Arthur Doyle - Skandalo en Bohemio
Здесь есть возможность читать онлайн «Arthur Doyle - Skandalo en Bohemio» весь текст электронной книги совершенно бесплатно (целиком полную версию без сокращений). В некоторых случаях можно слушать аудио, скачать через торрент в формате fb2 и присутствует краткое содержание. Жанр: Прочие приключения, на эсперанто. Описание произведения, (предисловие) а так же отзывы посетителей доступны на портале библиотеки ЛибКат.
- Название:Skandalo en Bohemio
- Автор:
- Жанр:
- Год:неизвестен
- ISBN:нет данных
- Рейтинг книги:3 / 5. Голосов: 1
-
Избранное:Добавить в избранное
- Отзывы:
-
Ваша оценка:
- 60
- 1
- 2
- 3
- 4
- 5
Skandalo en Bohemio: краткое содержание, описание и аннотация
Предлагаем к чтению аннотацию, описание, краткое содержание или предисловие (зависит от того, что написал сам автор книги «Skandalo en Bohemio»). Если вы не нашли необходимую информацию о книге — напишите в комментариях, мы постараемся отыскать её.
Skandalo en Bohemio — читать онлайн бесплатно полную книгу (весь текст) целиком
Ниже представлен текст книги, разбитый по страницам. Система сохранения места последней прочитанной страницы, позволяет с удобством читать онлайн бесплатно книгу «Skandalo en Bohemio», без необходимости каждый раз заново искать на чём Вы остановились. Поставьте закладку, и сможете в любой момент перейти на страницу, на которой закончили чтение.
Интервал:
Закладка:

“Nu, vere?” murmuris Holmso. “Via Moŝto ne jam parolis antaŭ ol mi sciis ke mi alparolis al Vilhelmo Gotesrajĥo Sigismondo de Ormstajno, granda duko de Kasselo-Felŝtajno, kaj hereda Reĝo de Bohemio.”
“Sed vi povas kompreni,” diris nia stranga vizitanto, kiu denove sidiĝis kaj pasis la manon trans la alta blanka frunto, “vi povas kompreni ke mi ne kutimas tiel aferumi en mia propra persono. Sed la afero estas tiel delikata, ke mi ne povas konfidi al agento krom se li akiras potencon super mi. Mi venas inkognite de Prago por konsulti vin.”
“Do konsultu, mi petas,” diris Holmso refermante la okulojn.
“Jen la faktoj resume: Antaŭ proksimume kvin jaroj, dum longdaŭra vizito en Varsavio, mi ekkonis la bone konatan adventurulinon, Irena Adlero. Sendube vi scias la nomon.”
“Bonvolu serĉi ŝin en mia indekso, doktoro.” murmuris Holmso malfermante la okulojn. Dum multaj jaroj li adoptis indeks-sistemon. Li indeksis alineojn rilate al homoj kaj aferoj, tiel ke oni ne povas nomi temon aŭ homon pri kiu li ne tuj provizas informon. Tiukaze mi trovis ŝian biografion inter tiuj de hebrea rabeno kaj de stabo-komandoro kiu verkis monografion pri profundamaraj fiŝoj.
“Mi vidu!” diris Holmso. “Hum! Naskita en Nov-Ĵersio [14] Nov-Ĵersio – Iu sugestas ke Irena Adlero estas kaŝnomo por la konata “Jersey Lily” [Ĵersio-lilio] – f-ino Lillie Langtry, kiu naskiĝis en la Insulo Ĵersio unu el la markolaj insuloj, sed aliaj sugestas ke Irena Adlero estas kromnomo por Clara Stephen kiu naskiĝis en Trentono, Nov-Ĵersio.
en la jaro 1858. Kontra-aldulino – hum! La Skalo, [15] La Skalo – [Itale, La Scala] estas mond-konata operadomo en Milano, Italio.
hum! Prima donna [16] Prima Donna – Itale, ĉefa kantistino en opera kompanio.
de la Imperia Opera de Varsavio – jes! Emeritiĝis de la opera scenejo – ha! Loĝas en Londono – oho! Via Moŝto, kiel mi komprenas, vi implikiĝis kun ĉi tiu junulino, verkis komprimititajn notojn al ŝi, kaj nun deziras reakiri ilin.
“Ekzakte. Sed kiel – .”
“Ĉu estis sekreta geedziĝo?”
“Ne.”
“Ĉu neniuj leĝaj paperoj aŭ aktoj?”
“Ne.”
“Do mi ne povas kompreni vian Moŝton. Se tiu junulino rivelus siajn leterojn por la ĉantaĝo aŭ aliaj fiaferoj, kial ŝi pruvus ke ili estas aŭtentikaj?”
“Estas la manskribo.”
“Ha, ha! Estas falsaĵo.”
“Estas mia privata notpapero.”
“Ŝtelita.”
“Mia sigelo.”
“Imitita.”
“Mia foto.”
“Aĉetita.”
“Sed ĝi estas pri ambaŭ el ni.”
“Ho ve! Tio estas malbonega! Via Moŝto estis ja maldiskreta.”
“Mi estis malsaĝega – freneza!”
“Vi jam grave komprimitas vin.”
“Mi estis tiam nur kronprinco. Mi estis juna. Mi estas nur tridekjaraĝa nun.”
“Oni devas reakiri ĝin.”
“Tion mi entreprenis sed sensukcese.”
“Via Moŝto devas pagi. Estas aĉetenda.”
“Ŝi ne vendas.”
“Do ŝtelenda.”
“Kvinfoje mi penas. Dufoje miaj dungatoj ĝisfunde traserĉas la domon. Unufoje ni priserĉas la valizojn dum ŝi vojaĝis. Dufoje ni embuskis kontraŭ ŝi sed ĉio senruzulte.”
“Ĉu ne eĉ signo de ĝi?”
“Tute ne.”
Holmso ridis. “Estas ja bona problemo.” li diris.
“Sed tre grava al mi.” respondis la Reĝo riproĉe.
“Jes ja. Kaj kiel ŝi proponas uzi la foton.”
“Por ruinigi min.”
“Sed kial?”
“Mi estas edziĝota.”
“Tion mi jam aŭdas.”
“Al Klotilda Lotmano de Saksa-Meningino, la dua filino de la Reĝo de Skandinavio. Vi sciu pri la striktaj principoj de ŝia familio. Ŝi mem estas tute diskreta. Eĉ ombro de dubo pri mia konduto finis la aferon.”
“Kaj Irena Adlero?”
“Ŝi menacas sendi la foton al ili. Kaj tion ŝi faros. Tion mi scias. Vi ne konas ŝin, sed ŝi estas tre insista. Ŝi havas la vizaĝon de la plej bela virino, kaj la menso de la plej rezoluta viro. Prefere ol mi ediziĝas al aliulino, estas neniu limo al ŝia penado – neniu.”
“Ĉu vi estas certe ke ŝi ne jam sendis la foton?”
“Mi certas.”
“Kaj kial?”
“Pro tio ke ŝi menacas sendi kiam la fianĉiĝon oni anoncos. Tio okazos la venantan lundon.”
“Ho, ni ankoraŭ havas tri tagojn,” diris Holmso kaj oscedis. “Tio estas bonŝance, ĉar mi devas trakti du gravajn aferojn intertempe. Kompreneble via Moŝto restas en Londono, ĉu ne?”
“Certe. Mi loĝas ĉe Hotelo Langamo [17] Langamo – [Angle, Langham Hotel] La Langamo estis unu el la plej luksaj hoteloj en Londono. La Langamo enhavis pli ol 600 ĉambroj kaj la manĝejo estas sufiĉe granda por 2000 manĝantoj. Iam la konstruaĵo estis oficejo por la BBC [Brita Elsendo-korporacio], sed nun estas la “Langham Hotel Hilton”.
sub la nomo grafo de Kramo.”
“Do mi sendos noton al vi por informi vin pri mia progreso.”
“Jes ja. Mi atendos.”
“Do rilate al la mono?”
“Laŭ via plaĉo.”
“Absolute?”
“Mi diras al vi, ke mi donus unu el la provincoj de mia regno por reakiri tiun foton.”
“Kaj la nuntempaj elspezoj?”
La Reĝo eligis ledan sakon de sub sia mantelo kaj prenis surtable.
“Estas 300 pundoj da ora moneroj kaj 700 da monbiletoj,” li diris.
Holmso skribis kvitancon sur paĝo de sia notlibro kaj transdonis al li.
“Kaj la adreso de la sinjorino?” li demandis.
“Briona Loĝejo, Avenuo Serpentino, Arbaro de Sankta Johano.” [18] Arbaro de Sankta Johano – [Angle, St. John’s Wood] estas mezklasa antaŭurbo de Londono.
Holmso notigis. “Unu alia demando,” li diris. “Ĉu la foto estas mezformata?” [19] Mezformata – [Angle, Cabinet] Laŭ la fotografistoj tiutempaj estis tri fotoformatoj: “Carte de visite” – malgrandformata, “Cabinet” – mezformata kaj “Boudoir” – grandformata. La mezformata foto estas 9,8 kontraŭ 14 centimetroj.
“Jes.”
Je la tria precize, mi atingis Bakerstraton, sed Holmso ne jam revenis. La luigantino informis min ke li foriris la domon iomete post la oka atm. Mi sidiĝis apud la fajro, tamen, kaj intencis atendi lin kiom ajn longe li forestas. Mi jam profunde interesiĝis pri lia enketo, ĉar kvankam estas neniu el la makabraj kaj strangaj elementoj rilate al la du kazoj jam raportitaj, [20] Du kazoj raportitaj – Etudo en skarlato kaj La signo de la kvar .
tamen la naturo de la kazo kaj la alta rango de lia kliento donis apartan karakteron. Vere, aldone al la naturo de la kazo kiun li tiutempe enketis, mi ĝoje observis la lertecon kaj rezonadon per kiu li majstras la aferon, kaj kiel rapide li malimplikas la plej profundajn enigmojn. Mi estis tiel alkutimita pri liaj sukcesoj ke la ideo pri lia ebla malsukceso neniam eniris mian kapon.
Estis preskaŭ la kvara antaŭ ol oni malfermis la pordon, kaj ĉifone vestita, ebrie aspekta kaj malneta grumo kun vangoharoj kaj kun flamruĝa vizaĝo eniris la ĉambron. Mi kutimiĝis al la alivestaĵoj de mia amiko, sed mi devis trifoje rigardi antaŭ ol mi certis ke estas vere li. Li kapsignis kaj malaperis en la dormĉambron, de kiu li eligis post kvin minutoj vestita per tvida kompleto kaj dece aspekta kiel kutime. Li enpoŝigis la manojn, etendis la krurojn kaj ridegis kelkajn minutojn.
“Nu, vere!” li kriis, kaj li ridis tiom multe ke li devis antaŭenkliniĝi sur la seĝo.
“Kio okazis?”
“Estas tro komika. Mi certas ke vi neniam divenas tion, kion mi faris ĉi-matenon.”
Читать дальшеИнтервал:
Закладка:
Похожие книги на «Skandalo en Bohemio»
Представляем Вашему вниманию похожие книги на «Skandalo en Bohemio» списком для выбора. Мы отобрали схожую по названию и смыслу литературу в надежде предоставить читателям больше вариантов отыскать новые, интересные, ещё непрочитанные произведения.
Обсуждение, отзывы о книге «Skandalo en Bohemio» и просто собственные мнения читателей. Оставьте ваши комментарии, напишите, что Вы думаете о произведении, его смысле или главных героях. Укажите что конкретно понравилось, а что нет, и почему Вы так считаете.