Georges Simenon - Maigret hezitas

Здесь есть возможность читать онлайн «Georges Simenon - Maigret hezitas» весь текст электронной книги совершенно бесплатно (целиком полную версию без сокращений). В некоторых случаях можно слушать аудио, скачать через торрент в формате fb2 и присутствует краткое содержание. Жанр: Полицейский детектив, на эсперанто. Описание произведения, (предисловие) а так же отзывы посетителей доступны на портале библиотеки ЛибКат.

Maigret hezitas: краткое содержание, описание и аннотация

Предлагаем к чтению аннотацию, описание, краткое содержание или предисловие (зависит от того, что написал сам автор книги «Maigret hezitas»). Если вы не нашли необходимую информацию о книге — напишите в комментариях, мы постараемся отыскать её.

Maigret hezitas — читать онлайн бесплатно полную книгу (весь текст) целиком

Ниже представлен текст книги, разбитый по страницам. Система сохранения места последней прочитанной страницы, позволяет с удобством читать онлайн бесплатно книгу «Maigret hezitas», без необходимости каждый раз заново искать на чём Вы остановились. Поставьте закладку, и сможете в любой момент перейти на страницу, на которой закончили чтение.

Тёмная тема
Сбросить

Интервал:

Закладка:

Сделать

— Neniun…

— Ĉu via edzo estas katolika?

— Ne…

— Supozante, ke ŝi estis graveda, estas tute eble, ke li ĝojus pro tio…

— Lia vivo estus komplikita…

— Vi forgesas, ke ni jam ne estas en la tempo, kiam fraŭlinaj patrinoj estis fingromontrataj… Pasas la jaroj, sinjorino Parendon… Ankaŭ multaj homoj ne hezitas konfidi sin al ginekologo liberspirita…

— Mi parolis pri tio nur kiel pri ekzemplo…

— Serĉu alian motivon.

— Ŝi povintus ĉantaĝi lin…

— Pro kio? Ĉu la aferoj, kiujn traktas via edzo, estas dubindaj?.. Ĉu vi kredas lin kapabla por gravaj neregulaĵoj, kiuj povus makuli lian honoron de advokato?..

Ŝi rezignaciis, kun seka buŝo, prononci:

— Certe ne…

Ŝi ekbruligis cigaredon.

— Tiuj knabinoj fine ĉiam provas edzinigi sin…

— Ĉu via edzo parolis al vi pri divorco?

— Ne ĝis nun.

— Kion vi farus en tiu kazo?

— Mi estus devigata rezigni kaj ĉesi prizorgi lin…

— Vi posedas, mi kredas, personan riĉaĵon?

— Pli grandan ol li… Ni estas ĉe mi… Mi estas la posedantino de la konstruaĵo…

— Konsekvence, mi vidas neniun motivon de ĉantaĝo…

— Eble oni laciĝas de falsa amo?

— Kial falsa?..

— Pro la aĝo, pro la antecedentoj, pro la vivmaniero, pro ĉio…

— Ĉu via amo estas pli vera?

— Mi donis al li du infanojn…

— Ĉu vi aludas, ke vi alportis ilin en via nuptokorbo?..

— Vi insultas min?

Ŝi denove rigardis lin kun rabio, dum li, male, troigis sian kvietecon.

— Mi havas neniun intencon, sinjorino, sed, kutime, infanojn oni faras duope…

— Kion vi celas per tio?

— Tion, ke vi simple, sincere diru al mi, kion vi faris hodiaŭ matene.

— Tion mi diris al vi.

— Nek simple, nek sincere. Vi rakontis al mi longan historion pri sendormeco, por forviŝi poste la tutan matenon…

— Mi dormis…

— Mi ŝatus esti certa pri tio… Probable mi scios tion sufiĉe baldaŭ… Miaj inspektoroj notis la tempouzon kaj la delokiĝon de ĉiuj inter la naŭa kaj kvarono, kaj la deka. Mi bone scias, ke eblas eniri en la oficejojn laŭ diversaj manieroj…

— Vi akuzas min pri mensogo?

— Ĉiuokaze, ke vi ne diris al mi la tutan veron.

— Vi kredas mian edzon senkulpa?

— Mi kredas neniun senkulpa apriore, same kiel mi kredas neniun kulpa…

— Tamen, laŭ via maniero demandi min…

— Kion riproĉis al vi via filino, kiam mi venis kontakti ŝin?

— Ŝi ne diris tion al vi?

— Mi ne demandis ŝin pri tio.

Ŝi rikanis unu fojon pli. Estis amara faldo de la lipoj, kun ironio, kiun ŝi volis kruela, malestima.

— Ŝi havas pli da bonŝanco ol mi…

— Mi demandis vin, kion ŝi riproĉis al vi…

— Ke mi ne estis apud ŝia patro en tia momento, ĉar vi nepre volas scii tion.

— Ĉu ŝi opinias, ke ŝia patro estas kulpa?

— Kaj se ŝi opinius tion?

— Ankaŭ Gus, sendube?

— Gus estas ankoraŭ en la aĝo, kiam la patro estas speco de Dio, kaj la patrino megero…

— Antaŭe, kiam vi aperis en la oficejo de via edzo, ĉu vi sciis, ke vi trovus min tie kun li?

— Vi ne nepre estas ĉie, sinjoro Maigret, kaj mi povis esperi vidi mian edzon sola…

— Vi faris al li demandon…

— Plej simplan, plej naturan, la demandon, kiun ĉiu edzino estus farinta mialoke en tiu cirkonstanco… Vi vidis lian reagon… Ĉu vi konsideras ĝin normala?.. Ĉu vi diros, ke estas normala viro, kiu ekstamfis balbutante insultojn?..

Ŝi konsciis, ke ŝi ĵus gajnis unu poenton kaj ŝi bruligis alian cigaredon, post kiam ŝi dispremis la unuan en blumarmora cindrujo.

— Mi atendas viajn aliajn demandojn, se restas al vi iuj por fari al mi…

— Ĉu vi tagmanĝis?

— Ne zorgu pri tio… Se vi malsatas…

Ŝia vizaĝo kapablis ŝanĝiĝi de unu minuto al la alia, kaj same ŝia agmaniero. Ŝi refariĝis tre monduma virino. Iom malantaŭen klinita, kun duonfermitaj okuloj, ŝi spitis lin.

7

Ekde la komenco de sia interparolado kun sinjorino Parendon, Maigret regis sin. Kaj, iom post iom, la tristeco superis la nervozecon. Li sentis sin peza, mallerta, konsciis pri ĉio, kio mankis al li por sukcesigi tian pridemandadon.

Li fine sidiĝis en unu el tiuj foteloj tro fragilaj por li, kun sia estingita pipo enmane, kaj li prononcis per voĉo kvieta, sed obtuza:

— Aŭskultu min, sinjorino. Male al tio, kion vi povas pensi, mi ne estas malamika al vi. Mi estas nur ŝtatoficisto, kies profesio estas serĉi la veron per la rimedoj je sia dispono.

» Mi denove faros al vi la demandon, kiun mi faris al vi antaŭ momento. Mi petas vin pripensi antaŭ ol respondi, pesi la por kaj la kontraŭ . Mi avertas vin, ke se poste estos pruvite, ke vi mensogis al mi, mi tiros el tio miajn konkludojn kaj petos de la enketa juĝisto mandaton de alkonduko.

Li observis ŝin, precipe ŝiajn manojn, kiuj rivelis ŝian internan streĉitecon.

— Post la naŭa, hodiaŭ matene, ĉu vi eliris el via ĉambro kaj el via buduaro kaj ĉu vi iris, pro iu ajn motivo, al la oficejoj?

Ŝi ne palpebrumis, ne deturnis la okulojn. Kiel li petis tion, ŝi prenis sian tempon, sed estis klare, ke ŝi ne pripensis, kaj ke ŝia pozicio estis fiksita definitive. Ŝi fine lasis fali:

— Ne.

— Vi ne montriĝis en la koridoroj?

— Ne.

— Vi ne trairis la salonon?

— Ne.

— Vi ne eniris, eĉ sen antaŭpenso, en la oficejon de fraŭlino Svaga?

— Ne. Mi aldonas, ke mi konsideras tiujn demandojn insultaj.

— Estas mia devo fari ilin.

— Vi forgesas, ke mia patro ankoraŭ vivas…

— Ĉu tio estas minaco?

— Mi simple memorigas al vi, ke vi ne estas en via oficejo de Quai des Orfèvres…

— Ĉu vi preferas, ke mi konduku vin tien?

— Mi defias vin pri tio…

Li preferis ne kapti ŝin laŭvorte. En Meung-sur-Loire, okazis al li fiŝhoki kaj li iam elakvigis angilon, kiun li tre malfacile povis malkroĉi el la hoko. Senĉese, ĝi elglitis inter liaj fingroj kaj fine falis en la herbon de la bordorando, el kie ĝi reiris al la akvo de la rivero.

Li ne estis ĉi tie por sia plezuro. Li ne fiŝhokis.

— Vi do malkonfesas, ke vi mortigis fraŭlinon Svaga?

La samaj vortoj, senĉese, la sama rigardo de homo, kiu senespere provas kompreni alian homon.

— Vi ja scias tion.

— Kion mi scias?

— Ke estas mia povra edzo, kiu mortigis ŝin…

— Pro kiu motivo?

— Tion mi diris al vi… En lia nuna stato, ne necesas preciza motivo…

» Mi nun konfidos al vi ion, kion mi sola konas krom li, ĉar li konfidis ĝin al mi antaŭ nia geedziĝo… Tiun geedziĝon li timis… Li senĉese prokrastis ĝin… Tiam mi ne sciis, ke dum tiu tempo li konsultis diversajn kuracistojn…

» Ĉu vi scias, ke, deksepjara, li provis memmortigi sin, pro timo ne esti normala homo?.. Li malfermis la vejnojn de sia pojno… Kiam la sango ŝprucis, li ekteruriĝis kaj vokis por helpo pretekstante akcidenton…

» Ĉu vi scias, kion signifas tiu emo al memmortigo?

Maigret bedaŭris, ke li ne alportis la botelon da vino kun si. Tortu kaj la juna Julien Baud certe surpriziĝis trovinte ĝin en sia oficejo ĉe la reveno, kaj ili sendube jam malplenigis ĝin.

— Li havis skrupulojn… Li timis, ke niaj infanoj ne estos normalaj… Kiam Bambi komencis kreski, li observis ŝin kun maltrankvilo…

Tio eble estis vera. Certe estis io vera en tio, kion ŝi diris, sed li konservis la impreson de speco de malkonkordo, de ekrompo inter la vortoj, la frazoj, kaj la realeco.

— Li estas obsedita per la timo de malsano kaj morto, doktoro Martin bone scias tion…

Читать дальше
Тёмная тема
Сбросить

Интервал:

Закладка:

Сделать

Похожие книги на «Maigret hezitas»

Представляем Вашему вниманию похожие книги на «Maigret hezitas» списком для выбора. Мы отобрали схожую по названию и смыслу литературу в надежде предоставить читателям больше вариантов отыскать новые, интересные, ещё непрочитанные произведения.


Отзывы о книге «Maigret hezitas»

Обсуждение, отзывы о книге «Maigret hezitas» и просто собственные мнения читателей. Оставьте ваши комментарии, напишите, что Вы думаете о произведении, его смысле или главных героях. Укажите что конкретно понравилось, а что нет, и почему Вы так считаете.

x