La Margarita - M. A. Bulgakov

Здесь есть возможность читать онлайн «La Margarita - M. A. Bulgakov» весь текст электронной книги совершенно бесплатно (целиком полную версию без сокращений). В некоторых случаях можно слушать аудио, скачать через торрент в формате fb2 и присутствует краткое содержание. Жанр: на английском языке. Описание произведения, (предисловие) а так же отзывы посетителей доступны на портале библиотеки ЛибКат.

M. A. Bulgakov: краткое содержание, описание и аннотация

Предлагаем к чтению аннотацию, описание, краткое содержание или предисловие (зависит от того, что написал сам автор книги «M. A. Bulgakov»). Если вы не нашли необходимую информацию о книге — напишите в комментариях, мы постараемся отыскать её.

M. A. Bulgakov — читать онлайн бесплатно полную книгу (весь текст) целиком

Ниже представлен текст книги, разбитый по страницам. Система сохранения места последней прочитанной страницы, позволяет с удобством читать онлайн бесплатно книгу «M. A. Bulgakov», без необходимости каждый раз заново искать на чём Вы остановились. Поставьте закладку, и сможете в любой момент перейти на страницу, на которой закончили чтение.

Тёмная тема
Сбросить

Интервал:

Закладка:

Сделать

La arestito mire rigardis la prokuratoron.

– Verdire, mi havas nenian azenon, - li respondis. - Mi envenis la urbon tra la Pordego de Suzo, tio estas gxusta, sed mi venis piede. Min akompanis nur Levio Mateo kaj neniu kriis al mi ion ajn, cxar tiam neniu en Jersxalaim min konis.

– Cxu ci konas tiujn homojn, - daùrigis Pilato fiksrigardante la arestiton, - iu Dismas, poste Gestas kaj Bar-rabba ?

– Cxi tiujn bonajn homojn mi ne konas.

– Cxu vere?

– Vere.

– Nun diru al mi, kial ci cxiumomente diras «bona homo»? Cxu cxiun ci nomas tia?

– Cxiun, - respondis la arestito, - en la mondo ne estas malicaj homoj.

– La unuan fojon mi tion aùdas, - diris Pilato kun negaja rideto, - sed eblas, ke mi ne suficxe konas la vivon. Ne necesas skribi plu, - li sin ekturnis al la sekretario, cetere cxesinta skribi jam antaùe, kaj reparolis al la arestito: - Cxu en iu greka libro ci legis pri tio?

– Ne, mi mem komprenis tion.

– Kaj ci predikas tion, cxu?

– Jes.

– Nun kion ci dirus, ekzemple, pri centuriestro Marko, alnome Ratobucxulo, cxu ankaù li estas bona?

– Jes, - respondis la arestito, - kvankam li estas malfelicxa homo. De kiam bonaj homoj lin kripligis, li igxis kruela kaj senkompata. Estas interese, kiu faris tion?

– Mi volonte informos cin pri tio, - diris Pilato, - mi ja cxeestis tie. Bonaj homoj sin jxetadis sur lin kvazaù la hundoj sur urson. La gxermanoj krocxigxis je liaj kruroj, brakoj, kolo. Lia manipuluso estis encirkligita, kaj se la turmo , kiun mi komandis, ne estus enhakinta sin de la flanko, ci, filozofo, ne havus la okazon interparoli kun Ratobucxulo. Tio estis dum la batalo cxe Idistavizo , en la Junulina Valo.

– Se mi povus interparoli kun li, - neatendite diris la arestito reve, - mi estas certa, ke li draste sxangxigxus.

– Nu, - reagis Pilato, - se ci havus la kapricon interparoli kun oficiroj aù soldatoj de la legio, tio probable ne rezultigus grandan gxojon por la legiestro. Tamen - felicxe por ni cxiuj - tio ne okazos, kaj mi estas la unua kiu zorgos pri la afero.

Cxi tiam hirundo impetis en la portikon, flugis unu rondon tuj sub la ora plafono, malplialtigxis, per la akra flugilo preskaù tusxis la vizagxon de bronza statuo staranta en nicxo kaj malaperis en kapitelo. Eble, gxi ekvolis fari tie sian neston.

Dum gxia flugado en la kapo de la prokuratoro, nun klara kaj facila, vortigxis formulo. Gxi estis jena: La hegemono konsideris la aferon pri la vaganta filozofo Jesxua, alnome Ha-Nocri, kaj trovis nenian delikton. Speciale, ne estas malkovrita ia ajn rilato inter la faroj de Jesxua kaj la jxusa tumulto en Jersxalaim. Evidentigxis, ke la vaganta filozofo estas mense malsana, tial la prokuratoro ne konfirmas la mortoverdikton de la Malgranda Sinedrio pri Ha-Nocri. Tamen, cxar ties malsagxaj, utopiaj paroloj povas kaùzi tumulton en Jersxalaim, la prokuratoro lin forsendas el la urbo kaj ordonas malliberigi lin en Cezareo Stratona cxe Mediteraneo - kie cetere rezidas la prokuratoro.

Necesis nur dikti tion al la sekretario.

La flugiloj de la hirundo susuris tuj super la kapo de la hegemono, la birdo jxetis sin flanken, al la kaliko de la fontano kaj forflugis eksteren. La prokuratoro levis la rigardon sur la arestiton kaj vidis apud tiu brulantan polvofoston.

– Cxu estas io plua pri li? - demandis Pilato la sekretarion.

– Bedaùrinde jes, - kontraù lia atendo respondis tiu kaj donis al Pilato alian pergamenon.

– Kio do? - Pilato kuntiris la brovojn.

Lia mieno sxangxigxis ecx plie post ol li legis la pergamenon. Cxu malhela sango alfluis liajn vizagxon kaj kolon, cxu okazis io alia, sed lia haùto perdis la flavon, igxis bruna kaj liaj okuloj sxajnis sinki en la kapo.

Versxajne pro la sama sango, kiu alfluis la tempiojn kaj komencis tie batadi, konfuzigxis lia vidado. Jen - sxajnis al li, ke la kapo de la arestito ien forsxvebis kaj anstataù gxi aperis alia. Sur tiu kalva kapo sidis ora krono kun disaj dentoj; la haùton de la frunto korodis ulcero, sxmirita per ungvento; la busxo estis ensinkinta, sendenta, kun kaprica, pendanta malsupra lipo. Plu, sxajnis al Pilato, ke la rozkoloraj kolonoj cxirkaù li kaj la Jersxalaimaj tegmentoj tie for, malsupre, trans la gxardeno, malaperis, ke cxio perdigxis en la densega verdo de la Kapreaj gxardenoj . Ankaù pri lia aùdo okazis io stranga: sxajnis, ke ie malproksime trumpetoj eksonis nelaùte kaj minace, kaj tre klare li aùdis nazan vocxon orgojle tiri la vortojn: «La legxo pri majest’atenco …».

Rapide ekruligxis pensoj - mallongaj, senordaj, nekutimaj: «Perdita!»; poste: «Perditaj!…» Kaj tute absurda ideo pri ia nepre venonta (al kiu?!) senmorteco - kaj tiu senmorteco ial naskis neelteneblan angoron.

Pilato sin strecxis, forpelis la vizion, revenigis la rigardon en la portikon. Antaù li denove estis la okuloj de la arestito.

– Aùskultu, Ha-Nocri, - ekparolis la prokuratoro iel strange rigardante al Jesxua: lia mieno estis severa, sed en la okuloj videblis maltrankvilo, - cxu iam ci diris ion ajn pri la granda Cezaro? Respondu! Cxu ci ion diris? Aù… ne… diris? - La vorton ne Pilato tiris iom pli longe ol konvenas cxe jugxo. Per la rigardo li sendis al la arestito ian penson, kiun li volis kvazaù sugestii al tiu.

– Diri la veron estas facile kaj agrable, - rimarkis Jesxua.

– Mi ne bezonas scii, - reagis Pilato per sufokata kolera vocxo, - cxu estas al ci agrabla diri la veron. Tutegale ci gxin diros. Tamen dirante gxin, pesu cxiun vorton se ci volas eviti morton ne nur certan sed ankaù turmentan.

Ne estas sciate, kio okazis al la prokuratoro de Judujo, sed li permesis al si levi la manon, kvazaù por sxirmi sin kontraù la sunradio, kaj de malantaù la mano, kiel de malantaù sxildo, sendi al la arestito ian subinstigan rigardon.

– Do, - li parolis plu, - respondu, cxu ci konas iun Jehudon el Kirjat kaj kion ci diris al li, se ci tamen diris, pri Cezaro?

– Tio okazis jene, - volonte komencis rakonti la arestito, - antaùhieraù vespere, cxe la Templo, mi konatigxis kun junulo kiu nomis sin Jehudo el la urbo Kirjat. Li invitis min en sian domon en la Malsupra Urbo kaj regalis min…

– Bona homo, cxu? - demandis Pilato kaj diableska fajrero ekbrilis en liaj okuloj.

– Tre bona kaj sciama homo, - jesis la arestito, - li montris plej grandan interesigxon pri miaj ideoj kaj tre varme min akceptis…

– … ekbruligis la lampojn, - je la sama tono, kiel la arestito, tradente diris Pilato. Liaj okuloj flagretis.

– Jes, - respondis Jesxua, iom surpizite ke la prokuratoro tion scias, kaj daùrigis: - Li petis min eldiri mian opinion pri la sxtatregado. Tiu demando lin ege interesis.

– Do, kion ci diris? - demandis Pilato. - Ci respondos al mi, ke ci gxin forgesis, cxu? - sed lia vocxo jam estis senespera.

– Mi diris, ekzemple, - rakontis la arestito, - ke cxia regado estas perforto kontraù la homoj kaj ke venos tempo kiam ne plu estos la regado de la Cezaroj nek ia alia regado. La homo eniros la regnon de la vero kaj justo, kie nenia regado estos bezonata.

– Poste!

– Poste estis nenio, cxar tiam homoj enkuris, min ligis kaj kondukis en la malliberejon.

La sekretario rapide protokolis klopodante ne eligi ecx unu vorton.

– En la mondo neniam estis nek estas nek estos regado pli granda aù pli bona por la homoj ol la regado de Tiberio Cezaro, - la strecxovundita kaj malsanula vocxo de Pilato sxvelis, ial li furioze rigardis la sekretarion kaj la eskorton, - kaj ne decas ke ci, malsagxa krimulacxo, jugxu pri tio. - Cxi tiam la hegemono kriegis:

– La eskorton for de la balkono! - Sin turninte al la sekretario li aldonis:

– Lasu min sola kun la krimulo, temas pri sxtata afero!

La eskorto levis la lancojn kaj ritme klakante per la ferizitaj kaligoj eliris en la gxardenon sekvate de la sekretario.

Читать дальше
Тёмная тема
Сбросить

Интервал:

Закладка:

Сделать

Похожие книги на «M. A. Bulgakov»

Представляем Вашему вниманию похожие книги на «M. A. Bulgakov» списком для выбора. Мы отобрали схожую по названию и смыслу литературу в надежде предоставить читателям больше вариантов отыскать новые, интересные, ещё непрочитанные произведения.


Отзывы о книге «M. A. Bulgakov»

Обсуждение, отзывы о книге «M. A. Bulgakov» и просто собственные мнения читателей. Оставьте ваши комментарии, напишите, что Вы думаете о произведении, его смысле или главных героях. Укажите что конкретно понравилось, а что нет, и почему Вы так считаете.

x