La Margarita - M. A. Bulgakov
Здесь есть возможность читать онлайн «La Margarita - M. A. Bulgakov» весь текст электронной книги совершенно бесплатно (целиком полную версию без сокращений). В некоторых случаях можно слушать аудио, скачать через торрент в формате fb2 и присутствует краткое содержание. Жанр: на английском языке. Описание произведения, (предисловие) а так же отзывы посетителей доступны на портале библиотеки ЛибКат.
- Название:M. A. Bulgakov
- Автор:
- Жанр:
- Год:неизвестен
- ISBN:нет данных
- Рейтинг книги:5 / 5. Голосов: 1
-
Избранное:Добавить в избранное
- Отзывы:
-
Ваша оценка:
- 100
- 1
- 2
- 3
- 4
- 5
M. A. Bulgakov: краткое содержание, описание и аннотация
Предлагаем к чтению аннотацию, описание, краткое содержание или предисловие (зависит от того, что написал сам автор книги «M. A. Bulgakov»). Если вы не нашли необходимую информацию о книге — напишите в комментариях, мы постараемся отыскать её.
M. A. Bulgakov — читать онлайн бесплатно полную книгу (весь текст) целиком
Ниже представлен текст книги, разбитый по страницам. Система сохранения места последней прочитанной страницы, позволяет с удобством читать онлайн бесплатно книгу «M. A. Bulgakov», без необходимости каждый раз заново искать на чём Вы остановились. Поставьте закладку, и сможете в любой момент перейти на страницу, на которой закончили чтение.
Интервал:
Закладка:
– Senmove! - Kaj chiuj tri tuj komencis pafadon sur la verando, celante la kapojn de Kerubjev kaj Behemoto. Ambau alpafatoj tuj aerdisighis, kaj fajrokolono ekshpruchis el la primuso rekte en la tolan markezon. Oscedanta faukego shajnis malfermighi en la markezo, ghiaj nigraj rondoj dislarghighis chiudirekte. La fajro saltis tra la faukegon kaj atingis la tegmenton de la Gribojedova domo. En la dua etagho, paperujoj kushantaj sur la fenestrobreto de la redaktejo subite ekflamighis, la fajro pasis sur la kurtenon, kaj zumante, kvazau disblovate, kirle profundighis en la onklinan domon.
Post kelkaj sekundoj sur la asfaltaj aleoj kondukantaj al la fera krado de la bulvardo, de kie je la merkredo vespere venis, sen trovi ies ajn komprenon, la unua heroldo de la malfelicho, Ivano - nun forkuris nefinmanghintaj verkistoj, kelneroj, Sofia Pavlovna, Bochjo, la geedzoj Petrakov.
Anticipe elirinte tra la flanka pordo, nenien forkurante kaj nenien rapidante, kiel shipestro, kiu laste forlasas sian brulantan brigon, Archibaldo Archibaldovich kviete staris en sia silksubshtofa somera surtuto, kun la du sturgotraboj subbrake.
Chapitro 29
LA SORTO DE LA MAJSTRO KAJ MARGARITA DECIDIGHIS
Che la sunsubiro du figuroj estis alte super la urbo, sur la masonita teraso de unu el la plej belaj arkitekturajhoj en Moskvo, konstruita antau jarcento kaj duono; tiuj du estis Voland kaj Azazello. Oni ne povis vidi ilin de malsupre, de la strato, char kontrau la malnecesaj rigardoj ilin shirmis balustrado ornamita per gipsaj vazoj kaj gipsaj floroj. Male, ili vidis la urbon preskau ghis ties limoj.
Voland sidis sur faldebla tabureto, vestite per sia nigra sutano. Lia longa kaj largha spado estis plantita inter du disighintaj shtonplatoj de la teraso formante sunhorloghon. La ombro de la spado malrapide kaj nehaltigeble plilongighadis, rampante al la nigraj shuoj de Satano. Metinte sian pintan mentonon sur la pugnon, kurbiginte sin sur la tabureto kaj tirinte sub sin unu kruron, li senmove kontemplis la senmezuran amasegon de palacoj, gigantaj domoj kaj malkonstruotaj kabanetoj. Azazello, forlasinte sian modernan vestaron - jako, bulchapelo, lakledaj shuoj - tuta en nigro, senmove staris apud sia sinjoro, same kiel li, fikse rigardante la urbon.
Voland ekparolis:
– Kia interesa urbo, chu?
Azazello movighetis kaj respekte respondis:
- Messire, mi preferas Romon!
– Jes, tio estas afero de gusto, - diris Voland.
Post kelka tempo refoje audighis lia vocho:
– De kie venas tiu fumo, sur la bulvardo?
– Tie brulas Gribojedovo, - respondis Azazello.
– Vershajne, ghin vizitis tiu nedisigebla duopo, Kerubjev kaj Behemoto, chu?
– Tio estas eksterduba, messire.
Reestighis silento, kaj la du sur la teraso kontemplis la disrompitan, blindige brilan sunon flamighi en la okcidenten rigardantaj fenestroj en la supraj etaghoj de la kolosaj domegoj. La okulo de Voland brilegis, kiel tia fenestro, kvankam li sidis dorse al la sunsubiro.
Sed jen io lin igis forturni sin de la urbo kaj direkti sian atenton al la ronda turo, kiu situis malantau lia dorso sur la tegmento. El ghia muro venis argilmakulita malserena chifonulo, nigrabarba, surhavanta hhitonon kaj memfaritajn sandalojn.
– Ba! - ekkriis Voland, rikane rigardante al la veninto, - malpleje oni atendus vidi cin chi tie! Kio venigis cin, ho seninvita kvankam ja antauvidita gasto?
– Mi venis al ci, spirito de la malbono kaj reganto de la ombroj, - tiu respondis malafable rigardante Volandon el sub la kuntiritaj brovoj.
– Se ci venis al mi, do kial ci ne diras al mi «bonan tagon», ho eksimpostisto? - severe demandis Voland.
– Char mi malvolas ke ci havu bonan tagon, - audace respondis la veninto.
– Tamen ci devos akcepti mian prosperon, - objhetis Voland, kaj ironia rideto tordis lian bushon. - Apenau ci aperis sur la tegmento, tuj ci prezentas stultajhon, kaj mi diros al ci, en kio ghi konsistas: en la intonacio. Ci elparolis ciajn vortojn tiel, kvazau ci malagnoskus la ombrojn, kaj ankau la malbonon. Chu ci tamen bonvolos pripensi la demandon: kion farus cia bono, se ne ekzistus la malbono, kaj kiel aspektus la tero senigite je la ombroj? La ombrojn ja estigas la objektoj kaj la homoj. Jen estas la ombro de mia spado. Sed estas ja la ombroj de la arboj kaj de la vivuloj. Chu ci volus kalvigi la tutan terglobon, forrazante chiujn arbojn kaj chion vivan, pro cia fantazio ghui la nudan lumon? Ci estas stulta.
– Mi ne diskutos kun ci, maljuna sofisto, - respondis Levio Mateo.
– Ja ci ne povas kun mi diskuti, pro la kialo jhus menciita: ci estas stulta, - diris Voland, kaj demandis: - nun diru mallonge, sen min lacigi, kial vi venis?
– Li min sendis.
– Kion do ci, sklavo, devas al mi komuniki?
– Mi ne estas sklavo, - kun kreskanta kolero respondis Levio Mateo, - mi estas lia dischiplo.
– Mi kaj ci, ni parolas en malsamaj lingvoj, kiel chiam, - replikis Voland, - sed la aferoj pri lauj ni parolas ne shanghighas pro tio. Do…
– Li legis la verkon de la majstro, - diris Levio Mateo, - kaj li petas cin, ke ci kunprenu la majstron kaj rekompencu lin per la kvieto. Chu tio estus malfacila por ci, ho spirito de la malbono?
– Nenio estas por mi malfacila, - respondis Voland, - kaj ci bone tion scias. - Post mallonga medito li demandis: - Sed kial vi lin ne prenas che vin en la lumon?
– Li ne meritis la lumon, li meritis la kvieton, - malgaje diris Levio.
– Diru al li, ke tiel estos farite, - respondis Voland; lia okulo ekfulmis kaj li diris: - Nun forlasu min senprokraste.
– Li petas ke ankorau shin, kiu amis kaj suferis pro li, vi ankau kunprenu, - unuafoje la vocho de Levio sonis petege.
– Sen ci ni neniel ekpensus pri tio. Iru.
Levio Mateo post tio malaperis. Voland vokis al si Azazellon kaj ordonis al li:
– Flugu al ili kaj chion aranghu.
Azazello forlasis la terason kaj Voland restis sola. Tamen lia soleco ne dauris longe. Sur la shtonplatoj de la teraso audighis pashoj, gajaj vochoj, kaj antau Voland prezentighis Kerubjev kaj Behemoto. Nun la dikuio ne plu havis sian primuson, anstataue li estis sharghita je plej diversaj objektoj. Ekzemple, subbrake li havis negrandan pejzaghon en ora kadro, de sur lia. antaubrako pendis bruldifektita kuirista kitelo, kaj en la mano de la alia brako li tenis kompletan salmon en la hauto kaj kun la vosto. Kerubjev kaj Behemoto forte odoris je brulajho, la muzelon de Behemoto kovris fulgomakuloj, la kaskedo duone karbonighis.
– Saluton, messire, - kriis la senlaca duopo, kaj Behemoto eksvingis la salmon.
– Tre belaj, - diris Voland.
– Messire, vi nur imagu, - ekscitite kaj gaje kriis Behemoto, - oni prenis min por marodulo!
– Jughante lau la objektoj de vi alportitaj, - diris Voland rigardante la pejzaghon, - vi efektive estas marodulo.
– Chu vi kredos, messire,… - sincervoche ekparolis Behemoto.
– Ne, mi ne kredas, - mallonge respondis Voland.
– Messire, mi jhuras, mi faris heroajhojn por savi kiel eble plej multe, kaj jen chio savita.
– Vi prefere diru, kial ekbrulis Gribojedovo? - demandis Voland.
Ambau, Kerubjev kaj Behemoto, malghoje disetendis la brakojn kaj levis la okulojn al la chielo. Beliemoto ekkriis:
– Misterajho! Ni sidis kviete, pace manghetis… Kaj subite pif! Paf! - alighis Kerubjev, - Pafoj! Frenezighinte pro la timo, ni ambau kuris al la bulvardo, la atakantoj nin sekvis, ni kuregis al Timirjazev!
– Sed la devkonscio, - reprenis Behemoto, - venkis nian hontindan timon, kaj ni revenis!
– Ah, vi revenis, chu? - diris Voland. - Nu certe, sekve la konstruajho forbrulis ghisfunde.
– Ghisfunde! - afliktite konfirmis Kerubjev, - tio estas, lauvorte ghisfunde, messire, ghuste kiel vi bonvolis trafege tion esprimi. Restis nenio krom kelkaj karbonighintaj brulstumpoj!
Читать дальшеИнтервал:
Закладка:
Похожие книги на «M. A. Bulgakov»
Представляем Вашему вниманию похожие книги на «M. A. Bulgakov» списком для выбора. Мы отобрали схожую по названию и смыслу литературу в надежде предоставить читателям больше вариантов отыскать новые, интересные, ещё непрочитанные произведения.
Обсуждение, отзывы о книге «M. A. Bulgakov» и просто собственные мнения читателей. Оставьте ваши комментарии, напишите, что Вы думаете о произведении, его смысле или главных героях. Укажите что конкретно понравилось, а что нет, и почему Вы так считаете.