William Auld - Paŝoj al plena posedo
Здесь есть возможность читать онлайн «William Auld - Paŝoj al plena posedo» весь текст электронной книги совершенно бесплатно (целиком полную версию без сокращений). В некоторых случаях можно слушать аудио, скачать через торрент в формате fb2 и присутствует краткое содержание. Город: Bruxelles, Год выпуска: 1968, ISBN: 1968, Издательство: Heroldo de Esperanto, Жанр: Языкознание, на эсперанто. Описание произведения, (предисловие) а так же отзывы посетителей доступны на портале библиотеки ЛибКат.
- Название:Paŝoj al plena posedo
- Автор:
- Издательство:Heroldo de Esperanto
- Жанр:
- Год:1968
- Город:Bruxelles
- ISBN:5-16-002911-7
- Рейтинг книги:5 / 5. Голосов: 1
-
Избранное:Добавить в избранное
- Отзывы:
-
Ваша оценка:
- 100
- 1
- 2
- 3
- 4
- 5
Paŝoj al plena posedo: краткое содержание, описание и аннотация
Предлагаем к чтению аннотацию, описание, краткое содержание или предисловие (зависит от того, что написал сам автор книги «Paŝoj al plena posedo»). Если вы не нашли необходимую информацию о книге — напишите в комментариях, мы постараемся отыскать её.
La libro celas kaj kursojn kaj memlernantojn. Kursgvidantoj scios utiligi la donitan ekzercmaterialon laŭ sia bontrovo. La devizo de la libro estas: Esperanton oni plej bone lernas per studado de bona Esperanto. Laŭeble evitu la nacian lingvon; komprenu en Esperanto, kaj vi pensos en Esperanto!
Paŝoj al plena posedo — читать онлайн бесплатно полную книгу (весь текст) целиком
Ниже представлен текст книги, разбитый по страницам. Система сохранения места последней прочитанной страницы, позволяет с удобством читать онлайн бесплатно книгу «Paŝoj al plena posedo», без необходимости каждый раз заново искать на чём Вы остановились. Поставьте закладку, и сможете в любой момент перейти на страницу, на которой закончили чтение.
Интервал:
Закладка:
Aliflanke je la distance, de 500 paŝoj sidis aliaj homoj kaj same pafadis. Inter ili estis malmulte da krispaj kaj nigraj. La blanketaj kaj helokulaj ja ŝajnis pli grandaj, pli krudaj ol tiuj vinfaristoj kaj parolis nesimilan lingvon. Ĉi tio estis la agrikulturistoj de Pomerio, oni nomadis ilin en la alia stabo la 87-a rezerva bataliono de la germana armeo.
Ĉi tiuj estis la malamikoj kaj inter la malamikoj estis la tero pri kiu la vinfaristoj kaj la agrikulturistoj diras: «La neniesa». Ĝi apartenis nek al la Germana imperio, nek al la Franca respubliko, nek al la Belga reĝregno. La disfrakasita de la obusoj, trarodegita laŭlonge kaj laŭlarĝe per la forlasitaj tranĉeoj, abunde farĉita per la homostoj kaj rusta metalo, ĝi estis la tero morta kaj neniesa. Eĉ ne unu herbeto restis nedifektita sur ĝia fava haŭto kaj je la julia tagmezo ĝi peze fiodoris je fekaĵoj kaj sango. Sed neniam por ia ajn benita ĝardeno kun korpulentaj fruktoj kaj floroj de oranĝerioj, la homoj tiele batalegis, kiel por ĉi tiu deziriga putra senuza tero. Ĉiun tagon iu elgrimpadis el la terenoj franca aŭ germana sur la terenon nomatan «la neniesa» kaj fermentadis la flavan argilon per la densa varmega sango.
Unuj diradis ke Francujo batalas por la libero, la aliaj, ke ĝi volas forrabi la karbon kaj feron. Sed la soldato de la 118-a batallinia regimento Pierre Dubois militis nur tial, ke estis milito. Sed antaŭ la milito estis la vinberaro. Kiam pluvis tro ofte aŭ la vitojn atakadis filokseroj, Pierre estiĝis malserena kaj vipis per seka branĉo la hundon, ĉar al li ŝajnis, ke tiu troe manĝas ĉe li. Sed en la bona jaro vendinte profite la vinberarojn, li sin vest igis en la amelumitan surĉemizon kaj veturis en la proksiman urbeton. Tie en la taverno «La Rendevuo de la Princoj» li ĝojis plene, t.e. ke li frapadis la servistinon sur la larĝan brusonan dorson kaj ĵetinte en la meĥanikan gurdon du soldojn, li aŭskultadis, malferminte la buŝon, la kvodlibeton. Unu fojon Pierre ekmalsanis, ĉe li aperis absceso en la orelo kaj ĉi tio estis dolora. Kiam li estis malgranda li ŝatis rajdi sur kaprino kaj ŝteli de la patrino sekigitajn figojn. Pierre havis la edzinon Jeanne kaj li ofte ame kunpremadis ŝiajn mamojn, krutajn kaj brunetajn kiel la vinberaroj en la sunabunda bonjaro. Tiela estis la vivado de Pierre Dubois. Kaj poste Francujo komencis batali por la libero aŭ akiri la karbon kaj li estiĝis soldato de la 118-a batallinia regimento.
Distance 500 paŝojn de Pierre Dubois sidis Peter Debau kaj la vivo de tiu estis nesimila al la vivo de Pierre, same kiel estas nesimila la terpomo je la vinbero aŭ nordo je sudo kaj ĝi estis senlime simila same kiel estas similaj unu la aliajn ĉiuj fruktoj de la Tero, ĉiuj landoj kaj ĉiuj vivoj. Peter eĉ unu fojon ne manĝis vinberojn, li nur vidis tiujn en la fenestroj de magazenoj. La muzikon li ne ŝatis, sed festotage li kegloludis. Li malsereniĝadis kiam la herbo flaviĝadis kaj la bovino de Peter produktis malmulte da lakto. Li neniam havis oreldoloron. Iam li malvarmumis kaj dum semajno kuŝis havante tre altan temperaturon.
Estinte knabo li ludis kun la maljuna depatra vertago kaj per la kasketo li kaptadis la sunrebrilojn. Lia edzino Johanna estis blanka kiel lakto, malkompakta kiel la kuirita terpomo kaj ĉi tio plaĉis al Peter. Tiel vivis Peter. Poste — unuj parolis ke Germanujo batalas por la libero, la aliaj — ke ĝi volas forrabi la feron kaj karbon — Peter Debau estiĝis la soldato de la 87-a rezerva bataliono.
Sur la neniestereno estis nek libero nek karbo — estis nur la rubaro de la ostoj kaj rusta pikdrataro, sed la homo volis per ĉiuj ajn rimedoj akiri la neniesan terenon. Pri tio oni ekpensis en la staboj kaj menciis en la paperaro. La 24an de aprilo 1916 la leŭtenanto alvokis al si soldaton Pierre Dubois kaj ordonis je la dua horo post la noktomezo tragrimpi la forlasitan tranĉeon, nomitan «La Kata Koridoro», ĝis la germanaj pozicioj kaj kaŝrigardi kie estas dislokitaj la malamikaj postenoj.
Pierre Dubois estis dudek-ok-jara. Ĉi tio certe estas tre malmulte — la silentega radio flugkuras dum jarcentoj. Sed Pierre, ekaŭdinte la ordonon, ekpensis, ke estis la filokseroj pereigantaj la vinberojn kaj la malsanoj pereigantaj la homon, sed aperis la milito kaj por la homo necesas kalkuli ne jarojn, sed la horojn. Ĝis la dua post la noktmezo restis ankoraŭ 3 horoj kaj 15 minutoj. Li sukcesis alkudri la butonon, skribi al Jeanne ke ŝi ne forgesu surguti la sulfuron sur la junajn vitojn kaj laŭte ŝmactrinkante, varmigante la manojn super la kruĉo eltrinki la nigran acidan kafon.
Je la dua postnoktmeze Pierre rampis sur la gliteca argilo por konkeri la neniesan terenon. Li longedaŭre trarampadis la tranĉeon, nomitan «La Kata Koridoro», kunpuŝiĝante kun ostoj kaj pikdrataroj. Poste la koridoro finiĝis. Dekstre kaj maldekstre estis la samaj forlasitaj tranĉeoj, orfecaj kiel forlasitaj domoj. Pripensante kiun elekti: ĉu la dekstran aŭ maldekstran — ili ambaŭ kondukis al la malamikoj, tio estis — al la morto. Pierre decidis ekripozeti kaj uzante la kaŝitecon de la loko, ekfumi la povran soldatan pipon, malpurigitan de argilo. Estis tre mallaŭte — la homo kutime laŭte pafadis tage, sed nokte ili mortigadis unu alian sen bruo, sendante solecajn homojn, serpentumantajn kiel Pierre, aŭ fosante la subfosaĵojn. Pierre fumis la pipon kaj rigardis al la malplena steloza ĉielo. Li ne mezuris, nek divenprovadis, nek komparadis la mondojn kun sia vilaĝeto en Provenco. Li nur ekpensis: «se tie en la sudo estas la sama nokto — por la vinberoj tio estas bona kaj al Jeanne same, Jeanne ŝatas la varmajn noktojn.» Li kuŝis kaj fumis, ĝojante per la tuta varmo de sia harabunda besteca korpo de tio, ke tie ĉi sur la morta neniesa tero, li ankoraŭ estas viva, li spiras kaj fumas kaj kapablas ekmoveti la manon kaj piedon.
Sed Pierre ankoraŭ ne sukcesis fumigi bone la pipon, kiam de post ia angulo aperis homo. Iu rampis renkonten al li. Pierre vidis la vizaĝon — helan kaj larĝan, ne similan al la vizaĝoj de vinfaristoj kaj paŝtistoj de Provenco, la fremdan vizaĝon, fremdan ŝirmkaskon, fremdajn butonojn. Ĉi tiu estis Peter Debau, sed por Pierre li estis simple la malamiko, kiel simple estis la milito, aŭ simple — estis la morto. Li ne sciis, ke vespere la germana leŭtenanto alvokis al si soldaton Peter kaj donis al tiu la ordonon, ke Peter same riparis la kapoton, skribis al Johanna, ke ŝi ne forgesadu la gravedajn bovinojn, kaj ŝmacante trinketis la supaĉon. Pierre ne sciis pri tio, sed se li eĉ scius, ĉioegale li ne komprenus — ja tiun jaron estis milito. Peter estis por Pierre simple la malamiko, sed renkontinte la malamikon alrampantan renkonten, Pierre kiel la antikva praulo en la arbaroj, kiel la lupo fleksiĝis, streĉis sin, preparante sin alkroĉiĝi en la kaptitaĵon. Kaj apude Peter ekvidinte la malamikon tiel proksime, ke li aŭdis kiel batadas la fremda koro, kiel la praulo, kiel la lupo liberigis la manojn, submetis la krurojn, mezurante la pli bonan eksalton.
Ili kuŝis unu kontraŭ la alia. Ĉiu atendis kaj ne volis komenci. La manoj de ambaŭ estis videblaj kaj, ne rigardante la vizaĝon, ili ambaŭ atentege rigardadis la malamikecajn manojn.
Kaj la pipo de Pierre fumis. La malamikoj kuŝis apude, ne volante mortigi, sed firme sciante, ke mortigi estas necese, ili kuŝis pace kaj laŭte spiradis unu al la alia en la vizaĝon. Ili kiel la bestoj alflaradis la fremdan lanon. La odoro estis parenca kaj konata, la odoro de la soldato, de tramalseka kapoto, ŝvito, malbona supo, argilo. La alvenintaj el la malproksimaj terenoj, el Provenco, el Pomerio sur ĉi tiun teron, neniesan kaj fremdan, ili sciis: la malamiko — oni strangolu… Ili ne penis interparoli: estas multaj fremdaj terenoj kaj fremdlingvoj. Sed ili pace kuŝis apude kaj la pipo de Pierre fumis kaj Peter (kiu ne povis ekfumi la sian, sciante, ke la plej eta manmovo — ekestos batalo kaj morto) enspirinte avide la tabakofumon, malfermis la buŝon. Li per ĉi tio petis kaj Pierre komprenis lin, kaj ankoraŭ pli proksimen eltiris sian kapon. Peter prenis la pipon per la dentoj el la dentoj. Kaj la okuloj de ambaŭ kiel ĝisnune ne lasadis la liberiĝintajn, kvazaŭ senvivajn, manojn. Enspirinte la tabakfumon Peter redonis la pipon al Pierre kaj tiu siavice, jam ne atendante la peton post la fumenspiro proponis la pipon al la malamiko. Tiel ili faris kelkfoje, dolĉe fumante la soldatan pipon, la du malamikoj sur la neniesa tero, kiun oni neprege konkeru. Ili enspiradis la tabakfumon singarde, malrapide, tre, tre malrapide. La plej silentega radio flugkuras dum miljaroj, sed ili sciis, ke por unu el ili ĉi tio estas la lasta pipo. Okazis la malfeliĉo — la pipo ne finfuminte ĝis la fino, estingiĝis. Iu el la du enmeditiĝis kaj ĝustatempe ne plilongigis per la englutita enspiro ties mallongan vivon. Ĉu tiu estis Pierre, ekmemorinta la brunhaŭtan Jeanne, aŭ Peter adiaŭinta kun la blanketa Johanna? Iu el tiuj du… Ili sciis, ke elpreni la flamigilon ne eblas, ke je plej eta manmovo — ekestos la lukto kaj morto. Sed iu unua ekdecidis, ĉu Pierre, defendanta la francan respublikon, kaj en la malantaŭa poŝo konservanta la silikon kun la longa ŝnuro,— ĉu Peter, kiu havis alumetojn kaj kiu batalis por la germana imperio? Iu el tiuj du…
Читать дальшеИнтервал:
Закладка:
Похожие книги на «Paŝoj al plena posedo»
Представляем Вашему вниманию похожие книги на «Paŝoj al plena posedo» списком для выбора. Мы отобрали схожую по названию и смыслу литературу в надежде предоставить читателям больше вариантов отыскать новые, интересные, ещё непрочитанные произведения.
Обсуждение, отзывы о книге «Paŝoj al plena posedo» и просто собственные мнения читателей. Оставьте ваши комментарии, напишите, что Вы думаете о произведении, его смысле или главных героях. Укажите что конкретно понравилось, а что нет, и почему Вы так считаете.