La Margarita - M. A. Bulgakov

Здесь есть возможность читать онлайн «La Margarita - M. A. Bulgakov» весь текст электронной книги совершенно бесплатно (целиком полную версию без сокращений). В некоторых случаях можно слушать аудио, скачать через торрент в формате fb2 и присутствует краткое содержание. Жанр: на английском языке. Описание произведения, (предисловие) а так же отзывы посетителей доступны на портале библиотеки ЛибКат.

M. A. Bulgakov: краткое содержание, описание и аннотация

Предлагаем к чтению аннотацию, описание, краткое содержание или предисловие (зависит от того, что написал сам автор книги «M. A. Bulgakov»). Если вы не нашли необходимую информацию о книге — напишите в комментариях, мы постараемся отыскать её.

M. A. Bulgakov — читать онлайн бесплатно полную книгу (весь текст) целиком

Ниже представлен текст книги, разбитый по страницам. Система сохранения места последней прочитанной страницы, позволяет с удобством читать онлайн бесплатно книгу «M. A. Bulgakov», без необходимости каждый раз заново искать на чём Вы остановились. Поставьте закладку, и сможете в любой момент перейти на страницу, на которой закончили чтение.

Тёмная тема
Сбросить

Интервал:

Закладка:

Сделать

Tiu stulta, sentakta kaj, supozeble, politike malutila parolado koler-tremigis Paulon Iosifovich, sed - mirinda afero - lau la rigardoj de la amasighinta publiko estis evidenta, ke en la koro de multaj ghi trovis resonon! Kaj kiam Behemoto, metinte al la okuloj sian malpuran, truhavan manikon, tragedie ekkriis:

– Dankon, fidela amiko, viktimon vi defendas! - okazis miraklo. Kvieta kaj tute konvena maljunuleto, vestita modeste tamen pure, la maljunuleto achetanta tri migdalajn kukojn en la sukerajha sekcio, subite metamorfozighis. Batala fajro ekfulmis en liaj okuloj, li purpurighis, jhetis sur la plankon la pakajheton kun la kukoj kaj kriis:

– Prave! - per maldika infana vocho. Li ekposedis la pleton, forbalais de ghi la reston de la chokolada Ejfel-turo, ruinigita de Behemoto, svingis la pleton, per la maldekstra mano forshiris la chapelon disde la kapo de la alilandano kaj per la dekstra larghamove kaj plate mallevis la pleton sur lian kalvajhon. Disrulighis bruo, simila al tiu, kian estigas ferladaj folioj jhetataj de kamiono sur la teron. Palighante, la dikulo falis dors’antaue kaj sidighis en la barelon kun la Kercha haringo, shpruciginte el ghi gejseran kolonon de pekloakvo. Tuj okazis dua miraklo. Trafalinte en la barelon, la malvulo ekkriis en perfekte pura rusa lingvo, sen ech malpleja fremda misprononco:

– Murdo! Milicion! Banditoj min murdas!

Evidente, sekve de la suferita skuo li subite ricevis la kapablon paroli en antaue de li ne sciata fremda lingvo.

Je tiu momento chesis la fajfado de la pordisto, kaj en la ekscitita amaso de la klientoj aperis, proksimighante, du milicianaj kaskoj. Sed, kiel en la publika banejo oni vershlavas la benkon el sia pelvo, tiel la perfidulo Behemoto vershegis benzinon el sia primuso sur la sukerajhan vendotablon kaj meme ghi ekbrulis. La flamo saltis supren kaj kuris lau la vendotablo forvorante la belajn paperrubandojn, kiuj ornamis la korbojn kun fruktoj. Shrikante, la vendistinoj impetis el malantau la vendotablo, kaj apenau ili forlasis la lokon, tuj ekbrulis la tolaj kurtenoj sur la fenestroj kaj la flamanta benzino disfluis sur la planko. La publiko eligis desperajn kriojn, ektorentis el la sukerajha sekcio malantauen, forportante la jam senutilan Paulon Iosifovich; la vendistoj de la fisha sekcio anservice kuris kun siaj akregaj tranchiloj al la malantaua pordo. La malva civitano sin eligis el la barelo, tute trempite en la haringa suko li rulighis trans la salmon, kushantan sur la vendotablo, kaj sekvis la gevendistojn. Ektintis kaj shutighis vitroj de la spegula pordo, elpremitaj de la sin savanta hom’amaso, kaj la du fiuloj, Kerubjev kaj la voremulo Behemoto, ien forshtelighis, sed kien - oni ne povis kompreni. Vidintoj, kiuj cheestis la komencon de la incendio en Torgsin che la Smolenska bazaro, post kelka tempo rakontadis, ke la du huliganoj flugis supren al la plafono kaj tie krevis kvazau infanaj balonetoj. Tio, nature, estas tre duba, ke la afero estus okazinta ghuste tiel, sed, ho ve, mankas pli fidindaj informoj.

Tamen ni precize scias, ke ekzakte unu minuton post la incidento che la Smolenska bazaro, Behemoto kaj Kerubjev jam trovighis sur la bulvarda trotuaro, ghuste antau la domo de la onklino de Gribojedov. Kerubjev haltis apud la krado kaj diris:

– Ba! Sed tio ja estas la literaturista domo. Chu vi scias, Behemoto, pri tiu domo mi audis multe da bona kaj favora. Atentu tiun domon, mia amiko! Estas plezuro pensi, ke kashite sub tiu tegmento maturighas tuta amaso da talentoj.

– Kiel ananasoj en forcejo, - diris Behemoto, kiu, por pli bone admiri la kremkoloran palaceton kaj ghiajn kolonojn, sin levis sur la betonan soklon de la fera krado.

– Ghuste tiel, - konsentis Kerubjev kun sia nedisigebla akompananto, - kaj dolcha teruro plenigas onian koron, kiam oni pensas, ke en tiu domo nun maturighas la autoro de futura Donkihoto, au Fausto, au, la diablo min prenu, de Malvivaj animoj! Chu?

– Animskua penso, - konfirmis Behemoto.

– Jes, - daurigis Kerubjev, - mirindajn aferojn oni atendu el la forcejoj de tiu domo, ariginta sub sia tegmento kelkajn milojn da abnegaciuloj, dedichintaj sian tutan vivon al la servo de Melpomena, Polimnia kaj Talia. Imagu, kia bruo levighos, kiam unu el ili, por komenci, prezentos al la legantaro novan Revizoron, au, almenau, novan Eugenon Oneginovl

– Tre klara afero, - refoje konfirmis Behemoto.

– Jes, - daurigis Kerubjev zorgmiene levante la fingron, - sed! «Sed» mi diris, kaj mi ripetas tion: sed! Se tiujn delikatajn forcejajn plantojn ne atakos ia mikroorganismo, se ghi ne ronghos ilin en la radiko, se ili ne putrighos! Ja tio okazas pri la ananasoj. Ho jes, tio ja okazadas!

– Interalie, - diris Behemoto shovante sian rondan kapon tra la krado, - kion ili faras tie sur la verando?

– Ili tagmanghas, - klarigis Kerubjev, - al tio mi aldonu, mia kara, ke chi tie estas tute nemalbona kaj neniom multekosta restoracio. Alvorte, mi, kiel chiu turisto antau longa vojagho, sentas deziron mangheti kaj trinki grandan kruchon da glacia biero.

– Ankau mi, - respondis Bchemoto, kaj la du fiuloj pashis sur la asfalta aleo sub la tilioj rekte al la verando de la nenion antausentanta restoracio.

Pala kaj enuanta civitanino kun blankaj shtrumpetoj kaj same blanka vostethava bereto sidis sur kanplektita segho che la angulo de la verando, kie en la verdajho de la vitkrado estis aranghita enireja aperturo. Antau shi, sur simpla kuireja tablo, kushis dika registrolibro, en kiun la civitanino por ia nesciata celo enskribis la nomojn de chiuj enirantaj la restoracion. Ghuste shi haltigis Kerubjevon kaj Behemoton.

– Viajn membrokartojn? - surprizite shi rigardis al la nazumo de Kerubjev, al la primuso de Behemoto, al la truo che ties kubuto.

– Mi prezentas al vi mil pardonpetojn, kiaj membrokartoj? - demandis Kerubjev mirante.

– Chu vi estas verkistoj? - siavice demandis la civitanino.

– Sendube, - digne respondis Kerubjev.

– Viajn membrokartojn, - shi ripetis.

– Mia charma… - tenere komencis Kerubjev.

– Mi ne estas charma, - lin interrompis la civitanino.

– Domaghe! - elrevigite diris Kerubjev, kaj daurigis: - Nu, se ne plachas al vi esti charma - kio ja estus tre agrabla - do, vi povas ne esti tia. Tamen diru al mi: por konvinkighi ke Dostojevskij estas verkisto, chu oni postululian membrokarton? Sufichas preni ajnajn kvin paghojn el ajna lia romano, kaj sen malpleja membrokarto vi konvinkighos, ke vi havas aferon kun verkisto. Cetere, vershajne ne havis li membrokarton! Kiel vi opinias? - Kerubjev sin turnis al Behemoto.

– Mi vetas, ke li ne havis, - tiu respondis metante la primuson sur la tablon apud la libro kaj per la mano vishante la shviton de la frunto nigrighinta en la fumo.

– Vi ne estas Dostojevskij, - diris la civitanino implikate en la sofistikon de Kerubjev.

– Nu, tio ne estas evidenta, - tiu respondis.

– Dostojevskij mortis, - ne tute firme diris la civitanino.

– Mi protestas! - varmege ekkriis Behemoto, - Dostojevskij estas senmorta!

– Viajn membrokartojn, civitanoj, - diris la civitanino.

– Pardonon, sed tio, finfine, estas ridinda, - obstinis Kerubjev, - ne per membrokarto ekkonas oni verkiston sed per tio, kion li verkas. Kiel vi povas scii, kiaj planoj svarmas en mia kapo? Au en tiu kapo? - li almontris la kapon de Behemoto, kiu tuj deprenis sian kaskedon, kvazau por lasi la civitaninon pli bone ghin ekzameni.

– Liberigu la vojon, civitanoj, - shi diris, jam nervoza.

Kerubjev kaj Behemoto forflankighis kaj lasis aliri verkiston en griza vestokompleto, sen kravato, en blanka somera chemizo kies kolumo libere diskushis sur la jako, kun gazeto subbrake. La verkisto afable kapoklinis salutante la civitaninon, preterpase desegnis en la al li prezentita libro malprecizan parafon kaj eniris la verandon.

Читать дальше
Тёмная тема
Сбросить

Интервал:

Закладка:

Сделать

Похожие книги на «M. A. Bulgakov»

Представляем Вашему вниманию похожие книги на «M. A. Bulgakov» списком для выбора. Мы отобрали схожую по названию и смыслу литературу в надежде предоставить читателям больше вариантов отыскать новые, интересные, ещё непрочитанные произведения.


Отзывы о книге «M. A. Bulgakov»

Обсуждение, отзывы о книге «M. A. Bulgakov» и просто собственные мнения читателей. Оставьте ваши комментарии, напишите, что Вы думаете о произведении, его смысле или главных героях. Укажите что конкретно понравилось, а что нет, и почему Вы так считаете.

x