Georges Simenon - Maigret hezitas
Здесь есть возможность читать онлайн «Georges Simenon - Maigret hezitas» весь текст электронной книги совершенно бесплатно (целиком полную версию без сокращений). В некоторых случаях можно слушать аудио, скачать через торрент в формате fb2 и присутствует краткое содержание. Жанр: Полицейский детектив, на эсперанто. Описание произведения, (предисловие) а так же отзывы посетителей доступны на портале библиотеки ЛибКат.
- Название:Maigret hezitas
- Автор:
- Жанр:
- Год:неизвестен
- ISBN:нет данных
- Рейтинг книги:4 / 5. Голосов: 1
-
Избранное:Добавить в избранное
- Отзывы:
-
Ваша оценка:
- 80
- 1
- 2
- 3
- 4
- 5
Maigret hezitas: краткое содержание, описание и аннотация
Предлагаем к чтению аннотацию, описание, краткое содержание или предисловие (зависит от того, что написал сам автор книги «Maigret hezitas»). Если вы не нашли необходимую информацию о книге — напишите в комментариях, мы постараемся отыскать её.
Maigret hezitas — читать онлайн бесплатно полную книгу (весь текст) целиком
Ниже представлен текст книги, разбитый по страницам. Система сохранения места последней прочитанной страницы, позволяет с удобством читать онлайн бесплатно книгу «Maigret hezitas», без необходимости каждый раз заново искать на чём Вы остановились. Поставьте закладку, и сможете в любой момент перейти на страницу, на которой закончили чтение.
Интервал:
Закладка:
La povra knabino rigardis alterne la komisaron kaj sian mastrinon, kiu sidiĝis en la kusenfotelo, kun la kruroj krucitaj, klinita malantaŭen, kun indiferenta mieno, kvazaŭ tio ne koncernus ŝin.
— Estas tre eble, ke vi devos atesti ĉe asiza kortumo, kie vi devos ĵuri… Oni faros al vi la samajn demandojn… Se estos pruvite, ke vi mensogis, tiam vi riskos prizonan punon…
— Mi ne scias, pri kio vi parolas…
— Oni rekonstruis la tempo-uzon de ĉiuj membroj de la servistaro inter la naŭa kaj kvarono kaj la deka… Iom post la naŭa kaj duono, ni diru je la naŭa kaj tridek kvin, vi senpolvigis en la salono… Ĉu tio estas ĝusta?..
Nova rigardo al sinjorino Parendon, kiu evitis rigardi ŝin, poste malforta voĉo:
— Estas vere…
— Je kioma horo vi eniris en la salonon?
— Ĉirkaŭ la naŭa kaj duono… Iom poste…
— Vi do ne vidis sinjorinon Parendon iri al la oficejoj.
— Ne…
— Sed, iom post via alveno, dum vi staris en la fundo de la ĉambro, vi vidis ŝin pasi en kontraŭa direkto, tio estas, irante al tiu ĉi apartamento…
— Kion mi devas fari, sinjorino?
— Tio koncernas vin, mia filino. Respondu al la demando farita al vi…
Larmoj fluis sur la vangoj de Liza, kiu estis rulinta globe la poŝtukon prenitan el la poŝo de sia antaŭtuko.
— Ĉu oni diris ion al vi? — ŝi naive demandis Maigret-on.
— Kiel oni ĵus admonis vin, respondu al la demando…
— Tio servos por akuzi la sinjorinon?
— Tio servos por konfirmi alian ateston, tiun de persono loĝanta en strato de la Cirko kaj kiu el sia fenestro vidis vin ambaŭ…
— Tiam ne estas necese, ke mi mensogu… Estas vere… Pardonon, sinjorino…
Ŝi volis impeti al sia mastrino, eble ĵeti sin al ŝiaj genuoj, sed sinjorino Parendon seke diris al ŝi:
— Se la komisaro finis kun vi, vi povas foriri.
Ŝi eliris kaj, ĉe la pordo, ekploregis.
— Kion tio pruvas? — demandis la virino, denove staranta, kun tremanta cigaredo inter la lipoj, kun la manoj en la poŝoj de ŝia blua negliĝo.
— Ke vi mensogis almenaŭ unufoje.
— Mi estas ĉi tie hejme kaj ŝuldas neniun konton pri miaj iroj kaj reiroj…
— En la kazo de murdo, jes. Mi avertis vin, kiam mi faris la demandon al vi…
— Kio signifas, ke vi arestos min?
— Mi nun petos vin akompani min al Quai des Orfèvres.
— Ĉu vi havas mandaton?
— Blanketon. Mandaton de alkonduko, kie sufiĉos al mi skribi vian nomon.
— Kaj poste?
— Tio jam ne dependos de mi.
— De kiu?
— De la enketa juĝisto… Poste, probable, de la kuracistoj…
— Vi kredas, ke mi estas freneza?
Li legis panikon en ŝiaj okuloj.
— Respondu al mi… Vi kredas, ke mi estas freneza?
— Ne mi devas respondi…
— Tia mi ne estas, ĉu vi aŭdas?.. Kaj, eĉ se mi mortigus, kion mi plu neas, tio ne estus en krizo de frenezeco.
— Ĉu mi povas peti vin doni al mi vian revolveron?
— Prenu ĝin mem… Ĝi estas en la supra tirkesto de mia tualetmeblo…
Li eniris en la ĉambron, kie ĉio estis palroza. Ambaŭ ĉambroj, unu blua, la alia roza, pensigis pri pentraĵo de Marie Laurencin.
La lito, granda malalta lito, en la stilo de Ludoviko la XVI-a, estis ankoraŭ malfermita. La mebloj estis palgrize farbitaj. Sur la tualetmeblo, li ekvidis krempotojn, flakonojn, la tutan aĵaron de la produktoj, kiujn la virinoj uzas por lukti kontraŭ la spuroj de la tempo.
Li ŝultrolevis. Tiu intima elmontrado igis lin melankolia. Li pensis pri Gus, kiu skribis la unuan leteron.
Ĉu, sen lia interveno, la aferoj estus same okazintaj?
Li prenis la revolveron el la tirkesto, kie estis ankaŭ juvelujoj.
Li ne sciis, kiun respondon fari al la demando. Eble sinjorino Parendon estus mortiginta sian edzon, anstataŭ mortigi la junulinon? Eble ŝi estus atendinta kelkajn tagojn plu? Eble ŝi estus uzinta alian armilon?
Li kuntiris la brovojn reenirante en la buduaron, kie la virino staris antaŭ la fenestro dorse al li. Li malkovris, ke tiu dorso komencis kurbiĝi. La ŝultroj ŝajnis al li pli mallarĝaj, pli ostecaj.
Li tenis la armilon en la mano.
— Mi volas esti plene sincera kun vi… — li eldiris. — Mi povas ankoraŭ nenion demonstri, sed mi estas tute certa, ke tiu revolvero, kiam vi trairis la salonon iom post la naŭa kaj duono, troviĝis en la poŝo de via negliĝo…
» Mi eĉ demandas min, ĉu ne estis via edzo, kiun, en tiu preciza momento, vi intencis mortigi… La atestaĵo de la kriplulo de strato de la Cirko eble permesos pruvi tion… Sendube vi alproksimiĝis al la pordo? Vi aŭdis voĉojn, ĉar via edzo estis tiam en konferenco kun Renato Tortu…
» Tiam venis al vi la ideo procedi al speco de substituo… Ĉu tio ne estis trafi vian edzon same profunde, eble eĉ pli profunde, mortigante Antoinette Svaga, ol mortigante lin mem?.. Kaj plie, samokaze, vi igis lin suspektinda…
» Jam hieraŭ, dum nia interparolado, vi pretigis la terenon… Vi daŭrigis hodiaŭ…
» Kun preteksto iri preni markon, leterpaperon, aŭ kion ajn, vi eniris en la oficejon de la sekretariino, kiu malatente salutis vin kaj denove kliniĝis super sia laboro…
» Vi ekvidis la skrapilon, kiu igis la revolveron senutila, des pli bone, ĉar tiu riskis alarmi iun…
Li eksilentis, ekbruligis sian pipon kvazaŭ malvolonte kaj restis tie, atendante, post kiam li enŝovis la perlamotan braŭningon en sian poŝon. Pasis eterneco. La ŝultroj de sinjorino Parendon ne moviĝis. Ŝi do ne ploris. Ŝi ĉiam staris dorse al li kaj, kiam ŝi fine frontis lin, li malkovris vizaĝon palan, rigidan.
Neniu, rigardante ŝin, povintus suspekti tion okazintan tiutage en avenuo Marigny kaj ankoraŭ malpli tion ĵus okazintan en la tuta bluo de la buduaro.
— Mi ne estas freneza, — ŝi martelis.
Li ne respondis. Kial do? Kaj cetere, kion li sciis pri tio?
8
— Vestu vin, sinjorino, — li milde diris. — Vi ankaŭ povas prepari valizon kun rezervaj subvestoj kaj personaj objektoj… Eble pli bone estas, ke vi voku Lizan?
— Por esti certa, ke mi ne mortigos min?.. Estas neniu danĝero, trankviliĝu, sed vi povas, efektive, premi la butonon dekstre de vi…
Li atendis la alvenon de la ĉambristino.
— Helpu sinjorinon Parendon.
Poste li malrapide sekvis la koridoron, kun la kapo mallevita al la planktapiŝo. Li vojeraris, prenis iun koridoron por alia, ekvidis Ferdinandon kaj la dikan sinjorinon Vauquin en la kuirejo kun vitra pordo. Antaŭ Ferdinando, estis proksimume duona litro da ruĝa vino, el kiu la ĉambristo ĵus verŝis al si glason, sidante ĉe la tablo, kun la kubutoj sur tiu kaj gazeto antaŭ la okuloj.
Li eniris.
Ambaŭ eksaltis kaj Ferdinando abrupte ekstaris.
— Bonvolu doni al mi glason da tio.
— Mi realportis la alian botelon el la oficejo…
Kial do? En lia nuna stato, iu maljuna Saint-Émilion aŭ vinaĉo…
Li ne kuraĝis diri, ke li estus preferinta la vinaĉon.
Li malrapide trinkis, vake rigardante. Li ne protestis, kiam la ĉambristo duafoje plenigis lian glason.
— Kie estas miaj homoj?
— Apud la vestejo… Ili ne volis sidiĝi en la salono…
Instinkte, ili prigardis la elirejon.
— Lucas, nun reiru en la koridoron, de kie vi venis antaŭ momento. Staru antaŭ la pordo de la buduaro kie vi atendos min.
Li reiris al Ferdinando.
— Ĉu la ŝoforo estas en la domo?
— Vi bezonas lin? Mi tuj vokas lin.
— Kion mi deziras, estas, ke li troviĝu sub la volbo post kelkaj minutoj… Estas ĵurnalistoj sur la trotuaro?
— Jes, sinjoro.
— Fotografistoj?
— Jes…
Li frapis al la pordo de la oficejo de Parendon. Tiu ĉi estis sola antaŭ disaj paperoj, kiujn li prinotis per ruĝa krajono. Li ekvidis Maigret, restis senmova rigardante lin, ne kuraĝante fari al li demandon. Liaj bluaj okuloj, malantaŭ la dikaj vitroj, havis esprimon samtempe dolĉan kaj tristan, kiun Maigret malofte renkontis.
Читать дальшеИнтервал:
Закладка:
Похожие книги на «Maigret hezitas»
Представляем Вашему вниманию похожие книги на «Maigret hezitas» списком для выбора. Мы отобрали схожую по названию и смыслу литературу в надежде предоставить читателям больше вариантов отыскать новые, интересные, ещё непрочитанные произведения.
Обсуждение, отзывы о книге «Maigret hezitas» и просто собственные мнения читателей. Оставьте ваши комментарии, напишите, что Вы думаете о произведении, его смысле или главных героях. Укажите что конкретно понравилось, а что нет, и почему Вы так считаете.