— Efektive!
En tiu momento, kiam li sentis la haŭton de la knabino per siaj lipoj, lia mondkoncepto ŝanĝiĝis:
— Mi decidis — li volus diri, sed Anikó tiris ansan kofron el sub la tablo kaj komencis en ĝi serĉe fosadi.
— Ĉu vi tagmanĝos, Didiliĉjo? — ŝi demandis tute senatente.
— Tagmanĝi? Je la kvina posttagmeze? — miregis Dezsö,— jam delonge mi estas trans la tagmanĝo.
— Jen ĝi estas!— diris Anikó.— Tamen bone mi memoris, ke mi ĝin metis ĉi tien. Notoj por lerno. De Ödön mi ricevis ilin. Ankaŭ li frekventas la vesperan. Klasa membro li estas, krom ke li lamas. Forpiedbatita en matĉo, nun li akvopoloas. En la baseno li estas animale klasa. Ha! Pagu, kaj ni iru. Ĉu vi estas kun la ĉaro?
Dezsö mansignis al la kelnero, levis la brakon, interfrotis sian polekson kun la montrofingro; dume kapobalance signis, ke li venis kun ĉaro.
— Vi min kunprenos, ĉu ne? — alridetis lin la knabino, tiel varmege, ke lin kovris ia dolĉa ŝvito.
— Jes… jes… — li balbutis —, ankaŭ mi mem ĝuste pensis pri tio. Ili sidiĝis en la ĉaro, kaj li direktis ĝin sendemande al la Rozmonteto. Tie li loĝis.
— Ĉu via menso ferias, Didiliĉjo? — demandis la knabino kaj sian manon ŝi glitigis milde sur la lian. — Ni iros al Ujpeŝto. — Ĉu al vi?
— Al mi? Ne tie mi loĝas.
— Kial do ni iros tien?
— Ni reportos al Ödön la notojn; mi montris ilin, ĉu vi ne memoras? Ödön estas tiu, kiu estas klasa, krom ke li lamas. Ĉu vi fakte ne memoras? Mi promesis, ke la notoj hodiaŭ estos tie. Lia kunkapo bezonas ilin, kiu prokrastis ĝis aŭtuno kaj nun ilin kunportos al la provinco por tie lerni. Ankoraŭ du libroj estas urĝaj: tiu de Rózsa, kiu loĝas en Buda kaj tiu de Nuŝkó. Atendu iom, mi skribis en ĝin ŝian adreson; Érdliget. Tuj mi diros ankaŭ la straton.
— Érdliget? — demandis Dezsö obtuze.
— Kiel vi diras. Vi ne ŝajnas feliĉa, Didiliĉjo.
— Mi nome kalkulis je tio, ke ĉi tiu posttagmezo estas nia, ke ni priparolos, kiel estos poste…
— Ni priparolos — allasis la knabino —, sed antaŭe ni reportos la notojn, vi estas krezo sen krizo, vi ne komprenas tion, prunte mi ricevis ĉiujn notojn. Ĉu falis jam la monero en via aŭtomato?
— Sekve — ekparolis la scienca esploristo post kelka silentado —, de Ujpeŝto ni iros al Érdliget…
— Kaj dume ni prenos la vojon tra la Placo de Rondo en Buda. Scienca kapo, vi gvatas la vojon, kvazaŭ vi volus ĝin manĝi. Ĉu vi tute ne scivolas pri miaj ekzamenoj? Unu el la membroj estis animale kretena, oni ne scias, de kie oni ennovigas tiajn zizelojn. Li ne povis sin esprimi. Per sia ega muzelo li kovradis sian kretenecon, sed tiel grandan muzelon ankaŭ li ne povis gravmieni, ke tiu ne elŝovu sin el sub ĝi.
— Vesperiĝos, kiam ni revenos Budapeŝton — diris la knabino en Érdliget.
— Nu, vi vidas — diris Dezsö vigle.
— Kion mi vidas?
— Ke pasis la tago, nun jam apenaŭ ni havos tempon interparoli. Kvankam mi plej konscience pripensis ĉion kaj mi decidis…
— Pardonu, ke mi tretas sur vian tekston, sed mi devas fari salton ankaŭ al amikino Ŝári.
— Al Ŝári? — eĥis la viro funebre.
— Vi ne scias, kiu estas Ŝári, sed ne grave. Ŝi loĝas en la strato Thököly. Necesas tien iri, por ke ŝi ne mortigu sin. Ŝia pasaĝero tiris for la strion, inter tiaj cirkonstancoj iu devas elskui el ŝi la barbituratojn. Ĉu klare?
Dezsö malsereniĝis.
— Ankaŭ vi povas tie dormi — konsolis lin la knabino.
La viro skuis la kapon, demetis Anikó-n antaŭ la loĝejo de Ŝári kaj mishumore veturis plu hejmen. La svatiĝo restis en li ŝtopita.
— Mi decidis, Anikó — li volis diri tiutage, sekvatage, triatage, sed nur kvaratage venis ties vico. En sia loĝejo ĉion li preparis por la solena okazaĵo. Sur la rultableto estis florbukedo, en telereto du ringoj, sur glacio troviĝis ĉampano.
— Animale! — eksplodis la ekzaltiĝo de Anikó jam antaŭ la domo. — Ĉefkapo vi estas, Didiliĉjo. En animale altara loko vi loĝas. Brute bela!
Per la samaj epitetoj ŝi karakterizis ankaŭ la loĝejon, kaj pri la elvido ŝi diris:
— Kapacite altara!
Ŝi ĉirkaŭiris en la ĉambro, laŭvice elprovis la konkoformajn apogseĝojn, elprovis la kanapon, pririgardis la bildojn, sed flankentiris la buŝon:
— Ne sufiĉe abstraktaj.
La viro kelkfoje faris provojn venigi ŝin el la ĉambro en la halon, proksimen al la florbukedo, kie atendus ilin la ĉampano kaj la deklaro: — Mi decidis, Anikó.
— Kio la breĉo? — demandis fine la knabino. — Ĉu krevis la digo? Dezsö skuis la kapon, kaj staris tie obstine antaŭ la rultableto, de tie li vokadis mansigne la knabinon. Fine ĉi tiu ekkriis:
— Tiel vi okulumadas, kiel ia oĉjo tentanta per sukero. — Venu, mia kara. Mi vin petas, venu. Fine Anikó cedis al la voko. Ŝi rimarkis la bukedon.
— Beste bela — ŝi diris —, se mi estus kapro, mi paŝtiĝus sur ĝi. Kaj tiam ŝi ekvidis ankaŭ la ringojn sur la telero. — Kaj kion vi volas per tiuj? Ĉu ili estas de viaj prapatroj?
Dezsö ridetis timeme.
— Ĉu vi ne divenas?
— Mi ne amas divenadi — kaj ŝi jam ekiris reen en la ĉambron, sed la viro ŝin retenis:
— Se ankaŭ vi mem volas tion, Anikó mia kara, vi estos mia edzino.
Sur ŝia vizaĝo aperis ega tropika rideto, ŝia buŝo malfermiĝis ĝisorele, ŝiaj okuloj grandronde.
— Brute bona, Didiliĉjo. Tial do vi gravmanieradis, kiel kandidato perdinta siajn oponantojn? Vi svatas vin pri mi? Kia areno! Tia scienca kapo, kiel vi, edzinigas min! Heninde!
Ŝi tenis momenton da paŭzo, poste ŝi paŝis pli proksimen al la viro.
— Ĉu vi pripensis tion bone, Didiliĉjo? Ĉar mi estas kapabla eĉ edziniĝi al vi.
— Mi ne estas homo de senpripensaj decidoj.
— Efektive. Vi aĝas tridek kvin, kaj eĉ unufoje ĝis nun vi ne edziĝis. Mi nur ne komprenas, kial vi volas elekti ĝuste min? Aŭtoĉara kapo vi estas kaj ankaŭ loĝejon vi havas. Kial ĝuste min?
Dezsö rigardis la nazon de sia ŝuo kaj sentis, ke la sango alfluegas lian kapon, li sentis sin kiel lampiono eklumigita en nekonvena tempo.
— Ĉar mi vin amas — li flustris, kaj poste singarde li alrigardis la knabinon.
— Ankaŭ mi vin amas — diris ĉi tiu dolĉe.
— Ni, scienculoj, estas tre okupitaj homoj, sed ni tre scias ami.
— Ĉe ni, normuloj, la situacio estas tia sama. Sed se ni jam venis ĝis ĉi tie, ni alsuĉu la ĉampanon.
— Je nia feliĉo.
Ili remetis la glasojn sur la rultableton.
— Unu aferon mi ne komprenas — ekparolis la viro inter zorgoj.
— Vi gajnis. Mi, nome, komprenas nenion.
— En Mátraháza, kiam ni adiaŭis, vi diris tra la fenestreto de la ĉaro: aŭ ciao bambina , aŭ you are my destiny . Precize mi memoras viajn vortojn.
— Nu, kaj kio, se mi diris tion? — kun ĉi tio Anikó premis la kapon de la viro inter siajn manplatojn, kaj antaŭ ol kisi lin surbuŝe, esplore ŝi rigardadis lian vizaĝon. — Vi estas dolĉa, kiel lerneja direktoro kredanta sin gimnaziano. Mi tute ne memoris tion.
— Ĉu ne? Mi pensis, ke vi starigis min antaŭ elekton.
— Antaŭ ultimaton? — ridis la knabino. — Neniel. Sed, se vi volas, ankaŭ tio estas ebla.
— Mi volas, kompreneble, ke mi volas tion. Kaj nun ni sidiĝu kaj priparolu, ke viaparte kiel vi imagas kaj miaparte kiel mi imagas la aferon, ĉar la geedziĝo, ĉu ne…
— Estas serioza afero. Kiel vi diras, jes, Didiliĉjo. Tiom serioza, ke nun ni tuj iros alporti mian bagon …
— Vian bagon… — eĥis Dezsö konsternite.
— Ĉu vi volas tele-edzecon?
— Ne. Tamen…
— Mi ne amas tiajn etburĝajn skrupedantaĵojn.
Читать дальше