Georges Simenon - Maigret hezitas

Здесь есть возможность читать онлайн «Georges Simenon - Maigret hezitas» весь текст электронной книги совершенно бесплатно (целиком полную версию без сокращений). В некоторых случаях можно слушать аудио, скачать через торрент в формате fb2 и присутствует краткое содержание. Жанр: Полицейский детектив, на эсперанто. Описание произведения, (предисловие) а так же отзывы посетителей доступны на портале библиотеки ЛибКат.

Maigret hezitas: краткое содержание, описание и аннотация

Предлагаем к чтению аннотацию, описание, краткое содержание или предисловие (зависит от того, что написал сам автор книги «Maigret hezitas»). Если вы не нашли необходимую информацию о книге — напишите в комментариях, мы постараемся отыскать её.

Maigret hezitas — читать онлайн бесплатно полную книгу (весь текст) целиком

Ниже представлен текст книги, разбитый по страницам. Система сохранения места последней прочитанной страницы, позволяет с удобством читать онлайн бесплатно книгу «Maigret hezitas», без необходимости каждый раз заново искать на чём Вы остановились. Поставьте закладку, и сможете в любой момент перейти на страницу, на которой закончили чтение.

Тёмная тема
Сбросить

Интервал:

Закладка:

Сделать

Plej strange estis, ke Parendon ne estis surprizita aŭ ke, se li estis surprizita, li tion ne montris. Li rigardis la fenestron, la nodhavan trunkon de maronarbo, kiam lian atenton altiris mallaŭta bruo. Li ankaŭ ne estis surprizita. Turnante la kapon, li murmuris:

— Eniru, karulino…

Kaj, ekstarante:

— Mi prezentas al vi komisaron Maigret mem.

La kvardekjara virino, eleganta, tre viva, bezonis nur kelkajn sekundojn por ekzameni la komisaron dekape ĝis piede. Sendube, se estus malgranda kotmakulo sur lia maldekstra ŝuo, ŝi estus rimarkinta ĝin.

— Mi estas feliĉa ekkoni vin, sinjoro komisaro… Mi esperas, ke vi venis ne por aresti mian edzon?.. Kun lia povra sano, vi estus devigata meti lin en la flegejon de la prizono.

Ŝi ne mordis. Ŝi diris tion ne malice, sed tamen diris ĝin, kun la plej gaja rideto.

— Temas sendube pri iu el niaj servistoj?

— Mi ricevis neniun plendon koncerne ilin, kaj tio estus la tasko de la kvartala komisaro…

Ŝi okulvide arde deziris scii, kial li estas tie. Ŝia edzo sentis tion tiel bone kiel Maigret, sed neniu el ambaŭ, kvazaŭ lude, eĉ iomete aludis pri tio.

— Kion vi opinias pri nia armanjako?

Ŝi estis rimarkinta la glasojn.

— Mi esperas, karulo, ke vi prenis nur unu guton?..

Ŝi estis hele vestita, kun la kostumo tajlita jam ĉi-printempe.

— Nu, sinjoroj, mi lasas vin al viaj aferoj… Mi volis averti vin, karulo, ke mi ne revenos antaŭ la oka… Vi ja povas, ekde la sepa, rekuniĝi kun mi ĉe Hortense.

Ŝi ne tuj eliris, trovis la rimedon, dum ambaŭ starantaj viroj silentis, rondiri la ĉambron, translokigi cindrujon sur tableto, revicigante libron.

— Ĝis revido, sinjoro Maigret… Mi estas feliĉa, kredu min, ke mi renkontis vin… Vi estas ege interesa homo…

La pordo refermiĝis. Parendon residiĝis. Li atendis ankoraŭ momenteton, kvazaŭ la pordo estus remalfermiĝonta. Li havis fine infanan ridon.

— Ĉu vi aŭdis?

Maigret ne sciis kion diri.

— “Vi estas ege interesa homo”… Ŝi furiozas, ke vi diris nenion al ŝi… Ne nur ŝi ne scias, kiucele vi venis, sed vi parolis al ŝi nek pri ŝia robo, nek ĉefe pri ŝia juneco… La plej granda ĝojo, kiun vi povis doni al ŝi, estus preni ŝin por mia filino…

— Ĉu vi havas filinon?

— Jes, dekokjaran. Ŝi trapasis la bakalaŭrekzamenon kaj vizitas kurson pri arkeologio… Ni ja vidos, kiom tio daŭros… Lastjare ŝi volis iĝi laboratoria helpantino… Mi ne ofte vidas ŝin, krom ĉe la manĝoj, kiam ŝi degnas manĝi kun ni. Mi havas ankaŭ dekkvinjaran filon Jacques, kiu lernas en la tria jaro ĉe liceo Racine… Estas ĉio pri la familio…

Li parolis laŭ leĝera maniero, kvazaŭ la vortoj estus negravaj aŭ kvazaŭ li primokus sin mem.

— Nu, mi perdigas al vi tempon kaj ni devus reveni al via bileto… Vidu… Jen folio de mia leterpapero… Viaj ekspertoj diros al vi, ĉu ĝi vere estas la sama papero, sed mi jam antaŭe certas pri la rezulto…

Li premis sonorilbutonon, atendis, turnita al la pordo.

— Fraŭlino Svaga, bonvolu alporti al mi unu el la kovertoj, kiuj servas por la liverantoj.

Li klarigis:

— Ni pagas la liverantojn per ĉekoj monatfine… Estus arogante pagi iliajn fakturojn per gravuritaj kovertoj, kaj ni do havas ordinarajn blankajn kovertojn.

La junulino alportis unu.

— Ankaŭ vi povos kompari… Se koverto kaj papero koincidas, vi havos la kvazaŭan certecon, ke la letero eliris de tie ĉi…

Tio ne ŝajnis supermezure maltrankviligi lin.

— Vi vidas neniun kialon, kiu povis instigi iun skribi tiun leteron?

Li rigardis al Maigret, unue kun mirkonsterniĝo, poste kun iom seniluziiĝinta mieno.

— Kialoj?.. Mi ne atendis tiun vorton, sinjoro Maigret… Mi komprenas, ke vi devis fari tiun demandon… Sed kial kialoj?.. Sendube ĉiu havas iujn, konscie aŭ nesciate…

— Ĉu estas multaj kunloĝantoj en tiu apartamento?

— Loĝantaj tage kaj nokte ne estas tre multaj… Mie edzino kaj mi, kompreneble…

— Vi dormas en apartaj ĉambroj?

Li havis tre viglan rigardon, kvazaŭ Maigret estus poentinta.

— Kiel vi tion divenis?

— Mi ne scias… Mi demandis senpripense…

— Estas ekzakte, ke ni dormas en apartaj ĉambroj… Mia edzino ŝatas enlitiĝi malfrue kaj pigrumi matene en la lito, dum mi estas, male, fruleviĝema… Vi povos cetere promeni laŭplaĉe tra ĉiuj ĉambroj… Mi diru tuj al vi, ke ne mi elektis la lokon, nek aranĝis kion ajn…

» Kiam mia bopatro (ekrigardo al la unua prezidanto) emeritiĝis kaj iris vivi en Vendeo, estis tiam speco de familikonsilio… Ili estas kvar fratinoj, ĉiuj edziniĝintaj… Oni, por tiel diri, partigis antaŭtempe la heredaĵon, kaj mia edzino ricevis tiun ĉi apartamenton kun tio, kio estas en ĝi, inkluzive de la portreto kaj la bustoj…

Li ne ridis, ne ridetis, estis pli subtile.

— Unu el ŝiaj fratinoj heredos la kasteleton en Vendeo, en la arbaro de Vouvant, kaj la du ceteraj dividos inter si la valorpaperojn… La familio Gassin de Beaulieu posedas malnovan fortunon, kaj tiel estas io por ĉiuj…

» Mi do ne tute estas en mia hejmo, sed ĉe mia bopatro, kaj nur la libroj, la mebloj de mia ĉambro kaj ĉi tiu skribotablo apartenas al mi…

— Via patro ankoraŭ vivas, ĉu ne?

— Li loĝas preskaŭ vidalvide, en strato Miromesnil, en apartamento, kiun li aranĝis por sia maljunaĝo. Li estas vidvo de tridek jaroj… Li estis kirurgo…

— Fama kirurgo…

— Bone… Ankaŭ tion vi scias… Do, vi certe scias, ke lia pasio estis ne la artikolo 64, sed la virinoj… Ni havis apartamenton same vastan, sed multe pli modernan, ol ĉi tiu, en strato d’Aguesseau… Mia frato, neŭrologo, okupas ĝin kun sia edzino…

» Jen pri la familio…Mi jam parolis al vi pri mia filino Paulette kaj pri ŝia frato Jacques… Sciu, ke se vi hazarde volos esti simpatia al ŝi, ke mia filino nomigas sin Bambi kaj ke ŝi obstinas nomi sian fraton Gus [4] Diminutivo de la franca vorto gugusse (klaŭno), uzata ĉefe de infanoj. … Mi supozas, ke tio ne daŭros ĉe ili… Alie, tio ja ne tiel gravas… Pri la servistaro, kiel dirus mia edzino, vi vidis la ĉefserviston Ferdinando… Lia familia nomo estas Fauchois… Li venas el Berry, kiel mia familio… Fraŭlo… Lia ĉambro estas funde de la korto, super la garaĝoj… Liza, la ĉambristino, dormas en la apartamento, kaj iu sinjorino Marchand venas ĉiutage por mastrumado… Mi forgesis sinjorinon Vauquin, la kuiristinon, kies edzo estas kukisto kaj kiu nepre volas hejmeniri vespere… Sed vi ne prenas notojn?

Maigret nur ridetis, kaj poste li ekstaris kaj paŝis al cindrujo sufiĉe granda por malŝtopi sian pipon.

— Nun, miaflanke, por tiel diri… Vi vidis fraŭlinon Svaga… Estas ŝia vera nomo kaj ŝi ne trovas ĝin ridinda… Mi ĉiam nomis miajn sekretariinojn per ilia familia nomo… Ŝi neniam parolas pri sia persona vivo kaj necesus, ke mi iru konsulti la dosierojn por koni ŝian adreson…

» Mi scias nur, ke ŝi veturas metroe por hejmeniri kaj ke mi povas reteni ŝin vespere ne ĉagrenante ŝin… Ŝi havas ĉirkaŭ dudek kvar aŭ dudek kvin jarojn, kaj ŝi malofte estas malbonhumora…

» Por helpi min en mia kabineto, mi havas staĝanton ege ambician, nomatan Renato Tortu, kies oficejo troviĝas funde de la koridoro.

» Fine, restas tiu, kiun ni nomas skribisto, knabo ĉirkaŭ dudekjara ĵus alveninta el Svislando, kiu havas, mi supozas, ambiciojn de dramisto… Li servas por ĉio… Speco de oficeja komizo…

» Kiam oni komisias al mi iun aferon, estas preskaŭ ĉiam tre grava afero, kiu koncernas milionojn aŭ eĉ centojn da milionoj, kaj okazas tiam al mi, dum unu aŭ pluraj semajnoj, labori tage kaj nokte… Poste, oni refalas en rutinon kaj mi havas tempon…

Читать дальше
Тёмная тема
Сбросить

Интервал:

Закладка:

Сделать

Похожие книги на «Maigret hezitas»

Представляем Вашему вниманию похожие книги на «Maigret hezitas» списком для выбора. Мы отобрали схожую по названию и смыслу литературу в надежде предоставить читателям больше вариантов отыскать новые, интересные, ещё непрочитанные произведения.


Отзывы о книге «Maigret hezitas»

Обсуждение, отзывы о книге «Maigret hezitas» и просто собственные мнения читателей. Оставьте ваши комментарии, напишите, что Вы думаете о произведении, его смысле или главных героях. Укажите что конкретно понравилось, а что нет, и почему Вы так считаете.

x