Kaj la teron kisas en humilo …
V a r s o v i o, 14. 4. 1925
Vidi la bluan Bosforon
De l’ alta turo Galata …
Veni la maron Marmoran
Dum sunsubiro skarlata …
Kiel fabelan renkonton
Kun ensorĉita princino
Doni al kor' – Helesponton
Ŝipe tramiri senfine …
Kiel digna kaj pala vi aspektis hieraŭ,
Kun la brovoj belformaj de la korva kolor' –
Mi rigardis, sorĉita de l’ triumfa apero,
Kun la mano tremanta ĉe l’ kor'.
Estis brila salono de la bal' karnavala,
Estis brua amuzo de la gajurbanar',
En susuro de l’ paŝoj sub ĵazband' triviala
Flekse movis sin paro post par'.
Kaj vi, kvazaŭ antikva, plej majesta diino,
De svenige-alloga kaj belkreska figur',
Pasis meze de l’ svarmo, en la lustrilumino,
Tra la flustra virina murmur'.
Ĝuavide-mienaj vin salutis la viroj,
Sub mizera knarado de l' usona fokstrot',
Kaj el ĉiu angulo vin minacis konspiroj
Aŭ senforta, kaŝita komplot'.
Sed vi restis dieca, malintima fiero,
Konservinta malvarmon de l’ statua marmor' …
Mi vin sekvis rigarde sen dezir', sen espero,
Kun la mano rigida ĉe l' kor'.
Mian versaĵon leginte, vi nomis ĝin ultraviola ,
Kun serpentuma metriko, afekta kaj nude-frivola,
En la parol' epikura vi trovis kaŝitan pozemon,
Kaj malkonfide tralegis al vi dediĉitan poemon …
Sed mi nevole rimarkis, ke io influis vin tamen,
Ke la okuloj legantaj ekbrilis, simile al: amen ,
Tuŝis la ultraviolaj daktiloj la sentojn transcendajn,
Kiam la penso jam forĝis la vortojn duone-ofendajn.
Ne – ne hodiaŭ montriĝos de l' strofoj mistera efiko,
Kaj ne hodiaŭ penetros vin flustra ilia muziko,
Semo, hodiaŭ ĵetita, arbiĝos, proklamos la vivon,
Super la koro kaptita formante ensorĉan ogivon.
Kaj la frivolo de l’ senco nudiga kaj malhipokrita
Estos nur guto amara en dolĉo senreste solvita,
Tono, portanta rafinon al sono abstrakta, netera,
Vibron de l' ritmo kreanta en la pra-metriko etera.
Sur la sledo, svelta sledo, post amuza kabaredo,
Kun tintila sonorad'
Ni veturas aventuras, la ĉevaloj fluge kuras
Sub la stela miriad'.
En sereno de l’ ebeno malaperas la fadeno
De la glata vintra voj' …
Mia Nita am' subita, de la frost' ebriigita
Alpremiĝas en la ĝoj'.
En fabelo kaj sen celo rotacias karuselo
De la sentoj en la kor',
Hej, rapide kaj senbride flugi ien, flugi fide
Kun favoro de Amor'!
Hej, ĉevaloj, hufaj ŝtaloj, kiel rido de cimbaloj
Por dancanta ciganin',
Uraganu, akompanu, dolĉe tiklu, ĝutiranu
Per freneza takto nin!
Brila neĝo – vintra reĝo – ĉion tenasen sieĝo,
Gaje ĉirpas en la knar',
La survoja vento ĝoja en malklara gam' hoboja
Vokas, logas al kampar'.
Unu suno – unu juno … la unua febra kuno
Kaj magia stelpoem' …
Mia Nita, am' subita, de la frosto rozkisita
Ĉion kronas per alprem'!
Nia lingvo ĉerpu belon el la amo,
Belon, oferitan de la ĝoja kor' –
Estu ĝiaj lumaj vortoj la balzamo,
Kiu viŝas sulkojn de la frunto for.
Nia lingvo ĉerpu forton el la kredo
Je la unueco de la homa gent',
Kiu ĝin akceptos danke por heredo
Kaj ekuzos iam en paciga sent'.
Nia lingvo estu ilo de la a g o ,
Kiun kreas vole bono aŭ malbon';
Viva energio – sed ne sarkofago,
Lerte elĉizita el rigida ŝton'.
Nia lingvo estu l i n g v o , sed ne ludo,
Nek maŝina uzo de la radikar'
En ŝablonaj dogmoj de la sekta prudo,
Kun ridindaj trajtoj de l’ enua star'.
SLUEME (Sljeme) – Monto je 2 kilometroj norde de Zagrebo, Kroatujo.
AJ-DANIL – La monto de Sankta Danielo en la Krimea montoĉeno Jajla apud Jalta.
S.H.S. – Mallongigo de Ŝtato de Serboj, Kroatoj kaj Slo-venoj, tiama ŝxtatformo en kiu troviĝis Zagreb.