Georges Simenon - Maigret hezitas
Здесь есть возможность читать онлайн «Georges Simenon - Maigret hezitas» весь текст электронной книги совершенно бесплатно (целиком полную версию без сокращений). В некоторых случаях можно слушать аудио, скачать через торрент в формате fb2 и присутствует краткое содержание. Жанр: Полицейский детектив, на эсперанто. Описание произведения, (предисловие) а так же отзывы посетителей доступны на портале библиотеки ЛибКат.
- Название:Maigret hezitas
- Автор:
- Жанр:
- Год:неизвестен
- ISBN:нет данных
- Рейтинг книги:4 / 5. Голосов: 1
-
Избранное:Добавить в избранное
- Отзывы:
-
Ваша оценка:
- 80
- 1
- 2
- 3
- 4
- 5
Maigret hezitas: краткое содержание, описание и аннотация
Предлагаем к чтению аннотацию, описание, краткое содержание или предисловие (зависит от того, что написал сам автор книги «Maigret hezitas»). Если вы не нашли необходимую информацию о книге — напишите в комментариях, мы постараемся отыскать её.
Maigret hezitas — читать онлайн бесплатно полную книгу (весь текст) целиком
Ниже представлен текст книги, разбитый по страницам. Система сохранения места последней прочитанной страницы, позволяет с удобством читать онлайн бесплатно книгу «Maigret hezitas», без необходимости каждый раз заново искать на чём Вы остановились. Поставьте закладку, и сможете в любой момент перейти на страницу, на которой закончили чтение.
Интервал:
Закладка:
Antaŭparolo
Franclingva verkisto Georges Simenon [Jorĵ Simno] naskiĝis la 13an de februaro 1903 en la belga urbo Lieĝo. Li havis nur 16 jarojn, kiam li ricevis ĵurnalistan oficon en la krim-fako Des chiens écrasés de La Gazette de Liège .
Kiel ĵurnalisto la juna Simenon ofte vizitis krimlokojn, prizonojn, juĝejojn kaj kadavrejojn, por pretigi raportaĵojn kaj noticojn pri urbaj krimoj kaj akcidentoj. Baldaŭ li ekverkis ankaŭ humurajn kaj satirajn verkojn kun diversaj pseŭdonimoj, kaj en 1921 aperis lia unua romano Arkponto .
Fine de 1922 Simenon forveturis al Parizo kaj eklaboris tie, unue kiel sekretario en la Ligo de Militveteranoj, kaj poste kiel ĵurnalisto kaj novelisto. Li aŭtoris multegajn artikolojn, felietonojn kaj novelojn por parizaj gazetoj.
En 1929 Simenon verkis la romanon Petro la Latvo , kun komisaro Maigret [Megre] kiel protagonisto, sed ĝi estis eldonita de Fayard nur en 1931 kun grandega sukceso. De tiam dum pli ol 40 jaroj Simenon verkis pli ol sepdek romanojn pri enketoj de Maigret.
Maigret impresas kiel reala persono. Malkiel amatoraj detektivoj (Holmso, Poirot, Dupin k. a.), Maigret estas ŝtata oficisto, kvazaŭ daŭriganta la laboron de inspektoro Lecoq – protagonisto de policaj romanoj de Émile Gaboriau.
Komisaro Maigret ne posedas la eminentan sagacon kaj deduktemon de Holmso kaj Poirot. Li estas mezklera parizano kun limigita kultura scihorizonto, nenia “superhomo” aŭ karierulo. Sed li sukcesas solvi multajn implikojn de sia servo danke al la vivosperto kaj al la kono de la ordinara homo, kun kiu li facile identiĝas. Eble ĝuste pro tio ke Maigret foje devas rezisti kontraŭ la ŝtata polica sistemo por defendi homon, kiu pro malfeliĉaj cirkonstancoj implikiĝis en misfaro, milionoj da legantoj vidas en li policiston kiu kapablas kunsenti kun simpla civitano kaj protekti lin kontraŭ krimuloj kaj kontraŭ polica arbitro.
Ekde 1973 Simenon ne plu verkis beletron ĝis sia forpaso en 1989, sed liaj verkoj atingis popularecon en la tuta mondo. Laŭ liaj verkoj oni faris pli ol kvindek filmojn, dudek kvar televid-filmojn, multajn teatraĵojn, kaj eĉ monumenton (en Delfzijl, Nederlando) pri Maigret.
Entute, oni eldonis pli ol 500 milionojn da ekzempleroj de liaj verkoj en kvardeko da lingvoj. En 1999 danke al Daniel Luez, al ĉi tiuj lingvoj finfine aldoniĝis ankaŭ Esperanto – per la romano Maigret hezitas verkita en 1968.
La sukceso de ĉi tiu romano (la tuta stoko jam plene elĉerpiĝis) instigis la tradukanton kaj la eldonejon Sezonoj aperigi kvar pliajn librojn pri Maigret en la internacia lingvo: Maigret kaj la maljuna damo (France: 1949, Esperante: 2002), Amiko el la junaĝo de Maigret (1968, 2004), La flava hundo (1931, 2007), Maigret eraras (1953, 2009).
Kelkaj realaĵoj, menciitaj en la romano, eble ne estas facile kompreneblaj por la internacia legantaro. Ili estas asteriskitaj kaj klarigitaj en Notoj . Estas aldonita ankaŭ proksimuma prononco de la francaj nomoj, ofte renkontataj en la romano.
Aleksander Korĵenkov
1
— Saluton, Janvier.
— Bonan tagon, ĉefo.
— Bonan tagon, Lucas. Bonan tagon, Lapointe…
Venante al ĉi lasta, Maigret ne povis deteni rideton. Ne nur ĉar la juna Lapointe elmontris novan kostumon, tre striktan, palgrizan kaj makulitan per maldikaj ruĝaj fadenoj. Ĉiuj ridetis ĉi-matene sur la stratoj, en la aŭtobusoj, en la butikoj.
Hieraŭ estis griza, venta dimanĉo, kun skualoj de malvarma pluvo, kiuj memorigis pri vintro, kaj subite, kvankam estis nur la 4a de Marto, oni ĵus vekiĝis dum printempo.
Verdire, la suno restis iom acida, la ĉiela bluo malfirma, sed estis gajeco en la aero, en la okuloj de la preterpasantoj, speco de kompliceco en la vivĝojo kaj en la retrovo de la frandinda odoro de matena Parizo.
Maigret venis en jako, kaj trairis plej grandan parton de la vojo piede. Tuj ĉe la alveno al sia oficejo, li iris duonmalfermi la fenestron, kaj ankaŭ Sejno ŝanĝis sian koloron, la ruĝaj linioj sur la fumtuboj de la trenŝipoj estis pli vibrantaj, la barĝoj novpentritaj.
Li malfermis la pordon de la oficejo de la inspektoroj.
— Vi venas, infanoj?
Tion oni nomis la “malgranda raporto”, malsimile al la vera raporto kiu, je la naŭa, kunvenigis la fakkomisarojn ĉe la granda ĉefo. Maigret retrovis siajn plej intimajn kunlaborantojn.
— Ĉu agrablan tagon vi havis hieraŭ? — li demandis al Janvier.
— Ĉe la bopatrino, en Vaucresson, kun la infanoj.
Lapointe, ĝenata per sia nova kostumo antaŭtempa laŭ la kalendaro, staris aparte.
Maigret sidiĝis antaŭ sia skribotablo, ŝtopis pipon, komencis ekzameni la poŝtaĵojn
— Por vi, Lucas… Temas pri la afero Lebourg…
Li prezentis aliajn dokumentojn al Lapointe.
— Por porti al la Prokurorejo…
Oni ankoraŭ ne povis paroli pri foliaro, sed estis tamen almenaŭ iomete da pala verdaĵo el la arboj de la kajo.
Estis neniu grava afero kuranta, el tiuj aferoj, kiuj plenigas la koridorojn de K. P. [1] Kriminala polico.
per ĵurnalistoj kaj fotografistoj, kaj kiuj provokas ordonajn telefonvokojn de plej altaj aŭtoritatoj. Nur banalaĵoj. Farendaĵoj.
— Frenezulo aŭ frenezulino, — li anoncis… prenante koverton, sur kiu lia nomo kaj la adreso de Quai des Orfèvres estis skribitaj per presliteroj.
La koverto estis blanka, bonkvalita. La marko portis la stampon de la poŝtoficejo de la strato Miromesnil. Kio unue mirigis la komisaron, kiam li elprenis la folion, estis la papero, veleno dika kaj krakanta, kiu ne havis la kutiman formaton. Ŝajnis, ke oni fortranĉis la supran parton por forigi la gravuritan leterfronton, kaj tiu laboro estis zorge farita pere de liniilo kaj bone akrigita klingo.
La teksto, kiel la adreso, estis en tre regulaj presliteroj.
— Eble ne freneza, — li grumblis.
Sinjoro fakkomisaro,
Mi ne persone konas vin sed tio, kion mi legis pri viaj enketoj, kaj via sinteno rilate al krimuloj, donas al mi fidon. Tiu letero mirigos vin. Ne tro rapide forĵetu ĝin al la paperkorbo. Tio estas nek ŝerco, nek verko de maniulo.
Vi scias pli bone ol mi, ke realeco ne ĉiam estas verŝajna. Murdo baldaŭ okazos, probable post kelkaj tagoj. Eble fare de iu, kiun mi konas, eble de mi mem.
Mi ne skribas al vi por malhelpi la dramon. Ĝi estas, por tiel diri, neevitebla. Sed mi ŝatus, ke — kiam okazos la evento — vi sciu.
Se vi prenos min serioze, bonvolu aperigi inter la anoncetoj de Le Figaro aŭ Le Monde la sekvantan avizon: “K. R. Mi atendas duan leteron”.
Mi ne scias, ĉu mi ĝin skribos. Mi estas tre konfuzita. Iujn decidojn oni malfacile prenas.
Mi eble iam vidos vin, en via oficejo, sed ni tiam estos ambaŭflanke de la barilo.
Sindone via.
Li ne plu ridetis. Kun kuntiritaj brovoj li lasis sian rigardon vagi sur la folio kaj poste rigardis siajn kunlaborantojn.
— Ne, mi ne kredas, ke temas pri frenezulo, — li ripetis. — Aŭskultu.
Li legis al ili la tekston, malrapide, akcentante iujn vortojn. Li jam ricevis similajn leterojn sed, plejofte, la lingvo estis malpli eleganta kaj ĉefe iuj frazoj estis substrekitaj. Ili ofte estis skribitaj per ruĝa aŭ verda inko, kaj multaj havis ortografiajn erarojn.
Tie ĉi la mano ne tremis. La strekoj estis firmaj, sen ornamaĵoj, sen iu surstrekaĵo.
Li travide rigardis la paperon kaj legis filigrane: Veleno de Morvano.
Li ĉiujare ricevis centojn da anonimaj leteroj. Krom maloftaj okazoj, ili estis skribitaj sur malmultekosta papero, kiu troveblas en la vendejoj de la kvartalo, kaj iafoje la vortoj estis eltonditaj el gazetoj.
Читать дальшеИнтервал:
Закладка:
Похожие книги на «Maigret hezitas»
Представляем Вашему вниманию похожие книги на «Maigret hezitas» списком для выбора. Мы отобрали схожую по названию и смыслу литературу в надежде предоставить читателям больше вариантов отыскать новые, интересные, ещё непрочитанные произведения.
Обсуждение, отзывы о книге «Maigret hezitas» и просто собственные мнения читателей. Оставьте ваши комментарии, напишите, что Вы думаете о произведении, его смысле или главных героях. Укажите что конкретно понравилось, а что нет, и почему Вы так считаете.