La Margarita - M. A. Bulgakov
Здесь есть возможность читать онлайн «La Margarita - M. A. Bulgakov» весь текст электронной книги совершенно бесплатно (целиком полную версию без сокращений). В некоторых случаях можно слушать аудио, скачать через торрент в формате fb2 и присутствует краткое содержание. Жанр: на английском языке. Описание произведения, (предисловие) а так же отзывы посетителей доступны на портале библиотеки ЛибКат.
- Название:M. A. Bulgakov
- Автор:
- Жанр:
- Год:неизвестен
- ISBN:нет данных
- Рейтинг книги:5 / 5. Голосов: 1
-
Избранное:Добавить в избранное
- Отзывы:
-
Ваша оценка:
- 100
- 1
- 2
- 3
- 4
- 5
M. A. Bulgakov: краткое содержание, описание и аннотация
Предлагаем к чтению аннотацию, описание, краткое содержание или предисловие (зависит от того, что написал сам автор книги «M. A. Bulgakov»). Если вы не нашли необходимую информацию о книге — напишите в комментариях, мы постараемся отыскать её.
M. A. Bulgakov — читать онлайн бесплатно полную книгу (весь текст) целиком
Ниже представлен текст книги, разбитый по страницам. Система сохранения места последней прочитанной страницы, позволяет с удобством читать онлайн бесплатно книгу «M. A. Bulgakov», без необходимости каждый раз заново искать на чём Вы остановились. Поставьте закладку, и сможете в любой момент перейти на страницу, на которой закончили чтение.
Интервал:
Закладка:
– Kiel vi suferis, mia kompatinda amiko, kiel vi suferis! Nur mi sola scias tion. Jen, vi havas blankajn fadenojn en la haroj, kaj tiun poreternan falton che la lipoj. Mia kara, mia unika, ne pensu pri io plua. Tro multe vi devis pensi, nun mi pensos por vi! Kaj mi jhuras al vi, mi jhuras, ke chio estos blindige bela.
– Sed mi nenion timas, Margot, - al shi subite respondis la majstro kaj levis la kapon kaj shajnis al shi tia, kia li estis verkante pri la afero, de li neniam vidita, sed pri kiu li certe sciis ke ghi ja estis, - kaj tial mi nenion timas, char jam chion mi spertis. Troe mi estis timigata, per nenio eblas min plie timigi. Sed mi domaghas vin, jen la embaraso! Jen kial mi plu ripetadas pri tio sama. Rekonsciighu! Kial vi fushu vian vivon kun malsanulo, kun mizerulo? Reiru che vin! Mi vin domaghas, tial mi ghin diras.
– Ho! Vi, vi… - murmuris Margarita skuante sian hirtan kapon, - vi, malgrandfidulo, vi, malfelicha homo. Pro vi hierau la tutan nokton mi skuighadis nuda, mi perdis mian naturon kaj anstatauigis ghin je alia, plurajn monatojn mi pasigis en la malluma kamero pensante nur pri unu afero - pri la fulmotondro super Jershalaim, mi elploris miajn okulojn, kaj nun, kiam sur nin falis la felicho, vi min forpelas! Bone, mi foriros, sed sciu, ke vi estas kruela homo! Ili dezertigis vian animon!
Maldolcha tenero levighis al la koro de la majstro kaj, nesciate kial, li ekploris kashinte sian vizaghon en la haroj de Margarita. Shi, plorante, flustris al li, kaj shiaj fingroj saltetis sur la tempioj de la majstro:
– Jes, fadenoj, blankaj fadenoj, mi vidas vian kapon kovrighi per la negho, ah, kara, mia kara kapo, tiom suferinta. Rigardu viajn okulojn, kiajn vi havas okulojn! En ili estas dezerto… Kaj la shultroj, la peze sharghitaj shultroj… Kripligis, ili vin kripligis… - la parolo de Margarita ighis senkohera, shin skuis plorsingultoj.
Tiam la majstro vishis siajn okulojn, levis Margaritan de la genuoj, mem surpiedighis kaj firme diris:
– Sufichas! Vi min hontigis. Neniam mi refalos en malkuraghon, nek revenos al tiu demando, estu certa pri tio. Mi scias, ke ni ambau estas viktimoj de mensa malsano, kiun, eble, mi kontaghis al vi… Do, ni portu ghin kune.
Margarita proksimigis siajn lipojn al la orelo de la majstro kaj flustris:
– Mi jhuras al vi je via vivo, mi jhuras je la de vi divenita filo de la astrologiisto, ke chio estos bona.
– Belege, belege, - respondis la majstro kaj, ekridinte, li aldonis: - Nature, kiam homoj estas tute prirabitaj, kiel vi kaj mi, ili serchas savon che la transmonda potenco! Konsentite, ni serchu ghin tie.
– Ah! Jen, jen, finfine vi estas kiel antaue, vi ridas, - diris Margarita, - kaj iru al la diablo kun viaj kleraj vortoj. Transmonda au ne transmonda, chu tio ne estas tutegala? Mi estas malsata, - kaj shi tiris lin je la mano al la tablo.
– Mi ne certas, chu tiuj manghajhoj ne malaperos tuj ien sub la teron au ne forflugos tra la fenestro, - diris la majstro tute trankvilighinte.
– Ili ne forflugos!
Kaj ghuste je tiu momento el la fenestro audighis nazsona vocho:
– Pacon al vi.
La majstro ekskuighis, dum Margarita, jam kutimighinta al la eksterordinara, ekkriis:
– Azazello! Ah, kiel agrable, kiel bone! - kaj flustrinte al la majstro:
– Vi vidas, ili nin ne forlasas! - shi kuris malshlosi la pordon.
– Almenau fermu vian mantelon! - postkriis al shi la majstro.
– Bagatelajho, - jam el la koridoro respondis Margarita.
Kaj jen Azazello sin klinas, salutas la majstron, brilas lia misa okulo, kaj Margarita ekkrias:
– Ah, kiel mi ghojas! Neniam en mia vivo mi tiel ghojis! Sed vi pardonu, Azazello, ke mi estas nuda!
Azazello petis shin ne zorgi pri tio, diris, ke li vidadis virinojn ne nur nudaj, sed ankau tute senhautigitaj, volonte okupis lokon che la tablo, lasinte en la angulo apud la forno pakon envolvitan en malhelan brokajhon.
Margarita vershis al li konjakon, kaj li volonte ghin eltrinkis. La majstro sendeturne lin rigardis, foje-foje pinchante sian maldekstran manon. Sed la pinchoj neniom helpis. Azazello ne aer-disighis, kaj, verdire, tio ja ne estis necesa.
Nenio timinda estis en tiu malalta rufetulo; jes ja, li havis albugon -sed tiajhon oni povas ricevi sen ajna sorcho; jes, li estis ne tute ordinare vestita, per ia mantelo au sutano - tamen, se rigore tion pripensi, ankau tio ne estas senprecedenca. Kaj la konjakon li trinkis tre brave, kiel chiuj bonaj homoj, po tuta glaseto kaj sen almangheti. Pro tiu sama konjako zumo estighis en la kapo de la majstro kaj li pensis:
«Tamen, Margarita pravas! Certe antau mi sidas sendito de la diablo. Ja mi mem antau nelonge, je la antaulasta nokto, persvadis Ivanon, ke ghuste Satanon li renkontis che la Patriarhha - kaj jen, nun min ial timigas tiu penso, mi komencas fantazii pri hipnotigantoj kaj halucinajhoj. Kiaj, pro la diablo, hipnotigantoj estu chi tie!…»
Pli atente li rigardis Azazellon kaj konstatis, ke en ties okuloj estas io trudita, ia dume retenata penso. «Tio ne estas simpla vizito, li havas komision»; pensis la majstro.
Lia observemo lin ne trompis.
Trinkinte sian trian glaseton da konjako, kiu alkoholajho neniel efikis Azazellon, la vizitanto ekparolis tiele:
– Jen agrabla kelo, la diablo min prenu! Restas nur unu demando, kion oni tie faru, en tiu kelo?
– Ankau mi diras ghuste tion, - ekridis la majstro.
– Kial vi maltrankviligas min, Azazello? - dernandis Margarita, - iel ni ja vivos!
– Pardonon, pardonon, - ekkriis Azazello, - neniel mi volis vin maltrankviligi. Mi mern diras: lel vi vivos. Ah, ne multe mankis ke mi forgesu… messire ordonis ke mi transdonu al vi liajn saluton kaj inviton fari kun li negrandan promenadon, kompreneble, se vi tion deziras. Do, kion vi diros?
Sub la tablo Margarita per la piedo tushis la majstron.
– Kun granda plezuro, - respondis la majstro observante la vizaghon de Azazello, dum tiu daurigis:
– Ni esperas, ke ankau Margarita Nikolavna ne malakceptos?
– Mi, mi certe ne malakceptos, - diris Margarita, kaj shia piedo refoje glitis sur la kruro de la majstro.
– Admirinde! - ekkriis Azazello, - jen kion mi shatas! Hop, hop kaj prete! Malkiel tiam en la Aleksandra ghardeno.
– Ahh, ne parolu pri tio, Azazello! Tiam mi estis stulta. Cetere, mi ne meritas tro severan jughon, ja ne chiun tagon oni renkontighas kun la malsankta potenco!
– Certe, - konfirmis Azazello, - chiutage, tio ja estus agrabla!
– Ankau mi shatas la rapidon, - ekscitite diris Margarita, - la rapidon kaj la nudon. Kiel el mauzero - paf! Ah, kiel li celpafas, - shi ekkriis sin turnante al la majstro, - piksepo sub la kuseno, kaj ajnan pikilon… - Margarita estis ebriighanta, shiaj okuloj brilis.
– Ankorau unu aferon mi forgesis, - ekkriis Azazello sin frapinte sur la frunton, - tiom da klopodoj mi havas, ke mi tute perdas la kapon! Ja messire sendis al vi donacon, - chi tiam li turnis sin speciale al la majstro, - botelon da vino. Bonvolu atenti, ke ghi estas tiu sama vino, kiun trinkis la prokuratoro de Judeo. La Falerna vino.
Nature, tia rarajho vive interesis kaj la majstron kaj Margaritan. El la malhela cherka brokajho Azazello eligis kruchon tegitan je shimo. Oni flaris la vinon, oni vershis ghin en la glasojn, oni tra ghi rigardis kontrau la lumo estingighanta en la fenestro antau la fulmotondro. Kaj oni vidis chion kolorighi sange.
– Je la sano de Voland! - ekkriis Margarita levante sian glason.
Chiuj tri portis sian glason al la lipoj kaj faris grandan gluton. Tuj la antaushtorma lumo malhelighis en la okuloj de la majstro, lia spiro haltis paralizite, li sentis, ke venas lia fino. Li ankorau vidis sian morte palighintan amikinon senhelpe etendi al li la brakojn, poste lasi la kapon fali sur la tablon, poste sinki sur la plankon.
Читать дальшеИнтервал:
Закладка:
Похожие книги на «M. A. Bulgakov»
Представляем Вашему вниманию похожие книги на «M. A. Bulgakov» списком для выбора. Мы отобрали схожую по названию и смыслу литературу в надежде предоставить читателям больше вариантов отыскать новые, интересные, ещё непрочитанные произведения.
Обсуждение, отзывы о книге «M. A. Bulgakov» и просто собственные мнения читателей. Оставьте ваши комментарии, напишите, что Вы думаете о произведении, его смысле или главных героях. Укажите что конкретно понравилось, а что нет, и почему Вы так считаете.