Arthur Doyle - Skandalo en Bohemio

Здесь есть возможность читать онлайн «Arthur Doyle - Skandalo en Bohemio» весь текст электронной книги совершенно бесплатно (целиком полную версию без сокращений). В некоторых случаях можно слушать аудио, скачать через торрент в формате fb2 и присутствует краткое содержание. Жанр: Прочие приключения, на эсперанто. Описание произведения, (предисловие) а так же отзывы посетителей доступны на портале библиотеки ЛибКат.

Skandalo en Bohemio: краткое содержание, описание и аннотация

Предлагаем к чтению аннотацию, описание, краткое содержание или предисловие (зависит от того, что написал сам автор книги «Skandalo en Bohemio»). Если вы не нашли необходимую информацию о книге — напишите в комментариях, мы постараемся отыскать её.

 ver. 1.0

Skandalo en Bohemio — читать онлайн бесплатно полную книгу (весь текст) целиком

Ниже представлен текст книги, разбитый по страницам. Система сохранения места последней прочитанной страницы, позволяет с удобством читать онлайн бесплатно книгу «Skandalo en Bohemio», без необходимости каждый раз заново искать на чём Вы остановились. Поставьте закладку, и сможете в любой момент перейти на страницу, на которой закончили чтение.

Тёмная тема
Сбросить

Интервал:

Закладка:

Сделать

“Tio estas tute ne antaŭvidita,” mi diris; “kaj tiam kio okazis?”

Nu mi trovis ke mian planon oni grave menacis Ŝajnis ke la paro tuj foriros - фото 7

“Nu, mi trovis ke mian planon oni grave menacis. Ŝajnis ke la paro tuj foriros, kaj mi devas tuj agadi. Ĉe la pordo ili foriris malsamdirekten, kaj mi foriris por formi mian propran planon.”

“Kio estas tio?”

“Mi manĝas iom da rostbefo kaj trinkas glason da biero,” li respondis kaj sonorilis. “Mi estis tro okupata kaj mi ne pensis pri manĝaĵo, kaj probable mi estas eĉ pli okupata ĉi-vesperon. Parenteze, doktoro, mi bezonos vian helpon.”

“Tio ĝojigas min.”

“Ĉu vi ne kontraŭas agi kontraŭleĝe?”

“Tute ne.”

“Aŭ riski ke oni arestu vin?”

“Ne, se pro bona motivo.”

“Ho, la motivo estas bonega!”

“Do mi konsentas.”

“Mi certis ke mi dependu de vi.”

“Sed kion vi deziras?”

“Kiam s-ino Turnero [29] S-ino Turnero – kiu estas la mistera s-ino Turnero? Ĉiuj legantoj de la kanono bone scias ke la luigantino ĉe 221B Bakerstrato estas s-ino Hudsono. Multajn klarigojn oni sugestas, sed la tradukinto sugestas ke la simpla klarigo estas tio, ke ŝi estas la kuiristino – servistino de s-ino Hudsono. jam portas la pleton, mi klarigas ĉion. Nu,” li diris dum li malsate turnis al la manĝaĵoj provizitaj de nia luigantino, “mi devas diskuti dum mi manĝas, ĉar ne estas sufiĉe da tempo. Estas preskaŭ la kvina. Post du horoj mi devas esti sur la kampo da la agado. F-ino Adlero, aŭ prefere s-ino, revenas de sia veturo je la sepa. Ni devas esti ĉe Briona Loĝejo por trafi ŝin.

“Kaj do?”

“Mi ĉion jam antaŭzorgas. Mi jam aranĝas tion, kio okazos. Mi insistas pri nur unu punkto. Vi devas ne interveni, kio ajn okazos. Ĉu vi komprenas?”

“Mi devas esti neŭtrala, ĉu?”

“Faru nenion ajn. Probable estos malgranda tumulto. Ne participu. Tiu finiĝos kiam oni portas min en la domon. Post kvar-kvin minutoj oni malfermos la salonfenestron. Vi postenos vin proksime al la fenestro.”

“Jes.”

“Vi rigardos min, ĉar mi estos videbla al vi.”

“Jes.”

“Kaj kiam mi levos la manon – tiele – vi ĵetos ion en la ĉambron kaj samtempe laŭtkrios, ‘Fajr’!’ Ĉu vi komprenas?”

“Tute.”

“La ĵetaĵo ne estas terura,” li diris kaj prenis longan cigarforman volvaĵon el sia poŝo. “Jen estas ordinara tubista fumraketo kun kapsuloj ĉe ambaŭ finoj do ĝi estas membruliganta. Via tasko konsistas nur el tio: Kiam vi fajrkriegos, multaj homoj ankaŭ komencos krii. Tiam vi iros ĝis fino de la strato kaj ni rendevuos post dek minutoj. Ĉu mi klarigas ĉion?”

“Mi devas resti neŭtrale, proksimiĝi al la fenestro, rigardi vin kaj ĉe via signo ĵeti tiun objekton, fajrkrii, kaj atendi vin ĉe la stratangulo.”

“Precize.”

“Vi tute dependu de mi.”

“Bonege. Mi opinias, ke estas preskaŭ la tempo ke mi preparas por mia nova rolo.”

Li malaperis en la dormĉambron kaj revenis post kelke da tempo en la rolo de amikeca kaj naiva nekonformema pastoro. [30] Nekonformema pastoro – en la tempo de Holmso estis kontrauleĝe se Holmso alivestas kiel kleriko de la ŝtata eklezio. Lia larĝranda nigra ĉapelo, lia loza pantalono, lia blanka kravato, lia simpatia rideto kaj la ĝenerala aspekto de strabanta kaj bonfarema scivolemeco estas tiuj ke nur s-ro Johano Haro [31] Johano Haro – [John Hare, 1844-1921] Kavalirigita en 1907 – konata angla aktoro en la teatro de Sankta Jakobo inter 1879 kaj 1888. povas egali. Holmso ne nur surmetis la vestaĵojn. Lia esprimo, lia maniero, eĉ lia animo mem ŝajnis ŝanĝi en ĉiu el liaj roloj. La teatro perdis fajnan aktoron, eĉ kiel la scienco perdis akran rezonanton, kiam li iĝis fakulo pri la krimo.

Estis kvarono post la sesa kiam ni foriris Bakerstraton kaj estas dek minutoj - фото 8

Estis kvarono post la sesa kiam ni foriris Bakerstraton, kaj estas dek minutoj antaŭ la sepa kiam ni trovis nin en Avenuo Serpentino. Jam krepuskis, kaj oni ĵus eklumigis la stratlampojn dum ni preterpasis Brionan Loĝejon, atendante la alvenon de la enloĝanto. La domo estis kiel mi imagis de la konciza priskribo de Ŝerloko Holmso, sed la loko aperis malpli privata ol mi anticipis. Male, por mallonga strato en kvieta najbarejo estis rimarkinde homplene. Aro de ĉifone vestitaj uloj fumis kaj ridis en angulo. Estis faktoto kun akrigilo. Du soldatoj flirtis kun vartistino. Kelkaj bone vestitaj junuloj lantis jen kaj jen kaj fumis cigarojn.

“Vidu,” diris Holmso, dum li ree paŝis antaŭ la domo, “la geedziĝo tute simpligas aferojn. La foto nun iĝas dutranĉa armilo. Probable ŝi egale deziras ke Godfreo Nortono ne vidas ĝin, samkiel nia kliento ke la princino. Ni devas demandi, kie estas la foto.”

“Jes ja.”

“Estas ne probable ke ŝi portadas ĝin. La foto estas mezformata – tro granda por facile kaŝi per la virinaj vestaĵoj. Ŝi scias ke la Reĝo kapablas embuski kontraŭ ŝi kaj priserĉi. Dufoje li jam penis. Estas certe ke ŝi ne portas la foton.”

“Kie do?”

“Ĉe ŝia bankisto aŭ ŝia advokato. Jen de ebloj. Mi emas opinii ke laŭnature la virino estas sekretema kaj preferas gardi la proprajn sekretojn. Kial ŝi transdonas ĝin al iu ajn alia? Ŝi fidas al si mem. Ŝi ne povas certi pri la politika premo, kiu influus komerciulon aŭ advokaton. Krome memoru ke ŝi decidis uzi ĝin post nur kelkaj tagoj. Do ĝi estas proksime. Ĝi estas en ŝia propra domo.

“Sed oni dufoje priserĉis.”

“Ts! Oni fuŝis.”

“Sed kiel vi priserĉos?”

“Mi ne priserĉas.”

“Kio do?”

“Mi igos ŝin montri min.”

“Sed ŝi rifuzos.”

“Ŝi ne povas rifuzi. Sed mi aŭdas la sonon de radoj. Jen ŝia kaleŝo. Nu faru laŭ miaj ordonoj laŭlitere.”

Dum li parolis la lumo de la kaleŝolampoj ĉirkaŭiris la kurbon de la avenuo. Neta malgranda landaŭo klakete alvenis antaŭ la pordo de Briona Loĝejo. Kiam la landaŭo haltiĝis unu el la lantemuloj rapidis por malfermi la pordon esperante gajni pencon, sed alia samcela lantemulo kabutumis lin. Tio kaŭzis grandan bruegon al kiu alliĝis la du soldatoj unuflanke kaj la faktoto aliaflanke. Oni batis, kaj tuj la sinjorino, kiu ĵus elveturiĝis, estis meze en la tumulto de batalantoj, kiuj batis la aliajn sovaĝe per pugnoj kaj bastonoj. Holmso kuregis en la amason por protekti la sinjorinon, sed ĵus kiam li atingis ŝin li laŭtkriis kaj falis ĝisgrunden kun sango survizaĝe. Pro tio la du soldatoj forkuregis kaj ankaŭ la lantemuloj aliadirekten, dum la bone vestitoj, kiuj spektis la bruegon, sed ne partoprenis, amasiĝis por helpi la sinjorinon kaj la vunditon. Irena Adlero (kiel mi ankoraŭ nomas ŝin) rapide supreniris la ŝtupojn; sed staris tie kun sia belega figuro siluetita kontraŭ la koridora lumo, kaj rigardis en la straton.

“Ĉu la povrulo estas tre vundita?” ŝi demandis.

Li mortas kriis kelkaj voĉoj Ne ne li ankoraŭ vivas kriis alia sed - фото 9

“Li mortas.” kriis kelkaj voĉoj.

“Ne, ne, li ankoraŭ vivas!” kriis alia, “sed li mortos antaŭ ol vi portas lin al malsanulejo.”

“Li estas bravulo,” diris iu virino. “Ili ŝtelus la retikulon kaj la horloĝon de la sinjorino, krom se li intervenis. Ili estas danĝera bando. Ha, li spiradas.”

“Li ne povas kuŝi en la strato. Ĉu mi portu lin en la domon, sinjorino?”

“Certe. Portu lin en la salonon. Estas komforta sofo. Sekvu min, mi petas!”

Malrapide kaj solene oni portis lin en Brionan Loĝejon kaj kuŝigis lin en la ĉefa ĉambro dum mi observis de mia loko apud la fenestro. Oni lumigis la lampojn, sed la kurtenon oni ne fermis, tiel ke mi povis vidi Holmson kiel li kuŝis sursofe. Mi ne sciis, ĉu pentosento kaptis lin en tiu momento, sed mi sentis min neniam pli honta pro mia rolo, kiam mi vidis la belulinon, kontraŭ kiu mi konspiris, aŭ la gracon kaj bonkorecon per kiuj ŝi flegis la vunditon. Kaj tamen estus la plej grava perfido al Holmso, se mi ne partoprenas en la afero. Mi hardis min kaj prenis la fumraketon de sub la surtuto. Mi pensis, ke post ĉio, mi ne nocis ŝin, kaj ni malebligis tion, ke ŝi nocas alian.

Читать дальше
Тёмная тема
Сбросить

Интервал:

Закладка:

Сделать

Похожие книги на «Skandalo en Bohemio»

Представляем Вашему вниманию похожие книги на «Skandalo en Bohemio» списком для выбора. Мы отобрали схожую по названию и смыслу литературу в надежде предоставить читателям больше вариантов отыскать новые, интересные, ещё непрочитанные произведения.


Отзывы о книге «Skandalo en Bohemio»

Обсуждение, отзывы о книге «Skandalo en Bohemio» и просто собственные мнения читателей. Оставьте ваши комментарии, напишите, что Вы думаете о произведении, его смысле или главных героях. Укажите что конкретно понравилось, а что нет, и почему Вы так считаете.

x