c) Ĉar mi estas abonanto de via gazeto, bonvolu publikigi mian anonceton. La frazo kun «kiel» signifis, ke la redaktoro estas abonanto de sia gazeto!
d) Li faris decidon, kiu mutigis lian edzinon pro mirego. La refleksivo sian signifis, ke temas pri la edzino de «kiu» = la decido!
e) … kiujn li skribis dum sia libertempo … «Lia» signifis la libertempon de iu alia persono.
f) La sekretario elparolis vortojn jam de longe atenditajn (adjektivo priskribanta la «vortojn», do akordiganta laŭ nombro kaj kazo).
g) Ĉesigu vian petoladon! La verbo «ĉesi» estas netransitiva (ne havas objekton), tial necesas la sufikso -ig .
h) Niaj gastoj ankoraŭ ne alvenis. La vorto «ne» aplikiĝas al la verbo «alvenis», do staras rekte antaŭ ĝi.
i) Mia amiko montris al mi gravan dokumenton. Duobla akuzativo (unu rekta objekto, unu montranta ellasitan prepozicion) kaŭzas konfuzon kaj malkomprenon.
j) Multaj ribelintoj estas en la karceroj. Karcero estas jam loko, do ne necesas la sufikso -ej .
a) Tia estis la lernejo. «Tiel» montras manieron, do estas adverba; tia priskribas la lernejon, do estas adjektiva.
b) … teatraĵeton, verkitan de la prezidanto. Adjektivo akordiĝas kun sia substantivo.
c) … malfermis siajn monujojn … Ili ja ne malfermis la monujojn de aliaj personoj!
d) … ĉar estas grave koni la opinion … La «ĝi» estas erara, ĉar ĝi aludas al neniu substantivo;temas ĉi tie pri senpersona verbo.
e) Ili konsideris Esperanton kiel ekzotikan aspiron. Akuzativo, ĉar la frazo post «kiel» rilatas al «Esperanton», kaj ne al ili.
f) La nova kurso komenciĝos post du semajnoj. la verbo «komenci» estas transitive kaj postulas objekton, sekve oni netransitivigas ĝin per la sufikso -iĝ .
g) Ni tre ĝojus, se vi povus plenumi nian peton. Temas pri kondiĉo, ne pri tempo.
h) La aliĝoj estos akceptataj nur ĝis la fino de junio. Temas pri daŭra periodo, dum kiu la akceptado senĉese okazados. «Akceptitaj» signifus, ke dum la koncerna periodo la akcepto jam pli frue o1 tio okazis.
i) … en la neevoluintaj landoj! La verbo «evolui» estas jam netransitiva.
j) … estas daŭre ŝanĝiĝanta . La verbo «ŝanĝi» estas transitiva kaj postulas objekton; sekve oni netransitivigas ĝin per la sufikso -iĝ .
a) «Tiel grandan kunvenon ni ankoraŭ ne vidis!»
b) Svislandon reprezentis nur unu delegito. La vorto «nur» ĉiam staras senpere antaŭ la vorto al kiu ĝi rilatas.
c) La ekspozicio estis malfermata dum la tuta tago. «Malfermata» signifus, ke
la malferma ago daŭrus la tutan tagon, dum efektive ĝi daŭris evidente nur momenton, post kiu la ekspozicio estis jam «malfermita».
d) … altiras ĉiujare multajn milojn da turistoj. Objekto de «altiras», do akuzativa.
e) Ni vizitis la monaĥejon, kiun la popolo konstruis antaŭ multaj jarcentoj. Ĉiam oni uzu simplan verbon, kiam tio estas ebla. Ĉi tie eĉ pli ĝi necesas, ĉar «Estas konstruinta» estas ankaŭ erara: ĝi signifas, ke la popolo nun vivanta konstruis antaŭ multaj jarcentoj!
f) … de internaciaj konferencoj. Nominative post prepozicio.
g) Tiu packonferenco en 1919 faris grandan maljustaĵon . Tio, kion ĝi faris, estis konkreta, ne abstrakta.
h) … mendojn ĝis nun ricevitajn . Akordiĝo de adjektivo kun ĝia substantivo.
i) Vi devas pagi nur la sendkostojn. «Nur» senpere antaŭ la vorto(j), al kiu(j) ĝi rilatas.
j) … kostos al vi ducent dolarojn. Evitu duoblan akuzativon.
a) … estos prezentata dum la kongreso. La kongreso daŭros kelkan tempon, kaj la filmon oni plurfoje prezentos. «Prezentita» signifus, ke jam pli frue ol dum la kongreso la prezento jam okazis.
b) … samideanoj ne bedaŭris sian partoprenon. Temas pri la propra partopreno de la samideanoj, kaj ne de iuj aliaj personoj.
c) Ni esperas, ke vi havos … (aŭ) Ni deziras, ke vi havu …
d) Tiun konstruaĵon oni uzos kiel la centron … Akordiĝo de du substantivoj kiuj rilatiĝas unu al la alia.
e) Tiu prelego estis tre amuza kaj lerniga (= instrua). La prelego mem ja ne havis emon lerni!
f)… miksi nin en la disputo. Sen akuzativo, ni estas jam en la disputo!
g) … ke la homoj mortu kaj mortigu … Infinitivo -i ne eblas post «ke».
h) La ministro kaj liaj kunuloj … «Sia(j)» neniam povas esti subjekto de verbo.
a) Estas notinde, ke, sekve de la multa pruvmaterialo, kiun nia samideano povis disponigi, la eldonejo akceptis Esperanton… La libera vortordo ne rajtigas kalumnii niajn samideanojn!
b) … forigi la infanojn kaj la kokojn kaj ceterajn dombestojn… Ĉe ni, la infanojn oni ne kalkulas inter la dombestoj!
c) Prelegis nia aminda instruistino. Tiel atakemaj niaj lernantoj ne estas!
d) La morgaŭon (aŭ) La postan tagon, la metiistoj rapide pakis … Estas neeble, ke morgaŭ (do future) oni jam -is (pasinte).
e) … la patro de Aleksandro estis mortigita kaj sekve Aleksandro (aŭ) tiu lasta surtroniĝis. Oni ne surtronigas mortintojn!
f) … kun grasa ventro kaj kun peruko (?). Eĉ per Esperanto oni povas konstrui vortojn sen klara signifo!
g) … naski la Majstron. Kutime estas la viroj, kiuj naskigas virinojn, kaj ne inverse!
h) Montoj surkreskitaj de abioj kaj piceoj, kaj belegaj sunaj valoj, estas la vidindaĵoj… Kia diferenco okazas per la malĝusta lokigo de unu komo!
i) Malgraŭ landlimaj bariloj … Barelojn oni kutime uzas por pli agrablaj celoj! j) … estas tre malsamaj . Ĉien penetras tiuj pruduloj!
a) … ho postulema virino? (aŭ) … ho postulemulino? (aŭ) … ho postulantino?
Postulino estus ja virino, kiu … venas poste.
b) … sendante al li mesaĝon sur tiu ĉi poŝtkarto. Letero kaj poŝtkarto estas fizike malsamaj aferoj, kiel anekdoto kaj romano.
c) Porkomencanta kurso… Ni evitu porkojn en niaj komencantaj kursoj!
d) … de ĝenerala senarmigo. Tamen senarmigo de la generaloj estus bona komenca paŝo …
e) … serpentumante inter la arboj. Oni vindas kutime nur tre malgrandajn infanojn, nekapablajn grimpi kaj marŝi …
f) … diversspecaj diplomatoj… Oni ne dishaku la kompatindajn diplomatojn!
g) La kamparano haltis… En la plimultaj socioj, virino ne rajtas edziniĝi samtempe al tuta kampanaro.
h) … migris tra la arbaro… Ŝajnas, ke nur lignomanĝantaj insektoj migras tra arbo.
i) … lernantoj de ambaŭ seksoj. Tro malmultaj homoj estas samtempe viraj kaj inaj; ne valorus starigi apartajn kursojn por tiaj stranguloj!
j) … estis kunligita. Kutime nur librojn oni bindas.
La plej ampleksa listo de haveblaj libroj en Esperanto estas la Katalogo de la Libroservo de UEA, kiu enhavas ĉ. 2000 titolojn. Nove aperintaj titoloj anonciĝas en preskaŭ ĉiu numero de la revuo Esperanto kaj de Heroldo de Esperanto . Ĉi tie mi donas nur kelkajn sugestojn por plua legado; ili reprezentas nur malgrandan onon de la eblecoj.
Aliaj legolibroj kaj kompilaĵoj
Baza literatura krestomatio. Red. Vilmos Benczik.
De sezono al sezono(2 vol.). Red. Miyamoto masao.
25 jaroj: Antologio de Belartaj Konkursoj. Red. William Auld kaj Vilmos Benczik.
Esperanta legolibro. Red. Elio Migliorini.
Читать дальше