2. Rimarku, kiel gramatike simplaj estas ĝenerale la propozicioj en poezio. Trovu tamen unu propozicion, kiu enhavas is-finaĵon (dufoje), as-finaĵon (dufoje), i-finaĵon, u-finaĵon, kaj us-finaĵon, kaj analizu ĝin. Kiu konjunkcio, kutima en prozo, estas en tiu propozicio ellasita sen malhelpo al la flua kompreno?
3. «… demandis min pri mia historio laŭjare .» Analizu la signifon de la adverbo.
4. «… krudaj malamikoj … krudaj rokoj.» Ĉu ekzistas nuanca diferenco inter la du uzoj de «krudaj»? Ĉu unu aŭ ambaŭ el ili estas uzitaj metafore?
5. «… baldaŭ mi en horo aŭspicia parolis tiel trafe, ke ĝi tiris de ŝi fervoran peton…» Klarigu la uzadon de «ĝi» en tiu propozicio.
6. Klarigu la signifon (en la kunteksto) de jena versparo:
Prefere ja rompitan glavon uzi,
ol siajn nudajn manojn.
7. Ĉu vi trovas eĉ unu lokon en la eltiraĵo, kie la vortordo diferencas de bona proza vortordo? Se jes, ĉu vi opinias, ke la diferencon pravigas kriterioj de emfazo, belo aŭ trafeco?
8. «Mi donas al vi nun … kontraŭ vi mi gardus.» Kio estas la objekto de la verbo «donas» en tiu propozicio?
9. «… mi profunde ĝojas, ke mi infanon plian ne posedas, ĉar via fuĝo farus min tirana por ĝin kateni.» Kial la tradukinto uzis la vorton «ĝin» en tiu propozicio?
10. En sia lasta parolado, la Doĝo prononcas sentencojn po verspare. Verku mem sentencojn, uzante la subajn rimparojn. Atentu la ritmon: ĉiu verso konsistas el 11 silaboj, el kiuj la 2a, 4a, 6a, 8a kaj 10a estas akcentataj. Imitu laŭeble tiun ritmon, kiun oni nomas la kvinjambo (jambo estas unu senakcenta silabo sekvata de unu akcenta silabo).
ribelas—forpelas; kisiĝo—disiĝo; agrabla—diabla; matene—katene; ĝoji—voji.
164. Uzu korekte en propozicioj la subajn vortojn kaj frazojn:
ĵus; pli frue ol; supermezure; konsekvence; ĝustatempe; alivorte; kelkrilate;
vane; vante; kiel ajn.
165. En ĉiu suba grupo da vortoj, unu el la vortoj ne akordas kun la ceteraj. Trovu la nekonforman vorton ĉiuokaze.
a) malĝoja, malgaja, moroza, ŝika, splena, melankolia, trista, funebra.
b) alĝustigi, konformigi, konfirmigi, akomodi, adapti, konvenigi, akordigi.
c) putra, velka, ŝima, kaduka, dekadenca, petola, mucida.
d) grandega, ampleksa, kolosa, giganta, elefanta, mamuta, stumpa.
e) konduki, konduti, gvidi, direkti, komandi, estri, administri.
f) efiko, influo, importo, impreso, efekto, impono, rezulto.
g) fola, stulta, kretena, idiota, obstina, naiva, malsprita.
h) fekundo, raviĝo, ekstazo, entuziasmo, fervoro, ardo, pasio.
166. Ĉiu el la subaj propozicioj enhavas po unu eraro. Trovu la erarojn kaj korektu ilin:
a) La nova filmo estos prezentita dum la kongreso.
b) La ekskurso estis tre agrabla kaj tial niaj samideanoj ne bedaŭris ilian partoprenon.
c) Ni esperas, ke vi havu agrablan vojaĝon.
d) Tiun konstruaĵon oni uzos kiel la centro de la japanaj studoj en Eŭropo.
e) Tiu prelego estis tre amuza kaj lernema.
f) Ni ne deziras miksi nin en la disputo.
g) Ne necesas, ke la homoj morti kaj mortigi por la patrujo.
h) La ministro kaj siaj kunuloj ne petis la opinion de la parlamento.
[ Solvoj Ekzerco 166 a) … estos prezentata dum la kongreso. La kongreso daŭros kelkan tempon, kaj la filmon oni plurfoje prezentos. «Prezentita» signifus, ke jam pli frue ol dum la kongreso la prezento jam okazis. b) … samideanoj ne bedaŭris sian partoprenon. Temas pri la propra partopreno de la samideanoj, kaj ne de iuj aliaj personoj. c) Ni esperas, ke vi havos … (aŭ) Ni deziras, ke vi havu … d) Tiun konstruaĵon oni uzos kiel la centron … Akordiĝo de du substantivoj kiuj rilatiĝas unu al la alia. e) Tiu prelego estis tre amuza kaj lerniga (= instrua). La prelego mem ja ne havis emon lerni! f)… miksi nin en la disputo. Sen akuzativo, ni estas jam en la disputo! g) … ke la homoj mortu kaj mortigu … Infinitivo -i ne eblas post «ke». h) La ministro kaj liaj kunuloj … «Sia(j)» neniam povas esti subjekto de verbo.
]
167. Komparu la eltiraĵon el «Otelo» (ĝi estas el la 3-a sceno de la 1-a akto) kun la originala teksto, aŭ kun nacilingva traduko.
ABSCESO: pusamaso.
ABUNDA: grandkvanta.
ACIDA: akragusta.
ALUMETO: ekbruliga lignopeco.
AMELO: substanco uzata por rigidigi tolaĵon.
ANGIO: korpa tubo, tra kiu fluas sango.
ARGILO: glueca tero.
BELGA: rilata al Belgujo.
BULO: globforma peco de materialo.
BUTONO: vestkuntenilo.
DRATO: metalfadeno.
DURA: malmola.
EPITETO: kvalitiga adjektivo.
FARĈO: viandpecetoj, kiujn oni enmetas internen de manĝaĵo.
FAVO: parazita kaphaŭta malsano.
FEKI: eligi ekskrementon.
FERMENTO: organika substanco, kiu kaŭzas malkomponiĝon.
FIGO: dolĉa mola frukto.
FILOKSERO: tre malgranda insekto.
FLARI: percepti per la nazo.
FOSI: fari kavaĵon en la tero.
KAPOTO: granda dika mantelo.
KEGLO: ligna staraĵo, kiun oni renversas per pilko.
KOLO: korpoparto inter kapo kaj trunko.
KONKERI: militakiri.
KORPULENTA: dikventra.
KORPUSO: granda armedividaĵo.
KRISPA: neregule ondeta.
KRUĈO: speco de vazo kun tenilo.
KUDRI: kunligi per fadeno.
KVODLIBETO: muzikaĵo diversspeca kaj varia.
LANO: ŝafhararo.
LEŬTENANTO: oficiro sub kapitano.
MAGAZENO: luksa butiko.
MEKANIKA: farata per maŝino.
OBUSO: kuglego.
ORANĜERIO: varma halo por konservi arbojn dumvintre.
ORFO: knabo, kies patro aŭ patrino mortis.
-OZ: sufikso signifanta plena de, riĉa je.
PINĈI: premi inter du fingroj.
POMERIO: germana provinco.
PRINCO: reĝido.
PROVENCO: suda regiono de Francujo.
PUTRI: malkomponiĝi.
REGIMENTO: parto de armeo.
RENDEVUO: interkonsentita renkontigo.
RESPUBLIKO: reĝimo, en kiu regas popolaj reprezentantoj.
RIKOLTI: detranĉi kaj kolekti, ekz-e grenon.
RODI: mordeti.
RUBO: senvaloraĵoj, forĵetindaĵoj.
SILIKO: malmola ŝtono, per kiu oni povas fari fajron.
SOLDO: malgranda monero.
SPIKO: vico de grajnoj sur tigo.
STRANGOLI: sufokpremi la gorĝon de iu.
SULFURO: flava materialo trovebla de vulkanoj.
ŜMACI: kisi aŭ manĝi brue.
TAVERNO: trinkejo.
TRANĈEO: protekta fosaĵo.
TRISTA: malĝoja.
VENTRO: meza parto de la korpo.
VINO: alkohola trinkaĵo.
VITO: vinberarbeto.
VERTAGO: speco de hundo kun mallongaj kruroj.
La plej silentega radio flugkuras miljarojn, sed mallonga estas la vivo de l’ homo: infanjaroj kun ludoj, amo kaj laboro, malsanoj kaj mono. Estas teleskopoj, estas la saĝo kaj okuloj, sed kiel konstrui tiajn pesilojn por ekpesi la mallongan vivon: sur unu pesilteleron meti la silentegan radion, la vicaron de la nombroj, spacon, mondojn, kaj sur la alian la vegetadon de la grajno, kiu ĝermas, spikiĝas kaj forvelkas? Kiu scias, ĉu eblas, ke kvardek mizeraj jaroj superpezos?…
Estas la milito. Iam oni elektos la epiteton «La Granda» aŭ «La Malgranda» por tuj distingi ĝin de aliaj militoj pasintaj kaj estontaj. Por la homoj vivintaj tiun jaron ĝi estis simple — la milito, kiel estis simple — la pesto, kiel estis simple — la morto.
Estis la milito kaj sur la eta punkto — sur la punkto inter punktoj — proksime de la ŝtonamaso, kiu antaŭe estis nomita la urbo Ipr, kuŝis, sidis, manĝis kaj mortadis fremdaj, alvenintaj homoj. Oni nomadis tiujn la 118-a batallinia regimento de la franca armeo. La regimento kunformita en la sudo, en Provenco, konsistis el kamparanoj — vinfaristoj aŭ paŝtistoj. Dum ses monatoj la krispeharaj malhelaj homoj manĝis kaj dormis en la argilozaj kavaĵoj, pafadis, mortadis suprenĵetante la manojn, unu post alia kaj en la stabo de la korpuso estis signite, ke la 118-a batallinia regimento defendas la poziciojn de «La Nigra Transirejo».
Читать дальше