La Margarita - M. A. Bulgakov

Здесь есть возможность читать онлайн «La Margarita - M. A. Bulgakov» весь текст электронной книги совершенно бесплатно (целиком полную версию без сокращений). В некоторых случаях можно слушать аудио, скачать через торрент в формате fb2 и присутствует краткое содержание. Жанр: на английском языке. Описание произведения, (предисловие) а так же отзывы посетителей доступны на портале библиотеки ЛибКат.

M. A. Bulgakov: краткое содержание, описание и аннотация

Предлагаем к чтению аннотацию, описание, краткое содержание или предисловие (зависит от того, что написал сам автор книги «M. A. Bulgakov»). Если вы не нашли необходимую информацию о книге — напишите в комментариях, мы постараемся отыскать её.

M. A. Bulgakov — читать онлайн бесплатно полную книгу (весь текст) целиком

Ниже представлен текст книги, разбитый по страницам. Система сохранения места последней прочитанной страницы, позволяет с удобством читать онлайн бесплатно книгу «M. A. Bulgakov», без необходимости каждый раз заново искать на чём Вы остановились. Поставьте закладку, и сможете в любой момент перейти на страницу, на которой закончили чтение.

Тёмная тема
Сбросить

Интервал:

Закладка:

Сделать

Tiuj vortoj ekscitis la majstron, li ekparolis sidighante sur la randon de la lito:

– Bone, jen kio estas bona. Vi pri li verku la daurigon!

La okuloj de Ivachjo ekbrilis.

– Sed vi, chu vi mem ghin ne finverkos? - chi tiam li mallevis la kapon kaj mediteme aldonis: - Ali jes… kial demandi… - Ivachjo timigite jhetis oblikvan rigardon sur la plankon.

– Prave, - diris la majstro, kaj al Ivachjo lia vocho shajnis obtuza kaj fremda. - Mi ne plu verkos pri li. Mi havos alian okupon.

La bruon de la fulmotondro trapikis malproksima fajfo.

– Chu vi audas? - demandis la majstro.

– La fulmotondro bruas…

– Ne, oni min vokas, jam tempas, - klarigis la majstro kaj ekstaris.

– Atendu! Ankorau unu vorton, - petis Ivano, - chu vi shin trovis? Chu shi restis fidela al vi?

– Jen shi estas, - respondis la majstro almontrante la muron. De ghi disighis la nigra silueto de Margarita kaj pashis al la lito. Shi rigardis al la kushanta junulo kaj en shiaj okuloj estis profunda aflikto.

– Kompatinda junulo, - shi flustris sensone kaj klinis sin super la lito.

– Kia belulino, - diris Ivano sen envio, sed melankolie kaj iel serene kortushite. - Nu jen, kiel bone pri vi chio aranghighis. Pri ml estos ne tiel. - Li enpensighis por unu momento kaj mediteme aldonis: - Au, finfine, eblas ke tiel…

– Tiel, jes, tiel, - flustris Margarita, kaj sin klinis tute proksimen al la kushanto, - tuj mi kisos vian frunton kaj chio pri vi ordighos… tion kredu al mi, mi chion jam vidis, chion scias.

La kushanta junulo brakumis shian kolon kaj shi lin kisis.

– Adiau, dischiplo, - apenau audeble diris la majstro kaj aerdisighis. Li malaperis, kaj kun li malaperis ankau Margarita. La balkonkrado fermighis.

Ivachjon atakis maltrankvilo. Li eksidis sur la lito, jhetis chirkauen timan rigardon, ekparolis kun si mem, ekstaris. Probable, la fulmotondro, kiu nun furiozis duoble pli f orte, estigis angoron en lia animo. Lin ekscitis ankau tio, ke malantau la pordo li per sia audo, jam kutimighinta al permanenta silento, perceptis alarmitajn pashojn kaj malklarajn vochojn. Li vokis, jam nervoza kaj tremeranta:

– Praskovja Fjodorovna!

Praskoyja Fjodorovna jam estis eniranta la chambron, demande kaj zorgeme shi rigardis al Ivachjo.

– Kion? Kio okazis? - shi demandis, chu la fulmotondro vin ekscitas? Nu, kuraghon, kuraghon. Tuj mi vokos la doktoron.

– Ne, Praskovja Fjodorovna, ne voku la doktoron, - diris Ivachjo, maltrankvile rigardante ne al la vickuracistino sed en la muron, - pri mi estas nenio speciala, ja mi mem nun povas determini tion, vi ne dubu. Vi prefere jen kion al mi diru, - kore petis Ivano, - kio jhus okazis apude, en la cent dek oka chambro?

– Chu en la cent dek oka? - redemandis Praskovja Fjodorovna, kaj shia rigardo ighis evitema, - nenio, nenio tie okazis. - Shia vocho sonis false, Ivano tion rimarkis kaj diris:

– Fi, Praskovja Fjodorovna, vi estas ja tia verema homo… Chu vi pensas, ke mi furiozighos? Ne, Praskovja Fjodorovna, neniel. Vi prefere diru la veron, char tra la muro mi chion ja sentas.

– Via najbaro jhus forpasis, - flustris la vickuracistino, malkapabla plu rezisti siajn veremon kaj bonkorecon. Time shi rigardis Ivachjon, tuta vestita per la lumo de fulmo. Tamen pri Ivano okazis nenio terura. Li nur levis signifoplene la fingron kaj diris:

– Mi sciis tion! Kaj mi certigas vin, Praskovja Fjodorovnaj, ke jhus en la urbo forpasis ankorau unu homo. Mi ech scias, kiu homo. - Ivachjo mistere ridetis. - Tiu homo estas virino.

Chapitro 31

SUR LA PASERAJ MONTOJ

La fulmotondro pasis for, kaj, strechite super la tuta urbo, multkolora chiel’arko trinkis la akvon el Moskvo-rivero. Alte, sur monteto, inter du boskoj vidighis tri malhelaj siluetoj. Voland, Kerubjev kaj Behemoto, ensele sur nigraj chevaloj, rigardis la urbegon sternighantan trans la rivero, kie la rompita suno brilegis el miloj da okcidentdirektaj fenestroj kaj la miel-kukajn turojn de la Junulina monahhinejo.

En la aero audighis susuro, kaj Azazello, che kies nigra manteltrenajho flugis la majstro kaj Margarita, alterighis kun ili apud la senmova grupo.

– Oni devis iom malplezurigi vin, Margarita Nikolavna, kaj vin, majstro, - post kelka silento ekparolis Voland, - tamen ne riprochu al mi tion; mi opinias, ke vi ghin ne bedauros. Do, - li turnis sin nure al la majstro, - adiauu la urbon. Tempas, - per la mano en la nigra ganto kun funelforma manumo Voland montris tien, kie la sennombraj transriveraj sunoj estis fandantaj la vitrojn, kaj kie super la sunoj shvebis nebulo, fumo, vaporo de la urbo ardighinta dum la tuta tago.

La majstro saltis el la selo, forlasis la ceterajn kaj kuris al la kruta rando de la monteto. La nigra mantelo trenighis post li sur la grundo. Li haltis kaj rigardis la urbon. Dum la unuaj momentoj lian koron premis nostalgio, sed baldau ghin anstatauis dolcheta maltrankvilo, vagema cigana ekscito.

– Por chiam! Tion necesas ekkonscii, - li flustris kaj lekis siajn sekajn, fendetighintajn lipojn. Li komencis auskulti kaj precize fiksi chiujn movojn de sia animo. Al li shajnis, ke lia emocio shanghighis en senton de profunda kaj kruela ofenditeco. Sed ankau ghi ne persistis, malaperis, ghin ial anstatauis malhumila indiferento kaj fine, antausento pri konstanta kvieto.

La rajdantoj silente lin atendis. Ili rigardis la longan nigran figuron gestadi che la rando de la krutajho, jen levi la kapon, kvazau penante transjheti sian rigardon super la tuta urbo ekster ties limojn, jen lasi la kapon resinki, kvazau ekzamenante la tretitan magran herbon che siaj piedoj. La silenton rompis la enuanta Behemoto.

– Permesu al mi, maitre, - li diris, - antau la forrajdo adiaue fajfi.

– Vi riskas ektimigi la damon, - respondis Voland, - kaj krome ne forgesu, ke chiuj viaj hodiauaj misfaroj jam estas finitaj.

– Ah ne, ne, messire, - diris Margarita, amazone sidante en sia selo, kun la mano metita sur la kokson kaj la pinta trenajho pendanta ghis la tero, - permesu la fajfon. Mi sentas melankolion antau la longa vojo. Chu vere, messire, tio estas tute natura, ech se oni scias, ke fine de la vojo onin atendas la felicho? Ghi nin ridign, char mi timas, ke alie chio finighos per larmoj kaj fushos la vojon!

Voland kapjesis al Behemoto, tiu tre viglighis, saltis el la selo teren, shovis la fingrojn en la bushon, plenblovis la vangojn kaj ekfajfis. Margarita sentis akran resonon en la oreloj. Shia chevalo baumis, en la apuda bosko sekaj branchetoj shutighis de la arboj, ekflugis tuta svarmo da kornikoj kaj paseroj, polvokirlo impetis al la rivero kaj oni vidis, ke super la promenshipo pasanta preter la albordighejo la kaskedoj de kelkaj pasagheroj forblovite falis en la akvon. La fajfo ekskuis la majstron, tamen li ne turnis la kapon sed ekgestis ech pli emocie, levante la manon al la chielo, kvazau minacante la urbon. Behemoto fiere rigardis chirkauen.

– Fajfite, mi ne malkonsentas, - indulgeme rimarkis Kerubjev, - efektive, estas fajfite, tamen se paroli senpartie, oni akceptu, ke fajfite estas tre mezbone!

– Ja mi ne estas kapelestro, - dignoplene pautinte respondis Behemoto, kaj subite palpebrumis al Margarita.

– Ek, ankau mi provu rememori la malnovan bravon, - diris Kerubjev, interfrotis la manojn kaj blovis sur la fingrojn.

– Ej, ej! - de sur la chevalo audighis la severa vocho de Voland, - vi atentu, sen kripligaj umajhoj!

Messire, bonvolu al mi kredi, - respondis Kerubjev metante la manon sur la koron, - por sherci, nurnure por sherci… - chi tiam li subite plilongighis supren, kvazau li estus kauchuka, el la fingroj de la dekstra mano li aranghis komplikan figuron, sin tordis, kiel shraubo, poste, abrupte maltordighante, li ekfajfis. Tiun fajfon Margarita ne audis, sed shi ghin vidis pushate kun sia arda chevalo je kelkaj dudek metroj flanken. Elradikite, apud shi falis granda kverko, fendreto kovris la monteton ghis la rivero. Granda peco de la bordo, inklude la albordighejon kaj la restoracion, deglitis en la riveron. La akvo ekbolis, alta ondego levis kaj portis sur la kontrauan bordon, ebenan kaj verdan, la promenshipon, kaj tie ghin lasis sendifekta, kun la neniel lezitaj pasagheroj. Sur la teron antau la piedoj de la ronkanta chevalo de Margarita falis monedo, mortigita de la fajfo de Fagoto. Tiu fajfo ektimigis la majstron. Li prenis sian kapon per ambau manoj kaj kuris reen al la grupo de siaj kunvojaghantoj.

Читать дальше
Тёмная тема
Сбросить

Интервал:

Закладка:

Сделать

Похожие книги на «M. A. Bulgakov»

Представляем Вашему вниманию похожие книги на «M. A. Bulgakov» списком для выбора. Мы отобрали схожую по названию и смыслу литературу в надежде предоставить читателям больше вариантов отыскать новые, интересные, ещё непрочитанные произведения.


Отзывы о книге «M. A. Bulgakov»

Обсуждение, отзывы о книге «M. A. Bulgakov» и просто собственные мнения читателей. Оставьте ваши комментарии, напишите, что Вы думаете о произведении, его смысле или главных героях. Укажите что конкретно понравилось, а что нет, и почему Вы так считаете.

x