Georges Simenon - Maigret hezitas
Здесь есть возможность читать онлайн «Georges Simenon - Maigret hezitas» весь текст электронной книги совершенно бесплатно (целиком полную версию без сокращений). В некоторых случаях можно слушать аудио, скачать через торрент в формате fb2 и присутствует краткое содержание. Жанр: Полицейский детектив, на эсперанто. Описание произведения, (предисловие) а так же отзывы посетителей доступны на портале библиотеки ЛибКат.
- Название:Maigret hezitas
- Автор:
- Жанр:
- Год:неизвестен
- ISBN:нет данных
- Рейтинг книги:4 / 5. Голосов: 1
-
Избранное:Добавить в избранное
- Отзывы:
-
Ваша оценка:
- 80
- 1
- 2
- 3
- 4
- 5
Maigret hezitas: краткое содержание, описание и аннотация
Предлагаем к чтению аннотацию, описание, краткое содержание или предисловие (зависит от того, что написал сам автор книги «Maigret hezitas»). Если вы не нашли необходимую информацию о книге — напишите в комментариях, мы постараемся отыскать её.
Maigret hezitas — читать онлайн бесплатно полную книгу (весь текст) целиком
Ниже представлен текст книги, разбитый по страницам. Система сохранения места последней прочитанной страницы, позволяет с удобством читать онлайн бесплатно книгу «Maigret hezitas», без необходимости каждый раз заново искать на чём Вы остановились. Поставьте закладку, и сможете в любой момент перейти на страницу, на которой закончили чтение.
Интервал:
Закладка:
— Neniu preciza minaco… — li murmuris. — Obtuza angoro… La du ĵurnaloj, Le Figaro kaj Le Monde , estas legataj precipe de la intelekta burĝaro…
Li denove rigardis ĉiujn tri.
— Prizorgu tion, Lapointe. La unua farendaĵo estas kontakti la paperfabrikanton, kiu probable troviĝas en Morvano…
— Konsentite, ĉefo…
Tiel komenciĝis afero kaŭzonta al Maigret pli da zorgoj, ol multaj krimoj plenigantaj la unuajn paĝojn de la ĵurnaloj.
— Vi aperigu la anoncon…
— En Le Figaro ?
— En ambaŭ ĵurnaloj.
Sonorado anoncis la raporton, la veran, kaj Maigret, kun dosiero enmane, paŝis al la oficejo de la direktoro. Ankaŭ tie la malfermita fenestro lasis penetri la bruojn de la urbo. Unu el la komisaroj elmontris etan mimozon ĉe sia butontruo kaj li sentis la bezonon klarigi:
— Oni vendas ilin surstrate por almozdonoj…
Maigret ne parolis pri la letero. Lia pipo bongustis. Li mole observis la vizaĝojn de siaj kolegoj, kiuj laŭvice prezentis siajn negravajn aferojn, kaj li kalkulis, kiom da fojoj li ĉeestis en sama ceremonio. Miloj.
Sed, multe pli ofte, li estis enviinta la fakkomisaron, de kiu li tiam dependis, kiu tiel ĉiumatene eniris en la Plejsanktejon. Ĉu tio ne estis mirinda esti ĉefo de la Kriminala Brigado? Li tiam ne kuraĝis revi pri tio, ne pli ol hodiaŭ Lapointe aŭ Janvier, nek eĉ lia bona Lucas.
Tio tamen fine okazis kaj, de tiom da jaroj tio daŭris, li ne plu konsciis pri tio, se ne iun matenon kiel hodiaŭ, kiam la aero bongustis kaj, anstataŭ grumbli kontraŭ la bruego de la aŭtobusoj, oni ridetis.
Li surpriziĝis, enirante al sia oficejo duonhoron pli malfrue, trovante Lapointe starantan antaŭ la fenestro. Lia novmoda kostumo ŝajnigis lin pli svelta, pli longa, multe pli juna. Antaŭ dudek jaroj, inspektoro ne havus la rajton tiel vestiĝi.
— Tio estis preskaŭ tro facila, ĉefo.
— Vi retrovis la paperfabrikanton?
— Géron kaj Filoj, kiuj posedas ekde tri aŭ kvar generacioj la Muelejojn de Morvano, en Autun… Tio ne estas uzino… Tie estas metiista fabrikado… La papero estas farata helpe de ŝtipo, ĉu por luksaj eldonoj, ĉefe poemoj, laŭŝajne, ĉu por leterpapero. Géron-oj havas ne pli ol dek laboristojn… Restas ankoraŭ, ili diris al mi, kelkaj tiuspecaj muelejoj en la regiono…
— Ĉu vi havas la nomon de ilia reprezentanto en Parizo?
— Ili ne havas reprezentanton… Ili laboras rekte kun artaj eldonejoj kaj kun du papervendejoj, unu en strato de Faubourg-Saint-Honoré, alia en Avenuo de la Operejo…
— Ĉu tio ne estas tute supre de Faubourg-Saint-Honoré, maldekstre?
— Mi supozas, laŭ la numero… Papervendejo Roman…
Maigret konis ĝin, ĉar li ofte staris antaŭ la montrofenestro. Tie oni vidis invitkartojn, vizitkartojn, kaj legeblis nomoj, kiujn oni jam ne kutimas aŭdi:
La grafo kaj la grafino de Vaudry
havas la honoron…
La baronino de Grand-Lussac
havas la ĝojon anonci al vi…
Princoj, dukoj, aŭtentaj aŭ ne, pri kiuj oni dubis, ĉu ili ankoraŭ ekzistas. Ili invitis sin reciproke al vespermanĝoj, al ĉasadoj, al briĝaj partioj, anoncis al si la edziniĝon de sia filino aŭ la naskiĝon de bebo — ĉio ĉi sur luksa papero.
En la dua montrofenestro, oni admiris skribsubaĵojn kun blazonoj, kajerojn binditajn el marokeno por la ĉiutagaj menuoj.
— Pli bone vi vizitu ilin.
— Roman-on?
— Ŝajnas al mi, ke estas la ĝusta kvartalo…
La magazeno sur la avenuo de la Operejo estis eleganta, sed ĝi vendis ankaŭ skribilojn kaj artiklojn de normala paperaro.
— Tien mi kuros, ĉefo…
Feliĉulo! Maigret rigardis lin foriri same tiel, kiel en la lernejo, kiam la instruisto sendis unu el liaj kamaradoj fari komision. Li havis nur ordinaran laboron, paperaĵojn, ĉiam paperaĵojn, raporton, tute ne interesan, por iu enketa juĝisto, kiu finklasos ĝin ne leginte ĝin, ĉar la afero estis tute finita.
La fumo de lia pipo komencis bluigi la aeron kaj tre leĝera venteto el Sejno tremigis la paperojn. Jam je la dek-unua, impetega Lapointe, vivoplena, eniris la oficejon.
— Estas ĉiam tro facile…
— Kion vi volas diri?
— Oni povus kredi, ke oni intence elektis tiun paperon. Parenteze, la Papervendejo Roman ne plu estas prizorgata de sinjoro Roman, kiu mortis antaŭ dek jaroj, sed de iu sinjorino Laubier, vidvino ĉirkaŭ kvindekjara, kiu nur kun bedaŭro lasis min foriri… Jam de kvin jaroj ŝi ne mendis paperon tiukvalitan, ĉar por ĝi mankas aĉetantoj… Ĝi estas ne nur ege multekosta, sed ĝi malbone akceptas maŝinan skribon.
» Restis al ŝi tri klientoj… Unu el ili mortis pasintjare, iu grafo, kiu posedis en Normandio kastelon kaj ĉevalaron… Lia vidvino vivas en Cannes kaj neniam remendis leterpaperon… Estis ankaŭ ambasado sed, kiam oni ŝanĝis la ambasadoron, la nova mendis alian paperon…
— Restas unu kliento?
— Restas unu kliento, kaj tial mi diras, ke estas tro facile. Temas pri sinjoro Émile Parendon, advokato, avenuo Marigny, kiu uzas tiun paperon jam de pli ol dek kvin jaroj kaj ne volas alian… Vi konas tiun nomon?
— Neniam mi aŭdis… Ĉu li antaŭnelonge mendis?..
— Lastfoje, estis dum lasta oktobro…
— Kun leterfronto?
— Jes, tre diskreta. Ĉiam mil folioj kaj mil kovertoj…
Maigret prenis sian telefonon.
— Bonvolu peti por mi magistron Bouvier… La patron…
Advokato, kiun li konis de pli ol dudek jaroj, kaj kies filo ankaŭ listiĝis en la advokataro.
— Ha lo! Bouvier? Parolas Maigret. Mi ne ĝenas vin?
— Ne vi, ne.
— Mi deziras informon…
— Konfidencan, kompreneble.
— Efektive, tio restu inter ni… Ĉu vi konas iun el viaj kolegoj nomatan Émile Parendon?
Bouvier ŝajnis surprizita.
— Kion diable la kriminala polico povas voli koncerne Parendon?
— Mi ne scias. Probable nenion.
— Tio ŝajnas al mi verŝajna… Mi renkontis Parendon-on kvin- aŭ sesfoje en mia vivo, ne pli. Li preskaŭ neniam metas la piedojn en la Justicpalaco kaj nur por civilaj aferoj…
— Kiom li aĝas?
— Neniu aĝo. Mi respondus tiel bone kvardek, kiel kvindek…
Li devis turni sin al sia sekretariino.
— Infano, serĉu por mi en la jarlibro de la advokataro la naskiĝdaton de Parendon… Émile… Cetere, estas nur unu…
Poste, al Maigret:
— Vi certe aŭdis pri lia patro, kiu ankoraŭ vivas aŭ kiu mortis nur antaŭ nelonge… Profesoro Parendon, kirurgo en hospitalo Laennec… Membro de la Akademio de medicino, de la Akademio de moralaj kaj politikaj sciencoj, kaj tiel plu, kaj tiel plu… Eminentulo!.. Kiam mi vidos vin, mi rakontos al vi pri li… Li alvenis tre juna el sia fora kamparo… Malgranda kaj fortika, li aspektis kiel juna virbovo, kaj li havis ne nur ties aspekton…
— Kaj lia filo?
— Li estas pli ĝuste juristo. Li specialiĝis pri internacia juro, aparte pri mara juro. Oni asertas, ke li estas nesuperebla en tiu fako… Oni venas konsulti lin el ĉiuj mondpartoj kaj oni ofte petas lian arbitracion en delikataj aferoj, kiuj rilatas al grandaj interesoj…
— Kiaspeca viro?
— Nerimarkinda… Mi ne estas certa rekoni lin surstrate…
— Edziĝinta?
— Dankon, infano… Jen… Lian aĝon mi havas… Kvardek ses… Ĉu li estas edziĝinta?.. Mi pretis respondi, ke mi ne memoras pri tio, sed mi nun rememoras… Kompreneble li estas edziĝinta… Kaj bonege edziĝinta!.. Li edzinigis unu el la filinoj de Gassin de Beaulieu… Ĉu vi konas?.. Li estis unu el la plej ferocaj juĝistoj post la Liberigo… Poste nomumita la unua prezidanto de la kasacia Kortumo… Ŝajnas, ke li emerite retiriĝis en sia kastelo en Vendeo… La familio estas tre riĉa…
Читать дальшеИнтервал:
Закладка:
Похожие книги на «Maigret hezitas»
Представляем Вашему вниманию похожие книги на «Maigret hezitas» списком для выбора. Мы отобрали схожую по названию и смыслу литературу в надежде предоставить читателям больше вариантов отыскать новые, интересные, ещё непрочитанные произведения.
Обсуждение, отзывы о книге «Maigret hezitas» и просто собственные мнения читателей. Оставьте ваши комментарии, напишите, что Вы думаете о произведении, его смысле или главных героях. Укажите что конкретно понравилось, а что нет, и почему Вы так считаете.