• Пожаловаться

La Margarita: M. A. Bulgakov

Здесь есть возможность читать онлайн «La Margarita: M. A. Bulgakov» весь текст электронной книги совершенно бесплатно (целиком полную версию). В некоторых случаях присутствует краткое содержание. категория: на английском языке. Описание произведения, (предисловие) а так же отзывы посетителей доступны на портале. Библиотека «Либ Кат» — LibCat.ru создана для любителей полистать хорошую книжку и предлагает широкий выбор жанров:

любовные романы фантастика и фэнтези приключения детективы и триллеры эротика документальные научные юмористические анекдоты о бизнесе проза детские сказки о религиии новинки православные старинные про компьютеры программирование на английском домоводство поэзия

Выбрав категорию по душе Вы сможете найти действительно стоящие книги и насладиться погружением в мир воображения, прочувствовать переживания героев или узнать для себя что-то новое, совершить внутреннее открытие. Подробная информация для ознакомления по текущему запросу представлена ниже:

libcat.ru: книга без обложки

M. A. Bulgakov: краткое содержание, описание и аннотация

Предлагаем к чтению аннотацию, описание, краткое содержание или предисловие (зависит от того, что написал сам автор книги «M. A. Bulgakov»). Если вы не нашли необходимую информацию о книге — напишите в комментариях, мы постараемся отыскать её.

La Margarita: другие книги автора


Кто написал M. A. Bulgakov? Узнайте фамилию, как зовут автора книги и список всех его произведений по сериям.

M. A. Bulgakov — читать онлайн бесплатно полную книгу (весь текст) целиком

Ниже представлен текст книги, разбитый по страницам. Система сохранения места последней прочитанной страницы, позволяет с удобством читать онлайн бесплатно книгу «M. A. Bulgakov», без необходимости каждый раз заново искать на чём Вы остановились. Поставьте закладку, и сможете в любой момент перейти на страницу, на которой закончили чтение.

Тёмная тема

Шрифт:

Сбросить

Интервал:

Закладка:

Сделать

– Mi vidas, ke vi deziras fumi, - subite la nekonato sin turnis al Senhejmulo. - Kiajn cigaredojn vi preferas?

– Cxu vi havus diversajn? - malmilde demandis la poeto, kiu finfumis la siajn.

– Kiajn cigaredojn vi preferas? - ripetis la nekonato.

– Nu, La Sovetian Markon, - krude respondis Senhejmulo.

La nekonato tuj elposxigis cigaredujon kaj proponis gxin al Senhejmulo:

– Jen, «La Sovetia Marko».

La poeton kaj la redaktoron precipe impresis ne tio, ke en la cigaredujo trovigxis gxuste La Sovetia Marko, sed la cigaredujo mem. Gxi estis grandega, el fajna oro, kaj dum la malfermo sur gxia kovrilo blue kaj blanke fulmis brilianta triangulo.

Cxi tiam la literaturistoj ekpensis malsame. Berlioz: «Tamen, alilandano!». Senhejmulo: «Ho, la diablo lin prenu!»

La poeto kaj la posedanto de la cigaredujo ekfumis, la nefumulo Berlioz malakceptis. «Mi respondu al li tiel», decidis Berlioz. «Jes, la homo estas mortema, tion neniu kontestas, tamen oni atentu, ke…» Sed antaù ol li povus eldiri tion, ekparolis la alilandano:

– Jes, la homo estas mortema, tamen ne tio estas la plej malbona. La malfelicxo konsistas en tio, ke li estas subitmortema, jen kia truko. Kaj gxenerale li ne povas diri, kion li faros hodiaù vespere.

«Jen absurda maniero prezenti aferon», pensis Berlioz kaj oponis:

– Nu, en tio estas troigo. La hodiaùan vesperon mi scias pli-malpli precize. Kompreneble, se en Bronnaja sur mian kapon falos briko…

– Nenial, - impone interrompis la nekonato, - neniu briko iam falas sur ies kapon. Kaj kredu al mi, en via kazo tiu dangxero tute ne ekzistas. Vi mortos alimaniere.

– Vi eble scias, kiel nome, - kun tre komprenebla ironio diris Berlioz, implikante sin en absolute absurdan interparolon, - kaj informos min pri tio?

– Tre volonte, - respondis la nekonato. Per rigardo li mezuris la redaktoron, kvazaù intencante kudri vestokompleton por tiu, murmuris tra la kunpremitaj dentoj: «Unu, du… Merkuro en la dua domo , la luno foras, ses - malfelicxo, vespero - sep…», kaj anoncis laùte kaj gxoje: - Oni fortrancxos vian kapon!

Senhejmulo sovagxe kaj kolere elorbitigis la okulojn rigardante la impertinentan nekonaton, Berlioz demandis kun torda rideto:

– Kiu do? Cxu malamikoj? Invadontoj?

– Ne, - respondis la interparolanto, - rusa virino, komsomolano .

– Hm, - grumblis Berlioz incitite pro la fi-sxerco de la nekonato, - tio, pardonu, estas neprobabla.

– Ankaù mi petas pardonon, - respondis la alilandano, - sed tio estas vera. Interalie, mi volus vin demandi, se tio ne estas sekreto, kion vi faros hodiaù vespere?

– Tio ne estas sekreto. Tuj mi iros hejmen al Sadovaja, kaj poste, je la deka, en Massolit okazos kunsido, kiun mi prezidos.

– Nu, tio estas tute malebla, - firme kontraùdiris la nekonato.

– Kial do?

– Tial, - respondis la alilandano, kaj rigardis per la duonfermitaj okuloj al la cxielo, kie antaùsentante la vesperan malvarmeton senbrue zigzagis nigraj birdoj, - ke Anjo jam acxetis oleon, kaj ne nur acxetis, sed ecx lasis gxin disflui. Do, la kunsido ne okazos.

Post tio, kompreneble, sub la tilioj estigxis silento.

– Pardonu, - post paùzo reparolis Berlioz, rigardetante la galimatiantan alilandanon, - kiel oleo rilatas al nia temo? Kaj kiu estas Anjo?

– La oleo rilatas jen kiel, - subite ekparolis Senhejmulo kun evidenta intenco deklari militon al la neinvitita interparolanto. - Diru, civitano, cxu iam okazis al vi esti en frenezulejo?

– Ivano!… - flustris Berlioz.

Tamen la alilandano neniom ofendigxis, li ecx tre gaje ekridis.

– Certe, certe mi estadis tie, pli ol unu fojon! - li ridis fiksante la rigardon de sia neridanta okulo sur la poeton. - Malfacilas diri, kie mi ne estis! Domagxe nur, ke mi ne zorgis demandi la profesoron, kio estas skizofrenio. Do, pri tio vi mem lin demandu, Ivano Nikolaicx.

– Kiel vi scias mian nomon?

– Mi petas vin, Ivano Nikolaicx, vin ja cxiu konas! - la alilandano elposxigis la hieraùan numeron de «La Literatura Gazeto», kaj sur la unua pagxo la poeto rekonis sian portreton kaj sub gxi sian versajxon. Tamen tiu atesto pri liaj famo kaj gloro, kiu gxojigis lin hieraù, nun ne estis al li agrabla.

– Mi pardonpetas, - li diris kuntirinte la brovojn, - cxu vi povus atendi unu momenton? Mi volas diri du vortojn al la kamarado.

– Ho, kun plezuro! - respondis la nekonato. - Tiel bone estas cxi tie sub la tilioj, kaj cetere mi havas tempon.

– Aùskultu, Micxjo, - flustris Senhejmulo, tirinte la redaktoron flanken, - ne turisto li estas, sed spiono. Rusa elmigrinto, ensxteligxinta cxe nin. Postulu de li la legitimilon, aliel li eskapos!…

– Vi opinias do…? - alarmigxis Berlioz, kaj pensis: «Ja li pravas!»

– Nu certe, fidu min, - arde flustris en lian orelon la poeto, - li stultumas por kolekti iajn informojn. Vi ja aùdis, kiel li parolas ruse, - la poeto per oblikva rigardo observis la nekonaton por preventi ties fugxon, - iru ni lin reteni, aliel li eskapos…

Senhejmulo tiris je la mano Berliozon al la benko.

La nekonato ne plu sidis, sed staris apud gxi, tenante en la mano libreton kun malhele griza bindajxo, densan koverton el bona papero kaj vizitkarton.

– Pardonu al mi, ke entuziasmigxinte pro la diskuto mi forgesis prezenti min. Jen miaj karto, pasporto kaj invito veni Moskvon por konsilado - impone diris la nekonato, sagace rigardante la du literaturistojn.

Tiuj konfuzigxis. «Diable, li cxion aùdis…», pensis Berlioz, kaj gxentile gestis, ke li ne intencas ekzameni la dokumentojn. Dum la alilandano estis prezentanta ilin al Berlioz, la poeto rimarkis sur la karto la vorton profesoro, presitan en fremdaj, latinaj literoj kaj la komencliteron de la familinomo, duoblan von: W .

– Tre agrable, - konfuzite balbutis Berlioz, kaj la alilandano reenposxigis la dokumentojn.

Tiamaniere la rilatoj estis restarigitaj, kaj la triopo residigxis sur la benkon.

– Cxu vi, profesoro, estas invitita kiel konsilisto? - demandis Berlioz.

– Jes, kiel konsilisto.

– Vi estas germano, cxu? - konjektis Senhejmulo.

– Cxu mi? - redemandis la profesoro kaj subite enpensigxis. - Nu jes, plie germano…

– Vi eminente parolas ruse, - rimarkis Senhejmulo.

– Ho, mi estas poligloto kaj scipovas tre multajn lingvojn.

– Kiu estas via fako? - demandis Berlioz.

– Mi estas eksperto pri nigra magio.

«Jen bele!» - klakis en la kapo de la redaktoro.

– Cx-cxu pri tiu fako oni volas konsulti vin cxi tie? - li balbutis.

– Jes, pri tiu fako, - konfirmis la profesoro kaj klarigis: - Cxi tie en la Sxtata biblioteko oni malkovris aùtentajn manuskriptojn de Gerberto el Aùrilako , magiisto de la deka jarcento. Necesas, ke mi ilin malcxifru. Mi estas la sola fakulo en la mondo.

– Ah ha, vi estas historiisto, cxu? - kun grandaj faciligxo kaj estimo demandis Berlioz.

– Mi estas historiisto, - jesis la profesoro kaj maltrafe aldonis: - Hodiaù cxe la Patriarhxa okazos kurioza historio!

Kaj denove tre ekmiris la redaktoro kaj la poeto. La profesoro mansignis, ke ili proksimigxu, kaj kiam ili sin al li klinis, li flustris:

– Atentu, ke Jesuo ekzistis.

– Vidu, profesoro, - igis sin rideti Berlioz, - ni estimas viajn grandajn sciojn, sed pri tiu demando ni staras sur alia vidpunkto.

– Necesas nenia vidpunkto! - respondis la stranga profesoro, - tute simple: li ekzistis, nenio plu.

– Tamen oni bezonas ja ian pruvon… - komencis Berlioz.

– Nenia pruvo estas bezonata, - respondis la profesoro. Li ekparolis nelaùte kaj cxiuj fremdajxoj de lia prononco ial malaperis: - Cxio estas simpla. En blanka mantelo kun sangrugxa subsxtofo, frumatene je l’ dek kvara tago de la printempa monato Nisan’

Читать дальше
Тёмная тема

Шрифт:

Сбросить

Интервал:

Закладка:

Сделать

Похожие книги на «M. A. Bulgakov»

Представляем Вашему вниманию похожие книги на «M. A. Bulgakov» списком для выбора. Мы отобрали схожую по названию и смыслу литературу в надежде предоставить читателям больше вариантов отыскать новые, интересные, ещё не прочитанные произведения.


libcat.ru: книга без обложки
libcat.ru: книга без обложки
Mijaíl Bulgákov
libcat.ru: книга без обложки
libcat.ru: книга без обложки
Mihail Bulgakov
Mikhail Bulgakov: Margarita e o Mestre
Margarita e o Mestre
Mikhail Bulgakov
Mihail Bulgakov: A Mester és Margarita
A Mester és Margarita
Mihail Bulgakov
Mixail Bulgakov: Usta va Margarita
Usta va Margarita
Mixail Bulgakov
libcat.ru: книга без обложки
libcat.ru: книга без обложки
Неизвестный Автор
Отзывы о книге «M. A. Bulgakov»

Обсуждение, отзывы о книге «M. A. Bulgakov» и просто собственные мнения читателей. Оставьте ваши комментарии, напишите, что Вы думаете о произведении, его смысле или главных героях. Укажите что конкретно понравилось, а что нет, и почему Вы так считаете.