Ili kunkroĉiĝis kaj komencis strangoli unu la alian. La pipo elfalis kaj enargiliĝis. Ili strangoladis kaj batadis unu la alian, strangoladis longe, silente, ruliĝante sur la tero, kovrante sin per la argilbuloj. Poste, ĉar neniu povis superforti, ili per la dentoj enkroĉiĝis en la durajn vilajn vangojn, en la angiozajn kolojn, eligantajn la parencan kaj konatan odoron, fermentante la flavan argilon per la varmega sango. Ili denove eksilentis, denove pace kuŝis apude, nur sen la pipo, mortaj sur la morta kaj neniesa tero.
Baldaŭ ĉesis esti videblaj la plej silentegaj radioj, irantaj de la steloj al la Tero, mateniĝis, kaj kiel ĉiun tagon, la homoj mortigantaj dum la nokto silente, rampante sur argilo kaj fosante la subfosaĵojn, ekvidinte la Sunon, komencis murdadi laŭte, pafante el la pafiloj kaj kanonoj. En la du staboj oni enskribis en la listojn de la malaperintoj tiel diversajn kaj similajn du soldatojn, sed kiam denove alvenis la nokto, ekrampis sur la teron, nomitan «la neniesa», novaj homoj por fari tion, kion faris nek Pierre, nek Peter, ja tiun jaron estis la milito.
En la vilaĝeto de Provenco la brunhaŭta Jeanne, ŝutante per sulfuro la vitojn, ploris pro Pierre kaj fininte plori, ŝi enlasis en sian hejmon alian edzon — Paul, ĉar iu devis surtranĉi la vitojn kaj kunpremadi ŝiajn mamojn, krutajn kiel la vinberaroj en la rikoltabunda jaro kaj tre malproksime de ŝi, sed pli proksime ol stelo de stelo, en la vilaĝeto de Pomerio ploris la blanketa Johanna, alŝutante la nutraĵon al la gravedaj bovinoj kaj ĉar la bovinoj postulis multe da zorgoj kaj ŝia karno blanka kiel la lakto ne povis vivi sen la karesoj, en la bieno aperis la nova edzo laŭ antaŭnomo Paul. Eksciinte, ke la viroj finfumis sian lastan pipon, du virinoj tristegis kaj poste denove ĝojis kun la aliaj edzoj, ja tiun jaron, same kiel dum aliaj jaroj, estis la vivo.
En aprilo 1916 la neniesa tero odoranta de la fekaĵo kaj sango, ĉesis resti neniesa. En la varma serena tago sur ĝi mortis tre multe da homoj el diversaj provincoj kaj la flava argilo, fermentita de la sango, estiĝis ies propra laŭleĝa tereno. Unuan fojon laŭlonge de la tranĉeo, havinta la nomon «La Kata Koridoro», la homoj antaŭe rampintaj sur la ventro ekiris trankvile, ne ekfleksante eĉ la kapon. Sur la tranĉekurbigo tie, kie finiĝis la «Kata Koridoro» kaj disbranĉiĝis dekstren kaj maldekstren aliaj tranĉeoj, ne havantaj nomojn, ili ekvidis du skeletojn, ĉirkaŭbrakumantajn unu la alian, kiel feliĉaj amantoj, ekkaptitaj de la morto. Apude kuŝis neglektite la eta pipo.
Jen ĝi estas antaŭ mi, la povra soldata pipo, malpurigita per argilo kaj sango, la pipo, kiu estiĝis en la milito «La Pipo de Paco!» En ĝi ankoraŭ grizas iom da cindro — la postsigno de la du vivoj, forbruligitaj pli rapide ol la pinĉokvanto de la tabako, la vivoj mizeraj kaj belegaj. Kiel konstrui tiun pesilon, ke oni pesu la vegetadon de la homgrajno, ke oni ĵetu sur unu pesilteleron milmilojn da jaroj kaj sur la alian tiom da tempo dum kiu povas fumi la eta soldata pipo?…
Ilja Erenburg
el la rusa tradukis Viktor Gruŝko
(el «Norda Prismo»)
168. Leginte la supran rakonton, respondu jenajn demandojn:
1. Iasence la aŭtoro ja sugestias pesilon por mezuri la homvivon kontraŭ la ĉielaj radioj. Kiasence?
2. Evidente la aŭtoro prezentas du soldatojn, kiel li skribas, «tiel diversajn kaj similajn», eble pli similajn ol diversajn. La ripetado de detaloj de la du malamikoj estas unu el la rimedoj, per kiuj li volas sentigi sian temon. Sed okazas ankaŭ ripetiĝoj vortaj, kiuj havas fortan efikon. Trovu kelkajn el tiuj vortaj ripetiĝoj, kaj analizu ilin.
3. «Iu el la du enmeditiĝis kaj ĝustatempe ne plilongigis per la englutita enspiro ties mallongan vivon.» Kritiku la pozicion de «ĝustatempe» en tiu propozicio.
4. Kiel Pierre kaj Peter malsimilis inter si? Kiel ili similis? Kiuj, laŭ via opinio, estis la pli gravaj vivfaktoroj — la malsimilaĵoj aŭ la similaĵoj? Kiuj faktoroj estis, laŭ la opinio de la aŭtoro, la pli gravaj? Kiel li sukcesis sentigi sian opinion?
5. Ĉu Pierre Dubois batalis por la libero?
6. Pri kio Pierre pensis, dum li ekbruligis sian lastan pipon? Kion tiuj pensoj sciigas al ni pri la homoj soldatiĝintaj dum milito?
7. Kiel reagis Pierre, kiam li ekvidis tiel proksima Peteron Debau?
8. La rakonto ne finiĝas kun la morto de la du soldatoj: ni sciiĝas pri la efiko de tiu duobla morto. Kion tiu efiko sentigas pri (a) la milito? (b) la vivo?
9. Al kio komparas la aŭtoro la du trovitajn skeletojn? Kial tiu komparo estas (intence) ironia?
10. Kio estas la fina efekto de la rakonto sur la leganton? Analizu tiun efekton.
169. La subaj propozicioj enhavas po unu el jenaj figuroj: metaforo; similigo; ironio; antonomazio; kalemburo. Trovu kaj analizu la figurojn.
a) La miljara paco estis rimarkinda fenomeno en si mem.
b) Kion bezonas la Movado, tio estas financa napoleono.
c) … kaj lante kun ni la insulo eknaĝas kiel nupta barko.
d) Tra la stratoj kaj bulvardoj de la urbo Antverpeno, mi multfoje la brutaron de ĉagrenoj miaj trenis.
e) Kiumotive vi venis al Londono? — Lokomotive!
170. La poeto Eŭgeno Miĥalski verkis poemon sub titolo «Paraleloj», kies unua strofo legiĝas jene:
… Novo — malnovo,
eterno — momento,
potenco — senpovo,
feliĉo — turmento.
Kiel vi vidas, temas pri vortparoj, kiuj estas antonimaj. Vi vidas krome, ke la unua kaj tria paroj rimas, ankaŭ la dua kaj kvara. Sube vi trovas 24 vortojn; ili estas la vortoj de tri aliaj strofoj en la poemo, sed tute misordigitaj. Laŭ tiuj indikoj, ĉu vi povas rekonstrui la tri strofojn?
KARESO SINCERO INFERO MILDECO PROMESO ĴALUZO SUFERO EKFLAMO FIDELO KOMPATO BEATO EDENO RIBELO INSULTO TRANKVILO ADORO KONFIDO MALAMO FI-TROMPO KRUELO ADULTO KONSTANTO AMUZO ĴURROMPO.
171. Korektu la subajn propoziciojn, tiel ke ili diru tion, kion la aŭtoroj evidente intencis.
a) Estas notinde, ke la eldonejo akceptis Esperanton, kvankam ĝis nun ĝi estis kontraŭ nia lingvo sekve de la multa pruvmaterialo, kiun nia samideano povis disponigi.
b) La patrinoj faras sian eblon forigi la infanojn, kokojn kaj ceterajn dombestojn de sur la reloj.
c) Prelegis nia arminda instruistino.
d) Morgaŭ, frumatene, la metiistoj rapide pakis sian ekipaĵon kaj ĝentile formarŝis.
e) Post du jaroj la patro de Aleksandro estis mortigita kaj sekve li surtroniĝis.
f) La helpkuracisto estis homo nejuna kun grasa ventro kaj kun senharaĵo.
g) Elektis vin Dio, ho granda virino, naskigi la Majstron.
h) Montoj, surkreskitaj de abioj kaj piceoj kaj belegaj sunaj valoj, estas la vidindaĵoj de tiu ĉi regiono.
i) Malgraŭ landlimaj bareloj, la esperantistoj devas kaj povas aranĝi ligilojn inter la popoloj.
j) La opinioj pri la valoro de la kiso estas tre malsanaj.
[ Solvoj Ekzerco 171 a) Estas notinde, ke, sekve de la multa pruvmaterialo, kiun nia samideano povis disponigi, la eldonejo akceptis Esperanton… La libera vortordo ne rajtigas kalumnii niajn samideanojn! b) … forigi la infanojn kaj la kokojn kaj ceterajn dombestojn… Ĉe ni, la infanojn oni ne kalkulas inter la dombestoj! c) Prelegis nia aminda instruistino. Tiel atakemaj niaj lernantoj ne estas! d) La morgaŭon (aŭ) La postan tagon, la metiistoj rapide pakis … Estas neeble, ke morgaŭ (do future) oni jam -is (pasinte). e) … la patro de Aleksandro estis mortigita kaj sekve Aleksandro (aŭ) tiu lasta surtroniĝis. Oni ne surtronigas mortintojn! f) … kun grasa ventro kaj kun peruko (?). Eĉ per Esperanto oni povas konstrui vortojn sen klara signifo! g) … naski la Majstron. Kutime estas la viroj, kiuj naskigas virinojn, kaj ne inverse! h) Montoj surkreskitaj de abioj kaj piceoj, kaj belegaj sunaj valoj, estas la vidindaĵoj… Kia diferenco okazas per la malĝusta lokigo de unu komo! i) Malgraŭ landlimaj bariloj … Barelojn oni kutime uzas por pli agrablaj celoj! j) … estas tre malsamaj . Ĉien penetras tiuj pruduloj!
]
Читать дальше