William Auld - Paŝoj al plena posedo

Здесь есть возможность читать онлайн «William Auld - Paŝoj al plena posedo» весь текст электронной книги совершенно бесплатно (целиком полную версию без сокращений). В некоторых случаях можно слушать аудио, скачать через торрент в формате fb2 и присутствует краткое содержание. Город: Bruxelles, Год выпуска: 1968, ISBN: 1968, Издательство: Heroldo de Esperanto, Жанр: Языкознание, на эсперанто. Описание произведения, (предисловие) а так же отзывы посетителей доступны на портале библиотеки ЛибКат.

Paŝoj al plena posedo: краткое содержание, описание и аннотация

Предлагаем к чтению аннотацию, описание, краткое содержание или предисловие (зависит от того, что написал сам автор книги «Paŝoj al plena posedo»). Если вы не нашли необходимую информацию о книге — напишите в комментариях, мы постараемся отыскать её.

Progresiga lernolibro de Esperanto kun lingvaj ekzercoj.
La libro celas kaj kursojn kaj memlernantojn. Kursgvidantoj scios utiligi la donitan ekzercmaterialon laŭ sia bontrovo. La devizo de la libro estas: Esperanton oni plej bone lernas per studado de bona Esperanto. Laŭeble evitu la nacian lingvon; komprenu en Esperanto, kaj vi pensos en Esperanto!

Paŝoj al plena posedo — читать онлайн бесплатно полную книгу (весь текст) целиком

Ниже представлен текст книги, разбитый по страницам. Система сохранения места последней прочитанной страницы, позволяет с удобством читать онлайн бесплатно книгу «Paŝoj al plena posedo», без необходимости каждый раз заново искать на чём Вы остановились. Поставьте закладку, и сможете в любой момент перейти на страницу, на которой закончили чтение.

Тёмная тема
Сбросить

Интервал:

Закладка:

Сделать

— La situacio estas eksterordinare malagrabla. Vi ne komprenas tiaĵojn. Kion fari pri la atestantoj? Por min komplezi ili foroferis sian semajnfinon. Ministra ĉefklasvidanto kaj…

Ankoraŭ dufoje ili prokrastis la geedziĝon, sed fine tamen ĝi povis okazi. Ili ne renkontiĝis ofte, ili nur malofte povis koincidigi sian okupitecon. Sed sian ferion ili koincidigis. Aŭtune ili ekvojis, ĉirkaŭveturis la Balatonon en la Trabanto, kaj tendis jen tie, jen ĉi tie. La vetero estis favora al ili, la suno brilis, la akvo estis varma. Propre tiam ili enamiĝis unu al la alia.

Lastatage sur supro de monteto ili adiaŭis al la Balatono, kiu iom post iom vestis sin per leĝeraj nebuloj. Dezsö pensis pri tio, ke en ĉi tiu ĉarma estaĵo li trovis la feliĉon de sia vivo. Ion similan pensis eble ankaŭ Anikó, ĉar subite ŝi turnis sin vidalvide al la viro kaj diris:

— Animalan fortunon mi havas. Ĉi tio estas mia unua edzineco, kaj jen kiel feliĉa mi estas jam nun. Kion vi diros, Dediliĉjo?

Emil Kolozsvári Grandpierre

el la hungara tradukis Kolomano Kalocsay

(el «Hungara Vivo»)

Ekzercoj

174. Leginte la supran rakonton, respondu jenajn demandojn:

1. Anikó uzas multajn familiarajn esprimojn, kliŝiĝintajn en la junpopola parolado. Ekzemple, por esprimi sian entuziasmon ŝi uzas interalie la adverbojn: animale, beste, brute . Tiaj esprimoj jam ne posedas evidentan logikecon en la uzado; tamen origine ili sendube devenis de metafora impreso pri ilia fono. Ĉu vi povas sugesti la originon de la uzado de la supraj adverboj?

2. Ankaŭ «Heninde!» havas bestan originon; kion Anikó kutime esprimas per ĝi?

3. Alia karakterizo de la paroloj de Anikó estas trafaj similigoj. Eltiru kelkajn el ili, kaj diru, ĉu ili estas trafaj en la kunteksto.

4. Kion ŝi celas, kiam ŝi diras: «… estos krako en via melono »?

5. Skribu en «normala» lingvaĵo la propozicion: «Poŝremburo estas luna, eĉ telekupron mi ne havas, telefoni al iu sciuro».

6. Klarigu la signifon de: «Per sia ega muzelo li kovradis sian kretenecon, sed tiel grandan muzelon ankaŭ li ne povis gravmieni, ke tiu ne elŝovu sin el sub ĝi».

7. Kiun vorton Anikó kutime uzas anstataŭ ulopersono ?

8. Kiel diferencas la sinteno de Anikó kiam ŝi ekvidas la loĝejon de Dezsö, de ŝia sinteno, kiam ŝi ekloĝas tie? Per kiaj familiaraĵoj ŝi karakterizas ĝin ambaŭfoje?

9. Kion esprimas Anikó per la demandoj: Kio la breĉo? Ĉu krevis la digo?

10. «Skrupedantaĵojn» El kiuj du radikoj, kunpremitaj, estas tiu kunmetaĵo farita?

175. Klarigu la subajn metaforojn:

a)

Duŝilingo pale pendas, kvazaŭ luno,
Solece super urb’ ardanta forne.

Newell

b)

Jen — ĝi brilas, mia luno,
Virgomaska amlucerno,
Nuda mamo el latuno,
Iritilo de l’ eterno …

Hohlov

c)

Envolvas ĉion sorĉa ret’:
Silent’ viola.

Tárkony

d)

Vian nigran hararon luno pudras
nun per polvo arĝenta.

Schauhuber

e)

Maro, zorga dommastrino,
faldas re kaj re sen fino
susure silkajn ondojn.

Maura

176. Korektu la subajn propoziciojn, tiel ke ili esprimu tion, kion la aŭtoroj evidente intencis:

a) Nu, ĉu vi ne estas ankoraŭ kontentigita, ho postulino?

b) Ĝojigu la koron de via amiko sendante al li leteron sur tiu ĉi poŝtkarto.

c) Porkokomencanta kurso estis fermita la 12.IV. kaj montris kontentigan rezulton.

d) En Ĝenevo soveta delegacio proponis projekton de ĝenerala senarmigo.

e) «Dum multaj monatoj ni ĉiam denove komencis la laboron, por fari al ni vojon, grimpi trans malfermitajn fendojn, travindante nin inter la arboj …»

f) Simile kiel ekster nia movado diverspecaj diplomatoj …

g) La kampanaro haltis kaj laŭte alvokis sian edzinon.

h) La kongresanoj migris tra la arbo kaj vizitis la reĝan kastelon.

i) Ĉu la Esperanta instruado devas fariĝi aparta por ĉiu sekso, aŭ ĉu oni devas preferi la kuninstruadon de ambaŭseksaj lernantoj?

j) La tuta loĝantaro estis kunbindita per sanga fido kaj amikeco.

[ Solvoj Ekzerco 176 a) … ho postulema virino? (aŭ) … ho postulemulino? (aŭ) … ho postulantino? Postulino estus ja virino, kiu … venas poste. b) … sendante al li mesaĝon sur tiu ĉi poŝtkarto. Letero kaj poŝtkarto estas fizike malsamaj aferoj, kiel anekdoto kaj romano. c) Porkomencanta kurso… Ni evitu porkojn en niaj komencantaj kursoj! d) … de ĝenerala senarmigo. Tamen senarmigo de la generaloj estus bona komenca paŝo … e) … serpentumante inter la arboj. Oni vindas kutime nur tre malgrandajn infanojn, nekapablajn grimpi kaj marŝi … f) … diversspecaj diplomatoj… Oni ne dishaku la kompatindajn diplomatojn! g) La kamparano haltis… En la plimultaj socioj, virino ne rajtas edziniĝi samtempe al tuta kampanaro. h) … migris tra la arbaro… Ŝajnas, ke nur lignomanĝantaj insektoj migras tra arbo. i) … lernantoj de ambaŭ seksoj. Tro malmultaj homoj estas samtempe viraj kaj inaj; ne valorus starigi apartajn kursojn por tiaj stranguloj! j) … estis kunligita. Kutime nur librojn oni bindas. ]

177. En ĉiu suba grupo de vortoj, unu el la vortoj ne akordas kun la ceteraj. Trovu la nekonforman vorton ĉiukaze.

a) rosti, stuki, baki, kuiri, friti, stufi, boligi.

b) pura, ĉasta, virta, kota, senmakula, senpeka, sankta.

c) kroĉi, ligi, kateni, najli, nodi, impliki, luli.

d) moduli, mergi, maceri, infuzi, marini, trempi, saturi.

178. Uzu korekte la subajn vortojn kaj frazojn en propozicio:

PERE DE; ALIE; EKSTERVICE; AKURATE; MALOFTE; UNUJ; SENEFIKE; INVERSE.

179. «La tradicioj estas por tio, ke oni havu kion surtreti.» Diskutu.

180. El la legaĵoj en tiu ĉi libro, kiu plej plaĉis al vi, kaj kial? Kiu malplej plaĉis?

Solvoj

Ekzerco 126

a) La gepatroj de Jozefo tre ĉagreniĝis … La verbo ĉagreni estas transitiva (= ĉagreni iun), sekve kiam mankas objekto oni bezonas la sufikson -iĝ .

b) Homo plene vivas nur tiam, kiam li havas krean ĝojon en sia ĉiutaga laboro. La propra laboro kaŭzas la krean ĝojon, ne la laboro de alia persono, sekve oni devas uzi la refleksivon, resendante al «li».

c) En tiu tempo oni ne vidis tiom da novaj konstruaĵoj, kiel nun. Post la prepozicio da neniam povas esti akuzativo.

d) Boteloj plenaj de akvo (aŭ plenaj je akvo). «Plena» ja ne estas vera mezuro de kvanto.

e) La ministro enoficigis tiun pastron kiel anstataŭantan episkopon . Se la frazo estus nominativa, ĝi signifus, ke la ministro estis la anstataŭanta episkopo.

f) Kiam vi bruligas fajron, tre gravas, kian lignon vi surmetas. «Kion lignon» signifas nenion — ĝi estas duobla substantiva objekto.

g) Post la temanĝo (aŭ) Preninte la temanĝon , ni veturis hejmen. En la donita frazo, «La temanĝo prenita» estas substantiva frazo tute ne ligita al io ajn alia en la propozicio.

h) Mi ne scias, ĉu tiu poŝtmarko… Se estas kondiĉa.

i) La kongreso okazos de la 20-a ĝis la 27-a de majo. Post la prepozicioj de kaj ĝis ne povas esti akuzativo.

j) Tiun beston oni nomas talpo . Nominativo predikativa.

Ekzerco 131

a) La kongreso komenciĝis la 3-an de aŭgusto. Akuzativo montras ellason de prepozicio.

b) En la akceptejo regis vigla atmosfero . Nominativo, ĉar temas pri la subjekto de «regis».

Читать дальше
Тёмная тема
Сбросить

Интервал:

Закладка:

Сделать

Похожие книги на «Paŝoj al plena posedo»

Представляем Вашему вниманию похожие книги на «Paŝoj al plena posedo» списком для выбора. Мы отобрали схожую по названию и смыслу литературу в надежде предоставить читателям больше вариантов отыскать новые, интересные, ещё непрочитанные произведения.


Отзывы о книге «Paŝoj al plena posedo»

Обсуждение, отзывы о книге «Paŝoj al plena posedo» и просто собственные мнения читателей. Оставьте ваши комментарии, напишите, что Вы думаете о произведении, его смысле или главных героях. Укажите что конкретно понравилось, а что нет, и почему Вы так считаете.

x