La Margarita - M. A. Bulgakov

Здесь есть возможность читать онлайн «La Margarita - M. A. Bulgakov» весь текст электронной книги совершенно бесплатно (целиком полную версию без сокращений). В некоторых случаях можно слушать аудио, скачать через торрент в формате fb2 и присутствует краткое содержание. Жанр: на английском языке. Описание произведения, (предисловие) а так же отзывы посетителей доступны на портале библиотеки ЛибКат.

M. A. Bulgakov: краткое содержание, описание и аннотация

Предлагаем к чтению аннотацию, описание, краткое содержание или предисловие (зависит от того, что написал сам автор книги «M. A. Bulgakov»). Если вы не нашли необходимую информацию о книге — напишите в комментариях, мы постараемся отыскать её.

M. A. Bulgakov — читать онлайн бесплатно полную книгу (весь текст) целиком

Ниже представлен текст книги, разбитый по страницам. Система сохранения места последней прочитанной страницы, позволяет с удобством читать онлайн бесплатно книгу «M. A. Bulgakov», без необходимости каждый раз заново искать на чём Вы остановились. Поставьте закладку, и сможете в любой момент перейти на страницу, на которой закончили чтение.

Тёмная тема
Сбросить

Интервал:

Закладка:

Сделать

sorton kontrau tiu de la chifonvestita vagabondo Levio Mateo.

– Dek du mil lunoj pro unu iama luno, chu tio ne estas tro multe? - demandis Margarita.

– Ripetighas la historio pri Frida, chu? - diris Voland, - chi foje, Margarita, vi ne klopodu. Chio ghustos, sur tio staras la mondo.

– Ellasu lin, - subite ekkriis Margarita stridvoche, tiel, kiel shi kriis antaue, kiam shi estis sorchistino, kaj de tiu krio malkrochighis shtonego en la montaro, kaj ekrulighis sur la deklivoj en la abismon, kaj en la montoj tondre resonis la frakaso de tiu falo. Sed Margarita ne povus certe diri, chu tondris la falfrakaso au la Satana ridego. Chiel ajn, Voland ridis rigardante Margaritan kaj diris:

– Ne kriu en la montaro, tutegale li estas kutimighinta al la shtonfaloj kaj tio lin ne alarmos. Ne estas bezonate, ke vi propetu pri li, Margarita, char pri li jam propetis tiu, kun kiu li tiom deziregas paroli. - Voland refoje sin turnis al la majstro kaj diris: - Do, nun vi povas fini vian romanon per unu frazo!

La majstro shajnis jam atendi tiun inviton dum li senmove staris rigardante la prokuratoron en lia braksegho. Li kunmetis la manojn vochtube kaj kriis tiel, ke la elio hophopis sur la senhomaj kaj senarbaj montoj:

– Libera! Vi estas libera! Li vin atendas!

La montoj tondrigis la vochon de la majstro, kaj ghuste tiu tondro ilin detruis. La malbenitaj rokmuregoj falis. Restis nur la platajho kun la shtona segho. Super la nigra abismo, en kiun sinkis la muregoj, ekhelis senlima urbo, super la urbo reghis altaj brilantaj idoloj, kaj sub ili dense verdis la dum multaj lunmiloj diskreskinta ghardeno. Rekte al la ghardeno etendighis la lunvojo, tiom longe atendita de la prokuratoro, kaj unua sur ghin kuris la pint’orela hundo. La homo en la blanka mantelo kun sangrugha subshtofo sin levis de la segho kaj ion kriis per rauka, rompita vocho. Estis nekomprenebla, chu li ploras au ridas, nek kion li krias. Nur tion oni povis vidi, ke post sia fidela gardanto ankau li impetis al la luna vojo.

– Chu mi sekvu lin, tien? - malkviete demandis la majstro, ektushinte la bridon.

– Ne, - respondis Voland, - kial postkuri tion, kio estas finita?

– Do, chu tien for? - demandis la majstro, sin turnis kaj montris malantauen, kie en la aero teksighis la jhus forlasita urbo kun ghiaj mielkukaj turoj monahhinejaj, kun la suno disrompita en vitrajn pecojn.

– Nek tien for, - respondis Voland, lia vocho densighis kaj ekflugis super la rokoj. - Romantika majstro! Tiu, kiun aspiras vidi la heroo de vi elpensita kaj jhus liberigita, legis vian romanon. - Chi tiam Voland sin turnis al Margarita: - Margarita Nikolavna! Maleblas ekdubi, ke vi penis elpensi por la majstro la plej bonan futuron, sed kredu al mi, tio, kion mi al vi proponas kaj pri kio anstatau vi petis Jeshua, estas ankorau pli bona. Lasu ilin duope, - diris Voland, de sia selo sin klininte al la selo de la majstro kaj almontrante post la f oririntan prokuratoron, - ni ne ghenu ilin, eble ili interkonsentos pri io, - Voland mansvingis direkte al Jershalaim, kaj la urbo estingighis.

– Kaj ankau tie, - Voland montris malantauen, - kion vi faru en la kelo? - chi tiam estingighis la rompita vitra suno. - Por kiu celo? - daurigis Voland persvademe kaj milde. - Ho trioble romantika majstro, chu vi ne volus tage promeni kun via amikino sub la ekflorantaj ceriz’arboj, kaj vespere auskulti la muzikon de Schubert? Chu ne estus al vi agrabla skribi che kandelo per ansera plumo? chu vi ne volas sidi, simile al Fausto, super retorto, esperante ke al vi prosperos modli novan homunkulon? Do, tien, jen tien! Tie vin atendas domo, kaj maljuna servisto, jam lumas la kandeloj, baldau ili estingighos, char tuj vi renkontos la matenighon. Tiun vojon, majstro, iru tiun vojon. Adiau, por mi jam tempas!

– Adiau! - per unu krio respondis la majstro kaj Margarita. Tiam la nigra Voland, sen atenti ajnan vojon, impetis al la abismo, kaj post lin bruante enfalis lia sekvantaro. La rokoj, la platajho, la luna vojo, Jershalaim ne plu estis chirkaue. Ankau la nigraj chevaloj malaperis. La majstro kaj Margarita vidis la promesitan matenighon. Ghi komencighis tuj, senpere post la noktomeza luno. La majstro pashis kun sia amikino, en la brilo de la unuaj matenaj radioj, sur malgranda ponto el muskaj shtonoj. Li ghin transpasis. La rojo restis malantau la fidelaj geamantoj, ili iris sur sabla vojo.

– Auskultu la sensonecon, - Margarita parolis al la majstro kaj la sablo susuris sub shiaj nudaj piedoj, - auskultu kaj ghuu tion, kion oni malhavigis al vl en la vivo - la silenton. Rigardu, jen antaue estas via eterna domo, kiun vi ricevis rekompence. Jam mi vidas la Venecian fenestron kaj vinberujon grimpintan ghis la tegmento. Jen estas via domo, via eterna hejmo. Mi scias, ke vespere che vin venos tiuj, kiujn vi amas, kiuj vin interesas kaj kiuj vin ne maltrankviligos. Ili ludos por vi muzikon, ili kantos por vi, vi vidos, kia lumo estas en la chambro, kiam brulas la kandeloj. Vi endormighos surmetinte vian eternan trivitan noktochapon, vi endormighos kun rideto sur la lipoj. La dormo vin fortigos, vi saghe rezonos. Kaj forpeli min vi jam ne povos. Mi gardos vian dormon.

(Tiel parolis Margarita irante kun la majstro al ilia eterna hejmo, kaj al li shajnis, ke shiaj vortoj fluas tiel, kiel fluis kaj lirlis la malantaue restinta rojo, kaj lia memoro, la maltrankvila memoro milfoje trapikita per la nadloj, komencis estingighi. Iu estis ellasanta la majstron en la liberon, kiel li mem jhus ellasis la de li kreitan heroon. Tiu heroo foriris en la abismon, li foriris senrevene, pardonite en tiu antaudimancha nokto, li, la filo de regho astrologiisto, la kruela kvina prokuratoro de Judeo, la kavaliro Poncio Pilato.)

EPILOGO

Kaj tamen, kio finfine okazis en Moskvo post ke en tiu sabata vespero, cxe la sunsubiro, Voland forlasis la cxefurbon, malaperinte kun sia sekvantaro de sur la Paseraj Montoj?

Pri tio, ke dum longa tempo tra la tuta cxefurbo obtuze resonis absolute nekredeblaj onidiroj, tre rapide atingintaj la forajn angulojn de la provinco, ni ne bezonas paroli, kaj ripeti tiujn onidirojn estus enuiga fiajxo.

La aùtoro de tiuj verfidelaj linioj per siaj propraj oreloj aùdis en trajno, dumvoje al Krimeo , rakonton pri tio, ke en Moskvo dumil homoj eliris el teatro tutnudaj - laù la strikta senco de la vorto - kaj tiele disveturis hejmen en taksio.

La vortoj malsankta potenco estis flustrataj en la atendovicoj cxe la laktejoj, en la tramoj, en la vendejoj, en la apartamentoj, en la kuirejoj, en la trajnoj lokaj kaj longdistancaj, en la stacidomoj kaj sur la substacioj , en la vilaoj kaj sur la plagxoj.

La plej kleraj kaj kulturaj homoj, evidente, tiajn rakontadojn ne partoprenis, kaj ecx mokis ilin, penante prudentigi la rakontantojn. Tamen fakto, laù la komuna dirmaniero, estas fakto, kaj oni ne povas simple gxin malatenti sen ajna ekspliko; iu ja estis vizitinta la cxefurbon. La karbonigxinta ruino de Gribojedovo kaj multaj aliaj aferoj tro konvinke tion atestis.

La kulturaj homoj akceptis la konkludon de la enketo: cxio estis faro de bando de hipnotigantoj kaj ventroparolistoj, kiuj eminente posedis sian arton.

Certe, por kapti la bandon oni faris arangxojn urgxajn kaj energiajn, sed bedaùrinde ili restis senrezultaj. La individuo, doninta al si la nomon Voland, kun cxiuj siaj komplicoj malaperis kaj poste nenie manifestigxis, nek en Moskvo nek aliloke. Nature, trudigxis la hipotezo ke li fugxis eksterlanden, sed ankaù tie mankis indikajxoj pri lia cxeesto.

La enketo pri tiu afero daùris tre longe. Ja finfine la afero estis monstrega! Ecx sen paroli pri la kvar forbrulintaj domoj kaj pri la centoj da frenezigxintaj homoj, estis ankaù mortigitoj. Pri du personoj tio estis certa: pri Berlioz kaj pri tiu missxanca oficisto de la Buroo por la konatigo al la alilandanoj de la vidindajxoj de Moskvo, la eksbarono von Meigel. Cxar tiuj du ja estis mortigitaj. La cindrigxintajn ostojn de la dua oni trovis en la apartamento n-ro 50, strato Sadovaja, post ol la incendio estis estingita. Jes, estis viktimoj, kaj tiuj viktimoj neprigis enketon.

Читать дальше
Тёмная тема
Сбросить

Интервал:

Закладка:

Сделать

Похожие книги на «M. A. Bulgakov»

Представляем Вашему вниманию похожие книги на «M. A. Bulgakov» списком для выбора. Мы отобрали схожую по названию и смыслу литературу в надежде предоставить читателям больше вариантов отыскать новые, интересные, ещё непрочитанные произведения.


Отзывы о книге «M. A. Bulgakov»

Обсуждение, отзывы о книге «M. A. Bulgakov» и просто собственные мнения читателей. Оставьте ваши комментарии, напишите, что Вы думаете о произведении, его смысле или главных героях. Укажите что конкретно понравилось, а что нет, и почему Вы так считаете.

x