Georges Simenon - Maigret hezitas
Здесь есть возможность читать онлайн «Georges Simenon - Maigret hezitas» весь текст электронной книги совершенно бесплатно (целиком полную версию без сокращений). В некоторых случаях можно слушать аудио, скачать через торрент в формате fb2 и присутствует краткое содержание. Жанр: Полицейский детектив, на эсперанто. Описание произведения, (предисловие) а так же отзывы посетителей доступны на портале библиотеки ЛибКат.
- Название:Maigret hezitas
- Автор:
- Жанр:
- Год:неизвестен
- ISBN:нет данных
- Рейтинг книги:4 / 5. Голосов: 1
-
Избранное:Добавить в избранное
- Отзывы:
-
Ваша оценка:
- 80
- 1
- 2
- 3
- 4
- 5
Maigret hezitas: краткое содержание, описание и аннотация
Предлагаем к чтению аннотацию, описание, краткое содержание или предисловие (зависит от того, что написал сам автор книги «Maigret hezitas»). Если вы не нашли необходимую информацию о книге — напишите в комментариях, мы постараемся отыскать её.
Maigret hezitas — читать онлайн бесплатно полную книгу (весь текст) целиком
Ниже представлен текст книги, разбитый по страницам. Система сохранения места последней прочитанной страницы, позволяет с удобством читать онлайн бесплатно книгу «Maigret hezitas», без необходимости каждый раз заново искать на чём Вы остановились. Поставьте закладку, и сможете в любой момент перейти на страницу, на которой закончили чтение.
Интервал:
Закладка:
— Mi vidis doktoron Martin hodiaŭ matene.
Ŝi ŝajnis manifesti ofendiĝon, sed retrovis baldaŭ sian memfidon.
— Li ne parolis al vi pri tio?
— Ne… Kaj li ne pensis eĉ dum momento, ke via edzo povas esti la murdinto…
— Vi forgesas la profesian sekreton, komisaro…
Li komencis ekvidi lumeton, sed ĝi restis nepreciza, malproksima.
— Mi ankaŭ telefonis al lia frato… Li troviĝas en Nico, kie li partoprenas en kongreso…
— Estis post la okazintaĵo?
— Antaŭe.
— Li ne impresiĝis?
— Li ne konsilis al mi atenti pri via edzo…
— Tamen, li certe scias…
Ŝi ekbruligis alian cigaredon. Ŝi fumis ilin senhalte, profunde enspirante.
— Ĉu vi neniam renkontis homojn, kiuj perdis kontakton kun la vivo, kun la realeco, kiuj kuspe refaldas sin sur sin mem, por tiel diri, kiel oni kuspas ganton?..
» Demandu niajn amikojn, niajn amikinojn … Demandu ilin, ĉu mia edzo ankoraŭ interesiĝas pri homoj… Okazas, ĉar mi insistas, ke li vespermanĝas kun kelkaj personoj, sed li apenaŭ rimarkas ilian ĉeeston kaj diras al ili kelkajn vortojn… Li ne aŭskultas, restas kiel enfermita…
— Ĉu estas li, kiu elektas la geamikojn, pri kiuj vi parolas?
— Ili estas la homoj, kiujn, en nia situacio, ni devas renkonti, normalaj homoj, kiuj havas normalan vivon…
Li ne demandis ŝin, kion ŝi konsideras kiel normala vivo, preferante lasi ŝin paroli. Ŝia monologo fariĝis pli kaj pli instrua.
— Ĉu vi kredas, ke, pasintan someron, li nur montriĝis sur la plaĝo aŭ en la naĝejo?.. Li pasigis sian tempon en la ĝardeno, sub arbo… Kion, kiel junulino, mi prenis por distriĝemo, kiam subite li ĉesis aŭskulti min, tio estas vera nekapablo vivi kun la aliaj…
» Tial li enklostriĝis en sia oficejo, tial li apenaŭ eliras el ĝi kaj rigardas nin per okuloj de otuso surprizita per la lumo…
» Vi tro rapide provis prijuĝi, sinjoro Maigret…
— Mi havas alian demandon al vi…
Li estis antaŭe certa pri la respondo.
— Ĉu vi, de hieraŭ vespere, tuŝis vian revolveron?
— Kial mi estus tuŝinta ĝin?
— Ne demandon mi atendas, sed respondon…
— La respondo estas: ne.
— De kiom da tempo vi jam ne uzis ĝin?
— De monatoj… De iu eterneco mi ne ordigis tiun tirkeston…
— Vi tuŝis ĝin hieraŭ por montri ĝin al mi…
— Mi forgesis…
— Sed, ĉar mi prenis ĝin en mian manon, miaj fingrospuroj povis supermetiĝi al la aliaj…
— Estas ĉio, kion vi trovas?
Ŝi rigardis lin, kvazaŭ ŝi estus elrevigita malkovrante iun Maigret tiel plumpan, tiel mallertan.
— Vi ĵus parolis al mi kun komplezo pri la izoleco de via edzo kaj pri lia manko de kontakto kun la realeco. Nu, hieraŭ ankoraŭ, li traktis, en sia oficejo, treege gravan aferon kun homoj, kiuj ja havas ambaŭ piedojn surtere…
— Kial, laŭ via opinio, li elektis marjuron?.. Li neniam metis la piedojn sur ŝipon en sia tuta vivo… Li havas neniun kontakton kun maristoj… Ĉio okazas sur la papero… Ĉio estas abstrakta, ĉu vi ne komprenas?.. Tio estas plia pruvo de tio, kion mi ripetas al vi, kaj kion vi rifuzas konsideri…
Ŝi ekstaris, komencis paŝi en la ĉambro, kiel iu, kiu pripensas.
— Eĉ lia amata ĉevaleto, la fama artikolo 64… Ĉu tio ne estas pruvo, ke li timas, timas sin mem, kaj provas trankviligi sin?.. Li scias, ke vi estas tie ĉi, ke vi demandas min… En tiu domo, ĉiuj scias la irojn kaj reirojn de unuj kaj la aliaj… Ĉu vi scias, pri kio li pensas?.. Li deziras, ke mi senpacienciĝu, ke mi nervoziĝu, ke mi ekkoleru, ke mi fariĝu suspektinda anstataŭ li…
» Se mi estus en prizono, li estus libera…
— Momenton. Mi ne komprenas. Kiun novan liberecon li ĝuus?
— Sian tutan liberecon…
— Por fari kion el ĝi nun, kiam fraŭlino Svaga mortis?
— Ekzistas aliaj fraŭlinoj Svaga…
— Do vi asertas nun, ke via edzo profitus de via foresto el la domo por havi amorantinojn?
— Kial ne? Estas alia maniero trankviligi sin…
— Mortigante ilin unu post la alia?
— Li ne necese mortigus la aliajn…
— Ŝajnis al mi, ke li estis nekapabla havi homajn kontaktojn…
— Kun normalaj homoj, homoj el nia mondo…
— Ĉar la homoj, kiuj ne estas el via mondo, ne estas normalaj?
— Vi tre bone scias, kion mi volis diri… Mia frazo signifas, ke ne estas normale, ke li frekventas ilin…
— Kial?
Iu frapis al la pordo, tiu malfermiĝis, malkovrante Ferdinandon en blanka jako.
— Unu el tiuj sinjoroj volus paroli al vi, sinjoro Maigret…
— Kie li estas?
— Tie ĉi, en la koridoro… Li diris al mi, ke tio urĝegas kaj mi permesis al mi alkonduki lin…
La komisaro ekvidis la silueton de Lucas en la duonlumo de la koridoro.
— Vi permesas momenton, sinjorino Parendon?
Li fermis la pordon malantaŭ si, dum Ferdinando malproksimiĝis kaj la edzino de la advokato restis sola en sia apartamento.
— Kio estas, Lucas?
— Ŝi trairis dufoje la salonon hodiaŭ matene.
— Vi estas certa?
— De tie ĉi vi povas nenion vidi, sed de la salono oni tre bone vidas… Ĉe unu el la fenestroj de la strato de la Cirko preskaŭ la tutan tagon estas kriplulo…
— Tre maljuna?
— Ne… Li estas akcidentito de la kruroj… Pli malpli kvindekjara… Li interesiĝas pri ĉiuj iroj kaj reiroj en la domo, kaj la lavado de la aŭtoj, ĉefe de la Rolls, fascinas lin… Laŭ lia respondo al akcesoraj demandoj, kiujn mi faris al li, oni povas fidi lian atestaĵon… Lia nomo estas Montagne… Lia filino estas akuŝistino…
— Je kioma horo li vidis ŝin unuafoje?
— Iom post la naŭa kaj duono…
— Ĉu ŝi iris al la oficejoj?
— Jes… Li estas pli familiara ol ni pri la topografio de la lokoj… Tiel li estas konanta la rilatojn inter Parendon kaj lia sekretariino…
— Kiel ŝi estis vestita?
— En blua negliĝo…
— Kaj la duan fojon?
— Malpli ol kvin minutojn poste, ŝi trairis la salonon en la kontraŭa direkto… Iu detalo mirfrapis lin… La ĉambristino staris en la fundo de tiu salono, senpolvigante, kaj ŝi ne vidis tiun…
— Ĉu sinjorino Parendon ne vidis sian ĉambristinon?
— Ne.
— Vi demandis Lizan?
— Hodiaŭ matene, jes.
— Ĉu ŝi ne parolis al vi pri tiu incidento?
— Ŝi asertas, ke ŝi vidis nenion…
— Dankon, amiko…
— Kion mi faru?
— Vi ambaŭ atendu min. Ĉu iu konfirmis la dirojn de la nomita Montagne?..
— Nur servistineto ĉe la kvina etaĝo, kiu kredas, ke ŝi ekvidis ion bluan je la sama horo.
Maigret frapis al la pordo de la buduaro, eniris en la momento, kiam sinjorino Parendon eliris el sia ĉambro. Li prenis la tempon por malplenigi sian pipon kaj ŝtopi ĝin.
— Bonvolu esti afabla kaj voki vian ĉambristinon.
— Ĉu vi bezonas ion?
— Jes.
— Laŭ via volo.
Ŝi premis butonon. Kelkaj momentoj pasis silente kaj Maigret, rigardante tiun virinon, kiun li torturis, ne povis malhelpi sin havi prematan bruston.
Li mense ripetis en si mem la terminojn de la artikolo 64, pri kiu tiom ofte temis en la domo de tri tagoj:
Estas nek krimo nek delikto, kiam la antaŭkulpigito estas en stato de frenezeco en la tempo de la ago, aŭ kiam li estis devigita per forto, al kiu li povis rezisti.
Ĉu la viro, kiun sinjorino Parendon ĵus priskribis al li, ŝia edzo, estus povinta, en preciza momento, agi en stato de frenezeco?
Ĉu ankaŭ ŝi estis leginta verkojn pri psikiatrio? Aŭ eble…
Liza eniris, timema.
— Vi vokis min, sinjorino?
— Estas sinjoro komisaro, kiu deziras paroli al vi.
— Fermu la pordon, Liza… Timu nenion… Hodiaŭ matene, kiam vi respondis al miaj inspektoroj, vi estis frapita per emocio kaj vi certe ne mezuris la gravecon de iliaj demandoj.
Читать дальшеИнтервал:
Закладка:
Похожие книги на «Maigret hezitas»
Представляем Вашему вниманию похожие книги на «Maigret hezitas» списком для выбора. Мы отобрали схожую по названию и смыслу литературу в надежде предоставить читателям больше вариантов отыскать новые, интересные, ещё непрочитанные произведения.
Обсуждение, отзывы о книге «Maigret hezitas» и просто собственные мнения читателей. Оставьте ваши комментарии, напишите, что Вы думаете о произведении, его смысле или главных героях. Укажите что конкретно понравилось, а что нет, и почему Вы так считаете.