Georges Simenon - Maigret hezitas

Здесь есть возможность читать онлайн «Georges Simenon - Maigret hezitas» весь текст электронной книги совершенно бесплатно (целиком полную версию без сокращений). В некоторых случаях можно слушать аудио, скачать через торрент в формате fb2 и присутствует краткое содержание. Жанр: Полицейский детектив, на эсперанто. Описание произведения, (предисловие) а так же отзывы посетителей доступны на портале библиотеки ЛибКат.

Maigret hezitas: краткое содержание, описание и аннотация

Предлагаем к чтению аннотацию, описание, краткое содержание или предисловие (зависит от того, что написал сам автор книги «Maigret hezitas»). Если вы не нашли необходимую информацию о книге — напишите в комментариях, мы постараемся отыскать её.

Maigret hezitas — читать онлайн бесплатно полную книгу (весь текст) целиком

Ниже представлен текст книги, разбитый по страницам. Система сохранения места последней прочитанной страницы, позволяет с удобством читать онлайн бесплатно книгу «Maigret hezitas», без необходимости каждый раз заново искать на чём Вы остановились. Поставьте закладку, и сможете в любой момент перейти на страницу, на которой закончили чтение.

Тёмная тема
Сбросить

Интервал:

Закладка:

Сделать

Ĉu li bezonis paroli? La advokato komprenis. Atendante la komisaron, li alkroĉis sin al siaj paperoj kvazaŭ al vrako.

— Vi havos la okazon, mi pensas, pli studi la artikolon 64, sinjoro Parendon…

— Ŝi konfesis?

— Ne nun…

— Vi kredas, ke ŝi konfesos?

— Venos momento, dum ĉi tiu nokto, post dek tagoj aŭ post unu monato, kiam ŝi ne plu eltenos, kaj mi preferas ne ĉeesti tiam…

La malgranda viro elprenis sian tukon el la poŝo kaj ekpurigis siajn okulvitrojn, kvazaŭ tio estus gravega operacio. Pro tio liaj pupiloj ŝajnis fandiĝi, dilui en la blankaĵo de la korneo. Nur lia buŝo esprimis preskaŭ infanan emocion.

— Ĉu vi forkondukos ŝin?

La voĉo estis apenaŭ aŭdebla.

— Por eviti la komentojn de la ĵurnalistoj, kaj por ke ŝia foriro alprenu certan dignecon, ŝi uzos sian aŭton. Mi donos instrukciojn al la ŝoforo kaj ni alvenos kune al K.P.

Parendon dankeme rigardis lin.

— Vi ne volas vidi ŝin? — demandis Maigret konjektante la respondon.

— Por diri al ŝi kion?

— Mi scias. Vi pravas. La infanoj estas ĉi tie?

— Gus estas en la liceo. Mi ne scias, ĉu Bambi estas en sia ĉambro aŭ ĉu ŝi havas lekcion posttagmeze…

Maigret pensis samtempe pri tiu, kiu estis forironta kaj pri tiuj, kiuj restis. Ankaŭ por ili la vivo, almenaŭ dum certa tempo, estos malfacila.

— Ŝi ne parolis pri mi?

La advokato faris la demandon timide, preskaŭ timeme.

— Ŝi multe parolis al mi pri vi…

La komisaro nun komprenis, ke ne en la libroj sinjorino Parendon trovis la frazojn, kiuj ŝajnis akuzi ŝian edzon. Estis en ŝi. Ŝi estis farinta specon da transporto, projekciante sur lin siajn proprajn malordojn.

Li rigardis la horloĝon, klarigis tiun ekrigardon.

— Mi donas al ŝi tempon por vestiĝi, prepari sian valizon… La ĉambristino estas kun ŝi…

… kiam la antaŭkulpigito estis en stato de frenezeco en la tempo de la ago, aŭ kiam li estis devigita per forto, al kiu…

Iuj homoj, kiujn li estis arestinta, ĉar tio estis lia profesio, estis absolvitaj de la tribunaloj, aliaj kondamnitaj. Kelkaj, precipe en la komenco de lia kariero, suferis mortpunon kaj du el ili petis lin ĉeesti en la lasta momento.

Li komencis medicinajn studojn. Li bedaŭris, ke li devis rezigni pro la cirkonstancoj. Se li estus daŭriginta, ĉu li ne estus elektinta psikiatrion?

Tiam estus li, kiu devintus respondi al la demando :

… kiam la antaŭkulpigito estis en stato de frenezeco en la tempo de la ago, aŭ kiam li estis devigita per…

Eble li malpli bedaŭris la interrompon de siaj studoj. Li ne devus decidi.

Parendon ekstaris, iris al li per paŝo hezitanta, mallerta, etendis sian malgrandan manon.

— Mi…

Sed li ne plu povis paroli. Ili limigis sin reciproke manpremi, rigardante sin en la okuloj. Poste Maigret iris al la pordo, kiun li refermis ne turnante sin.

Li miris, vidante Lucas kun Torrence apud la elirejo. Rigardo de lia kunlaboranto direkte al la salono klarigis al li, kial Lucas estis forlasinta sian postenon en la koridoro.

Sinjorino Parendon estis tie, vestita per helkolora tajlorkostumo, kun blankaj ĉapelo kaj gantoj, staranta en la vasta ĉambro. Malantaŭ ŝi staris Liza, kun valizo en la mano.

— Iru vi ambaŭ en la aŭton kaj atendu min…

Li rigardis sin kiel ceremonimastron, kaj li sciis, ke li de nun malamos la momenton, kiun li estis travivanta.

Li iris al sinjorino Parendon, iom klinis sin, kaj estis ŝi, kiu parolis, per voĉo natura, pacema.

— Mi sekvas vin.

Liza akompanis ilin en la lifton. La ŝoforo alkuris por malfermi la pordon, miris, ke Maigret ne eniris en la aŭton, malantaŭ lia mastrino.

Li iris meti la valizon en la kofron.

— Konduku sinjorinon Parendon rekte al 36 Quai des Orfèvres, vi traveturos la volbon kaj vi turnos maldekstren en la korton…

— Bone, sinjoro komisaro…

Maigret lasis al la aŭto la tempon traveturi la grupon de ĵurnalistoj kaj fotografistoj, kiuj ne komprenis, kaj poste, dum ili alsaltis lin per demandoj, li reiris kun Lucas kaj Torrence en la malgrandan nigran aŭton de K.P.

— Ĉu vi faros areston, sinjoro komisaro?

— Mi ne scias…

— Ĉu vi malkovris la kulpulon?

— Mi ne scias, infanoj…

Li estis sincera. La vortoj de la artikolo 64 revenis al lia memoro, unu post la alia, timigaj en sia neprecizeco.

La suno plubrilis, la maronarboj pluverdis, kaj li rekonis la samajn personojn, kiuj vagis ĉirkaŭ la palaco de la prezidento de la Respubliko.

Epalinges (Vaud), la 30an de januaro 1968.

Proksimuma prononco

La sperto montris, ke nefranclingvaj esperantistoj – precipe slavoj kaj azianoj – misprononcas francajn nomojn, eĉ kelkaj legas ilin, kvazaŭ ili estus skribitaj en Esperanto. Kvankam la Esperantaj fonemoj estas tro malmultaj por peri la fonetikon de la franca lingvo, la suba tabelo donas imagon pri la proksimuma prononco de la nomoj, kiuj almenaŭ tri fojojn aperas en Maigret hezitas . La akcenton havas ĉiam la lasta silabo.

Antoinette — Antŭanet

Beaulieu — Boljo

Bouvier — Buvje

Henri Ey — Anri E

Faubourg — Fobur

Gassin — Gassen

Germain — Ĵermen

Gus — Gis

Jacques — Ĵak

Janvier — Ĵanvje

Julien Baud — Ĵiljen Bo

Lagache — Lagaŝ

Lambilliote — Lambijot

Lamure — Lamir

Lapointe — Lapŭent

Lucas — Lika

Maigret — Megre

Marchand — Marŝan

Marigny — Marinji

Miromesnil — Miromenil

Parendon — Parandon

Paulette — Polet

Quai des Orfèvres — Ke dezorfevr

Saint-Honore — Sentonore

Torrence — Torans

Tortu — Torti

Vauquin — Voken

Pri la tradukinto

Daniel Luez estas franco. Li naskiĝis la 27an de decembro 1924 en la nordfranca urbeto Guise. Ĝis sia emeritiĝo (en junio 1985) li instruis la germanan kaj la hispanan lingvojn en gimnazio. Ekde 1949 li loĝas en la urbo Laon.

Li lernis Esperanton en 1947 kaj de tiu tempo multe praktikis ĝin en la movado kaj literaturo. Post la konatiĝo kun Raymond Schwartz li partoprenis en lia pariza kabaredo La Tri Koboldoj , por kiu li adaptis kelkajn francajn kanzonojn, kiujn li mem kantis tie kaj imitis francajn kanzonistojn.

En 1955 li fondis la Korespondan Servon Mondskalan kaj prizorgis ĝin dum kvin jaroj; poste UEA akceptis ĝin kiel sian oficialan korespond-servon. En 1981 li ricevis la unuan premion en la franclingva tradukkonkurso de UFE. En 1988–1992 li redaktis la revuon Fonto . Liaj verkoj originalaj kaj tradukaj aperis en Fonto , Franca Esperantisto , La Ondo de Esperanto kaj aliaj gazetoj.

Antaŭ la eldono de Maigret hezitas estis eldonitaj du librojn, kiujn Daniel Luez tradukis:

— Victor Hugo. Angelo, tirano de Padovo . Parizo: UFE, 1986.

— Guy de Maupassant. “Sinjoro Jokasto” kaj aliaj noveloj . Chapecó: Fonto, 1987.

Post Maigret hezitas (1999) Sezonoj eldonis kvar liajn tradukojn de Simenonaj romanoj pri Maigret kadre de la serio Mondliteraturo : Maigret kaj la maljuna damo (2002), Amiko el la infanaĝo de Maigret (2004), La flava hundo (2007), Maigret eraras (2009).

Pri ĉi tiu libro

La papera eldono:

Simenon, Georges. Maigret hezitas : Krimromano / Tradukis el la franca Daniel Luez; Antaŭparolo de Aleksander Korĵenkov. — Jekaterinburg: Sezonoj, 1999. — 128 paĝoj. — (Serio Mondliteraturo ; №7).

© Traduko en Esperanto, antaŭparolo Sezonoj , 1999.

Читать дальше
Тёмная тема
Сбросить

Интервал:

Закладка:

Сделать

Похожие книги на «Maigret hezitas»

Представляем Вашему вниманию похожие книги на «Maigret hezitas» списком для выбора. Мы отобрали схожую по названию и смыслу литературу в надежде предоставить читателям больше вариантов отыскать новые, интересные, ещё непрочитанные произведения.


Отзывы о книге «Maigret hezitas»

Обсуждение, отзывы о книге «Maigret hezitas» и просто собственные мнения читателей. Оставьте ваши комментарии, напишите, что Вы думаете о произведении, его смысле или главных героях. Укажите что конкретно понравилось, а что нет, и почему Вы так считаете.

x