La Margarita - M. A. Bulgakov

Здесь есть возможность читать онлайн «La Margarita - M. A. Bulgakov» весь текст электронной книги совершенно бесплатно (целиком полную версию без сокращений). В некоторых случаях можно слушать аудио, скачать через торрент в формате fb2 и присутствует краткое содержание. Жанр: на английском языке. Описание произведения, (предисловие) а так же отзывы посетителей доступны на портале библиотеки ЛибКат.

M. A. Bulgakov: краткое содержание, описание и аннотация

Предлагаем к чтению аннотацию, описание, краткое содержание или предисловие (зависит от того, что написал сам автор книги «M. A. Bulgakov»). Если вы не нашли необходимую информацию о книге — напишите в комментариях, мы постараемся отыскать её.

M. A. Bulgakov — читать онлайн бесплатно полную книгу (весь текст) целиком

Ниже представлен текст книги, разбитый по страницам. Система сохранения места последней прочитанной страницы, позволяет с удобством читать онлайн бесплатно книгу «M. A. Bulgakov», без необходимости каждый раз заново искать на чём Вы остановились. Поставьте закладку, и сможете в любой момент перейти на страницу, на которой закончили чтение.

Тёмная тема
Сбросить

Интервал:

Закладка:

Сделать

Dum kelka tempo la silenton sur la balkono plenigis nur la kanto de la akvo en la fontano. Pilato rigardis la akvon formi super la sxprucilo sxvelantan flu’teleron, ties randojn forrompigxi kaj strie disfali.

Unua ekparolis la arestito.

– Mi vidas, ke okazis misajxo pro mia interparolo kun tiu junulo el Kirjat. Mi antaùsentas, hegemono, ke lin trafos malfelicxo kaj mi lin tre kompatas.

– Sxajnas al mi, - kun stranga rideto respondis la prokuratoro, - ke estas en la mondo iu alia, pli inda je cia kompato ol Jehudo el Kirjat kaj suferonta multe pli ol Jehudo. Do, Marko Ratobucxulo, la flegma kaj senhezita torturisto, la homoj kiuj, kiel mi vidas, cin batis pro ciaj predikoj - la prokuratoro almontris la misforman vizagxon de Jesxua, - la krimuloj Dismas kaj Gestas, murdintaj kun siaj kunuloj kvar soldatojn, kaj fine la fi-perfidulo Jehudo - cxu ili cxiuj estas bonaj homoj?

– Jes, - respondis la arestito.

– Kaj venos la regno de la vero, cxu?

– Gxi venos, hegemono, - fide respondis Jesxua.

– Neniam gxi venos, - ekkriis Pilato per vocxo tiom terura ke Jesxua sxanceligxis malantaùen. Tiel li estis krianta antaù multaj jaroj al siaj kavalerianoj en la Valo de la Junulinoj: «Batu ilin! Batu! La ega Ratobucxulo kaptitas!» Li ankoraù pli laùtigis sian rompitan pro la komandado vocxon por ke en la gxardeno oni aùdu la vorton:

– Krimulo! Krimulo! Krimulo!

Poste li demandis pli trankvile:

– Jesxua Ha-Nocri, cxu ci kredas je dioj?

– Estas nur unu Dio, - respondis Jesxua, - je li mi kredas.

– Do pregxu al li, forte pregxu! Cetere… - la vocxo de Pilato resinkis, - tio estas senutila. Cxu ci havas edzinon? - ial malgxoje li demandis, ne komprenante kio al li okazas.

– Ne, mi estas sola.

– La abomeninda urbo, - subite murmuris la prokuratoro. Li movis la sxultrojn, kvazaù pro malvarmo, kaj frotis la manojn, kvazaù lavante ilin. - Se ci estus murdita antaù cia renkonto kun Jehudo el Kirjat, tio certe estus multe pli bona.

– Ci prefere lasu min for, hegemono, - neatendite petis Jesxua kaj lia vocxo igxis maltrankvila, - mi vidas ke oni volas mortigi min.

Spasmo tordis la vizagxon de Pilato, li turnis al Jesxua la inflamajn okulglobojn kun ilia rugxigxinta vejnaro kaj diris:

– Cxu ci, malfelicxulo, imagas ke Romia prokuratoro liberigos homon dirintan tion, kion ci diris? Ho dioj! Cxu ci pensas, ke mi pretas okupi cian lokon? Ciajn opiniojn mi malaprobas! Kaj atentu: se post cxi tiu momento ci diros ecx unu vorton, se ci ekparolos kun iu ajn, tiam kontraù mi cin gardu! Mi ripetas: cin gardu!

– Hegemono…

– Silentu! - kriis Pilato kaj lia furioza rigardo sekvis la hirundon, refoje flirtintan tra la kolonaron. - Al mi! - li vokis.

Kiam la sekretario kaj la eskorto reokupis siajn lokojn, Pilato deklaris ke li konfirmas la mortoverdikton de la Malgranda Sinedrio pri la krimulo Ha-Nocri kaj la sekretario protokolis tion.

Post unu minuto antaù la prokuratoro staris Marko Ratobucxulo. La prokuratoro ordonis al li konduki la krimulon al la estro de la sekreta servo kaj konigi al tiu la instrukcion de la prokuratoro, ke Jesxua Ha-Nocri estu gardata aparte disde la ceteraj kondamnitoj kaj ke al la personaro de la sekreta servo je la minaco de severa puno estu malpermesite interparoli kun Jesxua Ha-Nocri pri io ajn aù respondi liajn demandojn.

Obeante la geston de Marko la eskorto cxirkaùis Jesxuan kaj lin forkondukis de la balkono.

Poste antaù la prokuratoro aperis blondbarba belulo kun aglaj plumoj en la kaskokresto. Sur lia brusto brilis oraj leonkapoj, oraj platetoj garnis lian glavrimenon. Liaj triplandumaj botoj estis sxnuritaj gxis la genuo, purpura mantelo pendis de lia maldekstra sxultro. Li estis legato , la legiestro. La prokuratoro lin demandis, kie nun trovigxas la Sebastea kohorto . La legiestro raportis, ke la sebasteanoj estas postenigitaj cxirkaù la placo cxe la hipodromo, kie estas anoncota la verdikto pri la krimuloj.

Pilato ordonis al la legiestro pretigi du centuriojn el la Italia kohorto . La unu, komandate de Ratobucxulo, devos eskorti la krimulojn, la cxarojn kun la ekzekutilaro kaj la ekzekutistojn gxis la Kalva Monto kaj tie aligxi la supran kordonon. La alia devos marsxi rekte al la Kalva Monto kaj komenci la postenigxon. Pro la sama celo, tio estas por sekurigi la monteton, la prokuratoro petis la legiestron sendi kune la helpan skadron, la Sirian alaon .

Kiam la legiestro estis elirinta, la prokuratoro ordonis al la sekretario inviti la prezidanton de la Sinedrio, gxiajn du membrojn kaj la estron de la Templa gardo. Krome, li petis la sekretarion arangxi la inviton tiel ke li, la prokuratoro, povu interparoli kun la prezidanto antaù la kunveno kaj sola.

La ordonoj de Pilato estis plenumitaj rapide kaj gxuste. La suno, kiu dum la lastaj tagoj iel aparte furioze ardigadis Jersxalaimon, ankoraù malproksimis de sia plej alta punkto, kiam sur la supra gxardenteraso, cxe la du blankaj marmoraj leonoj gardantaj la sxtuparon, renkontigxis la prokuratoro kaj Josef Kajafo , la Juduja cxefpastro prezidanta la Sinedrion.

En la gxardeno estis kviete. Sed kiam la prokuratoro eliris el la portiko sur la gxardenterason inundatan de la suna lumo, la terason kie staris hide elefantokruraj palmoj kaj de kie al lia rigardo prezentigxis la tuta de li abomenata urbo Jersxalaim, gxiaj pendaj pontoj, gxiaj fortikajxoj kaj precipe la monstra marmorbloko kun ora drakoskvamo anstataù tegmento, la Templo de Jersxalaim, - tiam lia akra aùdo perceptis venantan de sube, kie muro disigis la malsupran palacan gxardenterason disde la urba placo, obtuzan murmuron, el kiu fojfoje forflugadis sonoj malfortaj kaj akutaj, kiel gxemoj aù krioj.

Pilato komprenis, ke tie sur la placo jam amasigxis nenombreblaj Jersxalaimanoj, incititaj de la jxusa tumulto, ke la amaso malpacience atendas la verdikton kaj ke krias la senlacaj akvovendistoj.

La prokuratoro komencis per tio ke li invitis la cxefpastron en la portikon, for de la senkompata ardo, sed Kajafo gxentile petis pardonon kaj klarigis, ke antaùfeste li ne rajtas fari tion. Pilato levis la kapucxon sur sian apenaù kalvigxantan kapon kaj komencis la interparolon. La interparolo estis en la greka.

Pilato diris, ke li ekzamenis la aferon pri Jesxua Ha-Nocri kaj konfirmis la mortoverdikton. Do, antaù la hodiaù okazonta ekzekuto mortoverdikton ricevis la tri banditoj - Dismas, Gestas, Bar-rabba - kaj krome tiu Jesxua Ha-Nocri. La du unuaj, kiuj aùdacis eksciti la popolon kontraù Cezaro, estas kaptitaj fare de la Romia potenco post armita rezisto, do pri ili oni ne parolu. Male, la du lastaj, Bar-rabba kaj Ha-Nocri, estas arestitaj de la juda estraro kaj kondamnitaj de la Sinedrio. Laù la legxo kaj kutimo, unu el la du krimuloj estas liberigenda pro la granda festo de Pasko, komencigxonta hodiaù.

Do, la prokuratoro deziras scii, kiun el la du krimuloj intencas liberigi la Sinedrio: cxu Bar-rabban aù Jesxuan Ha-Nocri?

Kajafo klinis la kapon signante ke li komprenis la demandon kaj respondis:

– La Sinedrio petas liberigi Bar-rabban.

Gxuste tiun respondon atendis Pilato, sed lia tasko estis sxajnigi sin mirigita.

Li faris tion majstre. Sur lia orgojla vizagxo levigxis la brovoj kaj li mire rigardis la cxefpastron rekte en la okulojn.

– Verdire, tiu respondo min surprizas, - milde diris la prokuratoro, - mi timas ke okazis miskompreno.

Pilato klarigis sian starpunkton. La Romia administracio neniel atencas la rajtojn de la loka religia estraro, la cxefpastro ja bone scias tion, tamen tiu kazo prezentas evidentan eraron kaj la Romia administracio havas intereson gxin korekti.

Nu fakte: la krimoj de Bar-rabba kaj de Ha-Nocri tre diferencas laù la gravo. Dum la dua, nekontesteble homo mense malsana, kulpas je absurdaj paroladoj en Jersxalaim kaj aliloke, la kulpo de la unua estas nekompareble pli grava. Li ne nur malkasxe ekscitis ribelon, dum la aresto li ankoraù mortigis gardiston. Bar-rabba estas multe pli dangxera ol Ha-Nocri.

Читать дальше
Тёмная тема
Сбросить

Интервал:

Закладка:

Сделать

Похожие книги на «M. A. Bulgakov»

Представляем Вашему вниманию похожие книги на «M. A. Bulgakov» списком для выбора. Мы отобрали схожую по названию и смыслу литературу в надежде предоставить читателям больше вариантов отыскать новые, интересные, ещё непрочитанные произведения.


Отзывы о книге «M. A. Bulgakov»

Обсуждение, отзывы о книге «M. A. Bulgakov» и просто собственные мнения читателей. Оставьте ваши комментарии, напишите, что Вы думаете о произведении, его смысле или главных героях. Укажите что конкретно понравилось, а что нет, и почему Вы так считаете.

x