• Пожаловаться

Arthur Doyle: La aventuro de la malaperinta trikvarono

Здесь есть возможность читать онлайн «Arthur Doyle: La aventuro de la malaperinta trikvarono» весь текст электронной книги совершенно бесплатно (целиком полную версию). В некоторых случаях присутствует краткое содержание. категория: Детектив / на эсперанто. Описание произведения, (предисловие) а так же отзывы посетителей доступны на портале. Библиотека «Либ Кат» — LibCat.ru создана для любителей полистать хорошую книжку и предлагает широкий выбор жанров:

любовные романы фантастика и фэнтези приключения детективы и триллеры эротика документальные научные юмористические анекдоты о бизнесе проза детские сказки о религиии новинки православные старинные про компьютеры программирование на английском домоводство поэзия

Выбрав категорию по душе Вы сможете найти действительно стоящие книги и насладиться погружением в мир воображения, прочувствовать переживания героев или узнать для себя что-то новое, совершить внутреннее открытие. Подробная информация для ознакомления по текущему запросу представлена ниже:

Arthur Doyle La aventuro de la malaperinta trikvarono
  • Название:
    La aventuro de la malaperinta trikvarono
  • Автор:
  • Жанр:
  • Язык:
    Эсперанто
  • Рейтинг книги:
    3 / 5
  • Избранное:
    Добавить книгу в избранное
  • Ваша оценка:
    • 60
    • 1
    • 2
    • 3
    • 4
    • 5

La aventuro de la malaperinta trikvarono: краткое содержание, описание и аннотация

Предлагаем к чтению аннотацию, описание, краткое содержание или предисловие (зависит от того, что написал сам автор книги «La aventuro de la malaperinta trikvarono»). Если вы не нашли необходимую информацию о книге — напишите в комментариях, мы постараемся отыскать её.

Novelo pri malaperinta rugbeisto el la kolekto “La reveno de Ŝerloko Holmso”.

Arthur Doyle: другие книги автора


Кто написал La aventuro de la malaperinta trikvarono? Узнайте фамилию, как зовут автора книги и список всех его произведений по сериям.

La aventuro de la malaperinta trikvarono — читать онлайн бесплатно полную книгу (весь текст) целиком

Ниже представлен текст книги, разбитый по страницам. Система сохранения места последней прочитанной страницы, позволяет с удобством читать онлайн бесплатно книгу «La aventuro de la malaperinta trikvarono», без необходимости каждый раз заново искать на чём Вы остановились. Поставьте закладку, и сможете в любой момент перейти на страницу, на которой закончили чтение.

Тёмная тема

Шрифт:

Сбросить

Интервал:

Закладка:

Сделать

Arthur Conan Doyle

La aventuro de la malaperinta trikvarono

Desegnaĵoj de Sidney Paget

El la angla tradukis Darold Booton

En 1823 ĉe la konata privata lernejo en Rugbeo (Anglio), William Webb Ellis kontraŭ la futbalaj reguloj unue alprenis la pilkon en la manojn kaj kuris. Tiele naskiĝis la sporto rugbeo.

Ni certagrade alkutimiĝis ricevi strangajn telegramojn ĉe Baker-strato, sed mi havas apartan memoron pri iu kiu atingis nin je malluma februara mateno, antaŭ proksimume sep-ok jaroj, kaj kiu donis al s-ro Ŝerloko Holmso enigman kvaronhoron. Ĝi estis adresita al li kaj tekstis—

Bonvolu atendi min. Terura malfortuno. Dekstraflanka trikvarono [1] [1] Trikvarono [angle Three-Quarter ]: Rugbea teamano kiu ludas inter la centro kaj la malantaŭa limo de la ludejo. (Dankon al Fraser Dunbar de Esperanto-Asocio de Britio por tio difino.) malaperinta, tute deviga morgaŭ —

Overtono.

“Stranda poŝtstampo, sendita je 10:36,” diris Holmso, ree legante. “S-ro Overtono evidente estis tre ekscitita kiam li sendis, tial li skribis iom konfuze. Nu, li estos ĉi tie, mi certas, ĉirkaŭ la tempo kiam mi finlegos La Tempon , kaj tiam ni scios ĉion pri ĝi. Eĉ la plej sensignifan problemon oni bonvolus dum tiuj senokupitaj tagoj.”

Fakte aferoj mankis ĉe ni, kaj mi sciis timegi tiajn senagadajn periodojn, pro tio ke mi spertis ke la cerbo de mia kunulo estis malnormale vigla kaj estis danĝera se ĝi malhavas materialon por agado. Dum jaroj mi laŭgrade forkutimigis lin de la narkota manio, kiu jam minacis ĉesigi lian rimarkindan karieron. Nu, mi sciis ke sub ordinaraj kondiĉoj li ne plu avidis tiun artefaritan stimulon, sed mi bone sciis ke la malamiko ne estas ekstermita sed dormanta, kaj mi jam sciis ke la dormo estas malprofunda kaj ke ĝia vekiĝo alproksimiĝis kiam dum senokupaj periodoj mi vidis la lacan mienon de Holmso, kaj la meditemajn, sinkitajn kaj nekompreneblajn okulojn. Do, mi benis s-ron Overtonon, kiu ajn li estas, pro tio ke li jam venis kun sia enigma mesaĝo por rompi la danĝeran kalmon, kiu venigis pli da danĝero al mia amiko ol ĉiuj ŝtormoj de lia tempesta vivo.

Kiel ni anticipis, la telegramon sekvis la sendinto, kaj la vizitkarto de s-ro Kirilo Overtono, Trinitato-Kolegio, Kembriĝo, anoncis la alvenon de grandega junulo, cent kilogramoj da solidaj ostoj kaj muskoloj, kiu transetendis la pordokadron per siaj larĝaj ŝultroj, kaj rigardis de unu al la alia el ni per belaspekta vizaĝo, marasma pro anksieco. [2] [2] Oni sugestis ke ĉi tiun rakonton Conan Doyle intencis per la esprimo “La aventuro de la laca kapitano” en “La mararmea traktato”. Legu ĉi tiun rakonton ĉi tie .

“Ĉu s-ro Holmso?”

Mia kunulo riverencis.

“Mi jam iris Skotlandjarden, s-ro Holmso. Mi renkontis inspektoron Stanlion Hopkinson. Li konsilis al mi ke mi iru al vi. Li diris ke la afero, laŭ lia kompreno, estas pli taŭga al via lerteco ol al tio de la ordinara polico.”

“Bonvolu sidiĝi kaj diri al mi, kio okazis.”

“Estas terura, s-ro Holmso — tute terura! Mi miras ke miaj haroj ne griziĝas. Godfreo Staŭntono — kompreneble vi aŭdis pri li, ĉu? Li estas simple la ĉarniro sur kiu la tuta teamo pivotas. Mi preferas fordoni du el la bando, [3] [3] Bando [angle pack ]: La bando konsistas el la ok avanuloj kiuj agadas en la ludero (vidu sube). kaj havi Godfreon por mia trikvarona linio. Ĉu pasĵetado aŭ faligado aŭ driblado, [4] [4] Driblado [angle dribbling ]: Conan Doyle iomete eraris ĉar oni ne povas dribli en rugbeo. li estas la plej lerta, kaj tiam, li restadis trankvila kaj povas unuigi nin ĉiujn. Kion mi faru? Jen mia demando, s-ro Holmso. Estas Morhaŭso, unua rezervulo, sed lin oni trejnis kiel halfon, kaj li ĉiam movetiĝis rekte en la luderon [5] [5] Ludero [angle scrum ]: En rugbeo kunvicigo ĉirkaŭ la pilko en kiu du avanuloj de ĉiu kontraŭa teamo puŝigis sin kune por peni forpuŝi la kontraŭulojn kaj gajni ekregon de la pilko. anstataŭ resti en la tuŝlinio. [6] [6] Tuŝlinio [angle touch line ]: unu el la flankaj limoj de la ludejo. Li ja bone demetite piedbatas, [7] [7] Demetite piedbato [angle place kick ]: Oni metas la pilkon sur surgrunda konuso kaj kurante al ĝi piedbatas. sed al li mankas la distingpovo, kaj li tute ne povas sprinti. Nu, Mortono aŭ Johansono, la Oksfordaj flugantoj, povus kuri preter lin. Stevensono estas sufiĉe rapida, sed li ne povus defalige piedbati de la 25-linio, [8] [8] 25-linio [angle the 25-line ]: en la nuna rugbeo tio estas la 22-(metra) linio (22 metrojn for de la golejo). kaj trikvarono, kiu ne povas aŭ demane [9] [9] Demana piedbato [angle punt ]: Oni piedbatas la pilkon de sia propraj manoj. aŭ defalige [10] [10] Defaliga piedbato [angle drop kick ]: Oni faligas la pilkon kaj piedbatas ĝin ĵus kiam ĝi tuŝis la grundon. piedbati ne taŭgas nur por rapideco. Ne, s-ro Holmso, ni finiĝas krom se vi povas helpi al ni trovi Godfreon Staŭntonon.

Per amuzita surprizo mia amiko jam aŭskultis ĉi tiun longan paroladon, kiu elverŝiĝis per eksterordinaraj vigleco kaj seriozeco, kun ĉiu punkto enbatita per frapo de la muskola mano sur la genuon de la parolanto. Kiam nia vizitanto eksilentis, etendis Holmso la manon por alpreni volumon “S” de sia rutina libro. Sed unuafoje li vane fosis en tiu mino da varia informo.

“Estas Arturo H. Staŭntono, la promesplena juna falsisto,” diris li, “kaj estis Henriko Staŭntono, kiun mi helpis mortpuni, sed al mi Godfreo Staŭntono estas nova nomo.”

Estas la vico de nia vizitanto surpriziĝi.

“Nu, s-ro Holmso, mi opiniis ke vi scias aferojn,” diris li. “Mi supozas do, ke se vi neniam aŭdis pri Godfreo Staŭntono, vi ankaŭ ne scias pri Kirilo Overtono.”

Holmso petoleme kapneis.

“Je l’ ĉielo!” kriis la atleto, “Nu, mi estis unua rezervulo por Anglio kontraŭ Kimrio, kaj mi jam estris la ĉefteamon la tutan jaron. Sed tio estas nenio! Mi ne opiniis ke estas iu ajn en Anglio, kiu ne scias pri Godfreo Staŭntono, la majstra trikvarono, Kembriĝo, Blakhito, kaj kvin internaciaj postludoj. Je l’ ĉielo! S-ro Holmso, kie vi jam loĝadas?”

Holmso ridis je la naiva mirego de la juna giganto.

Ni loĝas en malsamaj mondoj sro Overtono la via estas pli dolĉa kaj pli - фото 1

“Ni loĝas en malsamaj mondoj, s-ro Overtono — la via estas pli dolĉa kaj pli sana ol la mia. Miaj disbranĉigoj disetendas en multajn partojn de la socio, sed feliĉe neniam en amatoran sporton, kiu estas la plej bona kaj plej sana afero en Anglio. Tamen, via neatendita vizito ĉi-matene montras al mi ke eĉ en la mondo de freŝa aero kaj laŭregula ludo, mi devu aferi. Do, mia bona sinjoro, mi petas ke vi eksidiĝu kaj diru al mi, malrapide kaj trankvile, precize tion, kio okazis, kaj kiel vi deziras ke mi helpu al vi.”

Juna Overtono alprenis la ĝenatan mienon de la viro kiu pli kutime uzas la muskolojn ol la intelekton, sed laŭgrade, per multe da ripetado kaj obskureco, kiujn mi ellasu de lia rakonto, li klarigis la strangan historion.

“Jen la rakonto, s-ro Holmso. Kiel mi jam diris, mi estras la rugbean ĉefteamon de Kembriĝo kaj Godfreo Staŭntono estas la plej bona teamano. Morgaŭ ni ludos kontraŭ Oksfordo. Hieraŭ ni ĉiuj alvenis kaj loĝiĝis ĉe la privata hotelo de Bentlio. Je la deka mi vizitis ĉiun ulon por scii ĉu ili enlitiĝis, ĉar mi kredas je la rigora trejnado kaj multe da dormado por igi la teamon sana. Mi babilis kun Godfreo antaŭ ol li enlitiĝis. Li ŝajnis al mi pala kaj ĝenata. Mi demandis al li, kio misas. Li diris ke ĉio estas en ordo — nur eta kapdoloro. Mi ĝisis lin kaj foriris. Post duona horo, la pordisto diris al mi ke barbita krudulo venis kun noto por Godfreo. Li ne jam enlitiĝis kaj oni venigis la noton al lia ĉambro. Godfreo legis ĝin, kaj falis malantaŭen en sian seĝon kvazaŭ oni frapis lin per stangohakilo. La pordisto estis tiel terurita ke li estis venigonta min, sed Godfreo malpermesis al li, trinkis iomete da akvo, kaj trankviligis sin. Tiam li malsupreniris, diris ion al la vizitanto en la koridoro, kaj la paro foriris kune. Kiam la pordisto laste vidis ilin, ili preskaŭ kuris laŭ la strato en la direkto de la Strando. Ĉi-matene la ĉambro de Godfreo estis senhoma, oni ne dormis en lia lito, kaj liaj aĵoj restis same kiel antaŭe en la vespero. Li subite foriris kun fremdulo, kaj ni ne jam ricevis eĉ unu vorton pri li. Mi ne kredas ke li iam revenos. Li estas sportulo, estas Godfreo, ĝisoste, li ne haltus sian trejnadon kaj malkomplezus sian estron krom se por iu kaŭzo tro forta por li. Ne, mi certas ke li foriris por ĉiam, kaj ni neniam revidos lin.

Читать дальше
Тёмная тема

Шрифт:

Сбросить

Интервал:

Закладка:

Сделать

Похожие книги на «La aventuro de la malaperinta trikvarono»

Представляем Вашему вниманию похожие книги на «La aventuro de la malaperinta trikvarono» списком для выбора. Мы отобрали схожую по названию и смыслу литературу в надежде предоставить читателям больше вариантов отыскать новые, интересные, ещё не прочитанные произведения.


Отзывы о книге «La aventuro de la malaperinta trikvarono»

Обсуждение, отзывы о книге «La aventuro de la malaperinta trikvarono» и просто собственные мнения читателей. Оставьте ваши комментарии, напишите, что Вы думаете о произведении, его смысле или главных героях. Укажите что конкретно понравилось, а что нет, и почему Вы так считаете.