La Margarita - M. A. Bulgakov

Здесь есть возможность читать онлайн «La Margarita - M. A. Bulgakov» весь текст электронной книги совершенно бесплатно (целиком полную версию без сокращений). В некоторых случаях можно слушать аудио, скачать через торрент в формате fb2 и присутствует краткое содержание. Жанр: на английском языке. Описание произведения, (предисловие) а так же отзывы посетителей доступны на портале библиотеки ЛибКат.

M. A. Bulgakov: краткое содержание, описание и аннотация

Предлагаем к чтению аннотацию, описание, краткое содержание или предисловие (зависит от того, что написал сам автор книги «M. A. Bulgakov»). Если вы не нашли необходимую информацию о книге — напишите в комментариях, мы постараемся отыскать её.

M. A. Bulgakov — читать онлайн бесплатно полную книгу (весь текст) целиком

Ниже представлен текст книги, разбитый по страницам. Система сохранения места последней прочитанной страницы, позволяет с удобством читать онлайн бесплатно книгу «M. A. Bulgakov», без необходимости каждый раз заново искать на чём Вы остановились. Поставьте закладку, и сможете в любой момент перейти на страницу, на которой закончили чтение.

Тёмная тема
Сбросить

Интервал:

Закладка:

Сделать

Sidante sur la benko Ivano Nikolaicx jam malkasxe parolas al si mem, fumas, per la mallargxigitaj okuloj rigardas jen la lunon, jen la memorvekan turnokrucon.

Tiel Ivano Nikolaicx pasigas unu aù du horojn. Poste li levigxas sur la piedojn, forlasas la lokon kaj iras, kun vakaj kaj senrigardaj okuloj, cxiam unu saman itineron: tra Spiridonovka en la Arbatajn stratetojn.

Li pasas preter petrolbutiko, sin turnas cxe malnova oblikvigxinta gaslanterno, kaj sxteliras al krado, malantaù kiu li vidas densan kvankam ankoraù senfolian gxardenon, kaj en gxi gotikan palaceton, lunkoloran cxe tiu flanko, kie elstaras orielo kun triparta fenestro, kaj malhelan cxe la alia.

La profesoro ne scias, kio tiras lin al tiu krado, sed li scias, ke cxe la plenluno li ne kapablas sin venki. Krome li scias, ke en la gxardeno malantaù la krado li nepre vidos unu samon.

Li vidos sidi sur benko nejunan bone vestitan viron kun barbeto, nazumo kaj iomete porkida fizionomio. Ivano Nikolaicx trovas tiun logxanton de la palaceto cxiam en unu sama revema pozo, kun la rigardo direktita al la luno. La profesoro scias, ke gxuinte la lunon, la sidanto nepre turnos sian rigardon al la orielaj fenestroj kaj strecxe gxin fiksos sur ilin, kvazaù atendante, ke tuj ili malfermigxos kaj sur la fenestrobreto aperos io eksterordinara.

Cxion pluan Ivano Nikolaicx scias parkere. Cxi tiam endas pli zorge sin kasxi malantaù la krado, cxar la sidanto tuj komencos maltrankvile turnadi la kapon, per vaganta rigardo cxasi ion en la aero, nepre li ravite ridetados, subite eksvingos la manojn en dolcxa sopiro, poste tute sengxene kaj suficxe laùte li murmurados:

– Venera! Venera!… Kia stultulo mi estas!…

– Ho dioj, dioj, - tiam flustras Ivano Nikolaicx sin kasxante malantaù la krado kaj sen forturni la okulojn disde la mistera nekonato, - jen ankoraù unu viktimo de la luno… Jes, ankoraù unu viktimo, kiel mi mem.

Kaj la sidanto daùrigos siajn parolojn:

– Kia stultulo mi estas! Kial kun sxi mi ne forflugis? Kion mi timis, maljuna azeno? Atestilon mi ricevis! Ve, nun paciencu, mi maljuna idioto!

Tiel daùros gxis en la malhela parto de la palaceto ekklakos fenestro, tra gxi vidigxos io blanka kaj aùdigxos malagrabla ina vocxo:

– Nikolao Ivanicx, kie vi estas? Jen fantazio! Cxu malarion vi tie cxasas? Venu trinki teon!

Tiam, nature, la homo sur la benko rekonsciigxos kaj respondos per vocxo mensoga:

– Aeron, spiri iom da fresxa aero mi volis, mia koreto! La aero estas tiel bona!

Li levos sin de la benko, per la pugno sxtele minacos al la fenestro refermigxanta en la ter’etagxo, poste sin trenos en la domon.

– Mensogas li, mensogas! Ho dioj, kiel li mensogegas! - murmuras Ivano Nikolaicx forlasante la kradon, - tute ne la aero altiras lin en la gxardenon, en tiu printempa plenluno li vidas ion sur la luno kaj supre en la gxardeno. Ahx, kare mi pagus por penetri lian sekreton, por ekscii, kiun Veneran li perdis kaj nun vane sercxas per la manoj en la aero, kiun li penas kapti.

Hejmen la profesoro revenas jam tute malsana. Lia edzino sxajnigas, ke sxi ne rimarkas lian staton, kaj simple urgxas lin enlitigxi. Tamen sxi mem sin ne kusxigas, sxi sidas kun libro cxe la lampo kaj amare rigardas la dormanton. Sxi scias, ke cxe la matenkrepusko Ivano Nikolaicx vekigxos kun dolora krio, ploros kaj jxetigxados. Tial antaù sxi, sur la tablotuko sub la lampo kusxas preta injektilo en alkoholo kaj ampolo kun likvajxo havanta intensan tean koloron.

La kompatinda virino ligita kun la grave malsana nun estas libera kaj povas trankvile enlitigxi. Ivano Nikolaicx nun dormos kun felicxa vizagxo gxis la mateno kaj havos iajn al sxi nekonatajn, tamen sublimajn kaj felicxajn songxojn.

La scienciston vekas en la plenluna nokto kaj igas dolorkrii unu sama afero. Li songxas kontraùnaturan sennazan ekzekutiston eksalti kaj iel vocxklakinte enpiki sian lancon en la koron de Gestas, ligita al la fosto kaj perdinta la racion. Sed ecx plie ol la ekzekutisto estas timiga la malnatura lumo, kiu venas el densa nubego bolanta kaj premanta la teron, kiel estas nur dum mondkatastrofoj.

Post la injekto cxio sxangxigxas antaù la dormanto. De la lito al la fenestro etendigxas largxa luna vojo, sur gxin pasxas viro en blanka mantelo kun sangrugxa subsxtofo kaj iras al la luno. Apud li iras juna viro en dissxirita hxitono kaj kun misformigxinta vizagxo. La irantoj arde pri io parolas, diskutas, volas atingi interkonsenton.

– Dioj, dioj, - diras la mantelulo turnante sian orgojlan vizagxon al la kuniranto, - kia vulgara ekzekuto! Tamen bonvolu al mi diri, - lia orgojla vizagxo igxas petega, - ja gxi ne estis, cxu? Mi cin petegas, diru, gxi ne estis, cxu?

– Certe gxi ne estis, - raùkvocxe respondas la kuniranto, - simple ci gxin imagis.

– Cxu ci povas jxuri tion? - kajxole petas la mantelulo.

– Mi jxuras, - respondas la kuniranto, kaj liaj okuloj ial ridetas.

– Jen cxio kion mi volis! - per rompita vocxo ekkrias la mantelulo, kaj li plu pasxas supren akompanate de sia kuniranto. Kviete kaj majeste ilin sekvas giganta pint’orela hundo.

Tiam la luna vojo ekbolas, elversxigxas la luna rivero kaj disfluas cxiudirekte. La luno regas kaj ludas, la luno dancas kaj petolas. Tiam en la torento formigxas supernature bela virino, sxi tenas je la mano kaj elkondukas al Ivano stoplabarban viron, jxetantan cxirkaùen timemajn rigardojn. Ivano Nikolaicx tuj lin rekonas. Li estas la numero cent dek oka, la nokta gasto de Ivano. En sia songxo Ivano Nikolaicx etendas al li la manojn kaj sciavide demandas:

– Do, tiel gxi finigxis, cxu?

– Tiel gxi finigxis, mia discxiplo, - respondas la numero cent dek oka.

La virino pasxas al Ivano kaj diras:

– Certe tiel. Cxio estas finita, cxio havas finon… Mi kisos vian frunton, kaj pri vi cxio ordos.

Sxi sin klinas al Ivano kaj kisas lian frunton, kaj Ivano strebas al sxi kaj penas rigardi en sxiajn okulojn, sed sxi pasxas malantaùen, kaj foriras kun sia akompananto al la luno.

Tiam la luno furiozigxas, gxi versxegas lumtorenton rekte sur Ivanon, gxi dissxprucigas la lumon cxiudirekte, en la cxambro estigxas luna inundo, la luno balancigxas, plialtigxas, dronigas la liton. Gxuste tiam Ivano Nikolaicx dormas felicxvizagxa.

Je la mateno li vekigxas silentema sed tute trankvila kaj sana. Lia milfoje trapikita memoro kvietigxas, kaj gxis la sekva plenluno neniu maltrankviligos la profesoron. Nek la sennaza mortiganto de Gestas, nek la kruela kvina prokuratoro de Judujo, la kavaliro Poncio Pilato.

Тёмная тема
Сбросить

Интервал:

Закладка:

Сделать

Похожие книги на «M. A. Bulgakov»

Представляем Вашему вниманию похожие книги на «M. A. Bulgakov» списком для выбора. Мы отобрали схожую по названию и смыслу литературу в надежде предоставить читателям больше вариантов отыскать новые, интересные, ещё непрочитанные произведения.


Отзывы о книге «M. A. Bulgakov»

Обсуждение, отзывы о книге «M. A. Bulgakov» и просто собственные мнения читателей. Оставьте ваши комментарии, напишите, что Вы думаете о произведении, его смысле или главных героях. Укажите что конкретно понравилось, а что нет, и почему Вы так считаете.

x