La Margarita - M. A. Bulgakov
Здесь есть возможность читать онлайн «La Margarita - M. A. Bulgakov» весь текст электронной книги совершенно бесплатно (целиком полную версию без сокращений). В некоторых случаях можно слушать аудио, скачать через торрент в формате fb2 и присутствует краткое содержание. Жанр: на английском языке. Описание произведения, (предисловие) а так же отзывы посетителей доступны на портале библиотеки ЛибКат.
- Название:M. A. Bulgakov
- Автор:
- Жанр:
- Год:неизвестен
- ISBN:нет данных
- Рейтинг книги:5 / 5. Голосов: 1
-
Избранное:Добавить в избранное
- Отзывы:
-
Ваша оценка:
- 100
- 1
- 2
- 3
- 4
- 5
M. A. Bulgakov: краткое содержание, описание и аннотация
Предлагаем к чтению аннотацию, описание, краткое содержание или предисловие (зависит от того, что написал сам автор книги «M. A. Bulgakov»). Если вы не нашли необходимую информацию о книге — напишите в комментариях, мы постараемся отыскать её.
M. A. Bulgakov — читать онлайн бесплатно полную книгу (весь текст) целиком
Ниже представлен текст книги, разбитый по страницам. Система сохранения места последней прочитанной страницы, позволяет с удобством читать онлайн бесплатно книгу «M. A. Bulgakov», без необходимости каждый раз заново искать на чём Вы остановились. Поставьте закладку, и сможете в любой момент перейти на страницу, на которой закончили чтение.
Интервал:
Закладка:
Pro la indikitaj rezonoj la prokuratoro petas la cxefpastron rekonsideri la decidon kaj el la du kondamnitoj liberigi la malpli dangxeran, kaj tiu sendube estas Ha-Nocri. Do?
Kajafo diris per vocxo nelaùta sed firma ke la Sinedrio zorge konsideris la aferon kaj ke la duan fojon gxi sciigas sian intencon liberigi Bar-rabban.
– Kiel do? Ecx post mia rekomendo, rekomendo de tiu, per kies busxo parolas la Romia regado? Cxefpastro, ripetu je tria fojo!
– Je la tria fojo mi ripetas ke ni liberigos Bar-rabban, - nelaùte diris Kajafo.
Cxio estis finita, plua insisto estis sensenca. Ha-Nocri estis malaperonta por cxiam, neniu kuracos la terurajn, kruelajn dolorojn de la prokuratoro. Kontraù ili estas nenia rimedo krom la morto. Sed ne tiu penso nun frapis Pilaton. Lin tutan penetris la sama nekomprenebla angoro, kiu jxus trafis lin sur la balkono. La prokuratoro sercxis la kialon sed la rezulto estis stranga: sxajnis al li malklare, ke en la interparolo kun la kondamnito io restis nedirita, aù eble, ke li ion ne finaùskultis.
Pilato forpelis tiun penson kaj gxi tuj malaperis, same rapide kiel gxi venis. Gxi malaperis kaj la angoro restis neeksplikita, cxar ne povis ja gxin klarigi alia, fulme aperinta kaj tuj estingigxinta, mallonga penso: «Senmorteco… La senmorteco venis…» Kies senmorteco? Tion la prokuratoro ne komprenis sed la ideo pri tiu enigma senmorteco glaciigis lin malgraù la sun’ardo.
– Nu, - diris Pilato, - estu tiel.
Li turnis la kapon, rigardis cxirkaùen kaj miris pri la okazinta sxangxo. Malaperis la florsxargxita rozujo, malaperis la cipresoj kadrantaj la supran terason, la granat’arbo, la blanka statuo en verdajxoj kune kun la verdajxoj. Cxion anstataùis ia malhelrugxa sxlimo, en gxi ektremis kaj ien ekmovigxis algoj kaj kun ili movigxis Pilato mem. Sufoka kaj brula, lin forportis la plej terura kolero, la kolero de la malpovo.
– Premon, - eligis Pilato, - premon mi sentas!
Per malvarma, sxvita mano li abrupte tiris la fibolon de la kolumo de sia mantelo. La fibolo falis sur la sablon.
– La vetero estas sufoka, ie pasas fulmotondro, - reagis Kajafo fikse rigardante la rugxigxintan vizagxon de la prokuratoro kaj pensante pri la pluaj, ankoraù venontaj turmentoj. «Ho, terura estas cxi-jare la monato Nisan’! »
– Ne, - diris Pilato, - ne pro la vetero mi estas premata, sed cxar tro malvaste igxis cxi tie por ni du. - Strecxinte la palpebrojn, Pilato ridetis kaj aldonis: - Gardu cin, cxefpastro.
La malhelaj okuloj de la cxefpastro ekbrilis kaj li, ne malpli lerte ol antaùe la prokuratoro, igis sian vizagxon esprimi miron.
– Kion mi aùdas, prokuratoro? - fiere kaj trankvile respondis Kajafo, - ci minacas al mi post ol ci mem konfirmis nian verdikton? Cxu tio estas ebla? Kutime Romia prokuratoro elektas vortojn por ion diri. Se iu aùdus nin, hegemono…?
Pilato rigardis la cxefpastron per malvivaj okuloj kaj nudigis la dentojn por esprimi rideton.
– Kion ci diras, cxefpastro! Kiu povas nun aùdi nin cxi tie? Cxu mi similas la junan vagantan malsagxulon ekzekutotan hodiaù? Cxu mi estus knabo? Mi scias, kion kaj kie mi diras. La gxardeno estas gardata, egale kiel la palaco, muso ne povus penetri cxi tien! Kaj ne nur muso, ne povus ecx tiu - kiel li estas nomata? - el la urbo Kirjat. Cxu ci lin konas, cxefpastro? Ho, se iu tia penetrus cxi tien, li amare sin domagxus, pri tio ci ja ne dubas, cxu? Do sciu, cxefpastro, ke de nun ci ne havos ripozon! Nek ci, nek cia popolo, - Pilato montris dekstren kie en la foro flamis la Templo, - tion deklaras mi, Pilato de Ponto , kavaliro de la Ora Lanco !
– Mi scias, scias! - sentime respondis la nigrabarba Kajafo kaj liaj okuloj ekbrilis. Li levis la manon cxielen kaj daùrigis: - Scias la juda popolo, ke ci malamegas gxin per furioza malamo kaj suferigos al gxi multajn turmentojn, sed tutan ci gxin ne ekstermos! Dio gxin defendos! Nin aùdos, aùdos la potenca Cezaro, li sxirmos nin kontraù la ekstermanto Pilato!
– Ho ne! - ekkriis Pilato. Nun cxiu plua vorto lin faciligis: li jam povis forjxeti la maskon, ne plu zorgi pri la vortoj. - Tro multe ci plendis kontraù mi al Cezaro, nun estas veninta mia horo, Kajafo! Nun sciigon sendos mi, kaj gxi iros ne al la provincestro en Antiohxion , nek al Romo, sed rekte al Kapreo, al Cezaro mem, la sciigo pri tio, ke notorajn ribelulojn vi kasxas en Jersxalaim kontraù la mortopuno. Kaj tiam ne per la akvo el la Salomona lageto malsoifigos mi Jersxalaimon - kiel mi intencis antaùe por via bono! Ne per akvo! Rememoru, vi devigis min forigi de la muroj la sxildojn kun la emblemo de Cezaro, transloki trupojn, finfine mi mem devis veni cxi tien kaj min okupi pri viaj misajxoj. Memoru mian parolon, cxefpastro. Ci vidos en Jersxalaim ne unu kohorton, ho ne! Venos cxe la urbomurojn la tuta legio Fulminata , venos la araba kavalerio, tiam ci aùdos amarajn plorojn kaj ve-kriojn! Tiam rememoros ci la savitan Bar-rabban kaj bedaùros, ke ci ekzekutigis la filozofon kun lia paca prediko!
Sur la vizagxo de la cxefpastro aperis makuloj, lia rigardo brulegis. Kiel la prokuratoro, li akradente ridetis kaj respondis:
– Ci mem, prokuratoro, cxu ci kredas kion ci diras? Ne, ci gxin ne kredas! Ne pacon, ho, ne pacon portis al ni en Jersxalaimon la forlogisto de la popolo kaj ci, kavaliro, bonege tion komprenas. Ci volus liberigi lin por ke li profanu la religion, agitu la popolon kaj konduku gxin sub la Romiajn glavojn! Sed dum vivas mi, la cxefpastro de la judoj, la religio restos neprofanita kaj la popolo estos defendata. Cxu ci aùdas, Pilato? - cxi tiam Kajafo impone levis la manon: - Aùskultu tion, prokuratoro!
Kajafo eksilentis kaj denove Pilato aùdis la bruon - kvazaù la maro torentis sub la murojn de la gxardeno de Herodo la Granda. De malsupre la bruo estis levigxanta al la piedoj de la prokuratoro kaj trafis lin vizagxen. Samtempe de malantaù, de trans la aloj de la palaco, venis ekscitaj trumpetsignaloj, peza kraketo de centpieda marsxo, fera tintado; la prokuratoro komprenis, ke la Romia infanterio jam eliras sin direktante al la mortparado terura por la ribeluloj kaj krimuloj.
– Cxu ci aùdas, prokuratoro? - mallaùte ripetis la cxefpastro. - Ci ja ne diros, ke cxion cxi, - Kajafo levis ambaù brakojn kaj la malhela kapucxo forglitis de lia kapo, - kaùzis la mizera krimulo Bar-rabba?
Per la mandorso la prokuratoro visxis de la frunto la malvarman sxviton, rigardis teren, poste, levinte la duonfermitajn okulojn al la cxielo, li rimarkis, ke la arda globo pendas preskaù super lia kapo, ke la ombro de Kajafo kuntirigxis gxis la leona vosto. Li diris nelaùte kaj indiferente:
– Baldaù estos tagmezo. La interesa konversacio forturnis nian atenton, nun ni revenu al la afero.
En elegantaj esprimoj li pardonpetis la cxefpastron kaj invitis Kajafon sidigxi sur la benkon en la ombro de magnoliarbo kaj atendi gxis li venigos la ceterajn partoprenontojn de la lasta mallonga interkonsilado - kaj faros ankoraù unu ordonon koncerne la ekzekuton.
La cxefpastro gxentile sin klinis tenante la manon sur la koro kaj restis en la gxardeno, dum Pilato revenis sur la balkonon. Tie li ordonis al la sekretario konduki en la gxardenon la legiestron, la tribunuson de la kohorto, la du sinedirianojn kaj la estron de la Templa gardo, kiuj estis atendantaj en la ronda pavilono kun fontano, sur la sekva pli malsupra teraso. La prokuratoro aldonis, ke li mem tuj venos, kaj eniris la palacon.
Dum la sekretario plenumis la ordonon, en cxambro sxirmita kontraù la suno per malhelaj kurtenoj Pilato rendevuis kun homo kies vizagxon je duono kovris kapucxo, kvankam tie la sunradioj ne povis lin gxeni. La rendevuo estis tre mallonga. La prokuratoro mallaùte diris al la homo kelkajn vortojn, tiu foriris kaj Pilato tra la portiko revenis en la gxardenon.
Tie en la cxeesto de cxiuj invititoj la prokuratoro seke deklaris ke li konfirmis la mortoverdikton pri Jesxua Ha-Nocri, kaj oficiale demandis la sinedirianojn, al kiu el la krimuloj ili volas lasi la vivon. Post la respondo, ke tiu estas Bar-rabba, la prokuratoro diris:
Читать дальшеИнтервал:
Закладка:
Похожие книги на «M. A. Bulgakov»
Представляем Вашему вниманию похожие книги на «M. A. Bulgakov» списком для выбора. Мы отобрали схожую по названию и смыслу литературу в надежде предоставить читателям больше вариантов отыскать новые, интересные, ещё непрочитанные произведения.
Обсуждение, отзывы о книге «M. A. Bulgakov» и просто собственные мнения читателей. Оставьте ваши комментарии, напишите, что Вы думаете о произведении, его смысле или главных героях. Укажите что конкретно понравилось, а что нет, и почему Вы так считаете.