Georges Simenon - Maigret hezitas

Здесь есть возможность читать онлайн «Georges Simenon - Maigret hezitas» весь текст электронной книги совершенно бесплатно (целиком полную версию без сокращений). В некоторых случаях можно слушать аудио, скачать через торрент в формате fb2 и присутствует краткое содержание. Жанр: Полицейский детектив, на эсперанто. Описание произведения, (предисловие) а так же отзывы посетителей доступны на портале библиотеки ЛибКат.

Maigret hezitas: краткое содержание, описание и аннотация

Предлагаем к чтению аннотацию, описание, краткое содержание или предисловие (зависит от того, что написал сам автор книги «Maigret hezitas»). Если вы не нашли необходимую информацию о книге — напишите в комментариях, мы постараемся отыскать её.

Maigret hezitas — читать онлайн бесплатно полную книгу (весь текст) целиком

Ниже представлен текст книги, разбитый по страницам. Система сохранения места последней прочитанной страницы, позволяет с удобством читать онлайн бесплатно книгу «Maigret hezitas», без необходимости каждый раз заново искать на чём Вы остановились. Поставьте закладку, и сможете в любой момент перейти на страницу, на которой закончили чтение.

Тёмная тема
Сбросить

Интервал:

Закладка:

Сделать

— Vi scias nenion pli?

— Kion pli vi volus, ke mi sciu?.. Mi neniam havis okazon defendi tiujn homojn en deliktpuna aŭ asiza tribunalo…

— Ĉu ili ofte vizitas la mondumon?

— Parendon-oj? Ĉiuokaze ne en la medioj, kiujn mi frekventas…

— Dankon, amiko…

— Espereble ni kvitiĝos…

Maigret relegis la leteron, kiun Lapointe estis metinta sur lia skribotablo. Li relegis ĝin dufoje, trifoje, kaj ĉiufoje lia frunto plimalsereniĝis.

— Vi komprenas, kion ĉio tio signifas?

— Jes, ĉefo. Enmerdigaĵoj. Senkulpigu min pro la vorto, sed…

— Ĝi estas probable tro malforta. Famega kirurgo, unua prezidanto, fakulo pri mara juro, kiu loĝas en avenuo Marigny kaj uzas la plej multekostan paperon.

Tiun specon de klientaro Maigret plej timis. Li jam havis la impreson, kvazaŭ li paŝus sur ovoj.

— Ĉu vi opinias, ke estas li, kiu skribis tiun…

— Li aŭ iu el lia domanaro, ĉiuokaze iu, kiu povas uzi lian leterpaperon…

— Estas strange, ĉu ne?

Maigret, rigardanta tra la fenestro, ne respondis. Homoj skribantaj anonimajn leterojn ne kutimas ĝenerale uzi sian propran leterpaperon, precipe kiam ĝi estas kun tiel rara kvalito.

— Domaĝe! Necesas, ke mi vizitu lin.

Li serĉis la numeron en la telefonlibro, vokis je la rekta linio. Respondis virina voĉo:

— La sekretariino de magistro Parendon…

— Bonan tagon, fraŭlino… Parolas komisaro Maigret, de la kriminala polico… Ĉu estus eble al mi, ne ĝenante lin, diri unu vorton al magistro Parendon?..

— Momenton, mi petas… Mi vidos…

Okazis tio plej simple. Vira voĉo diris preskaŭ tuj:

— Parolas Parendon…

Estis en la tono kvazaŭ demando.

— Mi volus demandi vin, magistro…

— Kiu parolas? Mia sekretariino ne tre bone komprenis vian nomon…

— Komisaro Maigret…

— Mi komprenas nun ŝian surpriziĝon… Ŝi certe komprenis, sed ŝi ne imagis, ke estis vere vi, kiu… Tre feliĉa aŭdi vian voĉon, sinjoro Maigret… Mi ofte pensis pri vi… Okazis eĉ al mi heziti por skribi al vi, por peti vian opinion pri iuj demandoj… Sciante vin okupata, kia vi estas, mi ne kuraĝis…

Parendon havis voĉon de timidulo, tamen Maigret estis la pli ĝenata el ambaŭ. Li sentis sin ridinda, kun sia letero, kiu havis neniun sencon.

— Estas mi, kiu ĝenas vin, vi vidas… Kaj krome pri bagatelo… Mi preferus paroli al vi pri tio vivvoĉe, ĉar mi havas dokumenton por montri al vi…

— Kiam vi volas?

— Ĉu vi havos liberan momenton posttagmeze?

— Ĉu konvenus al vi je la tria kaj duono?.. Mi konfesas al vi, ke mi kutimas fari mallongan sieston kaj estas malbonfarta, kiam ĝi mankas al mi…

— Konsentite por la tria kaj duono… Mi estos ĉe vi… Kaj dankon pro via afabla kunlaboro…

— Estas mi, kiu ĝojas pri via vizito…

Kiam li malŝaltis, li rigardis Lapointe, kvazaŭ li ĵus finsonĝus.

— Li ne ŝajnis surprizita?

— Absolute ne… Li ne faris demandojn… Li ŝajne estis tre feliĉa konatiĝi kun mi… Nur unu detalo scivoligas min… Li asertas, ke li intencis plurfoje skribi al mi por peti mian opinion… Nu, li pledas ne ĉe la Kriminala, sed nur ĉe la Civila… Lia specialaĵo estas la mara kodo, pri kiu mi konas eĉ ne la unuan vorton… Peti mian opinion pri kio?..

Maigret friponis tiun tagon. Li telefonis al sia edzino, ke li estas restigita pro sia laboro. Li deziris festi tiun printempan sunon tagmanĝante ĉe Brasserie Dauphine , kie li eĉ regalis sin per pastiso [2] Aniza likvoro. ĉe la bufedo.

Se atendis lin enmerdigaĵoj, kiel diris Lapointe, ili almenaŭ agrable komenciĝis.

Maigret veturis aŭtobuse ĝis la Rondo-Placo kaj, dum li iris piede cent metrojn sur la avenuo Marigny, li renkontis almenaŭ tri vizaĝojn, kiujn li ŝajne rekonis. Li forgesis, ke li laŭiris la ĝardenojn de Elizea palaco kaj ke tiu kvartalo estas tagnokte bonege gardata. Ankaŭ la gardantaj anĝeloj rekonis lin kaj direktis al li saluteton samtempe diskretan kaj respektan.

La konstruaĵo, kie Parendon loĝis, estis vasta, solida, konstruita por defii la jarcentojn. La kaleŝpordego estis flankita per bronzaj kandelabroj. Post la pordoarko oni ekvidis, ne pordistejon, sed veran salonon, kun tablo kovrita per verda veluro, kiel en ministrejo.

Ankaŭ ĉi tie, la komisaro trovis konatan vizaĝon, iun Lamule aŭ Lamure, kiu longe estis laborinta en strato de Saussaies. Li surhavis grizan uniformon kun arĝentaj butonoj kaj li ŝajnis surpriziĝi vidante Maigret ekaperi antaŭ li.

— Kiun vi venas vidi, ĉefo?

— Magistron Parendon.

— Lifto aŭ maldekstra ŝtuparo. En la unua etaĝo [3] En Francio kaj en kelkaj aliaj landoj la unua etaĝo estas super la teretaĝo; en pluraj landoj oni nomas ĝi la dua etaĝo.

Funde estis korto, veturiloj, garaĝoj, malaltaj konstruaĵoj, probable antaŭaj ĉevalejoj. Maigret senkonscie malŝtopis sian pipon frapante ĝin sur sian kalkanumon, antaŭ ol penetri en la marmoran ŝtuparon.

Kiam li sonorigis ĉe la sola pordo, ĉefservisto kun blanka jako malfermis al li, kvazaŭ li estus kaŝobservinta.

— Magistro Parendon… Mi havas rendevuon…

— Ĉi tien, sinjoro komisaro…

Li memdecide prenis lian ĉapelon, enirigis lin en bibliotekon, kian la komisaro neniam vidis. La ĉambro, tre longa, havis tre altan plafonon kaj libroj kovris ties murojn de supre malsupren, escepte ĉe la marmora kameno, sur kiu troviĝis la busto de viro iomaĝa. Ĉiuj libroj estis binditaj, plejparte ruĝe. La meblaro konsistis nur el longa tablo, du seĝoj kaj unu fotelo.

Li volonte ekzamenus la titolojn de la volumoj, sed jam alproksimiĝis al li juna sekretariino kun okulvitroj.

— Bonvolu sekvi min, sinjoro fakkomisaro.

Suno penetris ĉie tra la fenestroj pli ol tri metrojn altaj, sur la planktapiŝoj, sur la mebloj, sur la pentraĵoj. Ĉar ekde la koridoro estis nur malnovaj konzoloj, stilohavaj mebloj, bustoj, pentraĵoj bildigantaj sinjorojn en kostumoj ĉiuepokaj.

La junulino malfermis pordon el hela kverko kaj viro sidanta ĉe sia skribotablo ekstaris por veni renkonten al la vizitanto. Ankaŭ li havis tre dikajn.okulvitrojn.

— Dankon, fraŭlino Svaga…

La irenda vojo estis longa, ĉar la ĉambro estis vasta kiel akceptosalono. Ankaŭ ĉi tie, la muroj estis kovritaj per libroj, kun kelkaj portretoj, kaj la suno tranĉis la tuton romboforme.

— Se vi scius, kiel feliĉa mi estas vidi vin, sinjoro Maigret…

Li etendis la manon, etan blankan manon, kiu aspektis kvazaŭ sen ostaro. Kontraste kun la dekoro, la viro ŝajnis ankoraŭ pli malgranda, ol li efektive estis, malgranda kaj gracila, kurioze leĝera. Li tamen ne estis magra. Liaj konturoj estis iom rondaj, sed la tuto estis senpeza, senkonsista.

— Venu ĉi tien, mi petas… Nu… Kie vi preferas sidi?..

Li montris al li fotelon el rufa ledo apud sia skribotablo.

— Mi kredas, ke tie ĉi estos plej oportune al vi… Mi estas iom surda…

Lia amiko Bouvier pravis dirante, ke li ne havas aĝon. Li konservis en la esprimo de sia vizaĝo, de siaj bluaj okuloj, aspekton preskaŭ infanan kaj rigardis la komisaron kun speco de miro.

— Vi ne povas imagi kiom ofte mi pensis pri vi… Kiam vi prizorgas enketon, mi voras plurajn gazetojn, por perdi nenion de tiu… Mi preskaŭ dirus, ke mi gvatas viajn agojn…

Maigret sentis ĝenon. Li fine kutimiĝis al la scivolemo de la publiko, sed la entuziasmo de homo kia Parendon metis lin en embarasan situacion.

— Vi scias, ke miaj agoj estas tiuj, kiujn ĉiuj homoj havus mialoke…

— Eble ĉiuj homoj… Sed “ĉiuj homoj” ne ekzistas… Estas mito… Kio ne estas mito, estas la Punkodo, la juĝistoj, la ĵurianoj… Kaj la ĵurianoj, kiuj antaŭtage apartenis al “ĉiuj homoj” iĝas apartaj personoj ekde la momento, kiam ili eniras en la asizan juĝoĉambron…

Читать дальше
Тёмная тема
Сбросить

Интервал:

Закладка:

Сделать

Похожие книги на «Maigret hezitas»

Представляем Вашему вниманию похожие книги на «Maigret hezitas» списком для выбора. Мы отобрали схожую по названию и смыслу литературу в надежде предоставить читателям больше вариантов отыскать новые, интересные, ещё непрочитанные произведения.


Отзывы о книге «Maigret hezitas»

Обсуждение, отзывы о книге «Maigret hezitas» и просто собственные мнения читателей. Оставьте ваши комментарии, напишите, что Вы думаете о произведении, его смысле или главных героях. Укажите что конкретно понравилось, а что нет, и почему Вы так считаете.

x