Jec Scandinavia a/s, Жанр: Драматургия, на эсперанто. Описание произведения, (предисловие) а так же отзывы посетителей доступны на портале библиотеки ЛибКат.
- Название:La Tronpretendantoj
- Автор:
- Издательство:Jec Scandinavia a/s
- Жанр:
- Год:неизвестен
- ISBN:нет данных
- Рейтинг книги:3 / 5. Голосов: 1
-
Избранное:Добавить в избранное
- Отзывы:
-
Ваша оценка:
- 60
- 1
- 2
- 3
- 4
- 5
La Tronpretendantoj: краткое содержание, описание и аннотация
Предлагаем к чтению аннотацию, описание, краткое содержание или предисловие (зависит от того, что написал сам автор книги «La Tronpretendantoj»). Если вы не нашли необходимую информацию о книге — напишите в комментариях, мы постараемся отыскать её.
La Tronpretendantoj — читать онлайн бесплатно полную книгу (весь текст) целиком
Ниже представлен текст книги, разбитый по страницам. Система сохранения места последней прочитанной страницы, позволяет с удобством читать онлайн бесплатно книгу «La Tronpretendantoj», без необходимости каждый раз заново искать на чём Вы остановились. Поставьте закладку, и сможете в любой момент перейти на страницу, на которой закончили чтение.
Интервал:
Закладка:
SIRA VILJAM
Sinjoro, ĉu mi do -?
EPISKOPO NIKOLAS
Ordonu al ili silenti momenton, ke mi povu pensi trankvile. Jen vidu, ekprenu tiun leteron, tie sur la planko. – Bone. Donu al mi la paperojn -
SIRA VILJAM
(iras al la skribotablo) Kiujn, sinjoro?
EPISKOPO NIKOLAS
Same bone -; tiujn kun sigelo; tiujn kiuj kuŝas plej supre. – Nu; do eniru kaj diru ke ili silentu. ( Viljameliras) – Morti, kaj tamen regi en Norvegio! Morti, kaj aranĝi tiel, ke neniu viro levu sian kapon pli alten super ĉiuj aliaj. Mil vojoj povus konduki al tiu celo; sed povas nur esti unu, kiu taŭgas! – gravas tiun trovi, – gravas ĝin laŭiri. – Ha! La vojo estas ja tiel proksima, tiel proksima! Jes, tiel estu. Mi tenos la promeson; la duko ekhavu la leteron en siajn manojn; – sed la reĝo – hm, li ekhavu en sian koron la dornon de dubo. Håkon estas honesta, kia oni nomas tion; kun la fido pri si mem, kaj pri sia rajto, multo falos en li. Ambaŭ dubu kaj fidu, balancu supren kaj malsupren, neniam trovu firman grundon sub la piedo, – perpetuum mobile! – Sed ĉu Håkon volas fidi mian diraĵon? Li volas; mi estas ja mortanta viro; mi nutros lin per vero antaŭe. – La fortoj forlasas min, sed la animo freŝiĝas; – mi ne kuŝas pli sur mortolito, mi sidas en mia laborejo, mi volas labori la lastan nokton, labori – ĝis la lumo estingiĝas -
DUKO SKULE
(envenas de dekstre, kaj iras al la episkopo) Pacon kaj saluton, honorinda sinjoro! Mi aŭdas, ke malbone statas pri Vi.
EPISKOPO NIKOLAS
Mi estas kadavro en burĝono, bona duko; ĉi-nokte mi ekfloros; morgaŭ sentiĝos, kiel mi odoras.
DUKO SKULE
Jam ĉi-nokte. Vi diras?
EPISKOPO NIKOLAS
Majstro Sigard diras: ĝis unu horo.
DUKO SKULE
Kaj la letero de Trond pastro -?
EPISKOPO NIKOLAS
Ĉu Vi daŭre pensas pri ĝi?
DUKO SKULE
Ĝi neniam foriras el miaj pensoj.
EPISKOPO NIKOLAS
La reĝo faris Vin duko; neniu viro portis nomon de duko en Norvegio, antaŭ Vi.
DUKO SKULE
Ne sufiĉas. Se Håkon estas la malĝusta, mi devas havi ĉion!
EPISKOPO NIKOLAS
Hu, estas malvarme ĉi tie; frostas al mi tra ĉiuj membroj.
DUKO SKULE
La letero de Trond pastro, sinjoro! Pro Dio la ĉiopotenca, – ĉu Vi havas ĝin?
EPISKOPO NIKOLAS
Mi almenaŭ scias, kie ĝi troviĝas.
DUKO SKULE
Do diru! Diru!
EPISKOPO NIKOLAS
Atendu -
DUKO SKULE
Ne, ne, – profitu de la tempo; mi vidas ke alproksimiĝas la fino, – kaj la reĝo ja venos ĉi tien, oni diris.
EPISKOPO NIKOLAS
Jes, la reĝo venos; el tio Vi vidos bone, ke mi atentas pri Via afero, eĉ nun .
DUKO SKULE
Kion Vi intencas?
EPISKOPO NIKOLAS
Ĉu Vi memoras ĉe la nupto de Håkon, – tiam Vi diris, ke tio, kio faras Håkon forta, estas lia neskuebla fido al si mem?
DUKO SKULE
Nu?
EPISKOPO NIKOLAS
Se mi konfesos kaj inokulos en lin la dubon, tiam falos la fido, kaj la forto kun ĝi.
DUKO SKULE
Sinjoro, tio estas peka, peka, se li estas la ĝusta!
EPISKOPO NIKOLAS
Estos en Via kapablo ree fari lin fidanta. Antaŭ ol mi forpasos de tie ĉi, mi diros al Vi, kie la letero de Trond pastro troviĝas.
SIRA VILJAM
(de dekstre) Nun venas la reĝo kun torĉoj kaj sekvantaro laŭ la strato.
EPISKOPO NIKOLAS
Bonvena li estu. ( Viljameliras) Duko, la lastan servon mi petas de vi. Estu mia postmorta zorganto kontraŭ ĉiuj miaj malamikoj. (elprenas leteron) Jen mi listigis ilin. Tiuj, kiuj staras plej supre, mi dezirus pendigi, se tiel eblus.
DUKO SKULE
Ne pensu pri venĝo nun; ne restas al Vi longa -
EPISKOPO NIKOLAS
Ne pri venĝo, sed pri puno. Promesu al mi svingi la glavon de puno super ĉiujn miajn malamikojn, kiam mi estos for. Ili estas viaj malamikoj same kiel la miaj; kiam Vi fariĝos reĝo, punu ilin; Vi tion promesas?
DUKO SKULE
Mi promesas kaj ĵuras; – sed la letero de Trond pastro -!
EPISKOPO NIKOLAS
Vi scios, kie ĝi estas; – sed, jen vidu -; la reĝo venas; – kaŝu la liston pri niaj malamikoj!
(La duko kaŝas la dokumenton; samtempe envenas Håkonde dekstre.)
EPISKOPO NIKOLAS
Bonvenon ĉe la funebra festeno, sinjoro reĝo!
HÅKON
Akre Vi kontraŭstaris min je ĉiuj okazoj; sed nun tio estu forgesita kaj pardonita; la morto forviŝas eĉ la plej grandan kalkulon.
EPISKOPO NIKOLAS
Tio malpezigis! Ho, kiel granda estas la mildo de la reĝo! Sinjoro, kion Vi ĉi-vespere faris kontraŭ maljuna pekulo, dekoble -
HÅKON
Lasu tion; sed mi devas diri al Vi, ke mi alte miras. Vi alvokas min ĉi tien por ricevi mian pardonon, kaj Vi aranĝas por mi tian renkonton.
EPISKOPO NIKOLAS
Renkonton, sinjoro?
DUKO SKULE
Estas al mi, ke la reĝo aludas. Ĉu Vi, sinjoro episkopo, volas certigi al reĝo Håkon, je mia fido kaj honoro, ke mi nenion sciis pri lia veno, antaŭ ol mi metis la piedon sur la kajon en Oslo.
EPISKOPO NIKOLAS
Aĥ, aĥ; ĉiu kulpo kuŝas sur mi! Mi estis malsana, litotenanta viro la tutan lastan jaron; malmulte aŭ nenion mi aŭdis pri la aferoj de la lando; mi pensis, ke nun estas bone kaj amikece inter la altaj parencoj!
HÅKON
Mi notis, ke la amikeco inter la duko kaj mi prosperas pli bone, kiam ni tenas nin fore unu de la alia; tial adiaŭ, episkopo Nikolas, kaj Dio estu kun Vi, tie kien Vi iros. (volas foriri)
DUKO SKULE
(mallaŭte kaj maltrankvila) Episkopo, episkopo; li foriras!
EPISKOPO NIKOLAS
(subite kaj kun sovaĝa forto) Atendu, reĝo Håkon!
HÅKON
(haltas) Kio nun?
EPISKOPO NIKOLAS
Vi ne rajtas iri el tiu ĉi ĉambro, antaŭ ol maljuna episkopo Nikolas parolis sian lastan vorton!
HÅKON
(senvole metas la manon sur la glavon) Ĉu vi eble venis al Viken kun forta aro, duko?
DUKO SKULE
Mi ne respondecas en tio ĉi.
EPISKOPO NIKOLAS
Estas per la potenco de la vorto, ke mi sciu reteni Vin. Kie estas funebra ceremonio en la domo, tie la mortanto estas la unua homo en la kunveno; li rajtas fari kaj farigi, kion li volas – tiel foren kien lia kapablo atingas. Tial mi nun volas prezenti mian propran funebran paroladon; en antaŭa tempo mi ĉiam timis, ke reĝo Sverre estus ĝin faronta -
HÅKON
Ne parolu tiel sovaĝe, sinjoro!
DUKO SKULE
Vi fortranĉas el la kara momento, kiu restas al vi!
HÅKON
Via okulo jam estas inerta!
EPISKOPO NIKOLAS
Jes, mia okulo estas inerta; mi apenaŭ vidas Vin, kie Vi staras; sed ene en mi vice preterpasas mia vivo brile klara. Mi vidas viziojn tie -; aŭskultu kaj lernu, reĝo! – Mia parencaro estis la plej potenca en la lando; multaj grandaj estroj devenis el ĝi; Mi volis esti la plej granda el ili ĉiuj. Mi ne estis pli ol knabo, kiam mi komencis avidi faregojn; Ŝajnis al mi, ke ne eblis atendi ĝis mi maturiĝus; – ekstaris reĝoj kun malpli da rajto ol mi, – Magnus Erlingsson, Sverre pastro -; ankaŭ Mi volis esti reĝo; sed unue estro, – estis necese. Jen la batalo okazus sur la Ile-kampoj; tie la unuan fojon mi partoprenis. La suno leviĝis, kaj fulmis miloj da brilaj armiloj. Magnus kaj lia tuta aro aliris kvazaŭ al ludo; sole mi sentis min prema en la koro. Sovaĝe atakis nia aro; sed mi ne povis aliri – mi timis! Ĉiuj aliaj estroj de Magnus batalis maltime, kaj multaj falis, kie ili luktis; sed mi fuĝis supren la Rokmonto, kuris kaj kuris, kaj ne haltis antaŭ ol mi reatingis la fjordon, longe fore. Multaj viroj devis lavi siajn sangajn vestaĵojn en la Trondhejm-fjordo tiun vesperon; – ankaŭ mi devis lavi la miajn, sed ne pro sango. Jes, reĝo, mi estis timema; kreita por estri – kaj timema! Tio fraplumis en mi kvazaŭ fulmo; post tiu horo mi malamis ĉiun viron; mi preĝis sekrete en la preĝejoj, mi ploris kaj genuis ĉe la altaroj, mi donis multekostajn donacojn, faris sanktajn promesojn; streĉe mi provis en batalo post batalo, ĉe Salteysund, sur la Jonskampoj kiam la Bagloj tenis sin en Bergen, – ĉiam vane. Sverre estis tiu, kiu unue komprenis; li eldiris tion laŭte kaj moke, kaj de tiu tago ĉiu viro en la aro ridis, kiam Nikolas Arnason antaŭeniris milite vestita. – Timema, timema -, kaj tamen mi volis esti estro, volis esti reĝo, sentis min ja kreita reĝo, povus antaŭenigi la regnon de Dio sur la tero; sed estis la sanktuloj mem, kiuj ŝlosis por mi la barilon…
Читать дальшеИнтервал:
Закладка:
Похожие книги на «La Tronpretendantoj»
Представляем Вашему вниманию похожие книги на «La Tronpretendantoj» списком для выбора. Мы отобрали схожую по названию и смыслу литературу в надежде предоставить читателям больше вариантов отыскать новые, интересные, ещё непрочитанные произведения.
Обсуждение, отзывы о книге «La Tronpretendantoj» и просто собственные мнения читателей. Оставьте ваши комментарии, напишите, что Вы думаете о произведении, его смысле или главных героях. Укажите что конкретно понравилось, а что нет, и почему Вы так считаете.