Arthur Doyle - Skandalo en Bohemio

Здесь есть возможность читать онлайн «Arthur Doyle - Skandalo en Bohemio» весь текст электронной книги совершенно бесплатно (целиком полную версию без сокращений). В некоторых случаях можно слушать аудио, скачать через торрент в формате fb2 и присутствует краткое содержание. Жанр: Прочие приключения, на эсперанто. Описание произведения, (предисловие) а так же отзывы посетителей доступны на портале библиотеки ЛибКат.

Skandalo en Bohemio: краткое содержание, описание и аннотация

Предлагаем к чтению аннотацию, описание, краткое содержание или предисловие (зависит от того, что написал сам автор книги «Skandalo en Bohemio»). Если вы не нашли необходимую информацию о книге — напишите в комментариях, мы постараемся отыскать её.

 ver. 1.0

Skandalo en Bohemio — читать онлайн бесплатно полную книгу (весь текст) целиком

Ниже представлен текст книги, разбитый по страницам. Система сохранения места последней прочитанной страницы, позволяет с удобством читать онлайн бесплатно книгу «Skandalo en Bohemio», без необходимости каждый раз заново искать на чём Вы остановились. Поставьте закладку, и сможете в любой момент перейти на страницу, на которой закончили чтение.

Тёмная тема
Сбросить

Интервал:

Закладка:

Сделать

Arthur Conan Doyle. Skandalo en Bohemio

ORIGINALA TITOLO: A SCANDAL IN BOHEMIA

el la angla tradukis Darold Booton

1

Laŭ Ŝerloko Holmso ŝi estis ĉiam la virino. Mi malofte aŭdis lin mencii ŝin sub alia nomo. Laŭ li ŝi eklipsis kaj superregis la tutan virinaron. Efektive li sentis neniun ajn emocion kiel la amon por Irena Adlero. Ĉiuj emocioj, kaj tiu aparte, estas abomenaj al lia senemocia, preciza, sed admirinde stabila menso. Mi kredas ke li estis la plej perfekta rezonanta kaj observema maŝino konata al la mondo, sed kiel amanto li estus en falsa pozicio. Li neniam parolis pri la molaj pasioj krom se li moketas. Ili estas admirindaj aferoj por la observanto – bonege por forigi la vualon fore de la motivoj kaj la homaj agoj. Sed se la lerta rezonanto permesus tiajn intrudojn eniri en la propran delikatan kaj fajne alĝustigitan temperamenton, li enkondukus distradon, kiu ĵetis dubon sur la tutan mensan procezon. Sablero en delikata instrumento aŭ fendo en unu el liaj potencaj lensoj ne pli ĝenus ol forta emocio en tia naturo kiel la lia. Kaj tamen estis nur unu virino al li, kaj tiu virino estis la forpasinta Irena Adlero de dubinda memoro.

Tiutempe mi malofte vidis Holmson. Pro mia edziĝo ni malofte trafis la alian. Mia propra ĝuo kaj la hejm-intereso, kiuj apartenas al la viro kiu majstras sian propran domanaron, sufiĉe absorbis mian atenton, dum aliaflanke Holmso, kiu malamis ĉiun formon de socio per sia tuta bohemia animo, restis en niaj ĉambroj ĉe Bakerstrato enterigita inter siaj malnovaj libroj, kaj alternis semajne post semajno inter kokaino kaj la ambicio – la somnoleco de la narkotaĵo kaj la arda energio de sia propra naturo. Li estis kiel ĉiam tre allogita per la studo de la krimo, kaj uzis siajn enormajn kapablojn kaj eksterordinaran observpovon por sekvi ĉi tiujn spurojn, kaj por malkaŝi enigmojn kiujn la oficiala polico forlasis kiel ne solveblan. De tempo al tempo mi aŭdis iujn malprecizajn raportojn pri liaj agadoj: pri lia alvoko al Odeso relate al la kazo de la Trepofa murdo, [1] Trepofa murdo – S-ro Rolfo Bosvelo (Rolfe Boswell) vage legante tra “Muskovy Reader” trovis referencon por iu Fydor Fyodorovich Trepoff, 1803-1899, kiu estis milita policisto. “Mi scivolas,” scribis s-ro Bosvelo, “kia rilato estas inter li kaj la alvoko de Ŝerloko Holmso al Odeso”. pri lia solvo de la remarkinda tragedio de la fratoj Atkinsono ĉe Trinkomalio, kaj fine pri la misio kiun li sukcese entreprenis por la reĝa familio de Nederlando. [2] Filoj Atkinsono… reĝa familio de Nederlando – Kompreneble Holmso ne vizitis Cejlonon, sed eble britaj diplomatoj en Hago kontakis lin dum li helpis la reĝa familio de Nederlando. Trinkomalio [laŭtekste, Trincomolee] estas apudmara urbo en Cejlono. En la tempo de Holmso la reĝo de Nederlando estis Vilhelmo III, 1817-1890. Tamen krom ĉi tiuj signoj de lia agado kiujn mi nur legis per la ĉiutaga gazetaro, mi sciis malmulte pri mia antaŭa amiko kaj kunulo.

Iun vesperon la 20an de marto 1888 kiam mi revenadis de paciento ĉar mi jam - фото 1

Iun vesperon – la 20an de marto 1888, kiam mi revenadis de paciento (ĉar mi jam revenis al civila praktiko), mi iris laŭ Bakerstrato. Dum mi pasis la bone memoritan pordon, kiun mi ĉiam devas asocii kun mia amindumado kaj la sinistraj aferoj de la Etudo en skarlato , [3] Etudo en skarlato – La unua romano en kiu Ŝerloko Holmso aperis, eldonita en 1887. min kaptis la avida deziro viziti Holmson denove, kaj ekscii tiel, kiel li uzas sian eksterordinarajn povojn. Liaj ĉambroj estis helegaj, kaj eĉ kiam mi supren rigardis, mi vidis lian altstaturan kaj sveltan figuron pasi dufoje kiel malhelan silueton trans la rulkurteno. Li rapide paŝis jen kaj jen en la ĉambro – avide kun la kapo sinkita surbruste kaj la manoj premitaj malantaŭe. Al mi, kiu konis ĉiujn liajn humorojn kaj kutimojn, liaj pozo kaj maniero rivelis ĉion. Li agadis denove. Li jam elleviĝis el la narkote estigitaj sonĝoj, kaj avide spurĉasis pro iu nova problemo. Mi sonorilis kaj oni kondukis min al la ĉambro, kiu antaŭe estis parte la mia.

Lia maniero ne estis emociverŝa. Estis malofte tia; sed mi opinias ke ĝojigis lin vidi min. Per preskaŭ neniu parolita vorto, sed per afabla okulo, li signis ke mi sidiĝu sur brakseĝo. Li ĵetis la cigarujon al mi kaj indikis alkoholon kaj gasogenon [4] Gasogeno – dispencilo por selzer-akvo. en la angulo. Li staris antaŭ la fajro kaj rigardis min per sia unika introspekta maniero.

La geedzeco taŭgas al vi li rimarke diris mi opinias ke vi plipeziĝis per - фото 2

“La geedzeco taŭgas al vi,” li rimarke diris, “mi opinias ke vi plipeziĝis per 3½ kilogramoj, ek de kiam mi laste vidis vin.”

“Per tri!” mi respondis.

“Vere? Mi ja opinias ke estas iomete plu. Mi imagas, ke eble nur iomete, Vatsono. Kaj mi observas ke vi denove praktikas. Vi ne informis min ke vi intencis eniri vian profesion.”

“Kiel do vi tion scias?”

“Mi vidas – mi deduktas. Kiel mi scias ke vi lastatempe tre malsekigas vin kaj ke via servistino estas tre mallerta kaj malatenta?”

“Mia kara Holmso,” mi diris, “vi tro faras! Se vi vivis antaŭ kelkaj jarcentoj oni certe bruligis vin! Vi pravas. Mi vagadis en la kamparo ĵaŭdon kaj revenis hejmen tre malpure, sed mi ne portas la samajn vestaĵojn, do mi ne komprenas kiel vi tion deduktas. Rilate al Maria-Johana, ŝi estas nekorektebla kaj mia edzino jam maldungis ŝin. Sed mi ne scias kiel vi tion scias?”

Li subridis kaj kunfrotis siajn longajn nervozajn manojn.

“Tute simple,” diris li, “mi vidis per la fajrolumo sur la dekstra parto de via maldekstra ŝuo, ke oni gratis ses preskaŭ paralelajn tranĉmarkojn – evidente kaŭzitajn, kiam iu tre malatenteme forskrapis koton de la rando de la plandumo. Do vi vidas, ke mi duoble deduktas ke vi estis en aĉa vetero kaj ke vi havas aparte malignan boto-tranĉeman specimenon de la Londona sklavaro. Rilate al via praktiko, se ĝentlemano eniris mian ĉambron kaj odoras jodoforme, kun nigra makulo de arĝenta nitrato sur la dekstra montrofingro, kaj kun ŝvelaĵo en la dekstra flanko de la ĉapelo, kiu montras kie li kaŝis sian stetoskopon, [5] Stetoskopo – Tiu ne estas la du-orela stetosokopo de la moderna kuracisto, sed la unu-orela speco. Ĝi estas tubo 15 centimetrojn longa. mi devas esti ja malsprita, se mi ne konkludas ke li estas aktiva ano de la medicina profesio.”

Mi ne povis ne ridi pro la facileco per kiu li klarigis sian dedukton. “Kiam mi aŭdas vian klarigon,” mi rimarke diris, “ĝi ŝajnas al mi tiel simple, ke mi mem povas facile dedukti, kvankam ĉe ĉiu sinsekva etapo de via rezonado mi estas konfuzita ĝis vi klarigas, kaj tamen mi kredas ke miaj okuloj estas ĝuste bonaj kiel la viaj.”

“Jes ja,” li respondis, ekbruligis cigaredon kaj ĵetis sin sur brakseĝon. “vi vidas, sed vi ne observas. La diferenco estas klara. Ekzemple vi jam ofte vidas la ŝtupojn en la koridoro, kiuj kondukas ĝis ĉi tiu ĉambro.”

“Ofte.”

“Kiom ofte?”

“Nu, ĉirkaŭ centfoje.”

“Do kiom da ŝtupoj estas tie?”

“Kiom? Mi ne scias.”

“Precize. Vi ne jam observas. Kaj tamen vi jam vidas. Jen mia punkto. Nu mi scias, ke estas dek sep ŝtupoj, ĉar mi jam kaj vidas kaj observas. Parenteze pro tio ke vi interesiĝas pri tiaj problemoj, kaj pro tio ke vi bonvole kronikis unu-du el miaj malgrandaj kazoj, eble vi interesiĝas pri ĉi tiu. Li ĵetis al mi dikan rozkoloran notpaperon, kiu jam restis surtable. “Tiu venis per la lasta poŝto,” [6] Poŝto – En la kvartalo de Bakerstrato oni ricevis poŝton sesfoje ĉiutage krom dimanĉo. En aliaj kvartaloj de Londono oni ricevis dekdufoje ĉiutage. li diris. “Laŭtlegu.”

Читать дальше
Тёмная тема
Сбросить

Интервал:

Закладка:

Сделать

Похожие книги на «Skandalo en Bohemio»

Представляем Вашему вниманию похожие книги на «Skandalo en Bohemio» списком для выбора. Мы отобрали схожую по названию и смыслу литературу в надежде предоставить читателям больше вариантов отыскать новые, интересные, ещё непрочитанные произведения.


Отзывы о книге «Skandalo en Bohemio»

Обсуждение, отзывы о книге «Skandalo en Bohemio» и просто собственные мнения читателей. Оставьте ваши комментарии, напишите, что Вы думаете о произведении, его смысле или главных героях. Укажите что конкретно понравилось, а что нет, и почему Вы так считаете.

x